Выбрать главу

Piĵame vestita viro kuŝis en granda sangoflako meze de la ĉambro, vizaĝaltere, mortinte.

ĈAPITRO 7

1

— Nono…

Li flustris tion duon-laŭte, ūiam li retropaŝis. Nono. Estu prudenta, Harrincourt. Ŝajnas, ke la sorto nerezisteble puŝas vin en ian teruraĵon. Atentu, sinjoro! Ne freneziĝu!..

Li kliniĝis al la kadavro. De kiam kuŝas tiu homo ĉi tie?

Kial de kiam? Sankta Dio!.. La sango ja eĉ ne kongluiĝis, strio fluas malraŰide el la flako, kaj ĝi nun kuntuŝiĝas kun la tapiŝo. Li ekprenis lian manon. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis tute. Li genuiĝis apud la mortinton kaj turnis lin surdorsen. La blanke vualitaj okuloj sendubigis, ke li jam mortis.

La viktimo estis ĉirkaŭ kvardek jara viro. La ponardo kuŝis duon metron de la korpo, per kiu li estis mortpikita. Tio ja ne estas ponardo! Ĝi estas stileto! Mallarĝa, legiana bajoneto. Li levis ĝin…

Se nun li estus detektivo, li jam povus ekiri, trovinte spuron. La legianoj gravuras ion en ĉiun sian ekipaĵon, ĉar se iu perdas sian bajoneton, neniu povu ŝteli alies flankarmilon.

Li levis la prenilon de la bajoneto al sia vizaĝo por serĉi la malgranda marketaĵon sur la ligno.

Li faligis la armilon konsternite.

Ĝi estis sia propra bajoneto!

Nono!

Ne freneziĝu, Harrincourt! Kolektu vian kuraĝon! Kio povis okazi ĉi tie? Hola!

Tiun bajoneton li mem ĵetis tra la fenestro, kiam eksonis la sireno de la polica aŭto.

Ĉu do?

Dum li vagis sur la koridoro kaj trovis la malantaŭan pordon, iu ensaltis el la ĝardeno, preninte lian bajoneton, li suprenkuris ĉi tien, mortigis tiun homon kaj…

Kaj?

Elsaltinte li estis ekstere kaj kuregis sur la ŝtuparo malsupren. Eblas, ke la murdisto estas ankoraŭ en la domo…

Li ekbruligis la lampon en la halo. Senmovaj, polvokovritaj mebloj, silento, aŭdiĝas la eĥo de siaj paŝoj kaj la krakado de la sekiĝinta pargeto.

Poste eksonis de malproksime delikata zumkanto de virina voĉo… Li staris paraliziĝinte. Tamen… eblas, ke ekzistas fantomoj?…

Stultaĵo!

Li streĉis siajn orelojn. Ie virino zumkantis tre mallaŭte.

Si l’on savait… Si l’on savait…

Kaj la kanto daŭriĝis zumkantante, kiel lulkanto, sen teksto…

Li iris direkte al la voĉo. Supren sur la ligna ŝtuparo.

Li vidis tra la malfermita pordo la senmovan korpon, kuŝantan sur la planko. Li rapidis plu.

Li aŭdis klare, ke iu zumkantas en tiu ĉambro, kiu estas kuntuŝa kun la okazejo de la murdo. Li premis sian orelon al la pordo.

Estis sendube, ke interne iu zumkantas delikate. Ĉu freneza virino estas ene, aŭ kiu?

Nono!

Nono, Harrincourt. Kio estas tiu sento ĉirkaŭ via laringo? Iu zumkantas interne. Tio certas. Kaj vi staras ĉi-ekstere, kun iom malvarmaj kaj humidaj manoj. Malfermu la pordon, senrangulo! Malfermu ĝin, diable, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin, sinjora fripono!

Li puŝmalfermis la pordon kaj…

En tiu momento fariĝis muta silento en la ĉambro. La lasta akordo de la kanto forsonis apud lia orelo.

Kaj la ĉambro estis malplena!

La ĉambro, kie en tiu momento, kiam li ekprenis la klinkon, iu ankoraŭ kantis, nun estis malplena, la polvo kovris la plankon dike, kaj eĉ unu piedsigno ne estis videbla sur ĝi.

Sed kiu do kantis?

Negravas. Mi ne serĉos ŝin. Ni lasu tion. Kian komunan li havas al ŝi? Li eliris kaj fermis la pordon. Li devas serĉi sian bajoneton, por ke ĝi ne restu ĉi tie, kiel krimdokumento, kaj li ekiris.

Si l’on savait… Si l’on savait…

La virino denove zumkantis en la ĉambro.

Kio?!

Nu, diable, tiun mi… Li malfermis la pordon fulmrapide. Kaj malferminte la pordon, li aŭdis la lastan melodion klare, sed neniu estis en la ĉambro, nek la kanto sonis.

