Выбрать главу

— Mi estas floro, verkis ĝin Hümér Troppauer.

Li legis. Kun trankvila, memfida rideto, iafoje fingre kombante siajn longajn, nigrajn buklojn…

Finleginte la lastan verson, li ĉirkaŭrigardis triumfe. Terura silento regis en la bilĝo. Politte tenis sian manon sur la bajoneto.

Nur unu akresona voĉo aŭdiĝis kun raviĝo:

— Brave! Ĝi estas vere belega!

Li estis Kolombo. Li rikanis preskaŭ ĝisorele pro la artoĝuo. Hümér Troppauer kliniĝadis langvore kun modesta rideto, premante sian makzelon, similan al tiu de simio sur sian bruston, tremigante siajn bukojn.

— Mi vere ne sicas… per kio mi elmeritis… la rekonon — li diris emociiĝinte. — La poemo eble tial estas bela, ĉar mi verkis ĝin memore de mia kompatinda patrino… Dio donu al ŝi ripozon… — La soldatoj vidis konsternite, ke du larmogutoj ruliĝas el la okuloj de Troppauer kaj rompiĝis lia voĉo. — Se vi permesas, mi laŭtlegus mallongan prozan poemeton, kiu karakterizas mian patrinon…

— Legu! Legu!

Kolombo kriis tion entuziasme kaj aplaŭdis.

— Legu! Legu!.. — kriaĉis falseta voĉo. Li estis Kreto. Sed li ne sciis, pri kio temas.

Sed la larmanta poeto ne povis komenci la laŭtlegon de sia nova verko, ĉar kelkaj rezolutaj soldatoj leviĝis kaj paŝis antaŭ lin.

— Tuj ĉesu tiun idiotaĵon — diris iu giganto el Kanado.

— Sed, sinjoroj… Ĉu ne estas belaj miaj… poemoj? — Ŝajnis, ke li tuj ekploros

— Viaj poemoj estas enuaj kaj idiotaj… — kriis greka, profesia luktisto skuante sian pugnon.

Kio okazis poste, tio estis tia, kiel ia malbona sonĝo. La poeto vangofrapis la grekan, profesian luktiston tiel, ke li flugis al fer-fosto kun rompiĝinta makzelo kaj svenis. Poste li ĵetis unumane la kanadan arbohakiston al siaj kunuloj per leĝera movo.

Ankoraŭ kelkaj morozaj kritikistoj rapidis kontraŭ la energia poeto… Sed vane. Troppauer ĵetis ilin unu al la alia, kiel etajn splitojn.

La soldatoj konsternite, time rigardis lin…

La batalo finiĝis, la artisto ѳtaris sola en la mezo de la ejo kaj ĉirkaŭrigardis riproĉe.

Iu ĝemetis, sed cetere estis silento.

La poeto residiĝis, disfaldis sian malpuran paperfaskon kaj ekparolis patose:

— Patrino mia, vi estas la stelo de via orfa fũlo, verkis Hümér Troppauer. Unua strofo…

Poste jam la legianoj finaŭskultis la pli ol dudek du paĝan poemon kun streĉa atento.

2

Malproksime aperis Oran. La Afrika bordo kun blankaj, skatolformaj, aparte satrantaj domoj kaj palmoj situis forviŝiĝinte en la opaka prilumo de la perpendikle radianta, antaŭtagmeza sunbrilo.

— Alvicigu! — kriis la suboficiro en la bilĝo.

Ĉiu aperis kun sia havaĵo sur la ferdeko. Ŝipoficiro rigardis la bordon tra binoklo.

Ankaŭ la okuloj de la sodatoj gluiĝis al la proksimiĝanta haveno.

Tie estas Afriko!

La ŝipoficiro okulmezuris la soldataron indiferente.

Poste li subite konsterniĝis.

Harrin… court…

Ankaŭ Kolombo miris.

— Cham… bell… — li balbutis.

Ili vizitis la akademion kune!

— Sinjoro serĝento permesos, ke vi elpaŝu el la vico esceptokaze. Mi ŝatus paroli kun vi kelkajn vorotojn — diris la oficiro.

Harrincourt elpaŝis kaj li iris iom flanken kun la oficiro.

— Harrincourt… ĉu vi freneziĝis? — li demandia nervoze, kiam ili malproksimiĝis de la vico.

— Mi petas vin sinjoro leŭtenanto…

— Diru trankvile, ke Jean, kiel antaŭlonge.

— Nu, kara Jean… Kian obĵeton vi havas, ke mi dungiĝis al la legio?…

— Vi scias bone, kio estas la legio! Nur tiu venas ĉi tien, kiun bedaŭras neniu, se kuglo de bedueno mortigas lin en la dezerto. Aŭskultu min: mi havas tre bonajn kontaktojn. Generalfeldmarŝalo Cochran, la urba komandanto de Oran estas mia onklo, kaj se eble mi parolus kun li…

Harrincourt paliĝis.

