Выбрать главу

Iun antaŭtagmezon li provis promeni kun melankolia malgajeco, kiam iu suboficiro alkriis lin, ke li venu en la deponejon por sortimenti la kalsonojn.

La deponejisto estis malnova, invalida, legiana kaporalo, fortika hom-manĝanto, kiu taŭgas por disciplinigi civilulojn. Tiu homo neniam ridetis, ĉar kuglo de mitralo estis en lia kapo, kiun oni ne povis forigi per operacio.

– Ĵetu la tolaĵojn ĉi tien unu post la alia! Mi notos tiujn.

— Tre bone.

— Silentu! Legiano ne respondu!

Kolombo ridetis pardonpete kaj ĵetis la tolaĵojn unu post la alia.

Poste li subite rektiĝis. La kaporalo rigardis lin demande.

— Mi raportas obeeme al sinjoro kaporalo: mi ŝatus fajfadi.

La hom-manĝanto konsterniĝis. Tiu homo estas militservinta, ĝi videbliĝa sur li. Kaj kiel juna… Efektive li devus riproĉi lin pro tiu raporto, sed estas io en lia vizaĝo, kio memorigas lin pri kara hundo… Eh, diablo forportu.

— Nu ja vi povas fajfadi, se vi havas emon, ĉar postmorgaŭ vi ekveturos al Afriko.

— Baldaŭ okazos iel… Nek tie oni manĝos min, nur en certaj regionoj… — Poste li fajfadis. Ne ian modernan, eksterordinaran kanton, sed malnovan koĉeran ŝlagron el Parizo. Li jam ne petis apartan permeson svingadi sian etenditajn brakojn dekstren-maldekstren la dormoĉemizojn kaj ĵeti tiujn al la kaporalo per gracia movo, kiel ia dancistino sian vualo, laŭ la ritmo de la fajfado. Tiu bubo ne havas klaran menson, ĝi certas.

Kiam ili finis la laboron, li diris tre moroze al la rekruto:

— Trinku kun mi glason da biero, se vi estas soifa.

Kolombo konis la homojn bone. Li kunbatis siajn maleolojn tiel, ke la deponejo ektremis:

— Dankon, mon chef!

Li povas anonciĝi, tio certas…

La mizantropa kaporalo, en la kapo kun kuglo vekis iom da sensacio, kiam li sidigis la rekruton al sia tablo.

— Tiun kanton… tiun ŝlagron fajfu denove, nazmukulo!

— Kiel vi ordonas, oldulo mia… — li respondis, kaj la rimarkon „oldulo mia” li kontraŭpezis per la kunbato de siaj maleoloj sub la tablo, kiuj ektremigis la glasojn.

Li fajfis eĉ pli da kantoj, kaj ili trinkis multe da vino el Bordeaux. Post la kvara botelo la kaporalo konfesi al Kolombo, ke li eĉ nun amas tiun malbenitan virinon. Kolombo brakumis lian ŝultron kaj klinis sian kapon sur la verdan kolum-insignon, poste li kantis responde per sia mola, sentimentala voĉo:

Hodiaŭ mi amas neniun alian, nur vin, Bela Rue Malesherbes, bela Rue Malesherbes, Adiaŭ por eterne…

La kapitano, ŝajnis, ke estis malvarmumita, ĉar li ŝnufetadis ofte, kaj nek lia pipo volis ventumi.

Antaŭtagmeze Kolombo denove estis komandita en la deponejon, sed anstataŭ sortimenti tolaĵojn, li devis manĝi hejme faritan kolbason. Ĝi estis agrabla por la rekruto, ĉar ili ekveturos moraŭ al Oran, kaj de tie en la dezerton.

Sekvan tagon okazis lego de la nomlisto, alviciĝo, kaj la taĉmento, konsistanta el rekrutoj, forlasis la fortikaĵon por iri en la havenon, kie atendis ilin ŝipo, ekveturonta al Afriko.

Kolombo staris konsternite en la korto de la fortikaĵo.

Oni ne legis lian nomon! La taĉmento formarŝis sen li. Li volis ĵus protesti kontraŭ la nekomprenebla distriteco, kiam la kaporalo en la kapo kun kuglo aperis apud li:

— Danku tion al mi, nazmukulo. Mi aranĝis, ke vi restu provizore en la deponejo.

ĈAPITRO 4

1

Kolombo decidis, ke li neniam plu estos simpatia. Li perdis tutan semajnon el sia kara tempo en Marseljo, kie la legiano neniel povas fariĝi viktimo de sia profesio. Ankaŭ la maljunѡ soldato jam pentũs, ke li volis gardi tiun infan-aspektan soldaton de la teruroj de la dezerto por mallonga tempo. Ĉar la rekruto, de kiam la marŝkolono ekiris sen li, fajfis ekskluzive la plej modernajn ĵaz-kantojn en la deponejo, krome tiel false, ke la kapopafo de la kaporalo konstante lancinis. Tiel post nelonge li estis survoje al Oran sur la vaporŝipo, nomita „Patro de la Legio”

La malgranda, malpura ŝipo maltrankvile dancis sur la ondoj de Mediteraneo. La legianoj sidis en la bilĝo kaj trinkis la ĉiam ricevitan nigran kafon el sia gamelo. La malbonodora fumo de la cigaredo Caporal, plenigis la ejon, kiel densa nebulo.