Li turniĝis. Ĉio estis muta kaj senmova en la grandega, lumigita halo. Li fermis la pordon kaj apogiĝis al la balustrado. La nervoj de homo, vizitinta mararmean akademion, ne perdos la sinregon tiel facile. Kaj certere.

Si l’on savait… Si l’on savait…

La kanto denove eksonis en la ĉambro.

Li fiksrigardis la fermitan pordon kun krucitaj brakoj. „Vi eraras, pordo, se vi pensas, ke mi malfermos vin. Mi ne kredas fantomojn. Mi ne komprenas la tutan aferon, kaj mi konstatis, ke ia premo estas sentebla ĉe la maldekstra flanko de mia brustokesto.

Li reiris en tiun ĉambron, kie la murdito kuŝis. La zumkanto nun jam aŭdiĝis konstante.

Li aŭdis mallaŭtan plaŭdadon malantaŭ tapetita pordeto, duone malfermita. Li malfermis tion. Ĝi estis banĉambro. Akvo fluis el la krano, kiu jam superfluis la bankuvon. Li fermis ĝin rapide, poste li ĉirkaŭrigardis. Blanka frako estis metita sur seĝon kun ĉiu akcesoraĵo. Razpeniko kaj sekura razilo kuŝis sur la vitro-breto antaŭ la spegulo. Ili estis ĵus estis uzitaj, ĉar la sapo ankoraŭ estis malseka… Sur la tableto troviĝis kelkaj etaj objektoj, horloĝo, naztuko, fontoplumo…

„Nu, dankon. Nun mi foriros de tie ĉi. Ĝi jam tro sufiĉas al mi.” Li elvenis el la banĉambro.

Leŭtenanto paŝas subite antaŭ lin en parada uniformo, li kunfrapas siajn maleolojn kaj mansalutas:

— Mi raportas obeeme: estas la dekunua kaj duono

Antaŭ liaj piedoj kuŝis la mortinto. En la alia ĉambro iu zumkantas. Kaj ĉi tie leŭtenanto raportas al senranga soldato, ke estas la dekunua kaj duono.

Li sentis instinkte, ke nun temas pri ia obskura afero, kaj se li provos solvi tion, io malbona okazos al li.

Li raspis sian gorĝon iomete.

— Ĉu vere estas la dekunua kaj duono?

— Jes, sinjoro majoro.

Li ŝatintus turniĝi, ĉar li sentis tiel, ke majoro staras malantaŭ li. Sed streĉinte sian ĉiun nervon, li klopodis resti indiferenta kaj trankvila.

— Jes, jes… — li diris, kaj devis raspi sian ĝorĝon denove.

— La aŭto atendas antaŭ la pordo. Bonvolu vesti vin, dume mi estingos la lampojn ĉie. Tio estas la plej grava nun.

Ĉu vere? Li eklevis sian ŝultron indiferente, kvankam li sentis en la profundo de sia animo, ke la konduto de la leŭtenanto estas iom nekomprenebla, ke starante apud la kadavro de freŝe murdita homo, kaj li pensas, ke lia plej grava afero estas estingi la lampojn ĉie…

Dum la leŭtenanto foriris por estingi la lampojn, Harrinkourt frotadis sian frunton ambaŭmane. Li devas havi ŝtalajn nervojn. Sed kion fari, kiam spasmo kaptas lin dum naĝado? La stultulo baraktas kaj dronas. La saĝulo kuŝiĝas sur la akvon senmova, ĉar dum li ne moviĝas, li restas sur la akvosurlfaco.

Li do eniris en la banĉambron kaj komencis sin vesti trankvile. Li surmetis la blankan frakon, metitan tien. Ĝi estis iom vasta, sed ne okulfrape.

La sama bonŝanco montriĝis ankaŭ ĉe la ŝuoj. Ili estis nur unu numeron pli grandaj, ol liaj piedoj. Elpreninte sian havaĵon el sia poŝo, li ĉirkaŭrigardis. Tropika korkoĉapelo pendis sur la vestohoko. Li metis ĝin sur sian kapon. Sur la tualelt-tablo kuŝis ora cigaredujo, kelkaj objektoj, poŝtranĉilo kun oficira ĉeno kaj aliaj bagatelaĵoj. Li enpoŝigis tiujn kun morala abomeno de ĝentilulo. Ili estas alies havaĵo! Sed kion fari?

Sub la silka naztuko troviĝis ankoraŭ horloĝo. Brakhorloĝo! Kiu aŭdis pri tio, ke iu havas du horloĝojn? Ŝajnas, ke la tempo ludas strangan rolon en tiu duon-idiota fabelo.

Naĝi laŭ la fluo, naĝi laŭ la fluo! — li ripetadis en si mem kaj bukis la horloĝos sur sian brakon. Ĝi estas arĝenta krokodilkapo kun trodelikata ornamaĵo. La streĉilo de la holoĝo elstaris el la buŝo de la besto. Nur idiotoj vizitas vesperfeston, portantaj tiaĵon. Sed kion li povas fari?