„Le sac, ma foi, toujours au dos…”
La fola militista kanto temis pri tio: „Je mia vorto, la sako estas ĉiam surdorse, nur iri, iri kaj neniam brakumi.”
Unue ili nur ridaĉis, sed poste iu ŝoforo apud la direktilrado de la ŝarĝaŭto komencis kanti: Kiu povus kontraŭstari al buŝharmoniko? Kiam la malproksimaj sablomontoj englutas la rufan, violkoloran, ŝveliĝintan sunon, la tuta kompani kantas freneze, kaj kun la lasta, aroganta energio de la marŝantaj mortontoj.
„Le sac, ma foi, toujours au dos!..”
La buŝharmoniko ekfontigis melodion, kiel la bastono de Moseo, el la rigida roko de la laciĝintaj aminoj.
Poste Kolombo instrumentis la orkestron per ungupurigilo, ĉar Saharo domaĝas al tiu delikata muzikilo.
Finley sciis, kion signifis tiu buŝharmonikado. Eble ilian vivon. Li irs al Kolombo kaj frapetis lian dorson.
La harmonikado estis bona!
— Kvankam mi tute ne estas en mia elemento. La seriozan muzikon mi ludas pli bone. — Kaj li tuj komencis blovi la amkanton de la legio:
„L’amour m’a rendu fou…”
…Kaj ili marŝis…
Ĉiekaŭ noktomeze subite, neniu scias je kioma raketo responde, longa, blua lumstrio leviĝis ĝis la mezo de la malluma ĉielo… Poste alia…
La kompanio eksplodis per laŭtega hurlo. La homoj brakumis unu la alian jubilante, ili ĵetis sian ĉapelon en la aeron. Ili pafis per la raketpistoloj unu post la alia, kaj responde je ĉiu alvenis bluaj lumstrioj el la malproksimo…
Aut-Taurirt signalis!
Ili estis ankoraŭ malproksime de la fortikaĵo. Ĝis nun ili ne maltrafis la ĝustan direkton. La vojo estis nekredeble longa.
Kiam leŭtenanto Finley, irante perter la vico kaj denove atingis Kolombon, la soldato elpaŝis antaŭ lin rektiĝinte:
— Nu? — komencis Finley. — Vi estas bona soldato! Vi povas peti ion
— Iu mia kamarado estas grave malsana, kaj mi ŝatus, mon adjudant, viziti li sur la ambulanca ĉaro. La kompatindulo estas tre sola.
— De kie vi scias tion.?
— Mi jam vidas longe, ke la kuracisto kaj la sanitara soldato estas antaŭe ĉe sinjoro kapitano. Alia homo ne rajtas surĉariĝi. Ekde tagmezo estis neniu, kiu donus akvon al li, aŭ bandaĝus lian vundon.
— Iru! Suboficiro! Al tiu homo estas permesita flegis sian amikon sur la ĉaro. Notu tion en la tag-ordonon!
Tio malebligis, ke la kuracisto, kies superulo estis Finley, forsendu Harrincourt-on de sur la ĉaro.
Kolombo ekiris feliĉe al la ĉaro. Unuavice li ŝatis la Bubon, krome nun jam la afero ekscitis lian fantazion. Jen estas ekzemple la virino. Evidentas, ke ankaŭ ŝi ŝtelumadas pro la sama afero, pro kiu oni alpafis la Bubon. Eĉ Torppauer-on. Kian rilaton havas la rezoluta poeto al la afero?
Evidentas, ke la Bubo estas la ŝlodilo de kelkaj murdoj, militistaj sekretoj kaj enigmo de multaj insidaj homoj. Sed nun jam li ne estos neglektema. Li paŝis sur la nabon kaj rampis sub la ĉarotolon. Li retropaŝis kaj staris paraliziĝinte. La Bubo kuŝis mortinta sur la lito.
Iu mortigis lin.
ĈAPITRO 18
Li estis morta jam de horoj.
Iu mortigis lin tute strange. Ses aŭ ok ruĝajn punktojn oni sur lia korpo. Ne estis konstatebla ties kaŭzo. Tiuj aspektis, kiel piketo aŭ frotvundo. Nur sur la surfaco de la haŭto estis videbla, kvazaŭ ĝi estus pikita kelkloke per du fingroj. Tra la poroj de la korpo kelkloke likiĝis sango, en tuta malgarandaj gutoj, tra la haŭto.
— Mi lernis pri tia simptomo, sed ĝi ne estas la sama — diris la kuracisto. — La arterioj de la viktimo obstrukcias pro la mordo de koral-serpento el Sud-Ameriko, kaj la kolektiĝinta sango elpremiĝas tra la poroj. Sed sur tiu homo ne videbliĝas mordo de serpento, kaj ni ne estas en Sud-Ameriko. Tio certeas, ke iu mortigis lin.
