— Mi pensis… se mi pruvos al ili… tiam ili konsentos… kaj mi provis ĝin ĉe kondamnito… antaŭ ol li estus kondukita… al la ekzekutejo… sed ĝi ne sukcesis bone… kaj oni eksigis min… De tiam mi perfektigas mian inventaĵon… kaj mi vivis por tio, ke mi transdonu ĝin… al la homaro… La punito ne suferu, kiam li mortas… Tial mi dungiĝis al la legio… ke ĉi tie, se estos… nesavebla vundito aŭ malsanulo… mi provos ĝin…
Kolombo subite ekhavis ideon:
— Diru! Ĉu vi interflustradis kun la sanitara soldato… Kiam la Bubo kuŝis malsana…
— Jes… mi priparolis kun li… se la kuracisto rezignos lian vivon… tiam li permesos, ke… mi provu ĝin…
— Ĉu vi mortigis lin?!!
— Ne… Ĉar… kiam mi volis uzi ĝin… Tio estas longa, kurbigita drato… kun pinĉiletoj. La pinĉiletoj estas alĝustigeblaj, kaj metinte la draton… sur la korpon… ĉiun pinĉileton oni devas meti… super aorton… La stango… estas kurbigita tiel, kaj ekpreminte bukon… ĉe ties supra fino… la pinĉiletoj fermiĝas… ĉiu vejno ŝtopiĝas… dum momento… la koro tuj haltas… la cerbofunkcio… la spiradcentro… korme, se la arterio estas radiala kaj… ve…
— Parolu pri la murdo — spiregis Kolombo.
— La sanitara soldato… diris… ke la Bubo fartas pli bone… kaj estas espero… tial mi ne faris tion. Sed tiu fripono… forprenis… la vejno-kunpremilon kaj… kaj… li mortigis per tio…
— Ĉu Pencroft?
— Jes… — Li ĵetis sian korpon alten, kaj refalis stertore. Li aldonis kun plendinda ĝenmo: — Sed li havas ankaŭ alian nomon…
— Laporter!
— J… Jes!.. Ve!
Ĉu do Pencroft estas identa kun Laporter? Li povintus pensi tion… Ho, kiel stulta li estis… kiam li ja muzikis la kanton „Si l’on svait” en Murzuk… la Bubo kriis: „murdisto” kaj alsaltinte, kaptis la gorĝon de Pencroft…
Li ankoraŭ vidis, ke oni malligas Spolansky-on apud li kaj verŝas akvon sur lin…
Ĉu li mortis?…
Oni kovris lin denove… Li sentas, ke lia buŝo ŝaŭmas… Kiom da tempo pasis? Ĉiu mallumiĝis antaŭ li… La sango zumante pulsadas en lia cerbo, kaj… perdas sian konscion… Fino… Dank’ al Dio, nun jam estas finite… — ĝi estis lia adiaŭanta, lasta reflek-penso.
Li rekonsciiĝis je tio, ke li kuŝas sur la hospitala lito, kaj la kuracisto kliniĝas super lin mediteme. Ankaŭ la kapitano. La ruĝhara sanitara soldato tenas la lampon alten. Serĝento Latouret staras en la fono. Kio ĝi estas? Ĉu li eltenis la dudek kvar horojn?
Oni verŝas brandon el lian buŝon. Pro tio li travarmiĝas bone, kaj lia sango ekcirkulas. Diablo forportu lian nepereigeblan organismon!
La regimentkuracisto aŭskultas lian korbaton.
— Tiu homo estas el fero. Lia korbato jam estas ritma…
— Serĝento… — diris la kapitano — se la malsanulo fartos pli bone, akompanu lin en la konotron… Mi deziras resaniĝon al vi, amiko mia…
Ĉu?… Kion signifas, ke amiko mia? Kaj resaniĝon? De kiam havas tiu homo bonan kontakon kun li?… Kio okazis? Ĉu ili koplotis kun la asekura societo, ke li ne povu morti? Kia afero ĝi estas denove?…
Sed li ankoraŭ ne havis tiom da forto, ke li povu paroli.
Antaŭe okazis tiel. Li perdis sian konscion je la kvara horo posttagmeze. Kaj la pikedo venis pro li je la kvara kaj duono, gvidate de la kapitano. Estis kun ili la regimentkuracisto kaj la sanitara soldato, portanta brankardon. Se ili venintus duon horon pli malfrue, li jam ne vivus.
Kio okazis?
Finley iris al Delahay, kiu kuŝis malsane, kaj li raportis al la majoro, ke junulon, kiu survoje eltenis brave, estas ŝnurligita en crapaudine por dudek kvar horoj.
— Kiel?… — kriis la majoro. — Suboficiro! Diru al sinjoro kapitano, ke li venu tuj ĉi tien!
Gardone unuavice preskaŭ eltiris sian glavon kontraŭ Finley. Sed la majoro perfekte defendis la oficiron.
— Mi petis Finley-on fari raporton pri la punoj — diris Delahay. — Li ne povis forsekreti la aferon.
— Nu… Laŭ mi, tiu senrangulo estas spiono. Ricevinte mian novan postenon, oni avertis min de supre, ke mi atentu pri la suspektindaj personoj, ĉar mi ne povas pruvi la kulpon de la senrangulo, kio estas senduba, li devas morti! Vivo de homo, reglamento ne gravas, se temas pri altaj militistaj interesoj!..
— Se ĝi estas tiel, kiel vi diras — respondis la majoro — , vi jam longe devintus traserĉi lian havaĵon. Finley, blovsignalu alviciĝon, kaj dum la homoj staras malsupre, traserĉu la dorsosakon de tiu junulo!
— Ankaŭ mi venos — diris la kapitano.
… Malferminte la impregnitan sakon, unuavice ili trovis la poemojn de Troppauer, poste la legitimilon de la majoro, servanta en la sekreta servo, n-ro 88. Ĉefstabo, dvizio D…
Gardone fariĝis morte pala…
Li remetis ĉion, sed la saketon kaj ties enhavon kunportis en la kontoron.
— Ĉu vi pensas tion? — li balbutis.
— Mi pensas tion… — respondis Finley — , nur unu oficiro estas dungita en la divizio D. de la ĉefstabo, kiel majoro: Yves. Mi opinias, ke li estas tiu homo, kiun vi ŝnurligigis: majoro Yves.
— Sed… sed… kiu estas tiu, kiu… ŝnurligigis lin en crapaudine?… He, serĝento… Pikedo… Kuraciston kaj brankardon… — dume li transdonis la saketon al Finley. — Bonvolu fermi ĝin en la ferŝrankon!
Finley fermis ĉion en la ferŝrankon kaj transdonis la ŝlosilon al Gardrone, kiu tuj ekiris al Kolombo.
…Harrincourt tute sane, kaj ĝuste tial malgaje staris antaŭ la kapitano.
— Senrangulo!.. Kelkaj brutalaj homoj draste traktis vin ĉi tie! Mi punos ilin. Latouret servos konstante ĉe la corvée, la du suboficirojn mi sendis en la ĉelon. — Li diris iom pli mallaŭte: — Kiam mi estis postenigita ĉi tien, oni atentigis min, ke mi devas helpi kelkajn konfidindajn homojn… Tial oni konfidis min, ĉar… mi komprenas la strategion… Diru vian ĉiun deziron, kaj mi plenumos…
Kolombo ne komprenis la tuton, sed li tuj respondis senhezite:
— Iu mia amiko, Troppauer estas kondamnita al travaus forcés…
La kapitano paliĝis denove. Damne, ankaŭ li estas la membro de la sekreta servo. Ĉi tie okazos tia skandalo, kiel en Ain Sefra al tiu kapitano… hu, kiel ĝene!
— Kial vi ne fidis nin… maj… senrangulo? Tiu homo jam certe estas mortinta… La krueleco de Latouret kaj unuavice tiu de Tinley kaŭzis tion… — Li levis la telefonon. — Ĉu la gardestro estas tie?… La corvée diru al la bagnanoj, ke ni ne malfermos la akvokranon, ĝis ili ne transdonos la soldaton, kondamnitan la punlaboro. Almenaŭ ni devas scii ion certa pri lia sorto… — Li demetis la aŭdilon kaj iris al la ferŝranko. — Ni gardis kelkajn viajn objektojn ĉi tie… Se vi volas, transprenu tiujn… Mi ne volis, ke iu akiru ilin.
Kolombo retropaŝis mirante. Tiu fako de la ŝranko, kie kuŝis la impregnita sako, nun estis malplena.
ĈAPITRO 23
— Bedaŭrinde la saketo malaperis — diris la kapitano al Kolombo — , sed se vi bezonas ion… mi povas fidi min…
— Min, sinjoro kapitano… unuavice… Troppauer…
— Jes ja, li estas la alia soldato… — La telefono eksonis, li levis ĝin. — Ĉu jes? En ordo. Tuj ekiru la patrolo de la corvée kaj kunportu lin en la fortikaĵon. — Li demetis la aŭdilon kaj rigadis al Kolombo. — Interese. La soldato, nomata Toppauer vivas. Se vi volas, iru antaŭ lin…
— Hura! — kriis Kolombo forgesinte ĉion kaj kuregis…
Li revenis iom maldike, sed ridetante kaj tute trampe. Ili longe brakumadis unu la alian. La poeto anonciĝis tute sane ĉe la serĝento. Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj por ke Troppauer surprenu sian uniformon.