Li estis nobla estaĵo, ĉi tiu viro de malnova Anglio, honesta, kaj milda kun grandaj seriozaj bluaj okuloj kaj larĝa belaspekta vizaĝo. Li mienas sian amon por sia edzino kaj sian konfidencon al ŝi. Holmso aŭskultis lian rakonton plej atente, kaj nun li silente sidis iom da tempo.
“Ĉu vi ne opinias, s-ro Kubito,” diris li fine, “ke via plej bona plano estas rekta petego al via edzino, ke ŝi rivelu sian sekreton al vi?”
Hiltono Kubito vigle kapneis.
“Mi jam faras promeson, s-ro Holmso. Se Elsa deziras diri al mi, ŝi jam diris. Se ne, mi ne igas ŝin konfidenci al mi. Sed eble mi povas fari ion alian.”
“Do plej certe mi helpas al vi. Unue, ĉu vi aŭdis pri fremduloj en via najbarejo?”
“Ne.”
“Mi supozas ke estas kvieta loko. Iu freŝa vizaĝo igus komenton, ĉu ne?”
“En la apuda najbarejo, jes. Sed estas kelkaj malgrandaj drinkejoj ne tre malproksime, kaj tieuloj gastigas.”
“Ĉi tiuj hieroglifoj evidente signifas ion. Se estas nur arbitra signifo, ni eble ne povas solvi. Se, aliflanke, estas sistemo, mi ne dubas ke ni atingos la solvon. Sed tiu ĉi aparta specimeno estas tiel mallonge ke mi povas fari nenion, kaj la faktoj, kiujn vi rilatas, estas tiel nedefinitivaj ke ni havas neniun bazon por enketo. Mi sugestus ke vi revenu Norfolkon, ke vi vigle gvatu, kaj ke vi faru ekzaktajn kopiojn de iuj ajn freŝaj dancantoj, kiuj aperu. Mi milfoje bedaŭras ke vi ne havas ekzemplon de tiuj, kiujn oni perkrete skribis sur fenestra sojlo. Enketu diskrete ankaŭ pri iuj ajn fremduloj en la najbarejo. Kiam vi kolektos freŝajn indikaĵojn, venu denove. Jen mia plej bona konsilo, s-ro Hiltono Kubito. Se estos iu ajn urĝa rivelado, mi ĉiam pretos veni al vi en via Norfolka hejmo. La intervjuo igis Ŝerlokon Holmson tre pensema, kaj kelkfoje dum la sekvantaj tagoj li eltiris la paperon el sia notlibro kaj vigle esploris la kuriozajn figurojn. Li ne aludis la aferon, tamen, ĝis post ĉirkaŭ semajnduo. Mi estis elironta kiam li petis min reveni.
“Prefere vi restu, Vatsono.”
“Kial?”
“Ĉar mi ricevis telegramon de Hiltono Kubito ĉi-matenon. Vi memoru Hiltonon Kubiton de la dancantoj, ĉu ne? Li estis atingonta Liverpola straton je 1:20. Li alvenu tre baldaŭ. Mi komprenas pro lia telegramo ke estas iuj novaj kaj gravaj incidentoj.”
Ni ne devis longe atendi, ĉar nia Norfolka bienulo venis rekte de la stacidomo tiom rapide kiom kabrioleta kabo povas venigi lin. Li aspektis maltrankvila kaj deprimata kun lacaj okuloj kaj falta frunto.
“Tiu ĉi afero agacas min, s-ro Holmso,” diris li, dum li sinkis, kiel laciĝulo sur brakseĝon. “Estas sufiĉe malbona senti ke vi estas ĉirkaŭita de nevidataj kaj nekonataj homoj, kiuj konspiras kontraŭ vi, sed kiam, aldone, vi scias ke oni laŭgrade mortigas vian edzinon, tiam igas pli ol oni povas suferi. Ŝi forvelkadas antaŭ miaj okuloj.”
“Ĉu ŝi jam diras ion?”
“Ne, s-ro Holmso, ŝi diris nenion. Kaj, tamen, kelkfoje kiam la kompatindulino volis paroli, ŝi povas ne tute igi sin. Mi penis helpi ŝin, sed mi devas diri ke mi estis malgracie, kaj fortimigis ŝin. Ŝi parolis pri mia malnova familio kaj nia reputacio en la graflando kaj pri nia fiero pri nia nedifektita honoro, kaj mi sentis ke ŝi kondukos min al la celo, sed iel ŝi forturnis antaŭ ol ni alvenis.”
“Sed vi trovis ion por si mem, ĉu ne?”
“Iom multe, s-ro Holmso. Mi havas kelkajn freŝajn bildojn pri dancantoj, kaj pli grave, mi ekvidis la ulon.”
“Kiu — ĉu la desegnanto?”
“Jes, mi vidis lin skribi. Sed mi rakontos ĉion laŭorde. Kiam mi revenis post mia vizito al vi, la sekvantan matenon mi vidis freŝan aron da dancantoj. Ilin oni perkrete skribis sur la nigran lignan pordon de la ŝedo, apud la ĝardeno plene videbla de la fronta fenestro. Mi kopiis precize, jen.” Li malfaldis paperon kaj metis surtablen. Jen kopio de la hieroglifoj:
“Bonege!” diris Holmso. “Bonege! Daŭrigu mi petas.”
