Выбрать главу

Jam pasis la tempo de la ŝanĝo de la gardistoj. Kaj okazis nenio. Malluma vespero kovris Saharon. La bagnanoj kaj la soldatoj vidis unu la alian, nur kiel grandega ombro-amaso.

Fine malfermiĝis la pordo de la fortikaĵo. Ili vidis bone ankaŭ de malproksime, ĉe la filtriĝanta lumo de la internaj lampoj, ke soldato venas el la fortikaĵo…

Nur unu!

Kaj la pordo tuj fermiĝis malantaŭ li. Sur la longa vojo, kiam la polvodunoj iafoje kovris lin, la ombro proksimiĝis malrapide, trankvile… Li jam estis nur je kelke da paŝoj de la corvée.

Fine nun ili rekonis lin.

— Troppauer! — kriis iu soldato.

Vere la poeto estis tiu. Nun jam estis certa, ke okazis io.

— Knaboj! — li diris, atinginte la gardistojn. — Oni sendis min tial, ĉar mi havas bonan rilaton al la malliberuloj… Okazis problemo. La plimulto de la soldatoj sin pripensi en la lasta minuto. Oni enkarcerigis la ĉefribelulojn, la aliaj decidis, ke ili ne faros plu tiun idiotĵon kaj defendos la fortikaĵon…

Fariĝis granda silento. La sufoke varma, prema nokto eĉ pli timige peziĝis sur la ribelulojn.

… Eklumiĝis io sur la muro de la fortikaĵo. Sed ne pro signalado. La lumfaskoj de ok-dek reflektoroj moviĝis en la dezerto, kruciĝante unu la alian…

— Stultaĵo! — kriis Lorsakoff. — La soldatoj ne alpafos nin…

— La knaboj mesaĝas tion — rimarkis Troppauer — , kiu venos sen armilo, ili enlasos tiun. Cetere ili pafos. Oni femos la akvokranon kaj ne malfermos ĝin, nur tiam, se vi ĉiuj kapitulacos…

Sekvis konsternita paŭzo. Raŭk-voĉa birdo konstante ripetis el la direkto de la fortikaĵo: Kiraga… kiraga… kiraga… Aerblovo trakuris Saharon, kaj la polvo flugis susurante…

— La majoro mesaĝas tion al vi, ke la corvée revenu en la fortikaĵon, la malliberuloj iri al sia laborejo, kaj tiam li forgesos, kion vi planis… Li punos nur la gvidantojn — kaj li aldonis ĝemante. — Vi, Kobenski verŝajne estos pendumita… Sed la vivo estas tia; foje supre, foje malsupre. Fine ja: supre jam doloras nenio.

— Ne atentu tiun perfidulon! — hurlis Kobienski. — Estas nura mensogo, kion li diras…

— Kaj la ekrasito estas ĉe ni! — kriis Lorsakoff. — Se necese, ni eksplodigos la tutan fortikaĵon!

La rezoluta instigo renkontis malmulte da entiziasmo. Nur Troppauer respondis per simile akra voĉo:

— Ni ne estos idiotaj morti pro vi! Kial ni implikiĝu en malagrablan situacion, kiam ni povas liberiĝi sendifekte?! Vi nur ne estus venintaj ĉi tien…

— Hundo! — ekgrumblis Kobienski, kaj saltis antaŭ Troppauer-on. — Mi instruos vin zorgi pri viaj idiotaj poemoj, kaj…

Kompreneble Troppauer vangofrapis Kobienski-on pro la mallaŭdo de siaj poemoj, kiu poste kuŝis longdaŭre sur la tero silente.

Lorsakoff subite elprenis revolveron, sed iu bagnano elbatis tion el lia mano. Du soldatoj kaptis Macquer-on.

— Ni ne estas frenezaj morti pro vi! — kriis la barbulo, simila al Sankta Nikolao. — Troppauer pravas.

— Manĝu, kion vi kuiris… — diris alia skeletulo, kaj li skuis sian altanlevitan kaĥeksian brakon al d-ro Borden…

Post dek minutoj al corvée revenis en la fortikaĵon sen armiloj, eskortinte la ŝnurligitajn Kobeinski, Lorsakoff, Macquar kaj d-ron Borden.

La bagnanoj sidis en siaj bangaloj kaj atendis, ke oni decidu pri ilia sorto…

ĈAPITRO 27

1

Ili estis kune en la ĉambro de Delahay. La majoro fartis iom pli bone. Li kubutunis en sia lito kaj cigaris. Posttagmeze li havis paroksismon, tiel li nur nun informiĝis pri la okazintaĵoj. Kreto, aŭ majoro Yves, Finley kaj leŭtenanto Hillers sidis ĉirkaŭ li.

— Ni do savis la honoron — diris la majoro. — Sed la fortikaĵo eĉ nun ne estas en sekureco, ĝis ni devas timi la sokota-anojn.

