“Ne, neniu vidis lin.”
“Tiam kion vi faris?”
“Mi telegrafis al lordo Mont-Jakobo.”
“Kial al lordo Mont-Jakobo?”
“Godfreo estas orfo, kaj lordo Mont-Jakobo estas lia plej proksima parenco — lia onklo, mi kredas.”
“Jes ja. Tio ĵetas novan lumon sur la aferon. Lordo Mont-Jakobo estas unu el la plej riĉaj homoj en Anglio.”
“Mi aŭdis Godfreon diri tiele.”
“Kaj ĉu via amiko estas proksime parenca?”
“Jes, li estas ties heredonto, kaj la maljunulo estas preskaŭ okdekjaraĝa — kaj plenplene da podagro. Oni diras, ke li povas kreti sian biliardbastonon per siaj fingroartikoj.[11] Li neniam donis al Godfreo ŝilingon dum lia tuta vivo, ĉar li estas absoluta avarulo, sed la havaĵo venos al Godfreo siatempe.”
“Ĉu lordo Mont-Jakobo kontaktis vin?”
“Ne.”
“Kian motivon povis havi via amiko por iri al lordo Mont-Jakobo?”
“Nu, io maltrankviligis lin la antaŭan nokton, kaj se temis pri mono, estas eble ke li irus al sia plej proksima parenco, kiu havas tiom multe, kvankam laŭ tio, kion mi aŭdis, ne estas probabla ke li akiras ion. Godfreo ne ŝatas la maljunulon. Li ne irus al li, se li povas alie.”
“Nu, ni povas baldaŭ determini tion. Se via amiko foriris al sia parenco, lordo Mont-Jakobo, vi devas klarigi la viziton de ĉi tiu krudulo je tiom malfrua horo, kaj la agitadon kaŭzitan.”
Kirilo Overtono alpremis la manojn al la kapo. “Mi ne povas kompreni ion.” li diris.
“Nu, mi havas senokupan tagon kaj plaĉas al mi konsideri la aferon,” diris Holmso. “Mi rekomendegas, ke vi preparu por la matĉo sen la juna sinjoro. Devas esti, kiel vi diris, superforta necesaĵo, kiu fortiris lin tiele, kaj la sama necesaĵo probable fortenos lin. Ni iru al la hotelo kune, kaj ni vidu, ĉu la pordisto povas ĵeti freŝan lumon sur la aferon.”
Ŝerloko Holmso povis majstre trankviligi humilan atestanton, kaj tre baldaŭ en la privateco de la forlasita ĉambro de Godfreo Staŭntono li eltiris ĉion, kion la pordisto povis diri. La vizitanto de la antaŭa vespero ne estas sinjoro, nek laboristo. Li estas simple tio, kion la pordisto priskribis kiel “ordinaraspekta ulo”, — kvindekjaraĝulo, griziĝinta barbo, pala vizaĝo, malpompe vestita. Li mem ŝajne estis agitata. La pordisto rimarke diris, ke lia mano tremis kiam li transdonis la noton. Godfreo Staŭntono puŝis la noton en sian poŝon. Staŭntono ne manpremis kun la viro en la koridoro. Ili interŝanĝis kelke da frazoj el kiuj la pordisto distingis nur la vorton, “tempo”. Tiam ili forhastis kiel priskribite. Estis ĵus 10:30 ptm laŭ la koridora horloĝo.
“Mi pensu iomete,” diris Holmso, eksidiĝante sur la lito de Staŭntono. “Vi estas la dumtaga pordisto, ĉu ne?”
“Jes, sinjoro, mi deĵoras ĝis la dek unua.”
“La nokta pordisto vidis neniun, ĉu?”
“Ne, sinjoro, unu teatra grupo alvenis malfrue. Neniu alia.”
“Ĉu vi deĵoris hieraŭ?”
“Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi portis iujn ajn mesaĝojn al s-ro Staŭntono?”
“Jes, sinjoro, unu telegramon.”
“Ha! estas interese. Kioma horo?”
“Je ĉirkaŭ la sesa.”
“Kie estis s-ro Staŭntono kiam li ricevis?”
“Ĉi tie en sia ĉambro.”
“Ĉu vi ĉeestis kiam li malfermis ĝin?”
“Jes, sinjoro, mi atendis por scii ĉu estos respondo.”
“Nu, ĉu estis?”
“Jes, sinjoro, li skribis respondon.”
“Ĉu vi forportis ĝin?”
“Ne, li mem portis.”
“Sed li skribis antaŭ vi, ĉu?”
“Jes, sinjoro. Mi staris apud la pordo, kaj li kun malantaŭo turnita al la tablo. Kiam li finskribis, li diris: ‘En ordo, pordisto, mi mem forportis.’”
“Per kio li skribis?”
“Per plumo, sinjoro.”
“Ĉu la telegrafa mesaĝilo estas unu el tiuj surtable?”
“Jes, sinjoro, estas tio supra.”
Holmso leviĝis. Prenante la mesaĝilojn, li portis ilin al la fenestro kaj zorgeme kontrolis tion, kio estis plej supra.
“Domaĝe ke li ne skribis per krajono,” diris li suben ĵetante ilin desapontite. Sendube, kiel vi ofte rimarkis, Vatsono, la krajono kutime stampas la suban paperon — fakto kiu jam dissolvas multe da feliĉaj geedzecoj. Tamen, mi ne povas trovi spuron ĉi tie. Mi ĝojas tamen percepti ke li skribis per larĝbeka plumo, kaj mi povas apenaŭ dubi ke ni trovos ian stampon sur ĉi tiu sorbopapero. Ha, jes, certe jen la afero mem!”
Li forŝiris zonon de la sorbopapero kaj montris al ni ĉi tiun hieroglifon:
Kirilo Overtono estis ege ekscitita: “Tenu ĝin antaŭ la spegulo!” li kriis.
“Ne estas necese,” diris Holmso. “La papero estas maldensa, kaj la renverso montros la mesaĝon.” Li renversis kaj ni legis:
“Do jen la fino de la telegramo, kiun Godfreo Staŭntono sendis ene de kelkaj horoj de sia malapero. Estas almenaŭ ses vortoj, kiuj eskapas nin; sed la restaĵo — “Subtenu nin, je l’ ĉielo!” — pruvas ke la junulo vidis imponegan danĝeron, kiu alproksimiĝis al li, kaj de kiu iu alia povis lin protekti. “Nin” — rimarku vi! Temas pri aliulo. Kiu estas tiu krom la palvizaĝa barbulo, kiu mem ŝajnis tiom nerva? Kio do estas la ligo inter Godfreo Staŭntono kaj la barbulo? Kaj kio estas la tria fonto, de kio ili serĉas helpon kontraŭ urĝa danĝero? Nia enketo jam tiele mallarĝiĝas.”
“Ni devas nur trovi tiun al kiu oni sendis la telegramon.” mi sugestis.
“Ĝuste, mia kara Vatsono. Via penso, kvankam profunda, jam venis en mian kapon. Sed mi devas diri ke vi jam rimarku, ke se oni iras en poŝtkontoron kaj petas vidi kopion de alies mesaĝo, la poŝta funkciulo eble estu iom malinklina komplezi.
Estas tiom multe da burokrataĵoj en tiaj aferoj. Tamen mi ne dubas ke per iometaj delikateco kaj lerteco ni atingu la celon. Dume, antaŭ vi, s-ro Overtono, plaĉas al mi ekzameni ĉi tiujn paperojn, kiujn oni postlasis surtable.”
Estis pluraj leteroj, fakturoj kaj kajeroj, kiujn Holmso renversis kaj ekzamenis per rapidaj nervaj fingroj kaj penetrantaj okuloj. “Estas nenio ĉi tie,” li fine diris. “Parenteze, mi supozas ke via amiko estas sana junulo — nenio misas ĉe li, ĉu?”
“Tute sana.”
“Ĉu li iam estis malsana?”
“Eĉ ne unu tagon. Iam li ne povis ludi pro tranĉvundo en la tibio,[12] kaj unufoje li difektis la patelon, sed estas nenio alia.”
“Eble li ne estas tiom sana, kiel vi supozas. Mi devus opinii, ke li havu ian sekretan aflikton. Laŭ via konsento, mi enpoŝigos kelke da ĉi tiuj paperoj, okaze ke ili rilatu al nia estonta enketo.”
“Momenton — momenton!” kriis plendema voĉo, kaj ni suprenrigardis por trovi kuriozan maljunulon, ŝanceliĝantan kaj tikantan en la pordokadro. Li estis vestita per velkinta nigra vesto kaj tre larĝranda cilindra ĉapelo kaj libera blanka kravato — la tuta aspekto estis tiu de kampara pastoro aŭ de funebraĵista mutulo. Tamen, malgraŭ lia ĉifona kaj eĉ absurda aspekto, lia voĉo havis akran krepiton kaj lia maniero rapidan intensecon, kiu komandas atenton.
“Kiu vi estas, sinjoro, kaj per kia rajto vi tuŝas la paperojn de ĉi tiu sinjoro,” li demandis.
“Mi estas privata detektivo kaj mi klopodas klarigi ties malaperon.”
“Ho, ĉu vere, ĉu vere? Kaj kiu ordonis al vi, ĉu?”
“Ĉi tiu sinjoro, amiko de s-ro Staŭntono, estis sendita al mi de Skotlandjardo.”
“Kiu vi estas, sinjoro?”
“Mi estas Kirilo Overtono.”
“Do estas vi kiu sendis al mi telegramon. Mia nomo estas lordo Mont-Jakobo. Mi venis tiom rapide, kiom la Bejzvatera[13] buso povis venigi min. Do vi dungis detektivon, ĉu?”
“Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi pretas pagi la koston?”
“Mi ne dubas, sinjoro, ke mia amiko Godfreo, kiam mi trovos lin, pretos pagi.”
“Sed se lin oni neniam trovos, ĉu? Respondu al mi, mi petas!”
“Ĉi-okaze, sendube lia familio—”
[11]
Podagro estas la koncentrado de ura acido ĉe la artikoj (ĉi-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaŭzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haŭto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dankon al d-ro Sam Cornelius, DO pro ĉi tiu priskribo.)
[12]
Tranĉvundo en la tibio [angle