“Post kiam mi kopiis, mi forfrotis la markojn, sed post du matenoj nova surskribo jam aperis. Jen kopio”:
Holmso kunfrotis la manojn kaj ĝoje ridklukis.
“Nia materialo rapide kreskas.” li diris.
“Post tri tagoj oni postlasis mesaĝon skribaĉitan surpapere, kaj metitan sub gruzero sur la horloĝo. Jen ĝi. La figuroj, kiel vi vidas, estas precize same kiel la antaŭaj. Post tio mi decidis gvati, do mi prenis mian revolveron kaj sidis en mia studejo, kiu regis vidaĵon de la gazono kaj ĝardeno. Ĉirkaŭ la dua matene, mi sidis apud la fenestro, ĉio estis malluma krom la lunlumo ekstere, kiam mi aŭdis paŝojn malantaŭ mi, kaj jen mia edzino en ŝia tualeta robo. Ŝi petegis min reveni dormĉambren. Mi diris al ŝi sincere ke mi deziras vidi tiun, kiu priŝercas nin. Ŝi respondis ke estas ia trompŝerco, kaj mi devas ne rimarki.
“‘Se vi estas vere ĉagrenata, Hiltono, ni povus vojaĝi — vi kaj mi — kaj tiele evitu ĉi tiun ĝenaĵon.’
“‘Kio. Ni forpeliĝus for de nia propra hejmo per trompŝerco?’ mi diris. ‘Nu, la tuta graflando priridus nin.’
“‘Nu, ree enlitiĝu.’ diris ŝi, ‘kaj ni povos diskuti tion ĉi-matenon.’
“Subite, dum ŝi parolis, mi vidis ke ŝia pala vizaĝo plipaliĝis en la lunlumo kaj ŝia mano premis mian ŝultron. Io movis en la ombro de la ŝedo. Mi vidis malhelan figuron, kiu rampis ĉirkaŭ la angulo kaj kaŭris antaŭ la pordo. Ekkaptante mian pistolon mi estis elhastonta, kiam mia edzino ĵetis la brakojn ĉirkaŭ mi kaj tenis min per konvulsia forto. Mi penis forĵeti ŝin, sed ŝi alkroĉis al mi tre urĝe. Fine mi sukcesis sed kiam mi malfermis la pordon kaj atingis la ŝedon la kreitaĵo estis jam for. Li postlasis spuron, tamen, ĉar sur la pordo estis la sama aro da dancantoj, kiu jam dufoje aperis, kaj kiun mi jam kopiis sur tiu papero. Estis neniu alia spuro pri la ulo ie, kvankam mi esploris la bienon. Sed li devis kaŝe kaŭri tie la tutan tempon ĉar kiam mi ekzamenis la pordon denove tiun matenon, li jam skribaĉis plu da bildoj sub tio kion mi jam vidis.”
“Ĉu vi havas tiujn freŝajn dancantojn?”
“Jes, estas tre mallonge, sed mi kopiis — jen.”
Denove li eligis paperon. Jen la formo de la novaj dancantoj:
“Diru al mi,” diris Holmso — kaj mi sciis pro liaj okuloj ke li estis tre ekscitita — “ĉu tio estas nura aldono al la unua mesaĝo aŭ ĉu tio ŝajnis tute aparta?”
“Estis sur malsama panelo de la pordo.”
“Bonege! Tio estas multe pli grave por nia intenco. Tio esperigas min. Nu, s-ro Hiltono Kubito, bonvolu daŭrigi vian tre interesan rakonton.”
“Mi jam diras ĉion, s-ro Holmso, krom ke mi koleris kontraŭ mia edzino tiun nokton pro tio ke ŝi malebligis min kapti la kaŭrantan friponon. Ŝi diris ke ŝi timegas pro mia sekureco. Por momento venis en mian kapon ke eble tio, pro kio ŝi vere timegis, estas lia sekureco, ĉar mi ne povas dubi ke ŝi konas tiun, kiu estis tie, kaj tion, kion li intencas per tiuj strangaj signoj. Sed estis tono en ŝia voĉo, s-ro Holmso, kaj aspekto en ŝiaj okuloj kiuj malpermesis dubi, kaj mi certas ke estas ja mia propra sekureco kiun zorgis ŝi. Jen la tuta kazo, kaj nun mi deziras vian konsilon rilate al tio, kion mi devas fari. Mi deziras kaŝigi ses-sep el miaj dungatoj en la arbedo, kaj kiam ĉi tiu ulo venos denove, ni donos al li tian batadon ke li neniam revenos.”
“Mi timas ke estas tro grava kazo por tia rimedo,” diris Holmso. “Kiom longe vi restos en Londono?”
“Mi devas reveni hodiaŭ. Mi nepre ne lasu mian edzinon sole dum la nokto. Ŝi estas tre nervoza, kaj petegis ke mi revenu.”