— Tute ne pensu fari tion! Mi volas morti kaj fino! Ĝi estas mia privata afero! Mi tre petas vin neniel interveni en miajn aferojn…

Grincado kaj plaŭdego aŭdiĝis, kiel oni ankris. La oficiro rapide manprenis kun sia iama kamarado, kaj Harrincourt restaris en la vicon.

La ponteto ruliĝis kaj batiĝis al la bordo. La glavo de la kaptano subite ekbrileѴis, poste li ekiris sur la lignotabulo, kaj malantaŭ li bruis la pezaj soldatŝuoj unu post la alia.

Chambell rigardis malgaje la taĉmenton malaperantan inter la polvovualoj, dancantaj en la sunbrilo, dum ankaŭ la lasta soldato kun unuanima amblado turniĝis sur la vojo, kiu kondukis inter domoj kaj verdaj palmoj ĝis la fortikaĵo St. Thérése.

Kompatinda Harrincourt — li pensis kaj ekĝemis.

ĈAPITRO 5

1

Gemuta serĝento venis por akcepti ilin. Lia vizaĝo estis plena de truetoj pro ia pulvo-eksplodo, kaj iu lia okulo apenaŭ estis videbla el ĝia veruka, spongeca, blanka kavo. Post la eksplodo restis nur kelkaj katosimilaj haroj el lia liphararo. Sed senkonsidere tion, li kondutis vere ĝentile. Li mansvingis jam de malproksime al la rekrutoj, poste li preteriris antaŭ la vico kaj okulmezuris ilin de la kapo ĝis la piedoj.

— Mi estas tre kontenta pri vi — li diris kun sincera rekono. — Estus domaĝe venigi honestajn homojn ĉi tien por mortaĉi, ĉar vi ĉiuj krevos ĉi tie… Rompez!

Li mansvingis kun esperiga, serena rideto al la soldatoj kaj forrapidis. Ĝi estis la akcepto aŭ li estis serĝento Latouret.

La suboficiro montris la dormlokon al ili en longa, blanke kalkfarbita ĉambro, kaj la morte lacaj soldatoj tuj komencis poluri siajn rimenzonojn kaj butonojn.

Nur Kreto, la idioto sterniĝis sur la lito rikanante kaj ekdormis. Kolombo skue vekis lin:

— He! Kretena sinjoro! Faru vian paquetage-on, ĉar vi estos punita, se viaj butonoj ne brilos.

— Ne gravas. Mi havis onklon en Strasburgo, kiu foje en la armeo, kiam li devintus purigi siajn butonojn…

— Ĉu vi ne volas nun rakonti? Se matene ne brilos viaj rimenzono kaj butonoj, oni draste punos vin.

— Ne gravas.

Kaj li rekuŝiĝis. Kolombo koleriĝis. Li simple detiris lian kamizolon, forprenis lian rimenzonon kaj purigis tiujn kun la siaj. La aliajРsoldatoj jam longe ripozis, kiam Kolombo ankoraŭ varmigis la vaksopecon sur la finoРde alumeto kaj poluris per ĝi la rimenzonon de Kreto. Dume li diris malafablajn aferon pri la idioto, kiu dormis trankvile.

Verŝajne estis milita stato ie, ĉar ili restis nur kvar semajnojn en Oran anstataŭ plenumi la kutiman tempon de la ekzercado.

Kiaj marŝado, kurpaŝado, bajonte- kaj paf-ekzercoj okazis dum tiuj kvar semajnoj, ĉio ĉi supťris eĉ la plej pesimismajn imagojn.

Serĝento Latouet kelkfoje kuris retro preter la elĉerpita marŝkolono en la sufoka, tagmeza varmego:

— Rapide, knaboj, rapide, rapide!.. Kion vi diros, se iam okazos vera marŝado?… Parada defiliro!

Nur mankis tio!

Li devis marŝi per la longa, rekta-krura, brua parad-defiliro de la legio.

— Iru, kara mia! Frapu viajn piedojn al la tero, frapu tiujn, per la sep sakramentoj, ĝi ne estas valso, sed marŝado! Unu-du… Kurpaŝo!.. Suboficiro! Metu tiun homon sur la ĉaron, kaj se li rekonsciiĝos, li staru, kiel honorgardisto antaŭ la guberniejo.

Kolombo konstatis kun abomeno al si mem, ke li grasiĝas. La malfacila vivo de la soldatoj ne estis nekutima por li, sed dum la mondfama legian ekzercigo li tamen devintus proksimiĝi al la morto.

Male, li estis la sola homo, al kiu la terura serĝento donis forpermeson en la urbon dum la tempo de la ekzercigo. Tiu rikananta, blu-okula nazmukulo faras la parad-defiliron, ke la dezerto preskaŭ tremis sub liaj piedoj, li tenas kaj ĵetas la fusilon sur sian ŝultron tiel, kiel aŭtomato… Kiel ĝi okazis, subite li diris nur tion: