Выбрать главу

Li ekmiregis.

Anstataŭ la buŝharmoniko li elprenis la dokumentujon de Griso, en ĝi estis lia ostoplaketo de la sekreta servo, la dek kvin mil frankoj, la notlibro kaj la gazetartikolo…

Li rigardis stulte tiujn.

— Kio ĝi estas? — demandis Troppauer.

— Tiuj estis… en la impregnita saketo… Kiu malaperis el la ferŝranko de la kompanio… Nun ĝi estis en mia poŝo!

— Miaj poemoj! Ankaŭ ili estis tie! — kriis la alia ekscitite. — Serĉu tiujn en via poŝo!

Sed vane li serĉadis en sia poŝo. La poemoj malaperis.

— Mi ne trovas… — balbutis Kolombo. — Oni redonis ĉion… eĉ la dek kvin mil frankojn…

— Mi povintus pensi — diris la poeto amare — , la fripono sciis, kion li volas. Li estus freneza havigi dek kvin mil frankojn, kiam li povis ŝteli ĉiujn originalajn verkojn de Troppauer.

Liaj lipoj ektremis, kaj la grandaj, grizaj okuloj brilis humide…

2

Kolombo ekstaris miance.

Hoho! Neniu alia povis meti ĝin tien, ol la araba bubo, kiu obstakladis konstante ĉe la tablo, ĉirkaŭ lia demetita kamizolo! Sed kie estas la knabo?

Li lasis Troppauer-on tie kaj senvorte elrapidis. Malantaŭ la drinkejtablo li iris al la kuirejo. Neniu estis tie. Li trairis la kuirejon. Li atingis malgrandan ĝerdenon, ĉirkaŭitan per ŝtonoj, kie oni viŝis la telerojn, senŝeligis terpomojn kaj elverŝas lavakvon.

Trovite! La knabo estas tie kaj purigas ŝuon.

Kolombo kaptis lin.

— Parolu diablido, ĉar mi tordos vian kolon! Kiel vi akiris tiujn objektojn?

— Mi diros ĉion… nur lasu mian kolon… sinjoro…

Sed kiam la premo loziĝis, la knabo glitis el inter liaj manoj kaj enkuris la domon, sur la mallarĝa vojo, apud la kuirejo. Kolombo kaptis lian pojnon… Ilia mano premiĝis inter la enirejon kaj la muron. Sed la bubo eltiris sin kaj saltis en ĉambron, kie la kantinestro loĝis. Kolombo apogis sian ŝultron al la pordo, la seruro rompiĝis facile, kaj li jam staris sur la sojlo.

Grandega revolvero de suboficiro direktiĝis al lia ventro, kiun tenis la bubo kun tremanta mano.

— Se vi tuŝos min, mi mortpafos vin!

Li rigardis surprizite la rezolutaj, brilantajn okuloj de la brunhaŭta knabo. Poste li ekvidis lian manon. Li torporiĝis pro la mirego. Kie la pordofosto frotvundis lian haŭton, ĝi estis blanka, kaj triangula nevuso estis videbla tie! La fantomo! Li ne estas bruna araba bubo, sed blanka virino! Li retropaŝis timiĝinte.

— Pardonon… mi ne sciis… ke…

La arabo sekvis la rigardon de la soldato. Li ekvidis la signon sur sia mano… Li kovris ĝin timiĝinte. Estis silento.

— Kiel stulta mi estis… — ŝi diris poste malgaje. — Mi povintus konjekti, ke vi divenos tion, se mi remetos ĉion en vian poŝon…

— Nu aŭskultu min — mansvingis Kolombo supereme — , ĉu vi ne scias, ke dumtempe mi fariĝis bonega detektivo? Sed bonvolu diri, kiu vi estas? Ĉar mi ne kredas la fantomojn obstine…

La virino pensadis dum sekundo.

— Magda Russel… Mia patro estis la esploristo, kiun oni mortigis hontinde, kaj mia patrino fariĝis poste… la edzino d-ro Brétail.

— Mi komprenas… tial vi similas al ŝi… kaj la nevuso…

— Mi petas vin… Nun mi povas diri nenion al vi. Longe mi pensis, ke vi… vi estas patrujpefidulo. Ekzemple, kiam mi petis la horloĝon de vi… en la oazo. Ĉu vi ja memoras?

— Malklare… — li respondis malbonhumore kaj palpadis sian nukon.

— Poste mi konvinkiĝis helpe de iu, ke vi estas… tute bona kaj…

Kolombo alpaŝis ŝin kun brilantaj okuloj kaj ekprenis ŝian manon:

— Mi jam longe sopiris similan konversacion… Ĉar mi devas konfesi…

— Ne… Diru nenion — interrompis la knabino rapide kaj fariĝis fajroruĝa.

