Выбрать главу

Arthu Conan Doyle. La aventuro de La Sangofagoj

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE COPPER BEECHES]

desegnaĵoj de Sidney Paget el la angla tradukis Darold Booton

― Al la amanto de la arto pro ĝia bono mem, ― rimarke diris Ŝerloko Holmso, flankenĵetante la reklamilon de la Ĉiutaga Telegrafo, ― ofte estas per la plej malgrava kaj plej humila manifestado ke oni derivas la plej fervoran plezuron. Plaĉas al mi observi, Vatsono, ke vi komprenas ĉi tiun veron tiomgrade ke en ĉi tiuj registretoj de niaj kazoj, kiujn vi bonvole jam verkis, kaj, mi devas diri, kelkfoje ornamis, vi elstarigis ne tiom multe la multajn causes célèbres[1] kaj sensaciajn kortumajn procesojn en kiuj mi partoprenis, sed aliflanke tiujn okazojn kiuj mem eble estis bagatelaj, sed tamen kiuj ebligis la uzadon de tiuj kapabloj deduktaj kaj logikaj, kiujn mi farigis miajn apartajn fakojn.

― Kaj tamen, ― li diris ridetante, ― mi povas ne tute malkulpigi min mem de la imputo de sensaciismo al kiu oni taksas miajn registrojn.

― Vi eble eraris, ― li observeme diris, alprenante ardan braĝeron per la prenilo kaj bruligante la longan ĉerizolignan pipon, kiu kutime anstataŭas lian argilan kiam li havas kontraŭan humoron anstataŭ mediteman ― Eble vi eraris en via klopodo meti koloron kaj vivon en ĉiujn viajn asertojn anstataŭ limigi vin mem al la tasko registri tiun akran rezonadon de la kaŭzo ĝis la efiko, kiu estas vere la nura notinda trajto pri la afero.

― Ŝajnas al mi ke mi pritraktis vin per la plena justeco en la afero. ― mi rimarke diris iom malvarme, ĉar mi estis mallogita per la egoismo, kiun mi kelkfoje observis pri la unika karaktero de mia amiko.

― Ne, ne estas la egoismo aŭ la orgojlo, ― li responde diris, kiel kutime, al miaj pensoj anstataŭ al miaj vortoj. ― Se vi pretendas plenan justecon por mia arto, estas pro tio ke tio estas ne persona afero preter mi mem. La krimo estas ofta. La logiko estas malofta. Sekve vi devus emfazi la logikon anstataŭ la krimon. Vi jam degradis tion, kio devus esti kurso de lekcioj en serion de rakontoj.

Estis malvarma fruprintempa mateno, kaj post kiam ni matenmanĝis, ni ambaŭflanke sidis apud ĝojiga fajro en la malnova ĉambro ĉe Bakerstrato. Densa nebulo rolis inter la vicoj de grizbrunaj domoj, kaj la kontraŭaj fenestroj duonaperis kiel malhelaj, senformaj makuloj tra la densaj flavaj nebulkronoj. Nian lumgason oni lumigis kaj la lumo brilis sur la blankan tablotukon kaj glimbrilon de fajenco kaj metalo ĉar oni ne jam prilevis la tablon. Ŝerloko Holmso silente sidadis dum la tuta mateno, daŭre legante la reklamrubrikojn de kelkaj ĵurnaloj ĝis fine laŭŝajne li ĉesis sian esploron. Li jam eliĝis en ne tre dolĉa humoro por riproĉi min pri miaj literaturaj difektoj.

― Samtempe, ― li diris post paŭzo, dum kiu li eksidiĝis fumante sian longan pipon kaj fiksrigardante en la fajron. ― Oni apenaŭ povas kulpigi vin per indikto pri sensaciismo, ĉar el ĉi tiuj kazoj, en kiuj vi afable interesigis vin mem, multaj tute ne pritraktas krimon, laŭ leĝa senco. La malgranda afero en kiu mi penis helpi al la reĝo de Bohemio, la kurioza okazo de f-ino Maria Sudlando, la problemo alligita kun la viro kun la tordita lipo, [2] kaj la incidento de la nobela fraŭlo estis ĉiuj aferoj ekstere de la limo de la leĝo. Sed mi timas ke evitante la sensacian vi limigis vin al la bagatela.

― La fino eble estu tiele, ― mi respondis, ― sed la metodoj, kiujn mi uzas, estas originalaj kaj interesigaj.

― Ts, mia kara ulo, kio gravas pri la pli subtilaj nuancoj de dedukto al la publiko, la granda neobservema publiko, kiu apenaŭ ne povas distingi la teksaĵiston per la dento[3] aŭ la kompostiston per la maldekstra dikfingro![4] Sed ja se vi bagatele verkas, mi ne povas kulpigi vin, ĉar pasintaj estas la tagoj de grandaj kazoj. La homo, aŭ almenaŭ la krimema homo, jam perdis ĉiun entreprenon kaj originalecon. Rilate al mia propra apliketo, ŝajnis jam degeneri ĝis retrovagento por perditaj skribiloj aŭ disdonanto de konsilo al pensionlernejaninoj. Tamen mi opinias ke mi fine nadiriĝas. Ĉi tiu noto, kiun mi ricevis, markas mian nulpunkton, mi kredas. Legu ĝin! ―  li ĵetis ĉifitan leteron al mi.

Ĝi datiĝis la antaŭan vesperon ĉe Placo Montaguo, kaj tekstis:

ESTIMATA S-RO HOLMSO:

Mi deziras konsulti kun vi pri tio, ĉu mi devus aŭ ne akcepti guvernistinan oficon, kiun oni proponis al mi. Mi vizitos vin je duono post la deka morgaŭ, se mi ne ĝenos al vi.

Via sincere,

VIOLA HUNTERO.

― Ĉu vi konas la junulinon? ― mi demandis.

― Ne mi.

― Estas nun duono post la deka.

― Jes, kaj mi ne dubas ke ŝi ĵus nun sonoris.

― Eble estu pli interesa ol vi opinias. Vi memoru ke la afero pri la blua karbunklo, kiu unue ŝajnis nura kaprico, iĝis grava enketo. Estu ankaŭ simile pri ĉi tiu kazo.

― Nu, ni esperu. Sed tre baldaŭ oni solvos niajn dubojn, ĉar jen, krom se mi eraras, estas la koncerna persono.

Dum li parolis, la pordo malfermiĝis kaj juna sinjorino eniris. Ŝi estis malpompe sed nete vestita, kun hela, sprita vizaĝo efelidigita kiel ovo de pluvio, kaj kun vigla maniero de virino, kiu devas gajni sian propran vivrimedon.

― Vi pardonos ke mi ĝenas al vi, mi certas, ― ŝi diris, dum mia kunulo ekstariĝis por saluti ŝin, “sed mi travivis tre strangaĵon, kaj pro tio ke mi ne havas gepatrojn aŭ aliajn parencojn tiajn de kiuj mi povas peti konsilon, mi opiniis ke eble vi komplezeme diru al mi tion, kion mi devus fari.

― Bonvolu eksidiĝi, f-ino Huntero. Mi feliĉe servos al vi iel ajn.

Mi povis konstati ke la maniero kaj la parolo de lia nova kliento favore imponis Holmson. Li esplore rigardis ŝin, kaj tiam kvietigis sin mem, kun la lipoj velkitaj kaj la fingropintoj kunpremitaj, por aŭskulti ŝian historion.

― Dum kvin jaroj mi estas guvernistino, ― ŝi diris, ― en la familio de Kolonelo Spenco Munro, sed antaŭ du monatoj la kolonelo ricevis komision en Halifakso, Nov-Skotio, kaj transloĝigis siajn infanojn en Ameriko, tiel ke mi trovas min sen ofico. Mi reklamis, kaj mi respondis al reklamoj, sed sensukcese. Finfine la iometa mono, kiun mi jam savis, ekelĉerpiĝas, kaj mi ne scias kion fari.

― Estas konata agentejo por guvernistinoj en la Okcidenta Kvartalo, nomita la Vestvoja, kaj tie mi kutime vizitis ĉiusemajne por trovi, ĉu aperis ia kia konvenas al mi. Vestvojo estas la nomo de la fondinto, sed f-ino Stopero fakte estras la aferojn. Ŝi sidadas en sia propra oficejo kaj la por dungo serĉantinoj atendas en antaŭĉambro, kaj oni unope enkondukas ilin. Ŝi konsultas siajn registrojn por determini ĉu estas io taŭga.

