D-ro Armstrongo rapide paŝis antaŭen kaj manpremis Holmson.
“Vi estas bona ulo,” diris li. “Mi jam mistaksis vin. Dank’ al la ĉielo ke mia pentosento ke mi postlasis povran Staŭntonon sola en ĉi tiu malfeliĉo igis min reveni kaj do konatiĝi kun vi. Pro tio ke vi scias tiom multe, la aferon oni facile klarigas. Antaŭ jaro Godfreo Staŭntono loĝis en Londono dum mallonga tempo kaj ekamis la filinon de sia luigistino, kaj edzinigis ŝin. Ŝi estis tiel bona kiel belega kaj tiel inteligenta kiel bona. Neniu viro devas honti pro tia edzino. Sed Godfreo estis heredonto de ĉi tiu plendema maljuna nobelo. Estis tutcerte ke la scio pri lia edziĝo finos lian heredaĵon. Mi bone konas la junulon, kaj mi amas lin pro liaj multaj kvalitoj. Mi faris mian plej bonan por helpi al li. Ni faris nian plej bonan forkaŝi la aferon for de ĉiuj, ĉar kiam oni ekflustras pri tiaj aferoj, ne estas longe antaŭ ol ĉiuj scias. Pro tiu soleca dometo kaj lia propra diskreteco, ĝis nun Godfreo sukcesis. Ilian sekreton neniu sciis krom mi kaj bonega servisto, kiu iris Trompingtonen por venigi helpon. Sed fine venis terura bato en la formo de danĝera malsano al lia edzino. Estis la plej virulenta speco de ftizo. La povrulo estis duonfreneza pro doloro, kaj tamen li devis iri Londonen pro ĉi tiu matĉo, ĉar li ne povis ekskuzi sin sen klarigo, kiu rivelus lian sekreton. Per telegramo mi penis kuraĝigi lin, kaj li responde telegrafis al mi, petegante ke mi faras ĉion eblan. Tio estas la telegramo, kiun vi ŝajne vidis per iu neklarigebla metodo. Mi ne diris al li kiom urĝe estas la danĝero, ĉar mi sciis ke li ne povas helpi, sed mi sendis la veron al la patro de la junulino, kaj li tre malsaĝe kontaktis Godfreon. Do Godfreo tuj venis preskaŭ freneze, kaj li restis en tia stato, genuante ĉe la fino de ŝia lito, ĝis ĉi-matene la morto finis ŝian suferadon. Jen la fino, s-ro Holmso, kaj mi certas ke mi povas fidi je via diskreteco kaj tiu de via amiko.”
“Venu, Vatsono,” diris li, kaj ni pasis el tiu domo de lamentado en la palan sunlumon de la vintra tago.