— Kiu sciis, ke vi iros al la hotelo Nordhumberlando? — demandis Holmso, ekrigardante scivole nian vizitanton.
— Neniu povis scii. Ni decidis nur post kiam mi renkonti?is kun doktoro Mortimero.
— Sed doktoro Mortimero sendube jam gastis tie? — demandis Holmso, ekrigardante akre nian vizitanton.
— Ne, mi gastis ?e amiko, — diris la doktoro. — Nenio indikis, ke ni intencis iri al tiu hotelo.
— Hm! ?ajnas ke iu tre profunde interesi?as pri via movado. — Li prenis el la koverto duonfolion da papero grandformata kvaroblige faldita. Tiun li malfermis kaj sternis plata sur la tablo. Tra ?ia mezo unuopa propozicio estis formita per surgluado de presitaj vortoj. ?i legi?is jene: “Se valoras al vi via vivo a? via racio, tenu for vin de la erikejo”. Nur la vorto “erikejo” estis skribita inke.
— Nun, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — bonvolu diri al mi, sinjoro Holmso, kion je la tondro signifas tio, kaj kiu tiel multe interesi?as pri miaj aferoj?
— Kion vi opinias pri ?i, doktoro Mortimero? Vi devas konsenti, ke en tio ?i estas nenio supernatura, ?iuokaze, ?u?
— Ne, sinjoro, sed tre povas esti, ke ?i venas de iu, kiu konvinki?is ke la afero estas supernatura.
— Kiu afero? — kavaliro Henriko demandis akre. — Al mi ?ajnas, ke ?iuj vi, sinjoroj, scias multege pli ol mi pri miaj personaj aferoj.
— Vi dividos niajn sciojn anta? ol forlasi tiun ?i ?ambron, kavaliro Henriko, tion mi promesas, — diris ?erloko Holmso. — Ni limigos nin provizore en la nuna momento, la? via permeso, al tiu ?i tre interesa dokumento, kiu nepre estis kunmetita kaj enpo?tigita hiera? vespere. ?u vi havas la hiera?an Tempon, Vatsono?
— Jen ?i, en la angulo.
— Mi petas, transdonu ?in… la internan pa?on, bonvolu, kun la ?efartikolo, ?u ne? — Li rapide trarigardis ?in, kurigante siajn okulojn supren suben la? la kolumnoj. — Jen bonega artikolo pri la libera komerco. Permesu, ke mi citu eltira?on al vi: “Se al vi oni ka?olos imagon, ke via aparta metio a? via propra industrio estos stimulita per protekta tarifo, via racio devas certigi vin, ke tia le?aro finfine tenu for ri?econ de la lando, rezultigu malplivalorigon de niaj importoj, kaj malaltigu ?eneralajn kondi?ojn de la vivo en tiu ?i lando”. Kion vi opinias pri tio, Vatsono? — kriis Holmso ege ?oja, kunfrotante kontente siajn manojn. — ?u vi ne taksas tion admirinda konstato?
Doktoro Mortimero rigardis Holmson kun mieno de profesia intereso, kaj kavaliro Henriko Baskervilo turnis al mi paron da konfuzitaj malhelaj okuloj.
— Mi ne scias multon pri tarifoj kaj similaj aferoj, — li diris, — sed ?ajnas al mi, ke ni iom deviis de la pado kiu koncernas tiun letereton.
— Male, mi opinias, ke ni aparte arde sekvas tiun padon, kavaliro Henriko. Vatsono scias pli ol vi pri miaj metodoj, sed mi timas, ke e? li ne tute kaptis la signifon de tiu ?i frazo.
— Ne, mi konfesas, ke mi vidas neniun ligatecon.
— Kaj tamen, mia kara Vatsono, la ligateco estas tiom proksimega, ke unu estas eltirita de la alia. “Se”, “al”, “vi”, “via”, “a?”, “via”, “racio”, “tenu for”, “de la” “valoras”, “vivo”. ?u vi ne vidas jam, de kie tiuj vortoj estis prenitaj?
— Je la tondro, vi pravas! Nu, ?u tio ne estas lerta! — ekkriis kavaliro Henriko.
— Se restus ebla dubo, tiun nuligus la fakto, ke “tenu for” kaj “de la” estas eltran?itaj kune.
— Nu jes — efektive!
— Vere, sinjoro Holmso, tio preterpasas ion ajn, kion mi povus imagi, — diris doktoro Mortimero, gapante mirigite al mia amiko. — Mi povus kompreni, se iu dirus, ke la vortoj devenis de tag?urnalo; sed ke vi kapablis scii el kiu, kaj aldone ke ?i devenis de la ?efartikolo, vere estas unu el la plejaj miriga?oj, kiujn mi iam spertis. Kiel vi faris tion?
— Mi supozas, doktoro, ke vi povus distingi la kranion de negro disde tiu de eskimo, ?u?
— Tre certe.
— Sed kiel?
— ?ar tio estas mia speciala ?atokupo. La diferencoj estas evidentaj: la superorbita kresto, la viza?a angulo, la makzela kurbi?o, la…
— Sed tio ?i estas mia speciala ?atokupo, kaj la diferencoj estas same evidentaj. Ekzistas tiom da malsameco la? mia vidpunkto inter la bur?aj tiparoj kun grandaj linipa?oj de la Tempa artikolo kaj la malordema presado de vespera duonpenca ?urnalo, kiom inter via negro kaj via eskimo. Rekono de litertiparoj estas unu el la plej simplaj scifakoj por speciala krimeksperto, kvankam mi konfesas, ke kiam mi estis tre juna, mi misidentigis la Merkuron de Lidzo kiel la Okcidentan Matenan Nova?aron. Sed ?efartikolo en Tempo estas tute rekonebla, kaj tiuj vortoj povis veni de neniu alia loko. ?ar tio estis farita hiera?, estis ege probable, ke ni trovos la vortojn en la hiera?a eldono.
— Do ?is tie mi povas sekvi vin, sinjoro Holmso, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — iu eltran?is tiun mesa?on per tondilo…
— Porunga tondilo, — diris Holmso. — Oni povas vidi, ke temis pri tondilo kun tre mallongaj klingoj, ?ar la tondinto devis dufoje tran?i super “tenu for”.
— Tiel estas. Iu do eltran?is la mesa?on per etklinga tondilo, alpaperigis ?in per ia fiksilo…
— Gluo, — diris Holmso.
— Alpaperigis per gluo. Sed mi volas scii, kial la vorto “erikejo” estas manskribita?
— ?ar li ne sukcesis trovi ?in presita. La ceteraj vortoj estis ?iuj simplaj, kaj povus esti trovitaj en iu ajn eldono, sed “erikejo” estas malpli ofta.
— Nu, kompreneble, tio klarigas ?in. ?u vi legis ion alian en tiu ?i mesa?o, sinjoro Holmso?
— Trovi?as unu-du indikoj, kaj tamen ekstremaj penoj estis uzitaj por forigi ?iujn postsignojn. La adreso, vi vidas, estas skribita per krudaj literoj. Sed Tempo estas ?urnalo malofte trovebla en ies manoj krom de tre edukitaj homoj. Ni rajtas konkludi sekve, ke la leteron verkis edukito, kiu volis supozigi sin needukito, kaj lia klopodo ka?i sian propran manskribon sugestas, ke tiu skribmaniero povus esti rekonata, a? poste estos konata al vi. Krome, vi rimarkas, ke la vortoj ne estas gluitaj la? preciza linio, sed ke iuj estas pli altaj ol aliaj. Ekzemple, “vivo” estas tute for de la ?usta loko. Tio eble indikas malzorgon a? maltrankvilon flanke de la tondinto. Entute mi emas al la dua supozo, ?ar la afero estis evidente grava, kaj estas never?ajne, ke la verkinto de tia letero estis malzorga. Se li rapidis, tio starigas interesan demandon, kial li estis tiel rapidema, ?ar iu ajn letero enpo?tigita ?is la frumateno atingus kavaliron Henriko anta? lia foriro el la hotelo. ?u la verkinto timis interrompon — kaj de kiu?
— Ni jam alvenas iom en la regionon de la konjektoj, — diris doktoro Mortimero.
— Diru prefere, en la regionon, kie ni pesas probablecojn kaj elektas la plej ver?ajnan. Tio estas scienca utiligo de la fantazio, sed ni ?iam havas iun materian fundamenton la? kiu ni komencas niajn spekulativajn rezonojn. Nu, tion ?i vi volus nomi konjekto, sendube, sed mi preska? estas certa, ke tiu ?i adreso estis skribita en hotelo.
— Kial diable vi povas diri tion?
— Se vi zorge trarigardos ?in, vi vidos, ke la plumo kaj la inko amba? ka?zis problemojn al la verkinto. La plumo dufoje sputetis en unu vorto, kaj seki?is trifoje dum mallonga adresado, kio montras, ke en la botelo estis tre malmulta inko. Nu, al privataj plumo kaj inkujo estas malofte permesate atingi tian staton, kaj kombino de la du certe estas tre rara. Sed vi konas hotelan inkon kaj hotelan plumon, kie rare troveblas io alia. Jes, mi malmulte hezitas diri, ke se ni povus trarigardi la rubujojn en hoteloj ?irka? ?aring-Kruco ?is ni trovus la resta?on de la mutilita Tempo, ni povus senprokraste kapti la personon, kiu sendis ?i tiun eksterordinaran mesa?on. Ha! Ha! Kio estas tio?
Li zorge ekzamenis la folion, sur kiu estis gluitaj la literoj, tenante ?in proksime al siaj okuloj.
— Nu?
— Nenio, — li diris, de?etante ?in. — ?i estas sensigna duonfolio da papero, sen e? akvomarko sure. Mi opinias, ke ni eltiris tiom kiom eblas de tiu ?i stranga letero; kaj nun, kavaliro Henriko, ?u io alia interesa okazis al vi de kiam vi estas en Londono?
— Nu, ne, sinjoro Holmso. Mi opinias, ke ne.
— Vi ne rimarkis, ke iu postsekvis a? spionis vin, ?u?
— ?ajnas kvaza? mi mar?is rekte en la mezon de malaltkvalita romano, — diris nia vizitanto. — Kial, je la tondro, iu volus postsekvi a? spioni min?