La krada lampo pendolis grincante, la soldatoj kaŭris paraliziĝinte pro timo en la krepuska ejo inter siaj pakaĵoj, kestoj kaj kovriloj.

La konstanta bruego de la agitiĝanta maro aŭdiĝis el ekstere. Maljuna legiano, kiu komencis servi sian duan jaron, kaj tial li sukcesis ricevi du monatan ferion en Marseljo, li revenis kun la rekrutoj en Afrikon. Li havis longan, brunan barbon, kun blankaj haroj kaj grandan gorĝan pomon. Li nomiĝis Pilotte. Nun li pipfumis trankvile kaj rakontis al la malspertaj kamaradoj mallaŭte pri ilia sekvonta sorto.

— Komence estos tre malbone sude, sed poste, kiam vi vidos, ke vi neniam alkutimiĝos al tiuj cirkonstancoj, vi do rezignos ĉion…

La soldatoj aŭskultis lin kun maltrankvila rigardo. Ili aspektis, kiel stud-skiz-kapoj. Malgrasaj, sensangaj kapoj de buboj, kun malhelaj ringoj ĉirkaŭ iliaj okuloj, sunbrunigitaj, rezolutaj, firmkarakteraj vizaĝoj. Nur unu homo ne atentis lin. Maldika legiano kun disstarantaj oreloj. Du paralelaj faltoj tiriĝis apud liaj nazo kaj buŝangulo. Kiam li rikanis, tiuj du faltoj fariĝis sulko, ĉar li rikanis konstante, la du strangaj sulkoj preskaŭ rigidiĝis sur lia vizaĝo. Liaj brilaj, viglaj brovoj ĉiam moviĝis tien-reen, kѡj lia hararo, kombita sur lian frunton eĉ pli bone akcentis, ke li estas degeneriĝinta. Li konstante desegnis per ĉiuj objektoj ĉemanaj, tial oni nomis lin Kreto. Post mallonga tempo Kreto fariĝis la celpunkto de la drastaj ŝťrcoj. Sed pri tio, ŝajnas, ke li scias nenion.

— Kia estas la nutraĵo? — demandis iu.

— Bonega. Nur dum marŝado ĝi estas iomete simpla. Se oni ne havas tempon kuiri, tiam ĉiu ricevas kelk-manplenojn da faruno kaj cepon, kaj ili manĝas tiujn, kiel ili povas

La plej stranga figuro de la legio sidis vidalvide al Pilotte. Mezalta, groteske korpulenta homo. Li ne estis dika nur korpulenta. Dika kolo, lignotabulon larĝa ŝultro, grandaj koksoostoj, teruraj, gorilosimilaj makzeloj kaj sur lia kalviĝanta kapo kelkaj densaj, longaj nigraj harfaskoj hirtiĝis. Li parolis tre malmulte, li ĉiam rigardis sian ĉirkaŭaĵon kun melankolia malgajeco, kaj iafoje li legadis malpuraj paperfoliojn, per kiuj li plenŝtopis siajn ĉiujn poŝojn.

— Mi aŭdis tion — li interrompis per sia raŭka, vingusta voĉo — , ke en la legio jam servis multaj artistoj.

Pilotte kraĉis.

— Antaŭ du jaroj mi soldatservis kun norvega fort-artisto, nome Krögmann. La kompatindulo estis mortbatita dum sencela interbatado en drinkejo. Krome mi konas remburiston, depotanta ĉe la sapeistoj en Meknes, kiu trumpetas bele. Mi ne renkontis alian artiston en Afriko.

— Ĉu eble vi estas artisto? — turniĝis rekruto al la dikulo.

La demandito mediteme karesis sian grandegan gorilosimilan makzelon, sur kiu kreskis nerazite fortaj, nigraj dorn-haroj:

— Jes… — li respondis ĝemante — mi estas artisto.

— Kia artisto vi estas?

— Mi estas Troppauer, la poeto…

Li diris tion, kvazaŭ li estus atendinta konsternitan miron. Sed tiuj rezignaj soldatoj elmontris nenian kortuŝiĝon. Plie ili kunrigardis kun tia komprenemo, kvazaŭ ili estus kuracistoj, kaj ili konsentus en io post la konsultado.

— Se vi permesas — diris Troppauer, la poeto modeste — , mi laŭtlegos mian konatan poemon.

Kaj antaŭ ol li povintus decidi, rilate lian peton, li jam eltiris iun sian malpuran paperfaskon, disfaldadis ĝin kun plezuro kaj komencis legi tion je la plej granda konsterniĝio de siaj kamaradoj: