― Ho, tju, tju! Ŝvitlaboro! ― li kriis, ĵetante la dikajn manojn en la aeron, kiel viro kun bolanta pasio. ― Kiel iu povus proponi tiom magran sumon al sinjorino tiel allogema kaj tiel lerta?
― Miaj lertecoj, sinjoro, estu pli malgrandaj ol vi imagas, ― mi diris. ― Iomete da la franca, da la germana, da la muziko kaj da la desegnado.
―Tju, tju! ― li kriis. ― Tio estas tute ekstercela. Temas pri tio ĉu vi havas aŭ ne la mienon kaj konduton de sinjorino? Jen la kerno. Se ne, vi ne taŭgas por la edukado de infano, kiu iam prenu ian konsiderindan rolon en la historio de la lando. Se jes, nu, kiel ia sinjoro petas ke vi degnu akcepti ian malpli ol tri ciferojn? Via salajro ĉe mi, sinjorino, komencus je cent pundoj jare.
― Vi imagu, s-ro Holmso, ke al mi, tiom senhava, tia oferto ŝajnis preskaŭ nekredinda. La sinjoro, tamen, eble vidante la aspekton de nekredemo sur mia vizaĝo, malfermis monbiletujon kaj elprenis bileton.
― Mi ankaŭ kutimas, ― li diris, bonkore ridetante ĝis liaj okuloj estis nur du etaj brilantaj fendetoj inter la blankaj faldoj de lia vizaĝo, ― antaŭpagi al miaj junulinoj duonan salajron, tiel ke ili pagu ian ajn elspezeton pro la vojaĝo kaj pro sia vestaro.
Ŝajnis al mi ke mi neniam renkontis tiel fascinan kaj tiel penseman viron. Ĉar mi ŝuldis jam al miaj komercistoj, la antaŭpago estis oportunega kaj tamen estis io nenatura pri la tuta afero, kiu igis min deziri ke mi sciu iom plu antaŭ ol mi ekkonfidas min mem.
― Ĉu mi rajtas demandi kie vi loĝas, sinjoro? ― mi diris.
― Hampŝiro. Ĉarma kampara loko. La domo “La Sangofagoj”, ok kilometrojn preter Vinĉestro. Ĝi estas belega kamparo, mia kara junulino, kaj la plej kara malnova kampara domo.
― Kaj miaj devoj, sinjoro? Mi ŝatas scii tion, kion mi farus.
― Unu infano – unu kara bebeto ĵus sesjaraĝa. Ho, se vi povus vidi lin mortigi blatojn per pantoflo! Ŝmak! ŝmak! ŝmak! Tri mortigitaj antaŭ ol vi povas palpebrumi. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo kaj ridegis.
Mi ete ekkonsterniĝis pri la naturo de la amuzaĵoj de la infano, sed la ridado de la patro pensigis min ke li ŝercas.
― Miaj solaj devoj, ― mi demandis, ― estas varti unu infanon, ĉu?
― Ne, ne, ne la solaj, ne la solaj, mia kara sinjorino, ― li kriis. ― Via devo estus, kiel mi certas, ke via bona prudento sugestus, obei iujn ajn etajn ordonojn de mia edzino, kondiĉe ke ili estas tiaj ordonoj, kiujn sinjorinoj eble obeu. Vi antaŭvidas neniun malfacilaĵon, ĉu?
― Plaĉas al mi igi min utila.
― Ĝuste. Nu, laŭ vestoj, ekzemple. Ni estas kapricemoj, vi scias – kapricemaj sed bonkoraj – se oni petas al vi porti iun ajn robon, kiun ni donus al vi, vi ne kontraŭus al nia eta kaprico, ĉu?…
― Ne, ― mi diris, grandege mirfrapita pro liaj vortoj.
― …aŭ sidi ĉi tie aŭ sidi tie, tio ne ofendus al vi?…
― Ho, ne.
― …aŭ tondi vian hararon tre kurta antaŭ ol vi venos al ni?
Mi apenaŭ povis kredi je la oreloj. Kiel vi rimarku, s-ro Holmso, mia hararo estas iom abunda, kaj de tre nekutima kaŝtankoloro. Oni konsideris ĝin arta. Mi ne povas revi ke mi foroferas ĝin laŭ tia senpripensa maniero.
― Mi timas ke estas tute neeble, ― mi diris. Li avide rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, kaj mi povas vidi ke ombro pasas antaŭ lia vizaĝo kiam mi parolis.
― Mi timas ke estas tute deviga, ― li diris. ― Tio estas kaprico de mia edzino, kaj la sinjorinan kapricon, vi scias, sinjorino, oni devas konsulti. Kaj do ĉu vi ne tondos vian hararon?
― Ne, sinjoro mi vere ne povas tion, ― mi firme respondis.
― Ho, nu; do tio decidas la aferon. Estas domaĝe, ĉar iurilate vi tre taŭgas. Tiuokaze, f-ino Stopero, mi devas inspekti kelke da aliaj sinjorinoj.
La estrino jam sidadis dumtempe senvorte okupata pri siaj paperoj, sed ŝi ekrigardis min per tia ĉagrenita mieno, ke mi ne povis ne suspekti ke ŝi jam perdis bonegan procentaĵon pro mia malakcepto.
