Выбрать главу

Kavaliro Henriko devis certigi al li, ke ne estis tiel, kaj pacigi lin per donaco de granda sortimento de sia malnova vesta?aro, ?ar la londonaj vesta?oj jam ?iuj alvenis.

Sinjorino Barimoro interesas min. ?i estas peza, solida persono, tre limigita, intensive respektinda, kaj ema puritani. Vi apena? povus imagi personon malpli emocian. Tamen mi jam sciigis al vi ke dum la unua nokto ?i tie, mi a?dis ?in plor?emi amare, kaj poste mi pli ol unufoje rimarkis larmospurojn sur ?ia viza?o. Ia profunda mal?ojo mordas sen?ese ?ian koron. Foje mi konjektas, ke ?i havas kulpan memoron, kiu ?in hantas, kaj foje mi suspektas, ke Barimoro estas hejma tirano. Mi ?iam sentis en la karaktero de tiu viro ion apartan kaj dubindan, sed la aventuro de hiera? nokte pintigas miajn suspektojn.

Kaj tamen ?i eble ?ajnos en si mem bagatelo. Vi scias, ke mi ne estas tre profunda dormanto, kaj post kiam mi gardas en tiu ?i domo, mia dormo estas pli ol iam malprofunda. Hiera? nokte, ?irka? la dua horo, min vekis singardaj pa?oj preterpasantaj mian ?ambron. Mi elliti?is, malfermis mian pordon, kaj elrigardis. Longa nigra ombro treni?is tra la koridoro. ?in sternis viro, kiu mar?is malla?te trakoridore kun kandelo en la mano. Li portis ?emizon kaj pantalonon kaj nudpiedis. Mi povis vidi nur la konturon, sed lia altstaturo sciigis min, ke tiu estas Barimoro. Li mar?is tre malrapide kaj singarde, kaj en lia tuta aspekto estis io nepriskribeble kulpa kaj ka?i?ema.

Mi jam diris al vi, ke la koridoron interrompas la balkono ?irka? la halo, sed ke ?i rekomenci?as ?e la alia ekstremo. Mi atendis ?is li forpasis el mia vidkampo, kaj tiam mi sekvis lin. Kiam mi ?irka?iris la balkonon, li jam atingis la finon de la fora koridoro, kaj mi povis vidi pro luma ekbrilo tra malfermita pordo, ke li eniris en unu el la ?ambroj. Nu, ?iuj ?i ?ambroj estas senmeblaj kaj neokupataj, kaj tial la ekspedicio i?is pli ol iam mistera. La lumo brilis senflirte, kvaza? li starus senmove. Mi ka?iris tra la koridoro la?eble senbrue kaj gvatis ?irka? la angulon de la pordo.

Barimoro ka?ris apud la fenestro kun la kandelo tenata anta? la vitro. Lia profilo estis duonturnita al mi, kaj lia viza?o ?ajnis rigida pro anticipo, dum li rigardadis en la nigron de la erikejo. Dum kelkaj minutoj li staris rigardante atente. Poste li eligis profundan ?emon, kaj per senpacienca gesto li estingis la lumon. Tuj mi reiris al mia ?ambro, kaj tre balda? a?di?is la singardaj pa?oj denove preterpasantaj dum ilia revenvojo. Longe poste, kiam mi le?ere ekdormis, mi a?dis ?losilon turni?i en seruro ie, sed mi ne povis konstati, de kie venis la brueto. La signifon de ?io ?i mi ne povas konjekti, sed iu sekreta afero evoluas en tiu ?i morna domo, al kies klarigo ni venos pli a? malpli balda?. Mi ne volas ?eni vin per miaj teorioj, ?ar vi petis, ke mi havigu al vi nur faktojn. Mi longe interparolis kun kavaliro Henriko hodia? matene, kaj ni formis planon de kampanjo bazitan sur miaj pasintnoktaj observoj. Mi provizore ne priparolos ?in, sed ?i ver?ajne igos mian venontan raporton lega?o interesa. 

?apitro 9

LA LUMO SUR LA ERIKEJO(Dua raporto de doktoro Vatsono)

Baskervila Halo, 15 okt.