Kolombo denove estis nesuspektata. Kiam li paŝis en la tendon, la Bubo jam longe mortis.
La oficiroj okulmezuradis Kolombon malafable. Ili sciis bone, ke strangaj homoj kaŝiĝas en la kompanio. Antaŭ la ekiro ili estis avertitaj de supre, ke ili estu singardaj, rilate la suspektindajn homojn…
— Katenu lin… — diris Gardone, kiam Finley raportis la aferon al li. — Post pridemando ni sendos lin kun forta eskorto al la tribunalo de Timbuktu.
— Kion ni raportos? Ĉu tion, ke oni pafis per lia fusilo, kiam li ne estis tie? Ĉu li mortigis malsanulon, kiam li iris por viziti lin?
— Vi ne devas advokati! Ĝi estas la militistaro. Ni jam povos sendi lin neniam, kiam li eksplodigos la konstruatan ŝoseon aŭ la municiejon.
— Ne prenu kiel ofendon, sinjoro kapitano, sed mi malkonsilus vin pri tio. Unuavice ni pridemandu lian serĝenton! La milita tribunalo nur tiam povos fari ion, se vi ebligos prezenti akuzon kontraŭ li.
— Nur ne saĝumadu — respondis Gardone, ĉar proksimeco de la fortikaĵo redonis lian tromemfidon, kaj li hontis, ke konsciante la certan forton, li montriĝis malforta.
— Ĉiuokaze mi aŭskultos la serĝenton, poste mi ordonis tiel, kiel la specialaj, altaj, militistaj interesoj momente preskribas tion.
Venis Latouret.
Li rakontis, ke Harrincourt vizitis lernejon por suboficiroj, sed oni ĉesigis lian favoran pozicion pro dizerto. Li bone eltenas la marŝadon, kvazaŭ li jam estintus en Afriko, sed li neas tion. Oni ne povas plendi pro lia soldata konduto, nur kelkaj oficiroj konsideras insulta, kiam li diras iafoje al ili „oldulo mia”…
— Jen vidu!.. — diris Gordone triumfe. — La junulo dungiĝis, kiel rekruto, sed laŭ lia ĉefo evidentas, ke li jam estis en Afriko. Tio pruvas mian suspekton. Serĝento Latouret! Tenu viajn okulojn sur li! Postenigu lin al malfacila loko! Okazos nenia problemo al vi, se tiu suspektinda homo ne eltenos la lacigan servon… Rompez!
Finley silentis, kaj Latouret elriris.
— Vi certe farus alie… — diris la kapitano supereme. — Notu bone, amiko mia, kelkfoje ni devas esti kruele antaŭzorgemaj ĉe la militistaro. La suspektindaj homoj nun ricevos tian postenon unu post la alia, ke ili mortos. Oni atendis de supre tiaĵon de mi, kiam mi estis komisiita pri tiu speciala tasko…
Ĉar Finley eĉ nun diris nenion, li daŭrigis oficiale:
— Ordonu, sinjoro leŭtenanto, ke tiu bando aliĝu laŭregule, kaj ili alvenu en la fortikaĵon ne tiel, kiel karavano de ciganoj! Ĉar mi devas diri, dum mi malsanetis, la ordo tute rompiĝis. Bedaŭrinde mi ne povas esti ĉie persone…
Finley kunbatis siajn maleolojn kaj iris.
La serĝento raportis antaŭ la tendo:
— Mi postlasos kvar homojn laŭregule, kiuj supozeble estas malsanaj je tifo, kaj la garnizono zorgos pri ilia izolo.
— Kiel vi volas postlasi ilin?
— Kun tendo, medikamento kaj nutraĵo. Sub la gardo de senrangulo Harrincourt.
Finley okulmezuris la serĝenton de la kapo ĝis la piedoj kaj diris malestime:
— Ĝi estas laŭregula. Rompez!
Finley ne estus kolera, se li scius, Kolombo kiel ĝojas pro la kruela servo. Hoho! Nun li povas malsaniĝi je tifo! Unuaranga morto, dum la plenumo de sia profesio!
La aliaj jam marŝis malproksime al Aut-Taurirt. Aŭroris, kaj li sidis antaŭ la tendo. Interne la kvar malsanuloj.
Terura premo sidis sur lia koro. Li ekŝatis la Bubon. Dio mi… Dio mia… la kompatindulo… Kian teruran, malbonan vivon li havis, kiel kruele kaj fie estis mortigita tiu kara, timema knabo… Sed nun jam li ne lasos la aferon tiastate! Li legis sufiĉe da detektivaj romanoj, ke li sciiu, kion fari. Estas tre simple:
Unuavice li devas kondkludi. Per fera logiko.
Jen rigardu! Nur Laporter povis mortigi tiun knabon. Kiu estas Laporter? Li devas elpensi tion per fera logiko.