Выбрать главу

La kavaliro mem rakontis al li pri la familia ?ashundo kaj tiel preparis la vojon al sia propra morto. Stepeltono, kiel mi da?re nomos lin, sciis, ke la koro de la maljunulo estis malsana, kaj ke ?oko mortigus lin. Tion li eksciis de doktoro Mortimero. Li a?dis anka?, ke kavaliro Karlo estis supersti?a kaj traktis tre serioze tiun malagrablan legendon. Lia in?enia menso tuj sugestis metodon, la? kiu la kavaliro povus esti mortigita kaj tamen oni apena? povus kulpigi la realan murdinton.

Konceptinte la ideon, li ekrealigis ?in kun konsiderinda rafineco. Ordinara planinto kontenti?us labori per sova?a ?ashundo. Utiligo de artefarita rimedo por pli diabligi la krea?on estis flagro de genio liaparte. La ?ashundon li a?etis en Londono de Ross kaj Mangles, la vendistoj en Fulamstrato. ?i estis la plej forta kaj plej sova?a, kiun ili posedis. Li transportis ?in per la Nord-devona fervojlinio, kaj mar?is longan distancon trans la erikejon, por alhejmigi ?in sen motivigo de komentoj. Li jam dum sia papili?asado lernis penetri la Grimpenan Mar?on, kaj tiel li trovis sekuran ka?lokon por la besto. Tie li enstaligis ?in kaj atendis oportunan okazon.

Sed tiu ne balda? venis. La maljuna sinjoro ne estis logebla ekster sian ?ardenon nokte. Plurfoje Stepeltono embuskis kun sia ?ashundo, sed senrezulte. ?uste dum tiuj senfruktaj ser?adoj li, a? pli precize lia aliancano, estis vidita de kamparanoj, kaj la legendo pri la demona ?ashundo estis denove konfirmita. Li esperis, ke lia edzino logos kavaliron Karlo al ties ruini?o, sed je tio ?i pruvi?is neatendite sendependa. ?i rifuzis klopodi por envolvi la maljunan sinjoron en sentimentan ligatecon, kiu eble liverus lin al la malamiko. Minacoj kaj, mi beda?ras diri, batoj malsukcesis persvadi ?in. ?i rifuzis enmiksi?i en tion, kaj dum kelka tempo Stepeltono estis plene haltigita.

Li trovis elirejon el la malfaciloj pro la hazardo, ke kavaliro Karlo, amiki?inte kun li, igis lin la peranto de sia bonfaremo rilate tiun misfortunan sinjorinon La?ra Liono. Prezentinte sin fra?lo, li sukcesis komplete influi ?in, kaj li komprenigis al ?i, ke se ?i akirus divorcon de sia edzo, li edzinigus ?in. Liaj planoj subite krizi?is pro ekscio, ke kavaliro Karlo intencis forlasi la Halon pro la konsilo de doktoro Mortimero, kun kies opinio li mem ?ajnigis konsenti. Li devis agi tuj, a? lia viktimo eble eskapus el lia potenco. Li do premis sinjorinon Liono, ke ?i skribu tiun leteron, petegante la maljunulon konsenti al ?i rendevuon vespere anta? lia foriro al Londono. Li poste per ?ajnvera argumento malhelpis ?in iri kaj tiel ricevis la okazon, kiun li atendis.

Reveturinte vespere el Kum-Tresio, li disponis tempon por alkonduki sian ?ashundon, pentri ?in per tiu infereca farbo, kaj gvidi la beston al la pordeto, kie li havis motivon supozi trovi la maljunan sinjoron atendanta. La hundo, incitite de sia mastro, transsaltis la pordeton kaj persekutis la malfeli?an kavaliron, kiu fu?is kri?ante tra la taksusa aleo. En tiu sombra tunelo vere devis esti terura vida?o tiu grandega nigra besto kun la flamaj muzelo kaj fajrantaj okuloj, salteganta post la viktimo. Li falis mortinta pro kormalsano kaj teruri?o fine de la aleo. La ?ashundo restis sur la herbokovrita rando, dum la kavaliro trakuris la? la pado, tiel ke videblis nenies spuro krom tiu de la viro. Vidante lin ku?i senmova la besto probable proksimi?is por snufi lin, sed trovinte lin morta, ?i denove returni?is. ?uste tiam ?i postlasis la piedsignojn, kiujn efektive rimarkis doktoro Mortimero. La ?ashundo estis alvokita kaj rapide forkondukita al sia ka?loko en la Grimpena Mar?o, kaj estis postlasita mistero, kiu perpleksis la a?toritatojn, alarmis la kamparon, kaj fine alportis la kazon sur la kampon de nia observado.

Tiom pri la morto de kavaliro Karlo Baskervilo. Vi perceptas ties diablan ruzecon, ?ar vere estus preska? neeble starigi proceson kontra? la reala murdinto. Lia sola kunkrimulo estis tia, kia neniam povus perfidi lin, kaj la groteska nepensebla naturo de la rimedo nur servis por igi ?in pli trafa. Amba? virinoj, implikitaj en la kazo — sinjorinoj Stepeltono kaj La?ra Liono — estis lasitaj forte suspektemaj pri Stepeltono. Sinjorino Stepeltono sciis, ke li projektis kontra? la maljunulo kaj anka? pri la ekzisto de la ?ashundo. Sinjorino Liono sciis nenion pri ili, sed ?i estis impresita de tio, ke la morto okazis je la horo de la nenuligita rendevuo konita nur de li. Tamen amba? estis sub lia influo, kaj ?e ili por li estis nenio timinda. La unua duono de lia tasko estis sukcese plenumita, sed restis la pli malfacila.

Eble Stepeltono ne sciis, ke ekzistas heredonto en Kanado. ?iuokaze li tre balda? eksciis pri tio per sia amiko doktoro Mortimero kaj sciigis lin tiu lasta pri ?iuj detaloj koncerne la alvenon de Henriko Baskervilo. La unua ideo de Stepeltono estis, ke tiu juna nekonato el Kanado povus eble esti mortigita en Londono, entute sen aliro al Devono. Li malfidis sian edzinon, de kiam ?i rifuzis helpi lin prepari kaptilon por la maljunulo, kaj estus tro riske lasi ?in longe for de lia vidkampo pro timo, ke li perdus sian influon al ?i. Pro tiu kialo li kunprenis ?in al Londono. Ili lo?is, mi trovis, en la Meksburga privata hotelo, en Krevenstrato, kiu fakte estis unu el tiuj, kiujn vizitis mia agento ser?anta atesta?on. Tie li enkarcerigis sian edzinon en ?ia ?ambro, dum li, aspekte ?an?ita per barbo, sekvis doktoron Mortimero al Bakerstrato, kaj poste al la stacidomo kaj al la Nordhumberlanda hotelo. Lia edzino iomete anticipis liajn planojn; sed ?i tiom timis sian edzon — timo bazita sur bruta mistraktado — ke ?i ne riskis skribi por averti la viron, kiun ?i sciis en dan?ero. Se tiu letero falus en la manojn de Stepeltono, ?ia propra vivo ne estus sekura. Finfine, kiel ni scias, ?i uzis la rimedon eltran?i la vortojn, kiuj formis la mesa?on, kaj adresi la leteron la? misformita manskribo. Tiu atingis la kavaliron kaj havigis al li la unuan averton pri la dan?ero.

Estis tre necese, ke Stepeltono akiru iun pecon de la vesta?oj de kavaliro Henriko tiel, ke se li eble estus devigita utiligi la hundon, li ?iam disponus rimedon por alspurigi ?in. La? karakterizaj senprokrasto kaj a?daco li tuj entreprenis tion, kaj ni ne povas dubi, ke la botpurigisto a? ?ambra servistino de la hotelo estis ri?e suba?etita por helpi lian projekton. Hazarde tamen la unua ?uo, akirita por li, estis nova kaj sekve senutila por lia celo. Li do redonigis ?in kaj akiris alian — tre instrua okazo, kiu definitive pruvis al mi, ke temas pri reala hundo, ?ar neniu alia supozo klarigus tiun avidon akiri malnovan ?uon kaj la indiferenton pri la nova. Ju pli stranga kaj groteska estas okaza?o, des pli ?i meritas esti zorge esplorita, kaj ?uste tiu punkto, kiu ?ajnas kompliki kazon, estas, kiam ta?ge konsiderita kaj science traktita, tiu, kiu probable prilumos ?in.

Poste ni havis la viziton de niaj amikoj je la posta mateno, ?iam spuritaj de Stepeltono el la fiakro. Pro lia scio pri miaj ?ambroj kaj pri mia aspekto, kiel anka? pro lia ?enerala konduto, mi emas kredi, ke la krimkariero de Stepeltono neniel limi?is al tiu ?i Baskervila afero. Estas suspektige, ke dum la pasintaj tri jaroj okazis kvar konsiderindaj dom?teloj en la okcidento, pro neniu el kiuj estis arestita ajna krimulo. La lasta el ili, ?e Folkstona Korto, en majo, estis rimarkinda pro la fridsanga pistolmortigo de pa?io, kiu surprizis la maskitan kaj unuopan ?teliston. Mi ne dubas, ke Stepeltono refortigis tiumaniere siajn velkantajn financojn, kaj ke dum jaroj li estis sova?a kaj dan?era persono.

Mi spertis ekzemplon de lia rimeda preteco tiumatene, kiam li tiel sukcese eskapis nin, kaj anka? pri lia a?daco, kiam li resendis al mi mian propran nomon pere de la fiakristo. Ekde tiu momento li komprenis, ke mi transprenis la kazon en Londono, kaj ke sekve ekzistis tie por li neniu ebleco. Li reiris al Darta Erikejo kaj tie atendis la alvenon de la kavaliro.

— Unu momenton! — mi diris. — Vi sendube priskribis ?uste la sinsekvon de la okaza?oj, sed unu punkton vi lasis neklarigita: kio okazis al la hundo, kiam ?ia mastro estis en Londono?

— Mi iom priatentis tiun aferon, kaj ?i sendube gravas. Ne povas esti dubeble, ke Stepeltono havis konfidenculon, kvankam ne estas ver?ajne, ke li iam ajn metis sin sub ties potencon per divido de ?iuj siaj planoj. ?e Meripita Domo estis maljuna domservisto, kies nomo estis Antonio. Lia ligateco al la Stepeltonoj estas spurebla tra pluraj jaroj, e? ?is la lernejestra periodo, tial li sciis, ke liaj gemastroj estis geedzi?intaj. Tiu viro malaperis kaj eskapis el la lando. Estas pensige, ke la nomo Antonio ne estas ofta en Anglujo, dum Antonio oftas en ?iuj hispanlingvaj kaj latinamerikaj landoj. Tiu viro, kiel anka? sinjorino Stepeltono, bone parolis la anglan, sed la? kurioza lispa maniero. Mi mem ja vidis tiun maljunulon transiri la Grimpenan Mar?on la? la pado, kiun Stepeltono signis. Estas do tre probable, ke dum la foresto de la mastro ?uste li prizorgis la ?ashundon, kvankam eble li neniam sciis pri la celo, por kiu la besto estis utiligota.