— Mi scias ĉion…
Hlavaĉ fariĝis murte pala… Nun sekvos la afero pri la ĉemizo!
— Mi ne komprenas… — li balbutaĉis.
Kolombo okulumis denove kaj diris nur tion signifoplene, mallaŭte:
— La ĉemizo!.. Vi rakontis ĉion en via sonĝo, kiam vi havis febron…
La lipoj de Hlavaĉ tremis kaj forte ekprenis la seĝon
— Mi petegas… mi, mi… se oni ekscios…
— Vi povas fidi min… mi estas bona knabo… Kaj bonega detektivo… Vi povas kredi tion…
— Mi petas vin… — balbutaĉis Hlavaĉ — , Spolinski diris al mi… mi vere ne povas…
— Bone, bone… Gravas, ke vi en donita situacio povas kalkuli mian helpon. Mi preskaŭ fariĝis franca maroficiro. Oni forprenis mian kvaston, sed mian amon al la patrujo ne. Vive la France… Pst… — kaj li metis sian fingron antaŭ sian buŝon.
— Mi povas silenti. Sed mi diras tion: vi povas kalkuli mian helpon… Ĝis revido… sinjoro majoro!
Kaj li foriris. Hlavaĉ sidis tolpore kaj viŝis sian svitantan frunton. Dio mia… Tio kaŭzos malbonon al li, se tiu homo vere freneziĝis.
ĈAPITRO 22
Ankaŭ la vizaĝo de kapitano Gardrone surprenis tiun flavbrunan, galan tonon, kiu estas speciala miksaĵo de pala kaj burna, simila al vakso-kreola koloro, kion kaŭzas la forta sunbrilo kaj la akuta anemio. Lia kapo zumis dum la tuta tago, kaj nur la multe da brando faris eltenebla por li tiun mortigan postenon.
Kolombo fariĝis preskaŭ lia manio en la nenifaro, en la senpova kolero, en la incitiĝemo. Li decidis ankoraŭ en la dezerto, ke li pereigos „tiun suspektindulon”. Kaj oni raportas konstante, ke li eltenis la mortan punon! Li furiozis, ke malgraŭ la malbonvolema konduto de la oficiro, rilate la soldaton, kion li ordonis al ili, la junulo ankoraŭ vivas, ĉi tie, kie oni povas morti tiel facile. Tiu malamo kontentigis lian ĉiu maleperiĝon, kion li klarigis per io suspekto.
Ankaŭ nun li venas renkonte. Kaj li fajfadas! Li alkriaĉis lin kolere:
— Senrangulo! Kie estas via rimenzono?
Li staris vid-al-vide al li en la korto, ardanta pro la varmego.
— Mi ne estas deĵoranta, mon commandant — respondis Kolombo.
— Kie estas via rimenzono?
— Mi lasas ĝin sekiĝi post la paquettage por ke la vakso ne disŝmiriĝu.
— Rapurtu al la plotonestro, ke vi trairis la korton sen rimenzono. Rompez!
Kobienski jam havis multe da malagrablaĵo tial, ĉar tiu legiano eĉ nun obstakladas ĉi tie. Li komprenis bone la kapitanon, kaj tute ne de la bonvolo de la suboficiro dependis, ke Kolombo ankoraŭ vivis.
Li aŭskultis la raporton de Kolobo kun vizaĝo, deformiĝinta de la kolero, poste tiu deformiĝo transiris al besta rikano.
— Nun mi traktos vin draste. Fia bleu! Mi punas vin per dudek kvar hora en crapaudine…
Serĝento Latouret iris al la kapitano: tiu puno estis malpermesite eĉ malpli ol du kaj duon horoj. Dudek kvar horoj efektive signifis torturmorton ĉi tie. Li ne povis preni sur sin la respondecon. Sed la kapitano tre riproĉis lin:
– Ĝi ne estas la armea provizada servo! Ĉi tie ni havas spacialajn cirkonstancojn, kaj multe da aferoj estas kontraŭregula. Sed alimaniere ni ne povas fari tion.
Latouret iris por eskorti la deliktulon. Li jam atendis lin en laborvestaĵo… kaj… nom du nom… li rikanis!
— Harrincourt. Vi estos punita per dudek kvar hora en crapaudine. Mi devas diri, ke vi povas danki tion ne al mi… Kaj se… Kial vi rikanas! Bruto! Vi mortos eĉ dekfoje dum la dudek kvar horoj!
Nur unufoje donu tion, mia Disinjoro, fine. Nur unufoje — preĝis Kolombo en si mem kaj estis tute feliĉa.
Oni alkondukis lin al la pikedo. La goumier-oj loĝis en la domo de la gardisoj, troviĝanta apud la pordego. La suboficiro ĵus batis sinjoron grafon Spolansky per la buka fino de rimenzono.
