Выбрать главу

Kiam foriris la junulo kun la noto, Ŝerloko Holmso, ordonis la geservistojn ke se iu ajn vizitos demandante pri s-ino Hiltono Kubito, neniun informon oni donu pri ŝia kondiĉo, sed oni konduku la vizitanton en la salonon. Li plej serioze emfazis ĉi tiujn punktojn. Fine li kondukis nin en la salonon, rimarkante ke la afero nun estas preter nia regpovo, kaj ni devas pasi tempon ĝis ni vidos tion, kio atendas nin. La kuracisto iris al sia paciento kaj nur la inspektoro kaj mi restis.

“Mi opinias ke mi povas helpi al vi pasi horon laŭ interesa kaj profitodona maniero,” diris Holmso, tirante sian seĝon al la tablo, kaj dissternante antaŭ si la variajn paperojn sur kiuj oni registris la burleskaĵojn de la dancantoj. Al vi, amiko Vatsono, mi devas peti ĉiun pardonon pro tio ke mi igis vin atendi tiom longe antaŭ ol mi kontentigis vian naturan scivolemon. Al vi, inspektoro, la tuta afero allogu vin kiel rimarkinda profesia etudo. Mi devas rakonti al vi, antaŭ ĉio, la interesan cirkonstancon ligitan kun antaŭa konsulto inter mi kaj s-ro Hiltono Kubito ĉe Bakerstrato.” Tiam li mallonge resumis la jam registritajn faktojn. “Mi havas antaŭ mi ĉi tiujn kuriozajn produktojn, pri kiuj oni ridetu, se ili ne pruvis sin mem ke ili estas la antaŭsignoj de tiel terura tragedio. Mi pli-malpli konas ĉiujn formojn de sekreta skribaĵo, kaj mi mem tiuteme verkis bagatelan monografon,[9] en kiu mi analizis cent sesdek ĉifrojn, sed mi konfesas ke al mi tio estas tute nova.[10] La celo de tiuj, kiuj elpensis la sistemon, ŝajne estas kaŝi la fakton ke tiuj simboloj komunikas mesaĝon, kaj doni la ideon ke ili estas nur la hazardaj desegnaĵoj de infanoj.[11]

“Tamen kiam mi unue konstatis ke la simboloj respondas al literoj, kaj kiam mi aplikis la leĝojn pri ĉiuj formoj de sekretaj skribaĵoj, la solvo estis sufiĉe facila. La unua mesaĝo submetita al mi estas mallonga, kaj mi ne povas determini la signifon de iu ajn simbolo. Kiel vi sciu, ĉiu el la literoj A, E, I kaj O konkuras por esti la plej abunda en nia lingvo, kaj en tia mallonga mesaĝo, iu ajn el ili povas plej abundi, sed ĉiuokaze kelkaj figuroj portas standardetojn, kaj estas probable pro la distribuo ke per ili oni disigas la frazon laŭvorte. Tamen kiam mi vidis la duan mesaĝon kaj rimarkis alian ekzemplon de la vorto

kaj la apuda

Mi konstatis ke plej probable mi povas identigi la literojn E, I, S kaj T pro tio ke la plej ofta kvinlitera vorto en nia lingvo estas EST.S kie la punkto respondas al litero A, I, O aŭ U. La literon I sugestis la vorto kiu povus esti MI, VI, LI, ŜI aŭ NI.

“La mallonga frazo konsistanta el du vortoj, donata de Hiltono Kubito, sugestas la identecon de aliaj simboloj. Do ĉi tiu frazo havas formon.E..E .E, en kiu la unua litero de ĉiu vorto estas same. La lasta vorto povus esti DE, IE, JE, KE, NE, SE aŭ VE. El ĉi tiuj NE estas la plej probable.

“La unua vorto do povas esti nur NEPRE kaj do mi scias la identecon de N, P kaj R.

“Sed nun ĉio estas konsiderinda malfacila, sed feliĉa penso igis min posedi unu alian literon kaj konfirmi la identecon de kelkaj aliaj. Venis en mian kapon ke se ĉi tiuj petegoj, kiel mi opiniis, estas de iu, kiu konis la sinjorinon en ŝia antaŭa vivo, kombino, kiu enhavas la literojn E, L, S kaj A devus respondi al ŝia nomo. Estas ja tia vorto

, kiu aperas en tri mesaĝoj kaj montras la identecon de litero L, kaj konfirmas literojn A, E kaj S. Do devas esti MI aŭ VI aŭ ŜI. Plej probable MI, pro tio ke la unua kaj dua mesaĝoj devus teksti MIA.ARA — ĉu eble MIA KARA?

