— Se vi divenus la sekreton de la horloĝo — flustris la knabino milde alpremiĝinte — , tiam vi estus… tre riĉa… Vi povus ricevi facile eĉ unu milionon da frankoj… Ĝi ne havas difineblan valoron… La mapo de Russel valoras tiom, kiom la trovinto volas ricevi por ĝi. Se vi scius ties sekreton…
— La horloĝo estas via heredaĵo… Se mi scius ties sekreton… Ĉu vi ne imagas… ke mi akceptus vian monon?… Maksimume — li balbutaĉis embarasite — , se ni dividus ĝin inter ni… Sed nur tiel, ke la tuto… estus por ni ambaŭ… Unuvorte, se la mono restus en la familio…
Magda klinis sian kapon sur la ŝultron de Kolombo, kaj li karesis ĝin. Ili staris tiel. Ili ambaŭ pensis pri tio, ke ili parolas pri tio, kio ne estas: la sekreto de la horloĝo estas nesolvebla. Io krakis sub la lito, Pencroft rekonsciiĝis, se li ne povis eĉ moviĝi… El la ĝardeno de la kuirejo aŭdiĝis, ke iu elverŝas akvon el tino. Ili staris vid-al-vide.
Nun knalis pafo foren sonoranta en la silento de la varmega posttagmezo.
— Ĝi komenciĝas! Vestu vin araba bubo, tiam vi estos en sekureco… Mi devas urĝe foriri.
— Sed…
Li rapide ĉirkaŭbrakumis la knabinon, kisis ŝin kaj forkuregis.
Battista kaj Latouret suprenportis maŝinpafilojn en la kontoron. Battista alvenis pli frue kaj ĵetis sian ŝarĝon sur la plankon.
La kaporalo suprenrigardis trankvile.
— Ne estas fidindulo.
Nun alvenis Latouret. Li trovis fidindan soldaton. Li estis multe pli malgaja. Junula helpis al li. La idiota Kreto. Ili kuraĝis komisii nur unu homon en la garnizono: cerbmalsanulon. Li deĵetis la maŝinpafilon rikanante kaj mansalutis. Liaj okuloj moviĝis manie, kaj lia vizaĝo estis tia kun la du profundaj faltoj ĉe la buŝo, kiel ia arleken-larvo
La sola soldato en Aut-Taurirt, al kiu oni kuraĝis ordoni. Li rikanis kaj spiregis.
Nun jam ili estis klarvidaj pri la situacio. Finley diris al la lasta, fidela senrangulo kun bedaŭro:
— Apud la pordo estas benko, eksidu, infano mia, kaj ekfumu.
— Mi raportas obeeme… Kion?
— Cigaredon
— Mi raportas: kian cigaredon? Ĉar la senrangulo ne havas cigaredon. — Malgraŭ la malgaja okazaĵo Finley ekridis. Li donis cigaredon al Kreto
— Prenu, infano mia, de sur la muro la stiletan fusilon de la skribisto. Vi ne devas gardostari. Eksidu trankvile, sed se iu volas enveni sen permeso, mortpafu tiun. Ĉu vi komprenas?
— Proksimume…
Rikanante, kun memfida teniĝo foriris la sola, fidinda senrangulo en Aut-Taurirt: la idiota Kreto!
— Ĉu ne estus ebla — demandis Gardone, kiam li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano — provi… la ĉefagitantojn… kapti… malhelpi…
Knalis pafo.
— Jam estas malfrue — diris Finley.
ĈAPITRO 25
La trumpetisto volis blovsignali alarmon, sed oni elbatis la trumpeton el lia mano.
Adrogopoulos, la greka luktisto, kaj Benid Tongut, la ĝendarmo estis la ĉefagitantoj de Hildebrandt, kaj nun ili kolektis la plimulton de la ribeluloj en la korto, ke ili ĉirkaŭis la elrapidintajn soldatojn.
Ili ĉiuj estis malesperiĝintaj, morta lacaj, nevozaj homoj, plejparte ankaŭ malsanaj… Jam estis la sesa horo, kaj la dezerta varmego furiozis ĉirkaŭn ili kun ĝia lasta ardo.
Hildebrandt staris sur benkon:
— Homoj! Sufiĉis Saharo al ni! Ni ne volas mortaĉi en la dezerto. Ni trabatos nin eksteren kune kun la malliberuloj, kiuj estas juĝitaj al pereo ĝuste tiel, kiel ni! Post nelonge alvenos por helpi nin la tribo sokota kun multe da batalantoj, kaj ili gvidos nin ĉiujn sur angalan terenon tra sekreta trairejo, kie ni estos liberaj. Ni volas nenion alian, nur tion. Ni devas garantii niajn sokota-jn savantojn. Tial ni okupos la fortikaĵon, ke oni ne alpafu nin de tie. Ni batos neniun. Ankaŭ la oficiroj povas fuĝi, laŭplaĉe. Kun ni aŭ solaj, kiel ili volas. Sed se ili kontraŭstaros, ni masakros ĉiun. Ni ne timas la mankon de akvo. Ĝi estas solvita ĝis vespero. Tiam ni havos ekrasiton por eksplodigi la kirason de la akvokrano. Se ĝi tamen okazos, kaj oni ne diros al ni la kombinacion de la seruro, mortos ĉiu, kiu ne aliĝis al ni! Ĝis tiam ni kondutos disciplinite, ni batos neniun… — Li okule serĉis Pencroft-on maltrankvile, sed li ne vidis proksimiĝi lin. Kie li estas? — Mi supreniros en la kontoron. Mi parolos kun la sinjoroj oficiroj. Eblas, ke ĝi daŭros longe. Atendu disciplinite kaj pacience! Ni volas ne sangon kaj renversiĝon, nur foriri el tiu ĉi infero!
— Prave! — muĝis la homoj.
— Ankaŭ la goumier-oj estas kun ni! Nur tri homoj troviĝas inter ili — daŭrigis Hildebrandt, — kiu rifuzis aliĝi.
Benid Tongut, la kolosa serĝento staris inter la ribeluloj. La legianoj frapetis lian ŝultroj. Barbizon interfrotis siajn manojn kun avidaj okuloj sur la parapeto.
— Ĝis mi revenos, gardu la ordon! Se mi ne estus ĉi tie post unu horo, oni mortigis min supre. Tiuokaze indulgu neniun homon! — finis Hildebrandt sian parolon kaj ekiris al la domo de la administrejo kun rezolutaj paŝoj. La soldatoj kriegadis.
… Kie estis Kolombo? Kie estis Latouret, Battista kaj la aliaj?
Kiam la pafo knalis, Latouret kaj Battista estis en la ŝtuparejo, kondukanta al la kontoro. La serĝento elprenis sian revolveron. Ankaŭ Battista. En tiu momento iu kaptis lian manon el dorsdirekto kaj forprenis la pistolon. Same okazis ankaŭ al Battista. Kolombo, Troppauer, Spolinsky kaj Nadov senarmigis ilin.
— Ŝnurligu ilin! — diru Kolombo. — Ek, Spolinsky!
La polo elprenis ŝnuron kaj turnis sin al la senpove blasfemanta serĝento:
— Se vi permesas… — li diris ĝentile kaj ligis lin strikte kun komprenebla rutino. Poste li turnis sin al Battista, kvazaŭ li invitus lin danci: — Ĉu estas permesate?… — sed antaŭ ol la italo povintus nei sian konsenton, li jam estis ligita. Li trenis ilin en la lavejon.
— Trankvile, olda Latouret — instigis lin Kolombo — , okazos nenia problemo, mi estas bona knabo, kaj mi zorgas pri vi, nur momente mi devas deponigi vin.
— Sciu Harrincourt — diris la serĝento malestime — , mi pensis ĝis nun, ke vi estas nur nedisciplinita kaj tromemfida. Mi eĉ kompatis vin, kiam oni ligis vin en crapaudine. Sed nun mi vidas, ke vi estas nura patrujperfidulo, fia, malkuraĝa kanajlo, kaj mi bedaŭras, ke iam mi diris al vi bonan vorton.
— Nur grumblu, oldulo. Tamen mi scias, ke vi ŝatas min. Timu nenion. Kolombo estas bona knabo. Li ŝatas la oldan soldaton. Ni povas iri, knaboj.
Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj. La taĉmento de Harricourt kolektiĝis tie, gvidate de Pilotte. Minkus, Pilotte, Hlavaĉ, Rikov kaj ankoraŭ ok fidindaj homoj.
— Knaboj! Ni ĉiuj estas sub la gvido de majoro Hlavaĉ. Malsuprenirinte ni ŝajnigos, kvazaŭ ni estus aliĝintaj al la ribeluloj. Ni rompos la pordon de la deponejo, kaj ĉiu povas trinki rumon kaj el la drinkaĵoj, kiuj troviĝas tie.
— Konsentite! — kriis Hlavaĉ entuziasme.
— Antaŭen! — Li retenis la rapidantan Hlavaĉ-on. — Vi restos ĉi tie. Vi ne devas riski vian vivon. Tio estas la tasko de la senrangulo…
— Kiam oni suprenportos la rumon — li balbutaĉis trompiĝinte — , mi ŝatus esti tie…
— Mi aprecas, ke vi volas esti nia heroa gvidanto, sed ni respondecas pri la vivo de sinjoro majoro. Ni iru, knaboj! — Li flankenŝovis Hlavaĉ-on kaj skuisla pordon. La ŝuisto gapis antaŭ sin malesperiĝinte, poste li koleriĝis. — Kia parolo ĝi estas? — li lamentis. — Mia ideo estis la rumo, kaj mi ricevos el ĝi nenion… Friponaĵo!