Выбрать главу

Kiuj ne povis subpremi sian ridon, tiuj iris en najbaran ĉambron. Baldaŭ ankaŭ la kimera princo vizitis ilin.

Nun jam komenciĝis ĝenerala kampanjo pro emeritigi la maljunan ĉefinspektoron. Nek liaj altrangaj familianoj eksponis sin volonte, kaj Harrincourt ricevis la aŭtomatan fajrilon. Sed la invitilo de Tracy, se la naiveco de la maljunulo tute ne ekskuzis lin, pruvis tion, ke ankaŭ kulpulo estas en la afero. Tiel do okazis, ke la kariero de Harrincourt finiĝis ĉe la militmaristaro.

Ĝi estis granda plago por lia familio. Harrincourt sciis, kion li kaŭzis per sia nepripensita faro. Sed li decidis korekti sian misagon. Liaj patrino kaj fratineto ne suferu pro li. Li oferis sin por ili. Li havis dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La asekuro validis tiuokaze: „se la militmar-kadeto Jules Manfred Harrincourt suferus akcidenton”.

Li decidis, ke liaj patrino kaj fratineto ricevos tiun dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio”.

Li vendis sian ĉiun havaĵon, li aldonis al tio ankaŭ la malmulte da mono heredita de sia patro kaj pagis la duonjaran kotizon de la asekuro. Krome li tre atentis, ĉar li devis moroti dum la plenumo de sia profesio, ne pli ol pasos duonjaro. Se surveturos lin aŭto, aŭ iu mortpikas lin sur la strato, tiuj valoras nenion.

Tiel li alvenis en Marseljon, kaj tial estis konvene por li dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Fariĝi matroso, tio estas „profesio”. Dek mil dolaroj sufiĉos al liaj patrino kaj fratineto, ke ili prosperu.

La amuziĝanta publiko tute ne konjektis, ke tia homo kantas la sentimentalajn kaj gajajn ŝlagrojn, kiu mortkondamnis sin mem.

2

Sed evidentiĝis, ke vivi ja estas mafacile, sed nek morti estas facile.

Estis la oka horo vespere, kaj Brigitta volis malankri antaŭ noktomezo. La stiristo, la velestro kaj Kolombo aranĝis adiaŭan vesperon en la restoracio al la „Gemuta kadavrejo”.

Kolombo ankoraŭ lastfoje prezentis sian plej belan kanzoneton. Oni tondre aplaŭdis, falis floroj kaj moneroj, sed ĉar la stiristo kaj la velestro iris antaŭen, ankaŭ Kolombo svingis sian pajloĉapelon, ŝovis sian bambuo-bastonon sub sian akselon kaj foriris. Li iris gaje en la mallarĝaj stratetaĉoj al la haveno. Yvette alpaŝis lin el sub pordegenirejo.

— Sinjoro Kolombo — ŝi rukulis kun sia bebovizaĝo, humida de larmoj.

Harrincourt alridetis ŝin afrable:

— Mi kisas vian manon, sinjorina moŝto. Ke mi ne plu vidos vin, ties memoro eterne vivos en mi.

Li kisis ŝian manon ĝentile kaj iris plu.

Aŭ li estus irinta.

Sed la okdek kilograma demono kun bebosimila vizaĝo, inter dense fluantaj larmoj, kolektinte sian ĉiun teneran timzorgon de sia koro, batis Kolombon je la kapo tiel per gumbastono, ke sinjoro Kolombo rekonsciiĝis nur aŭrore. Li kuŝis sur la pavimo de la senhoma stratetaĉo.

Kaj Brigitta jam navigis sur la vasta maro.

ĈAPITRO 3

1

Harrincourt havis nur kvin monatojn el sia vivo. Dum tiu tempo li devas morti, se li ne volas, ke ilia malnova domo estu aŭkciata, kaj liaj proksimuloj mergiĝu por ĉiam inter la malriĉuloj de Parizo.

Li meditis pri tio malgaje, maĉante la frandaĵon de la malriĉuloj post la tagmanĝo: kelkajn sunflorajn grajnojn, sidante sur benko en la malnova haveno.

Subite li ekvidis Kontraŭe la fortikaĵon St. Jean, kie oni dungas la legianajn rekrutojn, supre sur la monto, vidalvide al la preĝejo Norte-Dame de la Garde.

La legio!

Efektive ĝi estas profesio. Oni kontraktas kun la franca ŝtato kaj ricevas salajron. Tie ne estas problemo morti.

Sed kial li devus morti?

Hopla!

