Poste mi enpaŝis al li, kvazaŭ mi estus veninta por la rendevuo. Li rigardis sur min surprizite. Poste li parolis kaj singarde eltiris revolveron el sub la tablokovrilo, kaj li jam estus pafinta, sed mi sciis, kion li volas fari. Mi elprenis subite mian bajoneton kaj mortigis lin. Heziti nun en eblis. Nur poste mi rigardis, ke mi uzis ne mian bajoneton, sed tiun de Harrincourt, kiu estis enŝovita malantaŭ mian romenzonon. Nun mi aŭdis paŝojn proksimiĝi. Se mi eliros, tiu rimarkos min, kiu venas ĉi tien. Mi estingis la lampon kaj kaŝiĝis en la vestoŝranko. Nia amiko Harricourt, diablo scias, kion li perdis en la vilao, anstataŭ urĝe forir, li revenis. Mi pensis, ke li forkuros timiĝinte, kiam li ekvidos la kadavron de la mortpikita Grison, sed ni jam scias, ke Harricourt malofte forkuras.
— La forkurado ne estas familia malsano ĉe ni… — ekskuzis sin Kolombo.
Yves daŭrigis:
— La oficiro, kiun la sekreta servo sendis por malaperigi la kadavron, trovis Grison-on mortinta. Sed li ne konis nin ambaŭ. Li sciis nur tion, ke majoro Yvens atendas lin apud mortinto en la vilao de Brétail. Ĉar nur Harrincourt ĉeestis, li ne dubis eĉ por momento, ke li staras vid-al-vide al la majoro de la sekretas servo, kiu vestis sin pro ia kaŭzo, kiel senrangulo de la legio. Sed Harrincourt eĉ ekpepi ne kuraĝis kaj sekvis la oficiron. Mi decidis ekspluati tiun eraron en la intereso de la esplorado. Mi telefonis al generalo Aubert ankoraŭ el la vilao de Brétail. Mi rakontis ĉion, kio okazis, kaj ni priparolis ne malkaŝi la eraron de la oficiro. La ŝtelumantaj friponoj pensu nur tion, ke la dizetinta legiano estas majoro Yves. Aubert bonege kredigis tiun miskomprenon dum la vesperfesto de la urbo komandanto. De generalfeldmarŝalo Cochran ĝis Macquart ĉiu pensis, ke Harrincourt estas identa kun majoro Yves. Tel mi en la rolo de la idiota Kreto povis observi trankvile, kiuj flankumas ĉirkaŭ la pseŭomajoro Yvens. Lorsakoff kaj Macquart divenis post la vesperfesto, ke Yves trompis ilin ĉiujn kaj fuĝis kun la horloĝo, pri kiu Grison tiam parolis telefone kun Lorsakoff. Magda Russel, en sia admirinda masko, kiel araba kafkuristo subaŭskultis la interparoladon de Lorsakoff kaj Macquart. Laŭ la parolado ankaŭ ŝi pensis perfidulo Yvens-on. Kaj ŝi eksciis ankaŭ tion, ke la brakhorloĝo estas la kaŝejo la plano. Ankaŭ ŝi sekvis la kompanion en Aut-Taurirt-on. La kadavron de Grison, ĉar li loĝis en stratetĉo sub la nomo Dupont, la membroj de la sekreta servo portis kaŝe en la loĝejon laŭ la ordono de Aubert. Mi nur tiam konjektis la gravecon de la horloĝo, kiam mi vidis, ke survoje al Aut-Taurirt, Laporter ŝtelas ĝin, kiam Harrincourt lavis sin. Mi ankoraŭ tiun tagon ŝtelis ĝin de Laporter, mi dismuntis kaj ekzamenis ĝin bone, sed mi ne divenis ties sekreton. Mi trovis ankaŭ la ĉemizon de Harrincourt en la dorsosako de Laporter, kio li tre ŝatis, kaj mi reŝtelis la horloĝon kun la ĉemizo al nia amiko Harrincourt. Alveninte en la garnizono, mi devis senmaskigi min antaŭ Magda Russel, kiu faris mirindan laboron. Ankaŭ Mahmud, la lakeo de Magde Russel faris tre valoran laboron en la afero. Bedaŭrinde li estas en la hospitalo, ĉar li havas gravan malarian paroksismon. Ŝi erarigis ankaŭ min per tio, ke ŝi lernigis kelkajn homojn. Ili diris al ĉiu, ke Abu el Kebir, la kafkuiristo mortis. Mahmudon, la serpentodresiton ili simple neis, ke li estis ĉi tie. Poste mi inicis ankaŭ Finley-on en la aferon. Helpe de Finley mi akiris la impregnitan pakaĵon.
Troppauer englutis manĝopecon tel, ke li preskaŭ sufokiĝis:
— Miaj poemoj! — li kriis poste malesperiĝinte.
— Tiuj estas en ordo — ridetis Yves — , mi nur tralegis ilin.
— Kaj kiaj tiuj estas, se estas permesate damandi?
— Bonegaj! Precipe tiu, kiu havas la titolon „Mi revadas en la sonĝolando de Saharo.”
— Ĝi hazarde sukcesis bone… — murmuris Troppauer kaj englutis tutan malmole kiuritan ovon. Rericevinte siajn poemojn, li volis kisi ĉiumaniere la manon de la majoro.
— Klariĝis ankaŭ la alia parto de la afero — daŭrigis Yves. — Mi pensas pri la ekspedicio de la mortinta Russel. Ringo de aventuristoj ĉirkaŭis lin dum la esplorvojaĝo. Sed ŝajnas, ke li konjektis ion, ĉar ekirinte por malkovri la lastan itineron de la vojo, li postlasis siajn kunulojn, esepte la fidindan, honestan d-ron Brétail. Kio okazis en la tendaro, mi scias tion de Illomor. Vespere ili trinkis kivion, kaj la neŭroza Bubo dancis kun la negroj en ekstazo. Poste li svene falis elĉerpiĝinte. Ankaŭ Byrel ebriiĝis kaj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Li mortpafis kelkajn el ili, sed fine oni mortpikis lin. Tiam Laporte kaj liaj kunuloj ŝnurligis la mense malsanan knabon. Matene ili kredigis al li, ke li mortigis Byrel-on kaj du negrojn en la mortiga furiozo de la kivi-ekstazo. Illomor, kiu cetere parolis tute bone la francan lingvon, sidis mute, kaj ludis la vot-komedion. La kompatinda Bubo estis bona mediumo, kaj la friponoj eĉ poste uzis la knabon por iliaj celoj. Baldaŭ ili eksciis, kie estas la desegno de Russel kaj decidis mortigi Brétail-on. Illomor, kiu estis konstanta kuriero inter la tribo sokota kaj la spionoj, estis ĝuste tiam en Oran. Ili miksis grandan dozon da dormigilon en la konjakon de la Knabo, suferanta pro la siroko, sed eble ankaŭ la memsugestio de la timo sufiĉus, ke la knabo falu en ekstazon, kaj li kredu ĉion, kion la nuda, lanchava pigmeo elpaŝis el la ŝranko, kiu metis revolveron sur la tablon kaj diris: Mortigu! La knabo ne mortigis, sed ekdormis. Vespere la kanajloj murdis kapitanon Corot, d-ron Brétail kaj la virinon. Pencroft aŭ Lorsakoff faris tion. Ili kredigis al la knabo, ke li mortigis la tri homoj en la ekstazo de kivio. Ili persvadis lin, ke li konfesu en la afero same, kiel Pencroft. Tel du atestantoj rakontis la dramon pri „ĵaluzo.” Ili volonte estus uzintaj la knabon por ilia celo ankaŭ en Aut-Taurirt, kiu dungiĝis al la legio kun Pencroft. Sed poste ili vidis, ke la nervosistemo de la knabo ruiniĝis kaj formetis lin el ilia vojo.