— Se ni scius, el kiu direkto ili venos, estus infanludo repremi aŭ ĉirakŭi ilin — rimarkis Finley.

— Sed ni ne scias — diris Yves. — Kaj ni havas malmulte da espero al tio… Kvankam la horloĝo, kiun havas tiu knabo… ĝi estas la ŝlosilo de ĉio.

Ili tute ne rimarkis, kiel admirante ili rigardas lin. Ĉar la aspekto de Kreto ŝanĝiĝis konsternige. Lia magreco nun impresis energion. Li estis anglece sek-statura, sunbrunigita homo, liaj okuloj brilis saĝe kaj klare.

— Kiam vi senmaskigis vin antaŭ Finley? — demandis Delahay.

— Kiam oni intermiksis tiun karan knabon kaj min, kondamnite lin al crapaudine. Mi devis savi lin. Tiam mi petis Finley-on raporti la aferon al vi, evitante Gardone-on. Unue mi devis legitimi nin. Poste Finley akiris la impregnitan sakon el la ferŝranko, kiun mia alia amiko kaŝe redonis al la knabo. En ĝi estis la dokumentujo de Grison, mia numero ĉe la sekreta servo kaj kelkaj verkoj. Poemoj. Mi volis legi la verkojn, ĉar ankaŭ pri mia amiko Troppauer povas evidentiĝi, ke li komedias, kaj li estas esploristo. Dank’ al Dio, la poemoj trankviligis min tiurilate.

Latouret enpaŝis kun Kolombo.

— Venu ĉi tien, amiko mia… — diris la majoro. — Vi faris grandan servon hodiaŭ al via patrujo, kaj vi ricevos specialan permion…

— Sinjoro majoro! Tio faras nenion, ĝi meritas nek premion. Oni devas fari ĉion por la patrujo. Cetere la tuta sukceso dankeblas al majoro Yves… Ĝi estas la sankta vero!

— Kiel?… Kio okazis?… — interesiĝis la oficiroj miregante…

— Sinjoro majoro! Mi petas vin obeeme, permesu al mi foriri kelkajn minutojn. Mi fermis oficiron ankoraŭ fru-posttagmeze ien, kaj eblas, ke la koncernulo ŝatus manĝi aŭ trinki…

La majoro mansvingis mirante, ke li povas foriri. Kreto aperis denove.

— Tiu knabo pensas tion, ke la ŝuisto Hlavaĉ estas identa kun mi, kaj li ege turmentis la kompatindulon…

Ĝi estis ĝuste tiel. Hlavaĉ sidis en la ĉambro soifa kaj malsata. Kiam Kolombo malfermis la pordon, la teruriĝinta ŝuisto kuregis en la kantinon, timante la novan komplikaĵon.

Malsupre oni deŝanĝis la gardistojn. Estis aŭdebla la klako de la deŝultrigitaj fusiloj kaj la komando de Battista.

Estis noktomezo…

2

Kolombo ne reiris tuj al la majoro, ŝajnas, ke li definitive neglektas la militistan diciplinon. Nenio senkulpigis lian frivolecon, eble nur tio, ke li estis amanta, kaj tiu sento jam ankaŭ tre seriozajn homojn infuis damaĝe.

Li rapidis al la kantino, sed li ankoraŭ ne iris la duonon de la vojo, kiam subute aperis de ie el la mallumo de la korto la araba bubo, Magda!

Li brakumis la knabinon kaj alpremis ŝin.

— Jen vidu — li flustris — , mi diris, ke la mokincito daŭros nelonge.

— Mi tre maltrankvilis pro vi — respondis la knabino. — Sed nun jam, dank’ al Dio…

— La afero ankoraŭ tute ne estas finita. Unuavice ni ne scias, kio okazos al la bagnanoj. Krome ankaŭ la negroj onidire planas ian atakon.

Sur la parapeto monotone klakis la paŝoj de la gardostaranto…

— Prave… — respondis la knabino malgaje. — La sekreto de la negroj estas tiu trairejo, kiun mia patro serĉis…

— Jes, la trairejo — kapjesis Kolombo. — Estus beno en tiu ĉi regiono, se fine ni trovus ĝin… Ĉe vere en tiu ĉi horloĝo estus la sekreto?

Ili rigardis samtempe sur tiun turpan, arĝentan krokodilkapon.

— Tutcerte… Frenezige, sed ĝi estas tiel. La plano de la trairejo kaŝiĝas en tiu brakhorloĝo. Doktoro Brétail volis transdoni ĝin al kapitano Corot tiun vesperon, kiam oni mortigis lin.

Kolombo rigardis malgaje la fermoplaton de la breĉetigita horloĝo. Poste li ekpremis per instinkta movo la streĉilon. La fermoplato klak-malfermiĝis, kaj…

Kiam ili ekrigardis la fermoplaton, ili ambaŭ ekkriis pro surprizo: