Выбрать главу

— Laŭ mi nur poste. Oni sovaĝigis la homojn. Vere ne multe mankis al tio ĉi-loke. La okazaĵoj nun jam ruliĝas tiel, ĉiam pli rapide, kiel lavango. Mi legis tion en romano.

— Ni provos fari ĉion, kio eblas home. Unue ni aranĝos milit-interkonsiliĝon. La posttagmeza okazaĵo trovis nin pretaj…

Kolombo iris por serĉi Hlavaĉ-on, kaj li venigis ankŭ Troppauer-on en la milit-interkonsiliĝon.

Ili estis en la plej prema, lasta ciklo de la seka sezono. La aero preskaŭ senteble peziĝis sur la homojn, la ostoj streĉiĝis interne, kaj la suda aeroblovo faris la soldatojn de la garnizono duonfrenezaj.

Tagmeze anonciĝis Hillers en la kontoro, kaj malliberulo estis kun li: Barbizon. Laŭ la ordono de la leŭtenanto la corvée tralasis lin, kiu portis grandegan instrumentujon. Hillers rapidis tuj al Gardone.

— Tiu ĉi homo estas Barbizon. La sekreta servo sendis lin kun la malliberuloj. — Li transdonis la legitimilon de Barbizon. Tio estis skribita sur ĝi, ke la bandito ricevis amnestion pro patriota faro, kaj oni dungis lin en la sekreta servo. Li estis postenigita, kiel observano al la malliberuloj, senditaj en Aut-Taurirt-on.

— Nu? — demandis Gardone, kiam li rigardis la dokumenton. — Ĉu vi havas ion raporti?

— Jes, sufiĉe multe — respondis la bandito. — Hodiaŭ eksplodos ribelo. Kiel membroj de la Ruĝa Kruco, lertaj organizantoj trudiĝis inter la malliberulojn. Ili kunportis ekrasiton.

Gardone paliĝis.

— La ribelon — daŭrigis Barbizon — ne eblas malhelpi. Oni organizis bonege ĝin. La plano jam estis preta en Oran. Iliaj homoj dominas en la libere vagantaj trupoj kaj en la corvée, inter la goumier-on kaj malliberuloj. Eĉ patrolo da fidinda grupo ne estas inter ili. La ekrasito estas la plej danĝera. Se ili eksplodigos la akvodukton ekster la fortikaĵo, kie ĝi disbranĉiĝas al la bivakejo de la malliberuloj, tiam ni restos sen akvo. Krome ankaŭ ĉefo de ĝangala tribo ofte vizitis la bagnanojn, kaj li instigis ilin tiel, ke la tribo sokota venos el la transa bordo de Niĝero, kaj se ili okupos la fortikaĵon, tiam la sokota-oj kondukos ilin tra sekreta trairejo al Angla Guineao.

Gardone frotis sian mentonon pale. Ĝi sonis tre malesperige. Finley ekparolis:

— Batista! — Kiam la itala kaporalo enpaŝis ordonis: — Latouret aranĝu, ke oni suprenportu kvar maŝinpafilojn kaj dudek kartoĉrubandojn.

La italo forrapidis.

— La malliberuloj vespere, je priparolita lumsigno unuiĝos kun la corvée, ili penetros la en fortikaĵon kaj rapide mortigos tiujn, kiuj kontraŭstaros…

— Hillers — diris Finley, — bonvolu iri kaj ordoni, ke oni fermu la pordon de la fortikaĵo, Latouret suprenportigu la maŝinpafilojn sur la parapeton, vi kaj Barbizon zorgu pri nenio, kio okazos interne, nur atentu, kaj kiam la corvée revenos kun la malliberuloj, tiam mortpfau ilin! Eble tio ankoraŭ helpos. — Hillers kaj Barbizon forrapidis. Gardone estis senpova. La mortotimo glacimalvarme pezis lian koron.

— Sed — li diris fine raŭke, — se vi sciis ĉion… kial vi ne raportis tion? Por ke ni povu peti helpon… La spahioj… povas veni ĉi tien el Timbuktu dum unu semajno.

— Mi opinias — respondis Finley, — oni intence lasis maturiĝi la ribelon tiel… Estas kelkaj homoj de la sekreta servo ĉi tie, kiuj volas trovi la trairejon de Russel, sekvinte la sokota-anojn…

Ili silentis. Battista revenis kun la kartoĉrubandoj. Li ĵetis tiujn sur la plankon. Li aspektis kvieta, tamen estis maltrankvilige, kiel li aranĝadis la zonegojn, plenpikitajn kun kugloj.

3

Kolombo faris la lastan milit-interkonsiliĝon kun Hlavaĉ kaj kun Troppauer. Kompreneble apud vino, kvazaŭ ili amuziĝus senkulpe.

— Ni povas kalkulo je dek ses homoj — diris Kolombo. — Oni alvokis ankaŭ nian atenton, ke ni aliĝu al ili. Ni donis eviteman respondon. Nun kion fari?

— Do… — respondis la ŝuisto malcerte — unuavice eble… ni devus scii… kion ili volas… Kaj kion povas fari dek ses homoj… kontraŭ tiom da homoj… Kaj mi ne scias… sinceredire… — Li sciis nek tion, kial ili devas subpremi la ribelulojn. Sed kiu kuraĝas diskuti ĉi tie kun du frenezuloj?

— Hodiaŭ posttagmeze — diris Troppauer — la corvée revenos jam kun malliberuloj. Oni signalos al ili el la fortikaĵo.

Pencroft envenis kaj fikse rigardis ilin.