“La tria mesaĝo ELSA.EN. T.. MI PETAS sugestas imperativon, do la vorto.EN. devas finiĝi per U, kiu nur povas doni la vortojn VENU kaj TUJ por kompleti la mesaĝon kaj identigi la literojn J kaj U. Do la mesaĝoj tekstas:

“MIA.ARA ELSA ESTAS MI A..J. SLANI. (kiu donas literon O kiel finlitero en la lastaj du vortoj.)

“ELSA MIA.ARA MI ESTAS.E LU..VI..

“ELSA VENU TUJ MI PETAS

“NEPRE NE — la mesaĝon s-ino Kubito responde skribis al la ĉi lasta.

“Ŝajnis al mi ke mesaĝoj tiom kompletaj devus, per komparado de la mankantaj literoj, cedi la identencon de la ceteraj literoj kiel B, D, Ĉ, K, kaj O. La nomo de la skribinto do estas ABĈJO SLANIO, kaj la dua mesaĝo donas la nomon LUDOVIKO kiu estas la posedanto de iu domo aŭ gastejo en kiu Slanio gastas.”[12]

Inspektoro Marteno kaj mi aŭskultis per pleja intereso al la plena kaj klara rakonto pri la maniero per kiu mia amiko rezultigas tiel kompletan venkon super niaj malfacilaĵoj.

“Kion vi faris tiam, sinjoro?” demandis la inspektoro.

“Mi devas supozi ke Abĉjo Slanio estas usonano ĉar letero el Usono estas la komencpunkto de ĉiu ĝeno. Mi devas opinii ankaŭ ke estas iu krima sekreto en la afero. La aludoj de la sinjorino pri ŝia antaŭa vivo, kaj ŝia rifuzo konfidenci al ŝia edzo, ambaŭ montras tiun direkton. Do mi kablogramis al mia amiko Vilsono Hargrivo de la Novjorka Policburoo, kiu pli ol unufojo uzis mian scion pri la Londona krimo. Mi demandis ĉu la nomon Abĉjo Slanio li konas. Li respondis ‘la plej danĝera krimulo en Ĉikago.’ Je la vespero mem, kiam mi ricevis lian respondon, Hiltono Kubito sendis al mi la finan mesaĝon. Laŭ la konataj literoj, ĝi havas ĉi tiun formon:

ELSA PRETI.U VIN RENKONTE AL VIA DIO

“La aldono de litero G finis la mesaĝon, kiu montris al mi ke la fiulo jam procedis de persvado ĝis minaco kaj laŭ mia scio pri la krimuloj de Ĉikago, mi opiniis ke li rapide agadu. Tuj mi venis al Norfolko kun mia amiko kaj kolego, d-ro Vatsono, sed bedaŭre nur ĵus por trovi ke okazis la plej malbona.

“Al mi estas privilegio ke mi asociu kun vi en tia kazo,” serioze diris la inspektoro. “Vi pardonu min, tamen, se mi malkaŝe parolas al vi. Vi respondecas al vi mem, sed mi respondecas al miaj superuloj. Se ĉi tiu Abĉjo Slanio, gastante ĉe Ludoviko, estas ja murdinto, kaj se li eskapas dum mi sidas ĉi tie, min oni certe metas en grava embaraso.”

“Ne estu maltrankvile. Li ne penos eskapi.”

“Kiel vi tion scias?”

“La eskapo estas konfeso pri la kulpo.”

“Do ni iru por aresti lin.”

“Mi anticipas ke li alvenos baldaŭ.”

“Sed kial li devus veni?”

“Ĉar mi skribis al li kaj petis lin veni.”

“Sed tio estas nekredeble, s-ro Holmso! Kial li devus veni ĉar vi petas al li? Ĉu pli probable tia peto ne vekas lian suspekton kaj ne kaŭzas lin forhasti?”

“Mi opinias ke mi sciis verki la leteron.” diris Ŝerloko Holmso. “Fakte, se mi ne tute eraras, jen estas la sinjoro mem irante laŭ la alirvojo.”

Viro vigle marŝis laŭ la pado kondukanta al la ĉefpordo. Li estis altstatura, belaspekta malhelulo, vestita per kompleto el griza flanelo, kun Panama ĉapelo, hirta nigra barbo kaj granda hokita nazo. Li svingis bastonon dum li paradis laŭ la pado kvazaŭ li jam posedas la bienon, kaj ni aŭdis lian laŭtan memfidan sonoradon.