― Nu, kiam mi venis lastan semajnon, oni kondukis min en la etan oficejon laŭkutime, sed mi trovis ke f-ino Stopero ne estas sola. Grandega dika viro kun tre ridetema mieno kaj grande peza mentono, kiu ruliĝis falde sur faldon super la gorĝo, sidis ĉe ŝia kubuto. Kun okulvitroj surnaze li tre serioze rigardis dum la sinjorinoj eniris. Kiam mi eniris li eksaltetis sur sia seĝo kaj turniĝis rapide al f-ino Stopero.

― Tiu sufiĉas, ― li diris; ― mi ne povas peti ian pli bone. Unuarange! unuarange!

Li ŝajnis entuziasma kaj kunfrotis la manojn laŭ la plej bonkora maniero. Li estis tiom komforta viro, ke oni ŝatis rigardi lin.

― Ĉu vi serĉas oficon, fraŭlino? ― li demandis.

― Jes, sinjoro.

― Kiel guvernistinon?

― Jes, sinjoro.

― Kaj kiom salajron vi petas?

― Mi havis kvar pundojn monate en mia lasta ofico ĉe Kolonelo Spenco Munro.

― Ho, tju, tju! Ŝvitlaboro! ― li kriis, ĵetante la dikajn manojn en la aeron, kiel viro kun bolanta pasio. ― Kiel iu povus proponi tiom magran sumon al sinjorino tiel allogema kaj tiel lerta?

― Miaj lertecoj, sinjoro, estu pli malgrandaj ol vi imagas, ― mi diris. ― Iomete da la franca, da la germana, da la muziko kaj da la desegnado.

―Tju, tju! ― li kriis. ― Tio estas tute ekstercela. Temas pri tio ĉu vi havas aŭ ne la mienon kaj konduton de sinjorino? Jen la kerno. Se ne, vi ne taŭgas por la edukado de infano, kiu iam prenu ian konsiderindan rolon en la historio de la lando. Se jes, nu, kiel ia sinjoro petas ke vi degnu akcepti ian malpli ol tri ciferojn? Via salajro ĉe mi, sinjorino, komencus je cent pundoj jare.

― Vi imagu, s-ro Holmso, ke al mi, tiom senhava, tia oferto ŝajnis preskaŭ nekredinda. La sinjoro, tamen, eble vidante la aspekton de nekredemo sur mia vizaĝo, malfermis monbiletujon kaj elprenis bileton.

― Mi ankaŭ kutimas, ― li diris, bonkore ridetante ĝis liaj okuloj estis nur du etaj brilantaj fendetoj inter la blankaj faldoj de lia vizaĝo, ― antaŭpagi al miaj junulinoj duonan salajron, tiel ke ili pagu ian ajn elspezeton pro la vojaĝo kaj pro sia vestaro.

Ŝajnis al mi ke mi neniam renkontis tiel fascinan kaj tiel penseman viron. Ĉar mi ŝuldis jam al miaj komercistoj, la antaŭpago estis oportunega kaj tamen estis io nenatura pri la tuta afero, kiu igis min deziri ke mi sciu iom plu antaŭ ol mi ekkonfidas min mem.

― Ĉu mi rajtas demandi kie vi loĝas, sinjoro? ― mi diris.

― Hampŝiro. Ĉarma kampara loko. La domo “La Sangofagoj”, ok kilometrojn preter Vinĉestro. Ĝi estas belega kamparo, mia kara junulino, kaj la plej kara malnova kampara domo.

― Kaj miaj devoj, sinjoro? Mi ŝatas scii tion, kion mi farus.

― Unu infano – unu kara bebeto ĵus sesjaraĝa. Ho, se vi povus vidi lin mortigi blatojn per pantoflo! Ŝmak! ŝmak! ŝmak! Tri mortigitaj antaŭ ol vi povas palpebrumi. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo kaj ridegis.

Mi ete ekkonsterniĝis pri la naturo de la amuzaĵoj de la infano, sed la ridado de la patro pensigis min ke li ŝercas.

― Miaj solaj devoj, ― mi demandis, ― estas varti unu infanon, ĉu?

― Ne, ne, ne la solaj, ne la solaj, mia kara sinjorino, ― li kriis. ― Via devo estus, kiel mi certas, ke via bona prudento sugestus, obei iujn ajn etajn ordonojn de mia edzino, kondiĉe ke ili estas tiaj ordonoj, kiujn sinjorinoj eble obeu. Vi antaŭvidas neniun malfacilaĵon, ĉu?

