Выбрать главу

Kolombo preskaŭ falis surdorsen.

— Kio?… Ĉu vi?… Estis la turpa, malbelega viro?… Ĉu vi algluis barbon?… Hop! Divenite! Tial mi ne vidis vin eniri la domon, de kie vi elvenis! Vi sidis tie en burnuso… Kun barbo! Kaj dum mi kudris mian gamaŝon… vi alivestis vin, kaj vi elvenis kiel virino… Mi sekvis vin, kaj mi ne komprenis tion… Vi estis la kafkuiristo en Oran!

— Mi estis ankaŭ Abu el Kebir, la trakoma, magra knabo kun longa, blanka barbo, kun kriĉanta voĉo…

La vizaĝo de Kolombo plilongiĝis denove.

Poste li subite tiris la knabinon al si kaj kisis ŝin.

— Ne koleru — balbutis la soldato — , vi savis mian vivon! Mi tute ne povas esprimi mian dankon per unu kiso…

— Nun… ne esprimu plu vian dankon. Mahmud akompanis min ĉien, kiel serpentodresisto. Kiam li divenis, ke oni ŝtelis la vipuron, kaj ankaŭ via ĉemizo malaperis, li avertis vin atenti, kvankam li pensis tion, ke vi estas patrujperfidulo, se mi… mi jam tiam… tiam… Mi do jam suspektis, ke eble ĝi estas eraro. Tial mi surverŝis vin… eĉ per kmirha… — ŝi retrosaltis. — Ne, nun ne esprimu vian dankon… Tial do ĝi okazis…

— Ĉu la brakhorloĝo?…

— Tiu brakhorloĝo… kaŝas la planon, kie estas la trairejo, sed neni povas solvi la sekreton de la horloĝo.

Ili silentis. Kolombo ekprenis ŝian manon. Magda ne fortiris tion.

— Ĉu ne estus bone rigardi tiun horloĝon denove? — diris la soldato. — Eble ni povus elpensi ion… Atendu! Nun venis en mian kapon… La kompatinda Bubo skribaĉis kelkajn frazojn.

La papero, sur kiun la malsanulo skribis, estis ankoraŭ en lia kamizolo. Li forgesis tion. La virino kaptis ĝin el lia mano kaj legis ekscitite:

„Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno, kaj rigardu atenteme la sekundo-montrilon. Noktomeze vi havos precizan horloĝon…”

— Pro amo de Dio, kiel vi povas esti tiel supraĵa… — flustris la knabino per tremanta voĉo. — Ĝi ja estas tre garva… Mi jam longe devintus scii tion…

Ŝi portis la horloĝon al la fenestro kaj klak-malfermis ties kovrilon. La suno prilumis ties krevintan ciferplaton. La virino turnadis ĝian streĉilon… Ŝi provadis dum minutoj, sed vane…

— Io ekideis al mi! — kriis Kolombo. — Laŭ la instrukcio: „Noktomeze vi havos precizan horloĝon…” Ĝustigu ambaŭ montrilojn sur la ciferojn dek du. Ĝi estas noktomezo.

— Eblas…

Ŝi turnis la montrilojn rapide. Kiam ili kovris unu la alian sur la ciferoj dek du, ŝi atendis. Nenio…

La virino redonis tion ĝemante.

— Jen prenu… Kaj mi petas vin — ŝi diris, dum Kolombo bukis la horloĝon sur sia pojno — , mi tre petas vin… estus singarda, ĉar…

— Alo! Kio ĝi estas? — Pencroft enpaŝis. — Jen vidu! Vere interese.

Kolombo turnis sin al la knabino malbonhumore.

— Pardonu min, Magda, sed bedaŭrinde nun mi devas bati tiun sinjoron duonmorta… kvankam ne decas konduti tiel en la ĉeesto de virino — ĉar Pencroft venis en lian proksimon, li vagofrapis lin tiel, ke tiu falis en la ŝrankon kapantaŭen, kaj trarompinte la pordon de la malnovaĉa meblo, li falis sur la teron kun diversaj objektoj.

Li tuj salte leviĝis kaj ĵetis sin sur Kolombon. Ili reciproke ekbatis unu la alian kvar-kvin foje, kaj Kolombo vidis, ke li trovis sian adversulon. Kvazaŭ martelo estus trafinta lian kapon, tiel peza estis la pugno de Pencroft.

Magda time tiriĝis en la angulon de la ĉambro kaj premadis sian pugnon en sian buŝon por ne ŝriki.

Ili boksis sovaĝe. Iu bato trafis la mentonon de Kolombo. Li retroŝanceliĝis, baldaŭ li kuris kapantaŭe al la ventro de Pencroft, poste li ĵetis sin sur lin kaj boksis lian vizaĝon ambaŭmane. Ili ŝiris, batis unu la alian sangokovritaj. Nun ekbrilis bajoneto… Magda ekŝrikis mallaŭte… Kolombo retrosaltas, sed vane. Pencroft pikas. Li kaptis lian pojnon. Ili baraktas luktante… Se la mano de la usonano en ĝi la bajoneto liberiĝos, tiam al li estos kapute… Kolombo maldekstramane ekbatas de malsupre la mentonon de la gangstero… Tiu retroŝanceliĝas. La sama pugno ankoraŭfoje batas, kaj unu piedbato… Pencroft jam ŝanceliĝadas, kaj eĉ nun li ne povas liberigi sian pojnon. La pugno de Kolombo nun jam, kiel maŝino trankvile, precize batas ankoraŭfoje… denove, trafinte sian kontraŭulon je la nazo, buŝo aŭ mentono, kaj Pencroft falas… Unu piedbato… Li ne moviĝas… Kolombo rigardas sur la knabinon spiregante:

— Mi opinias — li diris, — provizore ni finis tiun diskuteton… Unuavice ni ŝnurligu nian homon kaj flankenmetu lin dum la kritika tempo… Tiel li ne kaŭzos problemon…

Dum li parolis, li tuj deŝiris ŝnuron de sur pakaĵo kaj ligis la manojn, la piedojn de Pencroft strikte, ŝtopis lian buŝon kaj rulis lin sub la liton.

— En ordo. Ni povas iri. Mi sendos Troppauer-on ĉi tien, ĉar li antaŭnotis sin ĉe li por fari kelkajn piedbatojn… — Li nur nun rimarkis, ke la virino luktas kontraŭ malbonfarto. Li brakumis ŝiajn ŝultrojn tenere. — Ĉu ne nevozigas vin tiuj komplikaĵoj-konfliktaĵoj?

— Ne kredu, ke mi estas malforta. Sed okazis tiel multe da aferoj, kaj tiu ĉi klimato… Ĝi estas terura eĉ por mi… Kvankam mi plenkreskis en Afriko…

— Eĉ tiam ĝi estas multe por virino. Mi petas vin, nun obeu al mi, kaj enlitiĝu, ripozu dum la ribelo…

— Ĉu vi freneziĝis? — ŝi diris mirante, ĉar Kolombo parolis pri la ribelo tiel, kiel pri ia sensignifa incidento. — Ja povas okazi, ke oni masakros ĉiun, kaj…

— Ba!.. — li mansvingis ridetante, dume li reordigis sin iomete — , ni aranĝos la tutan aferon rapide… Ni pretros al ribelon per ia ŝerco… Ili estas karaj homoj, nur kelkaj friponoj plenŝtopis ilian kapon per idiotaĵoj. Ni vangofrapados tiujn kaj fino… Eĉ tio povas esti, ke la ribelo ne okazos… Kaj se ni ne renkontiĝus plu…

— Diru… Kial vi volas morti ĉiumaniere? Se vi trovas mian demandon indiskreta, ne respondu.

Kolombo serioziĝis. Kiel li forgesis tion… Kvankam la dek mil dolaroj estus urĝe bezonataj hejme… Sed nun jam ĉio estas egala.

— Fraŭlino Russel… Bedaŭrinde ĝi estas tia momento, kiam mi devas pensadi. Ĝis nun mi estis gaja. Temis nur pri mia vivo. Nun la afero estas serioza. Nun mi devas persisti apud mia militista honoro. Ĝi estas problemo. Asekura societo zorgintus pri miaj patrino kaj fratineto okaze de mia morto. Nun mi diras unu aferon al vi: Se okazis kelkfoje, kiam mi ŝatintus resti vivanta, kaj iomete mi malinklinis la penson de la morto, ĝi okazis tiam, kiam via karmemora, sed ĉarma persono hantis min en la dezerto. Ĉar mi suspektas tion, ke mi forte enamiĝis al vi…

Ili silentis. Kaldroneg-simila varmego ardis ĉirkaŭ ili, kaj araba militvaganto el la proksima tendaro kantis elgorĝe ian neartigitan melodion. La amaso de grandegaj, zumantaj muŝoj ŝvarmis dik-tavole ĉie. Abomeninda, morta Afriko estis tiu dezerta, senviva, obtuze dolora varmo… Kaj tamen, kiel ili kunrigardis por momento, rideto videbliĝis sur ilia vizaĝo, kaj Kolombo alpremis al si Magda-on…