— Nu, jes… la brakhorloĝo, se vi deziras…

— Ne gravas… Ĝi estu ĉe vi… sed mi petas vin — ŝi aldonis kun sincera timzorgo — , estu singarda, ĉar oni volas mortigi vin pro ĝi…

— Sed ili ne faras tion! — li kriis malesperiĝinte.

Eksonis la trumpeto. Dormsignalo.

— Kiam mi vidos vin… — demandis Kolombo rapide.

— Eble… estos ankoraŭ okazo… Mi petas vin, konfidu tion al mi. Nun mi ne estas mia propra sinjorino, sed mi promesas, ke ni baldaŭ renkontiĝos…

Ŝi ne povis malhelpi, ke Kolombo kisu ŝian manon. Ŝajnis, ke ŝi tute ne volis tion.

ĈAPITRO 24

1

Stranga maltrankvilo estis videbla sur la soldatoj de la garnizono. Tie kaj ĉi tie oni flustradas en homgrupoj. Kobienski, la kruela homo, nun kamaradas kun la senranguloj. Ili rigardis Latouret-on kaj Battista-on kun malŝataj okuloj kaj murmuris malantaŭ ilia dorso.

Finley vespere parolis kun la malsana Delahay pri la raporto de la suboficiroj. Kiam la sanstato de la majoro iomete boniĝis, la oficiroj sidis en lian ĉambron por trinki tason da teo, ĉar ankaŭ en tiu tute malfortiĝinta stato Delahay estis la animo de la garnizono.

— Oni ĉiam estas maltrankvilaj en la malseka sezono — li diris, kiam Finley referis pri la raportoj de la suboficiroj. — Eĉ tio povas okazi, ke ili provas fari ion en la furiozo de cafard… sed fine ja per la akvokrano… vi povas reteni ilin en tiu infera varmego, soifigigante ili duon tagon…

— Ĉu vi ne pensas… rimarkis Gardone — , ke ili tamen sukcesos rompmalfermi la kirasitan ŝrankon perforte?…

— Ili ne povas… fari tion — respondis Delahay kaj ĝemis profunde. — Nur per ekrasito… oni povus eksplodigi ĝin… Tial… ni ne havas eksplodilon… en la deponejo de la fortikaĵo…

Delahay refaletis sur sian kapkusenon:

— La sukceso… dependas de tio… en kiu kazo vi aplikos… la senindulgan severon, kaj kiam… vi fermos viajn okuloj neglekteme… Vi devas scii tion… Nun lasu min… dormi…

Li refaletis lace.

Okulvitra, dika civilulo atendis la oficirojn en la kontoro.

— Mi estas d-ro Borden. Mi alvenis el Timbuktu kun taĉmento de la Ruĝa Kruco. La misio Niger ricevis permeson fari kuracistan ekzamenon inter la malliberuloj.

Gardone rigardis la dokumenton. Ĝi estis laŭregula permesilo por doktoro Borden kaj por liaj akompanantoj, kiu faros sangoprenojn pro kontroli la propagiĝon de la dormomalsano.

— Kiomope vi estas? — demandis la kapitano apatie.

— Triope. Nia tretirila aŭto staras ekster la fortikaĵo. Du flegistoj venis kun mi. Ni estis ĉi tie antaŭ tri monatoj, kaj la malliberuloj ĝojis, ĉar ni disdonis utilajn objektojn inter ili.

Gardone subskribis la permesilon kaj ordonis, ke la corvée akompanu la membrojn de la misio.

Doktoro Borden reiris al la aŭto kaj sidis en la ŝoforejon. Ankoraŭ du homoj estis en la aŭto.

— Ĉio estas en ordo — li diris al siaj kompanoj.

Macquart kaj Lorsakoff estis kun li.

En la interno de la aŭto kuŝis kva-kvin grandega pakaĵo kun la signo de la Ruĝa Kruco.

Ekrasito estis en tiuj.

2

Matene Spolansky flankenvokis Golombon:

— Hodiaŭ, kiam la dua corvée estos deŝanĝita, ĝi komenciĝos! Onidire la bagnanoj akiris armilojn kaj ekrasiton. Ili eksplodigos la akvokranon kaj unuiĝos kun la corvée. Ankaŭ Kobienski estas kun ili.

— La insulentulo…

— Ne nur li. Preskaŭ ĉiu soldato. La plimulto estas kapabla por ĉio, ĉar ili ne povas nerve elteni la nenifaron, la sufokan, varmegan monotonecon, kaj ili estas pretaj kuri en sian pereon, nur tial, ke ili faru ion. Mi scias tion, ĉar iam mi okupiĝis pri psikologio.

— Vi faris tion bone… Ĉu vi ne pensas, ke ni devus raporti tion al Finley… aŭ ion similan?… — meditis Kolombo.