Mia kara Holmso.

Kvankam mi estis devigita lasi vin grandparte sen nova?oj dum la fruaj tagoj de mia komisio, vi devas agnoski, ke mi reakiras perditan tempon, kaj ke okaza?oj jam premas nin dense kaj ofte. En mia lasta raporto mi finis je plej alta noto kun Barimoro ?e la fenestro, kaj nun mi havas nova?aron jam, kiu, se mi ne eraras, konsiderinde surprizos vin. La aferoj evoluis tiel, kiel mi ne povintus anticipi. Dum la pasintaj kvardek ok horoj ili i?is parte pli klaraj, kaj parte ili i?is pli komplikaj. Sed mi rakontos al vi ?ion, kaj vi ju?u mem.

Anta? matenman?o post mia aventuro matene mi trairis la koridoron kaj esploris la ?ambron en kiu Barimoro estis la pasintan nokton. Mi rimarkis, ke la okcidenta fenestro, tra kiu li rigardadis tiel atentege, havas unu speciala?on kompare al la aliaj fenestroj en la domo — ?i posedas la plej proksiman elrigardon sur la erikejon. Trovi?as aperta?o inter du arboj, kiu ebligas ke oni de tiu ?i starpunkto rigardu rekte sur ?in, dum tra ?iuj aliaj fenestroj oni povas observi nur malproksiman fragmenton. Sekvas do, ke Barimoro, ?ar nur tiu ?i fenestro utili?as por lia celo, certe ser?is ion a? iun sur la erikejo. La nokto estis tre malluma, tiel ke mi apena? imagas, kial li esperis vidi iun. Mi ekpensis, ke eble disvolvi?as iu amintrigo. Tio klarigus liajn singardajn movi?ojn kaj anka? la maltrankvilon de lia edzino. Tiu viro estas tre impona, tre bone ekipita por ?teli la koron de kampulino, do tiu ?i teorio estas apogebla. Tiu malfermi?o de la pordo, kiun mi a?dis reveninte el mia ?ambro, eble signifis, ke li eliris al ka?a rendevuo. Tiel mi private rezonis en la mateno, kaj mi rakontas al vi la direkton de miaj suspektoj, kiom ajn la rezulto eble montris ilin senbazaj.

Sed kia ajn eble estis la vera klarigo pri la movi?oj de Barimoro, mi sentis netolerebla la respondecon konservi ilin al mi mem, ?is mi havus klarigon. Mi interparolis kun la kavaliro en lia kabineto post la matenman?o, kaj mi rakontis ?ion, kion mi vidis. Li estis malpli surprizita ol mi atendis.

— Mi scias, ke Barimoro ?irka?vagas dum la noktoj, kaj mi emis paroli al li pri tio, — li diris. — Du-trifoje mi a?dis liajn pa?ojn en la koridoro, ire kaj revene, proksimume je la horo difinita de vi.

— Eble li ?iunokte vizitas tiun apartan fenestron, — mi sugestis.

— Eble tiel. Se jes, ni povos postsekvi lin kaj konstati, kion li celas. Mi scivolas, kion farus via amiko Holmso, se li ?eestus?

— Mi opinias, ke li farus ?uste tion, kion vi proponas, — mi diris. — Li postsekvus Barimoron kaj vidus, kion li faras.

— Do ni faros tion kune.

— Sed li a?dos nin, ?u ne?

— Tiu viro estas iom surda, kaj ?iuokaze ni devos riski tion. Ni sidos en mia ?ambro hodia? nokte kaj atendos ?is li preterpasos. — Kavaliro Henriko plezure kunfrotis siajn manojn, kaj estis evidente, ke li salutas la aventuron kiel malpezi?on en lia iom kvieta vivado sur la erikejo.