― Plaĉas al mi igi min utila.

― Ĝuste. Nu, laŭ vestoj, ekzemple. Ni estas kapricemoj, vi scias – kapricemaj sed bonkoraj – se oni petas al vi porti iun ajn robon, kiun ni donus al vi, vi ne kontraŭus al nia eta kaprico, ĉu?…

― Ne, ― mi diris, grandege mirfrapita pro liaj vortoj.

― …aŭ sidi ĉi tie aŭ sidi tie, tio ne ofendus al vi?…

― Ho, ne.

― …aŭ tondi vian hararon tre kurta antaŭ ol vi venos al ni?

Mi apenaŭ povis kredi je la oreloj. Kiel vi rimarku, s-ro Holmso, mia hararo estas iom abunda, kaj de tre nekutima kaŝtankoloro. Oni konsideris ĝin arta. Mi ne povas revi ke mi foroferas ĝin laŭ tia senpripensa maniero.

― Mi timas ke estas tute neeble, ―  mi diris. Li avide rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, kaj mi povas vidi ke ombro pasas antaŭ lia vizaĝo kiam mi parolis.

― Mi timas ke estas tute deviga, ―  li diris. ― Tio estas kaprico de mia edzino, kaj la sinjorinan kapricon, vi scias, sinjorino, oni devas konsulti. Kaj do ĉu vi ne tondos vian hararon?

― Ne, sinjoro mi vere ne povas tion, ―  mi firme respondis.

― Ho, nu; do tio decidas la aferon. Estas domaĝe, ĉar iurilate vi tre taŭgas. Tiuokaze, f-ino Stopero, mi devas inspekti kelke da aliaj sinjorinoj.

La estrino jam sidadis dumtempe senvorte okupata pri siaj paperoj, sed ŝi ekrigardis min per tia ĉagrenita mieno, ke mi ne povis ne suspekti ke ŝi jam perdis bonegan procentaĵon pro mia malakcepto.

Ĉu vi deziras ke mi retenu vian nomon en miaj registroj? ―  ŝi demandis.

― Jes, bonvole, f-ino Stopero.

― Nu, vere, ŝajnas tute senutila, pro tio ke vi malakceptas la plej bonegan oferton per tia maniero, ―  ŝi akre diris. ― Vi apenaŭ povas esperi ke mi penas trovi alian tian oficon por vi. Adiaŭ, f-ino Huntero. Ŝi frapis surtablan gongon kaj paĝio kondukis min eksteren.

Nu, s-ro Holmso, kiam mi revenis al mia loĝejo kaj trovis nur iometan en la manĝoŝranko kaj du-tri fakturojn surtable; mi komencis demandi de mi mem ĉu mi estas tre sensaĝa. Post ĉio, se tiuj ĉi homoj havas strangajn furorojn kaj devigas obemon je la pli eksterordinaraj aferoj, ili almenaŭ emas pagi por tia strangeco. Tre malmultaj guvernistinoj en Anglio gajnas po cent pundojn jare. Krome kian utilas mia hararo al mi? Ofte la aspekton oni plibonigas per tondita hararo, kaj eble mi devus esti tia. Sekvantan tagon mi emis opinii ke mi eraris, kaj je la dua tago mi certis. Mi preskaŭ venkis mian fierecon ĝis tio ke mi emas reveni al agentejo por enketi pri tio ĉu la ofico estas ankoraŭ havebla, kiam mi ricevis ĉi tiun leteron de la sinjoro mem. Jen ĝi, mi legas ĝin al vi:

вернуться

1

causes célèbres – France, famaferoj.

вернуться

2

Legu la rakonton “La viro kun la tordita lipo”

вернуться

3

“…la teksaĵiston per la dento” – Laŭ profesoro Remsen ten Eyck Schenk en “The Effect of Trades Upon the Body” [La efiko de la metioj sur la korpo] getajloroj, kiuj kutime tranĉas fadenojn per la incizio, faras V-forman noĉon en la dento.

вернуться

4

“…la kompostiston per la maldekstra dikfingro” – La maldekstra dikfingro de la kompostisto ofte karakteriĝis per kalo ĉe la pinto kaj per ekskoriacia haŭto.