Ek en la urbon. Li trovas la grandegan palacon de la asekura societo en Cannebiére. Lia eleganteco ŝajnas luksa en la suburbo (precipe lia iu ŝuo, kies butona, blanka enmataĵo estis preskaŭ tute sendifekta), sed oni ne permesis al li eniri al la direktoro. Kelkaj vivdanĝeraj minacoj, rimarkinde drasta honorofendo kaj limigo de la persona libereco de la suboficiro, preninte lin je la kolo, tamen sukcesis al Kolombo eniri al iu prokuristo.

Harrincourt rakontis sian planon entuziasme.

— Mi havas unuarangan proponon. Ni parolu sincere. Se nun mi elektos tian profesion, kiu mortigos min, vi pagos dek mil dolarojn. Donu al mi kvin mil dolarojn, kaj mi restos vivanta.

— Mi opinias, ke estus pli bone, se vi mortus — proponis la prokuristo bonvole post mallonga konsiderado. — La negoco estas pli komforma al la reguloj tiel.

— Sed sinjoro! Ĉu la morto de homo signifas nenion al vi?

— Kompreneble jes. Ĝi signifas la likvidon de obligacio.

— Vi profitus el mia propono — li klarigis konvinke. — Se vi ne interkonsentos kun mi, tiam mi elektos tian profesion, ke mi mortos post mallonga tempo, kaj vi devas pagi la tutan dek mil dolarojn.

— La afero ne tute statas tiel. Ni devas subtrahi certajn sumojn oficiale, krome ni banko alkalkulas sepdek kvar cendojn, kiel administra kosto. — Li diris tion reveme, skribaĉante sur paperfolio. — Sendepende de tio, hodiaŭ ne estas tia profesio, en kies intereso la instanco ne devigus fari preventajn rimedojn.

— Ĉu se mi dungiĝos al la legio?

La prokuristo surprizite eklevis sian kapon.

— Ĝi ne estas profesio… Atendu! — Li levis la telefonon kaj ekpremis butonon. — Ĉu estas tie la jurista sekcio?… Mi ŝatus paroli kun advokato Lagarde. Bonan matenon! Ni faris asekuran kontrakton pri la vivo kun sinjoro, se lin trafus akcidento, kaj se li dungiĝos al la legio… Kiel?… Dankon… — Li demetis la aŭdilon. — Vi pravis. Se vi mortos en la fremdula legio, ni eksigos tiun, kiu faris la asekuran kontrakton kun vi. Ĉar li devintus skribi en ĝin, kiujn profesiojn koncernas la asekuro. Ĉar estas profesia soldatservo.

— Ĉu vi pagos al mi la duonon de la asekuro, la kvin mil dolarojn? Ĉar mi zorgos en la legio pri tio, ke mi mortu rapide.

— Vidu, sinjoro, ni ne ŝanĝu tion. La negoco estas solida. Ĝi kostu iom pli multe.

Li leviĝis kun komplezema rideto kaj akompanis la junulon ĝis la pordo.

Kolombo estis tre kolera.

— Venu en vian kapon tiu homo dum viaj sendormaj noktoj, kiun kiu vi parolis hodiaŭ! — diris Kolombo kolere. — Havu animriproĉon, ruliĝadu sur viaj kusenoj plorante…

— Se mi havos eblecon — respondis la prokuristo kun komplezema ĝentileco — , mi faros tion, sinjoro. Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?

— Nenion. Vi pensas, ke mi estas malkuraĝa. Sed vi eraras pri tio. Vi povas esti certa, ke mi mortos! Mi havis la honoron!

La prokuristo klinis sin ĝentile:

— Ripozu en paco…

Kolombo kuris malsupren sur la ŝtuparo kolere. Li tute ne pensadis, li tuj anonciĝis en la fortikaĵo kaj dungiĝis al la legio.

2

Kolombo nervoze atentis sin mem. Kial li rikanas konstante? Homo, kiu devas morti, kondutu minimume serioze, se jam tute ne temas pri soleneco.

Eĉ momenton ne estis sedube por li, ke antaŭ ol li pagus la sekvan partopagon de sia asekuro, li zorgos pri tio, ke li fariĝu viktimo de sia profesio. Sed ĝis tiam li devas profundiĝi en kontempladon! Homoj post simile tragika decido pensadas kun altenlevita kapo aŭ skribas taglibron, sed ne fajfadas konstante. Lia senespera provado, serioziĝi antaŭ sia proksimiĝanta morto, fiaskis.

Kvankam la kompanio de la rekrutoj ekveturos post du tagoj. Ĉar loko estas bezonata en la fortikaĵo St. Jean, oni rapide enŝipigas la rekrutojn.