— Kion vi flustradas? — li diris provokante. — Atentu min, Harrincourt! Estus plej bone, se vi konsiderus, ke vi venis vane ĉi tien. Vi certe kompranas min! Ne gravas, ke ankaŭ aliulo komprenu tion. Domaĝe pro tiel saĝa homo. Ĉar vi jam malfruiĝis al la flustrado. Ĉu vi komprenas?

— Mi havas antaŭsenton, Pencroft — respondis Kolombo gaje. — Ni ankoraŭ post nelonge interbatados. Vi estas tre forta kaj boksas bonege. Mi ĝojas ĉiam elbati la dentojn de tia homo…

Pencroft okulmezuris lin kun moka rideto, poste li eliris.

— Venigu ankaŭ min, se vi vangofrapos lin — diris Troppauer al Kolombo. — Ankaŭ ŝatus ekbati lin kelkfoje.

— Ankoraŭ unu instrukcio — diris Kolombo al Hlavaĉ. — Kio okazu, se la mokincito komenciĝos?

— Mi ne ŝatus… doni konsilon… — respondis Hlavaĉ embarasite. Kion ili volas de li? Li ne volas defiu tiel multe da ribeluloj. — Eble estus la plej ĝuste… — li eldiris fine — suprenporti la rumon kaj la alkoholaĵon… el la kelo… Ĉar en la deponejo estas multe da bonaj drinkaĵoj.

Kolombo salte leviĝis.

— Genie! Bonege!..

La soldatoj, sidantaj malpli proksime ekatentis, tial ili daŭrigis iom mallaŭte:

— Dankon. Ĝi estis bonega ideo. Jes… la rumo!

Mi nur scius, kial li ĝojas… — cerbumadis Hlavaĉ. Se okazos ribelo, oni ĉiumaniere pafmortigos ĉiun, anticipe ili almenaŭ ebriiĝus, tio estas logika. Sed kial ĝi estas genia?

— Ĉu vi komprenas? — diris Kolombo al Troppauer, kiam ili estis sur la korto. — Unuarang ideo. Kiam komenciĝos la mokincito, ni rompos la pordon de la deponejo. Satdrinku tiuj, kiuj estas en la fortikaĵo, sed ni ne trinkos rumon…

— Eble ni povos riski kelkajn glutojn el ĝi — interrompis la poeto. — Ĉar se jam…

— Ne! Ni restos sobraj — respondis Kolombo kategorie. Li disiĝis de Troppauer. Li ne vidis la knabino kvar tagojn.

Tagmeze li trovis slipeton apud sia telero: „Mi atendas vin je la kvina horo” — nur tio estis skribita sur la paperon.

Estis ĝuste la kvina horo. Li rapidis malantaŭ la kantinon. Kiam li atingis la ĉambron, la pordo malfermiĝis silente. Magda atendis lin.

Kolombo rikanis feliĉe. Anstataŭ la araba bubo la fantomo akceptis lin en blanka rajdvestaĵo. La bela virino kun malgaja vizaĝo, kiu kantis en la dezerto.

— Nur mallonge ni povas esti kune… — diris Magda Russel. — Eĉ tion ni ne rajtus riski.

Kolombo unuavice kisis ŝian manon.

— Estu trankvila. Vi povas fidi min.

— Atentu, ĉar ribelo estas okazonta…

— Mi scias pri tio — li respondis rikanante. — Nun jam mi diras al vi, ke Hlavaĉ ne estas ŝuisto, sed franca majoro. Ni vanigos la ribelon kun lia helpo.

Magda prenis la manon de la knabo duone plorante, duone ridante:

— Pro Dio, faru nenion, vi estas tiel infaneca, facilanima, senpripensa…

— Vi eraras — li respondis kun tromemfida rikano. — Tiuj tempoj jam pasis. Nun estus pli bone, se vi rakontus ion pri vi.

— … Vi jam scias tion, ke mi estas la filino de Russel. Mia kompatinda patro estis nervoza aŭtokrato, bonkora, genia, sed kaprica kaj koleriĝema… Mi devis forlasi mian hejmon pro li, kiam mi estis dek ses jara. Ni ne komprenis unu la alian. Ankaŭ mi fariĝis aktorino, kiel mia patrino… Poste okazis tiu tragedio… Mia patro malaperis… Nun jam mi scias, ke oni mortigis lin. Mia patrino rolis en la afero tiel, kvazaŭ ŝi estus trompinta sian duan edzon, doktoron Brétail. Mia patrino amis Brétail-on delonge, kaj ŝi suferis apud mia patro, sed ŝi estis ĉiam honesta, ĉasta virino. Tial mi decidis malkovri la veron. Unuavice mi entreprenis tiun amaran batalon pro la honoro de mia senkulpe misfamigita patrino. Sed la granda malkovro de mia patro, la trairejo, por kiu li luktis tiel multe, nedisigeble apartenis al la tragedio de mia patrino. Kaj neniu estis apud mi en tiu batalo, nur unu malnova lakeo, mestizo, kiu tiutempe forlasis kun mi la domon de mia patro. Mahmud estis tiu, kiun vi vidis foje kiel lakeon, foje kiel indiĝenan antaŭdiriston, kiu sin montradis kun vipuro en Murzuk. Ankaŭ mi faris bonan laboron, mi estis aktorino, mi komprenas la ŝminkadon. Mi priatentis la homojn, revenintajn el la ekspedicio de mia patro. Mi sciis, ke la kulpulo estas inter ili. Por ke mi povu miksiĝi en la suburbo, kie eŭropanino ne povas aperi sen sensacio, mi surprenis burnuson, mi ŝminkis mian haŭton bruna, kaj kio faris neebla, ke oni rekonu min: mi maskis min, kiel viro… Se vi ankoraŭ memoras la maljunan kafkuiriston en Oran, sur la avenuo Magenta…