Ĉu vi deziras ke mi retenu vian nomon en miaj registroj? ― ŝi demandis.
― Jes, bonvole, f-ino Stopero.
― Nu, vere, ŝajnas tute senutila, pro tio ke vi malakceptas la plej bonegan oferton per tia maniero, ― ŝi akre diris. ― Vi apenaŭ povas esperi ke mi penas trovi alian tian oficon por vi. Adiaŭ, f-ino Huntero. Ŝi frapis surtablan gongon kaj paĝio kondukis min eksteren.
Nu, s-ro Holmso, kiam mi revenis al mia loĝejo kaj trovis nur iometan en la manĝoŝranko kaj du-tri fakturojn surtable; mi komencis demandi de mi mem ĉu mi estas tre sensaĝa. Post ĉio, se tiuj ĉi homoj havas strangajn furorojn kaj devigas obemon je la pli eksterordinaraj aferoj, ili almenaŭ emas pagi por tia strangeco. Tre malmultaj guvernistinoj en Anglio gajnas po cent pundojn jare. Krome kian utilas mia hararo al mi? Ofte la aspekton oni plibonigas per tondita hararo, kaj eble mi devus esti tia. Sekvantan tagon mi emis opinii ke mi eraris, kaj je la dua tago mi certis. Mi preskaŭ venkis mian fierecon ĝis tio ke mi emas reveni al agentejo por enketi pri tio ĉu la ofico estas ankoraŭ havebla, kiam mi ricevis ĉi tiun leteron de la sinjoro mem. Jen ĝi, mi legas ĝin al vi:
LA SANGOFAGOJ, APUD VINĈESTRO
ESTIMATA F-INO HUNTERO:
F-ino Stopero tre bonvole donis al mi vian adreson, kaj mi skribas por demandi, ĉu vi jam rekonsideris vian decidon. Mia edzino deziras ke vi venu, ĉar ŝi multe ŝatas mian preskripton pri vi. Ni volonte donos al vi po cent dudek pundojn jare. Por rekompenci al vi pro iu ajn eta maloportuno, kiun niaj furoroj kaŭzu al vi. Post ĉio ili estas ne tre devigaj. Mia edzino ŝatas specialan koloron de elektra bluo, kaj ŝatus ke vi portu tian robon en la domo dummatene. Ne devigas tamen ke vi aĉetu tian robon pro tio ke ni havas iun, kiu apartenas al nia kara filino Alica (nun en Filadelfio), kiu, mi opinias, sidus tre bone al vi. Do, rilate al tio ke vi sidas ĉi tie aŭ tie aŭ ke vi amuzas vin mem laŭ ia indikita maniero, tio ne bezonas kaŭzi al vi maloportunaĵon. Rilate al via hararo, sendube estas domaĝe, precipe ĉar mi ne povas ne rimarki ĝian belecon dum nia intervjuo, sed mi timas ke mi devas resti firme pri tiu ĉi punkto, kaj mi nur esperas ke la pliigita salajro rekompensu al vi pro la perdo. Viaj devoj, rilate al la infano, estas tre facilaj. Nu, penu veni, kaj mi renkontos vin kun la ĉaro en Vinĉestro. Sciigu min pri la tempo de via vagonaro.
Fidele via,
ĜEFRO RUKASTELO.
Tio estas la letero, kiun mi ĵus ricevis, s-ro Holmso, kaj mi jam decidiĝis ke mi akceptos. Mi opinias, tamen, ke antaŭ ol mi klopodas kontakti s-ron Rukastelon, mi devas kunsulti vin.
― Nu, f-ino Huntero, se vi jam decidiĝis, tio finaranĝis la aferon. ― diris Holmso, ridetante.
― Sed ĉu vi konsilu min refuzi?
― Mi konfesas, ke ĝi ne estas la ofico, kiun mi elektus por mia fratino.
― Kion signifas tio, s-ro Holmso?
― Ha, mi ne havas datenojn, mi ne povas determini. Eble vi mem jam formis ian opinion?
― Nu, ŝajnas al mi ke estas nur unu eblo. S-ro Rukastelo ŝajnas esti tre ĝentila, bonhumora viro. Ĉu estas neebla ke lia edzino estas freneza, ke li deziras kvietigi la aferon pro timo ke oni venigis ŝin en frenezazilo, kaj ke li indulgas ŝiajn kapricojn iel por eviti ikton?
― Tio estas ebla solvo – fakte, tiurilate, tio estas la plej ĝusta. Sed ĉiuokaze tio ne estas taŭga hejmo por junulino.
― Sed la mono, s-ro Holmso, la mono!
― Nu, jes, kompreneble la pago estas bona – tro bona. Tio igas min maltrankvila. Kial ili donos al vi po cent dudek pundojn jare, kiam ili povas dungi la plej bonan por kvardek pundoj? Devas esti ia grava subkialo.
― Mi opinias ke se mi diras al vi la cirkonstancojn, vi komprenos poste se mi deziros vian helpon. Mi sentos iom pli trankvile se mi sentas ke vi subtenas min.