… Ankaŭ Gardrone pensadis pri tiu malgaja statistiko. Li staris antaŭ la majoro. Delahay estis delikata, magra, fragil-statura homo. Ĝentilkonduta soldato, pli proksime al liaj sesdekaj jaroj ol la kvindekaj. Oni multe estimis lian opinion en delikataj demandoj. Lia afabla, malgranda vizaĝo kelkfoje surprenis ruzan esprimon, tiam li estis malica. Li soldatservis en tiu terura loko, kiel kapitano, proksimume unu jaron, sed li malsaniĝis nur en la lastaj semajnoj. Lia ĉiam gaja vizaĝo estis laca, li havis malsaneco flavan haŭton kaj sidis inerte en fotelo, en la tabakodora regimentkontoro. Gardone staris antaŭ li.
— Ĉu ne estus eble helpi tiun situacion per pli bona sanitaraj rimedoj? — li demandis.
Ruza grimaco trakuris la lacan vizaĝon de Delehay:
— Jes, kompreneble… Jam ankaŭ mi mem pensis pri tio. Ni petos iom da montara aero de la korpuskomandejo. — Por ke li ne ofendu Gardone-on per la ŝerco, li tuj aldonis: — Ni rezignaciu, amiko mia, ke ekzistas kelkaj lokoj sur la tero, kie ne troviĝas konvena medio, ke la homoj restu vivantaj. Nur soldatoj havas taskon tie, kaj tiam ne decas okupiĝi pri detaloj. Sama estas la situacio ankaŭ ĉi tie…
Li estis malforta, kaj cetere li malofte kutimis paroli multe. Li finis tion kun mallaŭtiĝanta voĉo kaj klinis sian kapon malantaŭen kun fermitaj okuloj. Gardone iradis tien-renn nervoze.
— Mi miras nur tion, ke la homoj mortas ĉi tie obeeme cent-are, kaj neniam okazis ribelo.
— Neeblas… ribelo… En la korto… de la malantaŭa fortikaĵo… estas kiras-ŝranko, kiu havas nekredeble komplikan, kombinacian seruron… Ok literoj kaj ok ciferoj… En la kiras-ŝranko estas la akvokrano… Ĉiutage dufoje… por unu horo… mi mem malfemas ĝin… Nur unu oficiro konas krom mi… la kombinacion… Se mi kaj mia adjutanto mortus subite… post dudek kvar horoj… mortos la garnizono kaj ĉiu malliberulo pro soifo… Ĉar de tie ĉi kondukas disbranĉiĝa tubo ankaŭ en la fortikaĵon.
— Kaj kie estas la adjutanto? — demandis Gardrone iom timeme. Delahay vidis tuj, ke li estas malkuraĝa homo.
— Mi estas la lasta oficiro en la fortikaĵo — li respondis. — Mia adjutanto mortis antaŭhieraŭ.
— Diru do rapide… — kriis Gardone, timiĝinte pro la penso, ke la malsana aĝulo povas morti en kiu ajn momento, kaj li kunportos en la tombon la kodon de la kirasŝranko, kie troviĝas la akvokrano.
— Ĉar nun jam estas du oficiroj, kaj mi estas en tia sanstato, ke mi devas zorgi ankaŭ pri anstataŭiganta komandanto, mi diros la kodon samtempa ankaŭ al vi kaj Finley.
Gardone plurfoje glutegis. Nur venus jam tiu malbenita Finley! Ĉar tiu aĝa, malsana homo povas morti en kiu ajn momento.
— Eble estus pli bone, se vi dirus tion, sinjoro majoro…
— Kial? Mi ankoraŭ vivos, mi ne scias kiom longe… Poste… ĉi tie ne estas permesate timi la morton. Ĝi kaŝatendas vin en mil formoj ĉiutage…
Enpaŝis Finley je la granda malpeziĝo de la kapitano.
— Mi petas vin, Finley, sinjoro majoro volas diri ion pri la kombinacia seruro…
— Jes, jes… — diris Delahay kaj elektis malrapide cigaron el cigarujo per siaj maldikaj, etaj fingroj. Li tranĉis ties finon kaj ekfumis. Poste li turnis sin al Finley:
— Filey… Finley… Ĉu vi ne estas franco?
— Mia patro estis anglo, sed mi naskiĝis jam en Francio.
Ia stranga disciplinemo estis en tiu oficiro, kiu havis buniĝintan, decidkarakteran vizaĝon kaj severajn okulojn. Liaj nazloboj ofte ektremis pro la subpremita ekscito.
— Mi petas vin, Finley — diris Gardone. — Sinjoro majoro diros al ni la kombinacion de la seruro, kiu la akvokranon…
— Jes… jes… — mansvingis la majoro. -
Koncerne la ĉi-tiean situacion, oni sendas la feĉon de la kolonia armeo al Aut-Taurirt. Krome la malliberuloj… Ni ne scias ilian nombron. Ne estas proponinde intermiksiĝi kun ili. La inĝenierojn ili toleras iel.
— Ĉu neeblas fari ordon?
— Ni ĵetas la malliberulojn en la ĝangalon, sed ni ne povas iri post ilin… — Gardone ektremis, ĉar la majoro ekĝemis, li frotis sian bruston per sia mano kaj premestingis la cigaron kun naŭza paŭto. — Ili ne rajtas forlasi la ĝangalon, ĉar ili havas nutraĵon kaj akvon, sufiĉan nek por unu horo. Ili devas konstrui la vojon, ĉar cetere ili ne ricevas manĝi kaj trinki… Sed iri inter ilin por fari esporon… puni… neeblas. Mi estas laca kaj malforta. Vi devas ordoni. Kaj faru tion, kion vi volas, kaj kion vi bontrovas. Tempo kaj vivo de la homoj ne gravas… Kiu venis ĉi tien, ĉu malliberulo, ĉu senranga soldato, ĉu kapitano, tiu frapfermis la pordon malantaŭ si — diris la majoro. Poste li skribis ion sur paperon. — Vi devas tuj lerni tion… Estas permesate skribi ĝin nenien… La sekreto de la kombinacio signifas la potencon… super la garnizono… Se ĝi diskoniĝos, se oni ekscios tion… ili mortigos nin…
Finley nur rigardis sur la paperfolion. Gardone longe iradis tien-renn por legni ĝin. Sed sekvan tagon li povis malfermi la akvokranon nur helpe de Finley…
ĈAPITRO 20
Je la kvina horo estis alviciĝo.
Latouret difinis la pikedon, postenigis la homojn deĵori, elektis la membrojn de la corvée.
Ĝi estis la plej malbona servo. Ĝardi la malliberulojn ĉe la komenco de la ĝangala ŝoseo…
La corvée konsitas el kvindek homoj, ĉiu plenekipite. Tri plotonoj ŝanĝas unu la alian en ĉiu oka horo. Ili okupas pozicion ĉe la komenc de la ŝoseo, inter la dezerto kaj la ĝangalo, tentas la malliberulojn, kaj ili havas la ordonon: okaze de la plej malgranda rompo de ordo pafi. Ili zorgas pri tio, ke la ok senditoj de la bagnanoj transprenu la provizaĵon kaj aliajn objektojn. Se pli ol ok malliberuloj proksimiĝus al la corvée: pafi.
Ĉiuj suboficiro kaj senrangulo (ne pli ol dudek homoj) estas postenigita al la corvée pro ilia reduktiĝinta nombro.
Tamen la akvo kaj la nutraĵo esits la vera gardistaro, el kiuj la malliberuloj ne povis rezevi. Ĉar la bagnanoj faris tion, kion ili volis en la ĝangalo, malproksime de la pikedo.
Oni punis la legianon per tio, ke li estis sendita inter la malliberulojn, kiu estis egala kun la mortkondamno, ĉar kiam li malaperis for de la okuloj, la bagnanoj mortbatis lin. La soldatoj bone sciis tion ĉi tie, kaj se ekzemple iu estis punita per unu semajna travaux forces, oni retenis lian identigan plaketo. Kiam finiĝis lia puno, tiam oni notis en la taglibron de la garnizono, ke la koncerna senranga soldato estas forstrekita el la etato de la kompanio pro morto.
La corvée sidadis apatie, plenekipite en la korto, kiam eksonis la voĉo de la itala kaporalo Battista:
— Dobout! En route! En avant. Marche!
La kvindek homoj iras.
Iu leŭtenanto Hillers iris inter la malliberulojn. Li estis teknika oficiro, venigita al la vojkonstruo. Delehay atentigis lin, ke li estus afabla, rilate la bagnanojn, kaj li klopudu havi bonan kontakton kun ili. Ĉar ili ne mortigas la inĝenieron. Tiu estas bezonata al la vojkonstruo, sed lin povas gardi nenio alia, ol la bonvolo de la malliberuloj.
La corvée transdonis la matenmanĝon. Ok bagnanoj puŝis la ĉareton moroze, mansaluto ne estas, nur malamikaj ekrigardoj.
La pikedo suferegas sub la varmega suno. Miliono da moskitoj venas el la ĝangalo, kaj amasego de muŝoj svarmas inter la manĝaĵrestaĵoj. Ĝi estas neeltenebla. Ĉiu sangas pro la pikoj de la moskitoj.
Oni donas kininon al ili. Kolombo kaŝe elkraĉas ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je malario. Li ĝoje toleras la pikojn de la moskitoj. Maleble, ke ne estus inter ili, kiu propagus malarion.
Ili sentas teruran fetoron. Odoro de pesto alvenas el la direkto de la bagnanoj. Skeletaj homoj, vestitaj per ĉifonoj iraĉas, marteladas en la tendaro. Nun ili eklaboras ĉi-antaŭe. Jen rigardu… Blankaj promenbastonoj pendas el la jakotuboj anstataŭ brakoj, kaj iliaj vangostoj elstaras, kvazaŭ tiuj volus trapiki la nuran haŭton, kiu ankoraŭ restis sur ili…