— Hundo! Ĉu vi ekdomis dum gardostaro? Fiulo… vi… Sinjoro leŭtenanto punos min, mizerulo… ĉu vi dormas?
La fizike malpli forta homo en la tropiko ofte ekdormas, simile al sveno post la manĝado. Vane estas ĉio, tiu dormemo ne venkeblas. Spolinsky falis sur la teron kun sanganta vizaĝo.
— Ankaŭ Spolinsky-on ligu apud la alian friponon por du horoj!
La en crapaudine estas mezepoka puno. Kunliginte la maleonojn kaj la pojnoj, oni tiras la ŝnuron sur la dorso de la ventre kuŝanta homo, ĝis la man- kaj pieddorsoj kuntuŝiĝas kaj puŝas la puniton tiel en kovritan kavon.
Li sentis, ke lia kapo estas plena de sango kaj la koro batas sovaĝe, kiel li kuŝas surventre en la kalvo.
Apud li estas la kompatinda Spolinsky, ŝnurligita. Sub la suno la temperaturo estis super kvindek celsiusgradoj, kio ne estas malofta en Saharo. Oni kovris la kavon per veltolo. Post duonhoro terua varmego estos ĉi tie.
Hm… la sango jam malleviĝis el lia kapo, kaj ankaŭ lia koro batas tute normale. Tamen estos bezonataj horo, ke li mortu…
— Harrincourt… — ĝemis Spolansky — ni ne eltenos… du horojn…
— Ba! Ni povus ludi eĉ pikedon dum du horoj. Tute ne temante pri buŝharmoniko.
— Sed… mi havas dilatiĝintan aorton…
— Kial venas tiel eleganta homo en Saharon? Laŭeble ne moviĝu, ĉar tiam la sango cirkulas malpli rapide, kaj la ŝnuro ne premos vin tiel forte.
— Tamen… kial… vi moviĝas?
— Ĉar mi ŝatus morti…
La varmo jam komencis densiĝi sub la veltolo, kaj la karbodioksido, elspirita de la du homoj faris eĉ pli mortiga la ardan premon. La veltolo, kvazaŭ ĝi estus flanko de hejtita forno, verŝegis la bruligan varmegon sur ilin, kaj ĝi malhelpis, ke la varmo elradiiĝu.
— Harrincourt… — spiregis la alia — aŭskultu min… mi ne volas kunporti en la tombon… kion mi scias… Mi devas diri… kiu mi estas…
— Gvardiano, kaj vi malgajnis per kartludo, aŭ markgrafo, kaj vi mortigis. Estas tute egale…
— Mi estis ŝtatoficisto en Pollando…
— Ĉu konsilisto de ministro?
— Ne… Ekzekutisto…
— Kiel?
Ĉu sinjoro grafo estas ekzekutisto? Ĉu kun tia eksteraĵo? Kial? La kompatinda Troppauer aspektas, kiel ekzekutisto, kaj li estas poeto. Tiu ĉi homo ŝajnas plie poeto, kaj li estas ekzekutisto… Nu, ĝi estas bela afero, rilate la inkogniton.
— Jes… Mi estis ekzekutisto… Mi heredis tiun profesion de mia patro…
— Ne prenu la aferon grave al via koro…
Spolinski ĝemis profunde. Li ruliĝis sur sian alian flankon, tiel li mapleziĝis iomete.
— Aŭskultu min, Harrincourt… kvankam mi ne idas tion… vi volis ŝteli vian ĉemizon…
— Ĉu ankaŭ vi?… Ĉu la tuta kompanio volas porti mian tolaĵon? — Li finis tion spiregante. — Tamen ĝi estas interesa afero.
— Soldato entreprenis porti ĝin al mi… Li kunportis… kaj tiam aperis… Pentcroft. Li diris tion, se mi ne transdonos la ĉemizon, li denuncos min… vi scias… kiel terure… oni linĉas la ŝteliston… Tial mi estis en liaj manoj…
Hu, per la sep sakramentoj… ĝi jam estas tre malfacila.
— Li forprenis la ĉemizon… Mi frenezulo… rakontis mian sekreton al li… mian inventaĵon… Oni maldungis min tial… ĉar mi inventis ion…
— Vi ne faris tion bone… Ŝtatoficisto vivu por sia profesio…
— Nu… Tio estis la problemo… mi konsideris… la ekzekutistan profesion… kiel religiema homo… Mi voli… ekzekuti… sen doloro… Mi inventis metodon… Sed oni ne akceptis ĝin… Kvankam la pendumo estas terura… kredu tion.
— Se vi… diras…