“Mi devas diri ke vi pravas. Sed se vi povus resti, eble mi povus reveni kun vi post unu-du tagoj. Dume vi postlasu ĉi tiujn paperojn, kaj mi opinias ke plej probable mi povos viziti vin baldaŭ kaj ĵeti iom da lumo sur vian kazon.”
Ŝerloko Holmso retenis sian profesian mienon ĝis forlasis nia vizitanto, kvankam mi facile sciis, pro tio ke mi tiel bone konas lin, ke li estis profunde ekscitita. Tiun momenton kiam la larĝa dorso de Hiltono Kubito malaperis tra la pordo mia kunulo hastis tablen, kaj disternis la paperojn enhavantajn la dancantoj antaŭ si, kaj komencis komplikan kalkuladon. Dum du horoj mi observis lin dum li plenigis paperon post papero per figuroj kaj literoj, tiel tute absorbita en sia laboro, ke li jam evidente forgesis mian ĉeeston. Kelkfoje li progresis kaj fajfis kaj kantis pro sia laboro; kelkfoje li estis mistifikita, kaj sidis longtempe kun sulkita brovo kaj vakaj okuloj. Fine li saltis de sia seĝo kun krio pro kontentiĝo, kaj iris jen kaj jen en la ĉambro kunfrotante la manojn. Tiam li verkis longan telegramon sur mesaĝilo. “Se la respondo estas tio, kion mi esperas, vi havos bonegan kazon por via kolekto, Vatsono.” diris li. “Mi atendas ke ni povos veturi Norfolkon morgaŭ, kaj venigi iom da tre difinita informo pri la sekreto, kiu ĝenas lin.”
Mi devas diri ke mi estas scivolemega, sed mi sciis ke Holmso preferas riveli kiam li mem pretas, do mi atendis ĝis li opiniis taŭge por sciigi min.
Sed la respondo de la telegramo prokrastis. Ni malpacience atendis dum du tagoj, dume Holmso atendante respondis ĉiun sonoriladon. Je la vespero de la dua tago alvenis letero de Hiltono Kubito. Ĉe li ĉio estas en ordo, krom tio ke surskribon oni aperigis tiun matenon sur la piedestalo de la sunhorloĝo. Li kunsendis kopion, kiu estas sube reproduktita:
Holmso studis la groteksan frison kelke da tempo, kaj tiam subite surpiediĝis ekkriante pro surprizo kaj konsterno. Li estis tre anksia.
“Ni tro prokrastas ĉi tiun aferon,” li diris. “Ĉu estas vagonaro al Nord-Valsamo ĉi-vesperon?”
Mi serĉis en la horaro. La fina ĵus foriris.
“Do ni matenmanĝos frue kaj veturos per la plej frua morgaŭ matenon.” diris Holmso. “Oni urĝe bezonas nin tie. Ha! jen la atendata kablogramo. Atendu momenton, mi petas, s-ino Hudsono eble estos respondo. Ne, ĝuste kiel mi atendis. Laŭ tiu ĉi mesaĝo estas eĉ pli urĝa ke ni tuj sciigas Hiltonon Kubiton pri aferoj, ĉar nian simplan Norfolkan bienulon oni implikas en tre danĝera reto.”
Do, ja tiele montriĝis, kaj mi venas al la malhela konkludo de rakonto kiu antaŭe ŝajnis al mi nur infaneca kaj bizara. Mi spertis denove ke mi estas plenigita per konsterno kaj teruro. Mi deziras ke mi havu iun pliplaĉan por miaj legantoj, sed mi kronikas faktojn, kaj mi devas sekvi la strangan eventoĉenon ĝis la malhela krizo, kiu iom da tempo igis Rajdingtorpan Domegon konata laŭlonge kaj laŭlarĝe en Anglio.
Ni ĵus eltrajniĝis ĉe Nord-Valsamo, kaj menciis la nomon de nia celo kiam la staciestro hastis al ni. “Ĉu mi supozu ke vi estas la detektivoj el Londono?” diris li.
Ĝenata esprimo superpasis la vizaĝon de Holmso.
“Kial vi tiel opinias?”
“Ĉar inspektoro Marteno de Noriko ĵus alvenis. Sed eble vi estas ĥirurgoj. Ŝi ne estas morta — aŭ ne estas laŭ la plej freŝa novaĵo. Eble vi ĝustatempe alvenis por savi ŝin — eĉ se por la pendumilo.”
Holmso aspektis malhele pro anksieco.
“Ni iras Rajdingtorpan Domegon,” diris li, “sed ni scias nenion pri tio, kio tie okazis.”
“Estas terura afero,” diris la staciestro. “Ambaŭ pafitaj — kaj s-ro Hiltono Kubito kaj lia edzino. Ŝi pafis lin kaj tiam sin mem, tiel diras la geservistoj. Li estas morta kaj oni malesperas por ŝi. Nu, unu el la plej malnovaj familioj en graflando Norfolko, kaj unu el la plej honoritaj.