La kavaliro jam kontaktis la ar?itekton, kiu pretigis la desegna?ojn por kavaliro Karlo, kaj entrepreniston el Londono, tial ni rajtas anticipi komenci?on de grandaj ?an?oj ?i tie balda?. Venis dekoraciistoj kaj meblistoj el Plimuto, kaj estas evidente, ke nia amiko havas lar?ajn ideojn, kaj li intencas ?pari nek penojn nek elspezojn por restarigi la grandiozecon de sia familio. Kiam la domo estos renovigita kaj remeblita, li bezonos nur edzinon por kompletigi ?in. Inter ni dirite, tiu ne mankos, se la damo konsentos, ?ar mi malofte vidis viron pli sor?itan de virino ol estas li de nia bela najbarino, fra?lino Stepeltono. Kaj tamen la evoluo de vera amo ne progresas tiel glate, kiel oni atendus en la cirkonstancoj. Hodia?, ekzemple, ties supra?on rompis tre neatendita ondeto, kiu ka?zis al nia amiko konsiderindan perplekson kaj ?agrenon.

Post la citita konversacio pri Barimoro, kavaliro Henriko surmetis sian ?apelon kaj preti?is eliri. Rutinece mi faris same.

— Kio? ?u anka? vi, Vatsono? — li demandis, rigardante min iom strange.

— Tio dependas, ?u vi iros sur la erikejon, — mi diris.

— Jes, mi iros tien.

— Nu, vi scias pri miaj instrukcioj. Mi beda?ras entrudi?i, sed vi a?dis kiel emfaze Holmso insistis, ke mi ne forlasu vin, kaj precipe ke vi ne iru sola sur la erikejon.

Kavaliro Henriko metis manon sur mian ?ultron kun afabla rideto.

— Kara homo, — li diris, — Holmso, malgra? sia sa?eco, ne anta?vidis kelkajn aferojn, kiuj okazis de kiam mi estas sur la erikejo. ?u vi komprenas min? Mi certas, ke vi la lasta volus esti ?ojestingulo. Mi devas eliri sola.

Tio starigis min en situacion plej malfacilan. Mi sciis nek kion diri, nek kion fari. Anta? ol mi povis decidi, li prenis sian bastonon kaj foriris.

Sed kiam mi ekmeditis pri la afero, mia konscienco ripro?is min tre forte, ?ar pro iu ajn motivo mi permesis al li eliri el mia vidkampo. Mi imagis, kiaj estus miaj sentoj, se mi devus reiri al vi kaj konfesi, ke okazis ia misa?o pro mia malatento al viaj instrukcioj. Mi certigas vin, ke miaj vangoj ru?i?is pro la nura penso. Eble e? nun ne estus tro malfrue atingi lin, do mi tuj eliris la? la direkto de Meripita Domo.

Mi hastis la? la vojo kiel eble plej rapide sen ajna ekvido de kavaliro Henriko, ?is mi alvenis la lokon, kie la erikeja pado disbran?i?is. Tie, timante ke eble mi mal?uste direkti?is finfine, mi suriris monteton de kie mi povis vastigi mian vidkampon — tiun saman monteton el kiu fosi?is la malhela ?tonminejo. Tiam mi tuj vidis lin. Li estis sur la erikeja pado, proksimume kvaronan mejlon for, kaj ?e lia flanko estis damo, kiu povis esti nur fra?lino Stepeltono. Estis klare, ke jam ekzistis inter ili interkompreni?o, kaj ke ili renkonti?is la? aran?o. Ili mar?is malrapide anta?en en profunda konversacio, kaj mi vidis ?in fari etajn rapidajn movojn per la manoj, kvaza? ?i tre serioze parolus, dum li a?skultis atente kaj unu-dufoje skuis sian kapon je forta malkonsento. Mi staris inter la rokoj rigardante ilin tre perpleksa kion jam fari. Sekvi ilin kaj rompi ilian intiman interparolon ?ajnis ofendege, kaj tamen mia klara devo estis neniam e? momente lasi ilin el mia vidkampo. Spione trakti amikon estis tasko mal?atinda. Tamen, pli bonan agmanieron mi ne trovis ol observi lin de sur la monteto kaj purigi mian konsciencon per posta konfeso al li pri tio, kion mi faris. Estas vere, ke se iu subita dan?ero minacus lin, mi estus tro malproksima por utili, kaj tamen mi certas, ke vi konsentos, ke la situacio estis tre malfacila, kaj ke nenion plian mi povis fari.