“Mi ne simpatias kun ĉi tiuj infanecaj ludoj. Mi profunde interesiĝas pri la sorto de la junulo, pro tio ke mi konas kaj ŝatas lin. La futbala matĉo tute ne koncernas min.”
“Mi depostulas vian simpation, do, en mia enketo pri la sorto de s-ro Staŭntono. Ĉu vi scias kie li estas?”
“Certe ne.”
“Ĉu vi ne vidas lin de post la hieraŭa tago?”
“Ne.”
“Ĉu estas s-ro Staŭntono sana?”
“Tutcerte.”
“Ĉu vi scias ĉu li estis iam malsana?”
“Neniam.”
Holmso metas paperaĵon antaŭ la okulojn de la kuracisto. “Do eble vi klarigos ĉi tiun fakturon por dek tri gineoj, pagitaj de s-ro Godfreo Staŭntono al d-ro Lezlio Armstrongo de Kembriĝo. Mi elprenis ĝin el inter la paperoj sur lia tablo.”
La kuracisto ruĝiĝis pro kolero.
“Mi ne sentas ke mi devas klarigi tion al vi, s-ro Holmso.”
Holmso remetas la fakturon en sian notlibron. “Se vi preferas publikan klarigon, tio devas okazi pli-malpli baldaŭ,” diris li. “Mi jam diras al vi ke mi povas silentigi tion, kion aliaj devos publikigi, kaj vere vi estus pli saĝa konfidi tute en mi.”
“Mi scias nenion.”
“Ĉu s-ro Staŭntono kontaktis vin el Londono?”
“Certe ne.”
“Ho ve — la poŝtkontoro denove!” Holmso suspiris lace, “plej urĝan telegramon ekspedis Godfreo Staŭntono en Londono je 6:15 hieraŭan vesperon — telegramon, sendube ligitan al lia malapero — kaj tamen ĝin vi ne ricevis. Tre kulpa. Mi devos certe iri al la kontoro kaj plendi.”
D-ro Lezlio Armstrongo eksaltis de malantaŭ sia tablo kaj lia malhela vizaĝo estis karmezina pro kolorego.
“Mi postulegas ke vi forlasu mian domon, sinjoro,” li diris. “Vi povas diri al via dunganto, lordo Mont-Jakobo, ke mi ne deziras trakti aŭ lin aŭ liajn perantojn. Ne, sinjoro — eĉ ne alian vorton!” li sonorilis furioze. “Johano, forkonduku ĉi tiujn sinjorojn!” Pompa ĉefservisto severe elkondukis nin al ĉefpordo, kaj ni trovis nin en la strato. Holmso eksplodis en ridado.
“D-ro Lezlio Armstrongo certe estas homo de vigleco kaj karaktero,” diris li. “Mi neniam konas viron, kiu, se li celus siajn talentojn tiele, estas tiel taŭga ŝtopi la breĉon lasita de la fifama Moriarto.[15] Kaj nun, mia povra Vatsono, ni estas ĉi tie senhelpaj kaj sen amikoj en ĉi tiu negastema urbo, kiun ni ne povas forlasi sen forlasi nian enketon. Ĉi tiu eta gastejo ĝuste kontraŭ la domo de Armstrongo estas aparte adaptita por ni. Se vi luos antaŭan ĉambron kaj aĉetos necesaĵojn por la nokto, mi havu tempon por fari kelkajn esplorojn.”
Tamen, ĉi tiuj malmultaj esploroj daŭris pli longe ol imagis Holmso, ĉar li ne revenis al la gastejo ĝis preskaŭ la naŭa. Li estis pala kaj deprimita, polvmakulita, ellaciĝinta kaj malsata. Malvarmaj manĝaĵoj pretis surtable, kaj kiam li satiĝis kaj bruligis sian pipon, li estas preta preni la duonkomikan kaj tute filozofan sintenon naturan al li kiam fuŝas aferoj. La sono de kaleŝaj radoj igis lin leviĝi kaj ekrigardi el la fenestro. Sub la brilego de la gaslampo, duonkaleŝo kaj griza ĉevalparo staris antaŭ la pordo de la kuracisto.
“Ĝi jam estas for tri horojn,” diris Holmso, “ĝi foriris je duono post la sesa, kaj jen ĝi revenas. Tio faras radiuson de dek kvin aŭ dudek kilometroj, kaj okazas unufoje aŭ iam dufoje ĉiutage.”
“Tio ne estas nekutima al praktikanta kuracisto.”
“Sed efektive Armstrongo ne estas praktikanta kuracisto. Li estas lekcianto kaj konsultanto, sed li ne zorgas pacientaron, kiu distrus lin de liaj verkaĵoj. Kial do li vojaĝas tiom longe, tio devus treege ĉagreni al li, kaj kiun li vizitas?”
“Lia koĉero...”
“Mia kara Vatsono, ĉu vi povas dubi ke mi unue demandis al li? Mi ne scias ĉu estas pro lia propra natura depravacio aŭ pro la instigo de lia mastro, sed li estis sufiĉe malĝentila atakigi hundon kontraŭ mi. Nek la hundo nek la viro ŝatis la aspekton de mia bastono. Tamen la afero malsukcesis. Post tio nia relato estis ĝenata, kaj pluaj enketoj ne eblas. Ĉion, kion mi scias, mi akiris de amika tieulo en la korto de nia propra gastejo. Li diris al mi pri la kutimoj de la kuracisto kaj pri liaj ĉiutagaj vojaĝoj. Tiumomente por doni la veron al liaj vortoj, la kaleŝo alvenis al la pordo.”
“Ĉu vi povis sekvi?”
“Bonege, Vatsono! Vi scintilas ĉi-vespere. La ideo ja venis en mian kapon. Estas, kiel vi jam rimarku, bicikla butiko apud nia gastejo. Tien mi hastis, kaj luis biciklon, kaj povis ekiri antaŭ ol la kaleŝo estus tute preter videbleco. Mi rapide atingis ĝin, kaj tiam, restis diskrete for ĉirkaŭ cent metrojn. Mi sekvis ties lumon ĝis ni postlasis la urbon. Ni estis tute sur kampara vojo kiam io ĝena okazis. La kaleŝo haltis, la kuracisto elkaleŝiĝis kaj iris rapide al la loko kie mi ankaŭ haltis, kaj diris al mi laŭ bonega sardona maniero, ke li timas ke la vojo estas mallarĝa, kaj ke li esperas ke lia kaleŝo ne malpermesas la pasadon de mia biciklo. Nenio povas esti pli admirinde ol lia maniero. Tuj mi biciklis preter la kaleŝon, kaj restante sur ĉefvojo, mi veturis kelkajn kilometrojn, kaj tiam restis en oportuna loko por vidi ĉu la kaleŝo preterpasos. Estis neniu indiko, tamen, kaj do estas evidente ke ĝi turniĝis en unu el kelkaj flankvojoj, kiujn mi jam observis. Mi ree biciklis, sed ne vidis la kaleŝon, kaj nun, kiel vi konstatas, ĝi revenis post mi. Kompreneble, komence mi ne havis apartan kialon ligi ĉi tiujn vojaĝojn al la malapero de Godfreo Staŭntono, kaj mi nur emis enketi pri ili por la ĝenerala kialo ke ĉio koncerne al d-ro Armstrongo nuntempe interesas nin, sed, nun, kiam ni trovis ke li tiom vigle gvatas kontraŭ iu, kiu sekvus lin dum tiuj eksursoj, la afero ŝajnas pli grava, kaj mi ne estos kontenta antaŭ ol mi klarigos la aferon.”
“Ni povas sekvi lin morgaŭ.”
“Ĉu ni povas? Ne estas tiel facile kiel vi opinias. Vi ne konas la kembriĝ-graflandan pejzaĝon. Ĝi ne utilas por kaŝado. La tuta kamparo, kiun mi trapasis ĉi-vesperon, estas ebena kiel la manplato kaj pli-malpli senarbara, kaj la viro, kiun ni spuras, ne estas stulta, kiel li bone montris ĉi-vesperon. Mi telegrafis al Overtono por ke li sciigu nin ĉe ĉi tiu adreso pri freŝaj disvolviĝoj en Londono, kaj dume ni povas nur koncentri nian atenton je d-ro Armstrongo, kies nomon la helpema komizino permesis al mi legi en la kopio de la urĝa mesaĝo de Staŭntono. Li scias kie estas la junulo, pri tio mi ĵuras. Kaj se li scias, ni estos kulpaj se ankaŭ ni ne povos scii. Nun mi devas konfesi ke la avantaĝo estas ĉe li, kaj kiel vi scias, Vatsono, mi ne kutime permesas lasi aferojn tiele.”
Kaj tamen la venontan tagon ni ne estis pli proksimaj al la solvo de la mistero. Post matenmanĝo oni sendis noton, kiun Holmso ridete transpasis al mi.
SINJORO, [ĝi tekstis] — Mi povas sendubigi vin ke vi malŝparas vian tempon spuri miajn movadojn. Kiel vi eltrovis lastan vesperon, mi havas fenestron ĉe la malantaŭo de mia duonkaleŝo, kaj se vi deziras tridek-kilometran rajdon, kiu kondukos vin al la loko mem de kie vi ekiris, vi nur devas sekvi min. Dume, mi povas informi vin ke neniom da spionado pri mi povas iel helpi al s-ro Godfreo Staŭntono, kaj mi certas ke la plej bona servo al li estas via reveno tuj al Londono por raporti al via dunganto ke vi ne povas spuri lin. Vi certe malŝparas vian tempon en Kembriĝo. — Fidele via
“Kandida, honesta antagonisto estas la kuracisto,” diris Holmso. “Nu, li ekscitas mian scivolemon, kaj mi devas scii antaŭ ol mi forlasos lin.”
“Lia kaleŝo estas ĉe lia pordo nun,” diris mi. “Jen li enkaleŝiĝas. Mi vidas ke li ekrigardas nian fenestron. Eble mi provas la biciklon, ĉu?”
“Ne, ne, mia kara Vatsono! Kun ĉiu deca respekto al via sageco, mi opinias ke vi estas ne tute egala al la kuracisto. Mi opinias, ke eble mi povas atingi mian celon per miaj propraj sendependaj esploroj. Mi timas ke mi devas postlasi vin pro tio ke la apero de du enketantaj fremduloj en tia dormema kampara loko devas eksciti pli da klaĉo ol estas dece. Sendube vi trovos vidindaĵojn en ĉi tiu respektinda urbo, kaj mi esperas ke mi venigos pli favoran raporton ĉi-vespere.”
[15]
Moriarto [angle