Senvorte Holmso iris al kaleŝo, kaj dum la dekdu-kilometra veturo li diris nenion. Malofte mi vidis lin tiel tute senespera. Li jam estis maltrankvila dum nia vagonara veturo, kaj mi jam observis ke li tralegis la matenajn ĵurnalojn per anksia atento, sed nun ĉi tiu subita konsciiĝo pri lia plej malbona timo igis lin profunde melankolia. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo, absorbita en malĝoja spekulado. Tamen ĉirkaŭe estis multe por interesigi nin, ĉar ni pasis tra tiel unika kamparo[6] kiel ie ajn en Anglio, kie kelkaj dometoj jen kaj jen reprezentis la hodiaŭan popolanaron dum ĉie preĝejoj kun enormaj kvadrataj turoj hirtiĝas el la ebena verda pejzaĝo kaj atestas al la gloro kaj prospero de malnova Englujo.[7] Fine la viola rubando de la Oceano Germana[8] aperis preter la verda rubando de la Norfolka bordo, kaj la koĉero montris per sia vipilo du malnovajn brikajn kaj trabajn gablojn starigitajn el bosko. “Jen Rajdingtorpa Domego,” diris li.
Dum ni atingis la portikan ĉefpordon, mi observis, apud la tenisa gazono, la nigran ŝedon kaj la piedestalan sunhorloĝo kiuj havis por ni tiom strangajn asociojn. Eleganta malgranda viro kun vigla maniero kaj vaksitaj lipharoj ĵus malsupreniris de alta ĉaro. Li prezentis sin kiel inspektoro Marteno de la Norfolka konstablaro kaj li estis tre mirigita kiam li aŭdis la nomon de mia kunulo.
“Nu, s-ro Holmso, oni faris la krimon je la tria ĉi-matenon. Kiel vi povus aŭdi pri ĝi en Londono kaj veni ĉi tie tiel baldaŭ kiel mi?
“Mi anticipas ĝin. Mi venis pro tio ke mi esperas ke mi povas malebligi ĝin.”
“Do vi havas gravan indikaĵon pri kiu mi estas senscia, ĉar oni diras ke ili estas unuigita paro.”
“Mi havas nur la indikaĵon de la dancantoj,” diris Holmso. “Mi klarigos la aferon al vi poste. Dume, ĉar ni venas tro malfrue por malebligi ĉi tiun tragedion, mi deziregas ke mi povos uzi mian scion por certigi ke oni faros justecon. Ĉu vi asociigos min en via enketo aŭ ĉu vi preferas ke mi agu sendepende?”
“Mi estus fiera se ni agu kune, s-ro Holmso,” serioze diris la inspektoro.
“Tiuokaze plaĉas al mi aŭdi pri la indikaĵoj kaj ekzameni la lokalon senprokraste.”
Inspektoro Marteno estis sufiĉe prudenta permesi al mia amiko, ke li agu laŭ sia propra maniero, kaj la inspektoro estis kontente rimarki la rezultojn. La tiea ĥirurgo, maljuna blankhara sinjoro, ĵus malsupreniris de la ĉambro de s-ino Hiltono Kubito, kaj li raportis ke ŝia vundo estas grava, sed ne necese morta. La kuglo pasis tra la fronto de ŝia cerbo kaj probable estos iom da tempo antaŭ ol ŝi rekonsciiĝos. Rilate al la demando ĉu ŝin oni pafis aŭ ĉu ŝi sin pafis, li ne kuraĝis esprimi sian opinion. Certe la pistolon oni pafis proksime al ŝi. Oni trovis nur unu pistolon en la ĉambro, pafitan dufoje. Oni pafis s-ron Hiltonon Kubiton tra la koro. Estas egale kredebla ke li pafis ŝin kaj tiam pafis sin mem, aŭ ke ŝi estas la murdinto, ĉar la pistolo estis surplanke meze inter ili.
“Ĉu oni formovis lin?” demandis Holmso.
“Ni formovis nenion, krom la sinjorino. Ni ne povis lasi ŝin vundita surplanke.”
“Kiom longe vi estas ĉi tie, doktoro?”
“Ekde la kvara.”
“Ĉu alia?”
“Jes, la konstablo.”
“Ĉu vi tuŝis nenion?”
“Nenion.”
“Vi agadis prudente. Kiu vokis vin?”
“La domservistino, Sanderso.”
“Ĉu estas ŝi kiu alarmis?”
“Ŝi kaj s-ino Kingo, la kuiristino.”
“Kie ili estas nun?”
“En la kuirejo, mi kredas.”
“Do mi opinias ke ni prefere aŭdu ilian rakonton tuj.”
La malnovan halon kun kverkopaneloj kaj altaj fenestroj oni faris tribunalo pri enketo. Holmso sidis sur granda malmoderna seĝo, la neŝanĝeblaj okuloj brilantaj el la marasma vizaĝo. En ili oni povis legi rezolutan intencon dediĉi lian vivon al la serĉo ĝis la kliento, kiun li malsukcesis savi, estos fine venĝita. La neta inspektoro Marteno, la maljuna grizhara kampara kuracisto, mi mem kaj flegma vilaĝa policano formis la ceteron de tiu stranga kompanio.
8
Oceano Germana [Angle, German Ocean] antaŭ la unua mondmilito oni ofte tiel nomis la Maro Norda.