“Mi opinias, sinjoroj,” kviete diris Holmso, “ke ni prefere devus pretigi sin malantaŭ la pordo. Ĉiun antaŭzorgon ni bezonas kiam ni traktas tian ulon. Vi bezonos la mankatenon, inspektoro. Lasu min paroli al li.”

Silente ni atendis minuton — tian minuton oni ne povas forgesi. Tiam la pordo malfermiĝis kaj eniris la viro. Tuj Holmso almetis pistolon al lia kapo, kaj Marteno enmankatenigis lin. Ĉio estis farita tiom rapide kaj lerte ke la ulo estis senhelpa antaŭ ol li konsciis ke oni atakis lin. Li kolere rigardegis de unu al la alia el ni per flamegantaj nigraj okuloj. Tiam li eksplodis en amara ridado.

вернуться

9

Bagatela Monografo — Kiujn aŭtorojn traktis Holmso en sia monografo pri ĉifroj? Sendube tri el la deksepa jarcento:

John WilkinsMercury, or the Secret and Swift Messenger [Merkurio aŭ la sekreta kaj rapida mesaĝoportanto], 1641. Wilkins estis kapelano, kiu estis bofrato de Oliver Cromwell kaj iĝis Episkopo de [Ĉestro] Chester. Li kunfondis la Reĝan Societon kaj estis ties sekretario. Rilate al ĉifrado li elpensis la jenajn vortojn: Cryptographia [sekreta skribaĵo], Cryptologia [sekreta parolo] kaj Cryptomenses [privata informo].

Athanasius Kircher, jezuita klerulo, kiu fondis la sciencon pri vulkanoj. Li eldonis sian libron Polygraphia nova et universala [Multi-lingvo nova kaj universala] en Romo, 1663. Aldone al la enhavaĵo pri ĉifroj tiu ĉi verko enhavas unu el la pli fruaj penadoj pri universala lingvo.

John FalconerCryptomenytices Patefacta [Sekreta informo malkaŝita], or the Art of Secret Information Disclosed without a Key [aŭ la arto de sekreta informo rivelita senŝlosile], 1685. Falconer estis malproksima parenco de David Hume. Oni konfidis al li la privatan ĉifron de reĝo Jakobo II.

Madeleine B. Stern sugestis en Sherlock Holmse: Rare Book Collector [Ŝerloko Holmso: kolektanto de raraj (aŭ eble maloftaj) libroj]: “La esploradojn de la dekoka jarcento inter la fontoj uzitaj de Holmso oni reprezentas per la ilustrita eldono de John Lockington de la New and Complete Cyphers [Novaj kaj kompletaj ĉifroj] de Bowles (1795)”.

Certe Holmso havis la du verkojn pri egiptaj hieroglifoj haveblajn en sia tempo — tion de Thomas Young — An Account of some Recent Discoveries in Hieroglyphical Literature [Registro pri iuj eltrovaĵoj en la hieroglafa literaturo] (Londono, 1823) kaj tion de Jean-François Champollion — Précis du Système Hiéroglyphique des Anciens Égyptiens [Resumo pri la sistemo hieroglifa de la antikvaj egiptoj] (Parizo, 1828).

вернуться

10

“… al mi tio estas tute nova” — Kompreneble tio, kio estas nova al Ŝerloko Holmso, estas la uzado de la dancantoj mem. Ĉi tiu ĉifro estas fakte nur unu-alfabeta anstataŭado. Oni ofte nomas tian ĉifron “Cezara ĉifro” pro tio ke Julio Cezaro kaŝis siajn mesaĝojn per ĝi. Dum multaj jarcentoj oni taksis tiajn ĉifrojn nemalĉifreblaj, sed la araboj kaj aliaj sciis malĉifri tian per la ofteca analizo.

вернуться

11

Holmso sugestas ke la dancantoj reprezentas du formojn de sekretaj skribaĵoj. La tiel nomita steganografio (angle, steganography) aŭ kaŝita skribaĵo (ekzemple, per nevidebla inko) — t.e. la mesaĝon oni kaŝas per metodo ne ligita al ĉifro. La alia metodo sugestita estas la ĉifro en kiu literoj anstataŭas aliajn literojn per ia plano nekonata al tiu, kiu ne permesis scii la enhavaĵon. Kompreneble la uzantoj de sekreta skribaĵo ofte uzas ambaŭ metodojn.

вернуться

12

Kiel bona malĉifranto Holmso scias uzi kombinon de indukta kaj dedukta logiko (miksitan kun iomete da bona fortuno). Kompreneble Holmso nur resumis sian malĉifran klopodon.