Выбрать главу

― Ho, vi povas forporti ĉi tiun senton kun vi. Mi certigas vin ke via eta problemo promesas esti la plej interesiga, kiu jam venas al mi dum kelkaj monatoj. Estas io aparte kurioza pri iuj el la trajtoj. Se vi trovos vin en dubo aŭ danĝero

― En danĝero! Kian danĝeron vi antaŭvidas!

Holmso serioze kapneis. “Ĉesas la danĝero, se ni povas ĝin difini.” ― li diris. “Sed en kiu ajn momento, tage aŭ nokte, telegramo venigos al vi la helpon.”

― Tio sufiĉas.―  Ŝi ekleviĝis de sia seĝo, kun la anksieco forbalaita de la vizaĝo. ― Mi iros al Hampŝiro tre trankvile nun. Mi skribos al s-ro Rukastelo tuj, foroferos mian kompatindan hararon ĉi-vespere, kaj ekiros al Vinĉestro morgaŭ. ― Kun kelkaj dankemaj vortoj al Holmso, ŝi adiaŭis al ni ambaŭ kaj forhastis.

― Almenaŭ, ―  li diris dum mi aŭdis ŝiajn rapidajn firmajn paŝojn malsuprenirantaj, ― ŝi ŝajne estas junulino, kiu povas bone gardi sin mem.

―  Kaj ŝi bezonos singardi, ― diris Holmso grave. ― Mi tre eraras se ŝi ne kontaktos nin antaŭ ol multaj tagoj pasos.

Estas ne tre longe antaŭ ol la prognozo de mia amiko estis plenumita. Semajnduo pasis, dum mi ofte trovis ke mi pensis pri ŝi kaj mi scivolis, en kian strangan flankstrateton de homa travivaĝo ĉi tiu soleculino forvagis. La nekutima salajro, la kuriozaj kondiĉoj, la facilaj devoj, ĉiuj indikis iun malnormalan, kvankam ĉu kaprico aŭ komploto, ĉu la viro estas filantropo aŭ fiulo, estas preter mia determinpovo. Rilate al Holmso, mi observis ke li ofte sidis dum duona horo kun kuntirita brovo kaj abstrakta mieno sed li forbalais la aferon per mansvingo kiam mi ĝin menciis. “Dateno! dateno! dateno!” li kriis malpacience. “Mi ne povas fari brikojn sen argilo.”[5] Kaj tamen li ĉiam finis murmurante ke neniu fratino lia iam ajn akceptus tian oficon.

La telegramo, kiun ni fine ricevis, venis malfrue iun nokton ĵus kiam mi preparis enlitiĝi kaj Holmso komencis unu el siaj noktolongaj kemiaj esploroj, kiun li ofte faris, kiam mi postlasis lin klinanta super retorto kaj provtubo nokte kaj trovis lin same, kiam mi malsupreniris por matenmanĝo. Li malfermis la flavan koverton, ekrigardis la mesaĝon, kaj transĵetis ĝin al mi.

―  Trovu vagonaron en la horaro.[6] ― li diris, kaj returnis sin al sia kemia esploro.

La alvoko estis mallonga kaj urĝa:

“Bonvolu esti ĉe la Hotelo Nigra Cigno en Vinĉestro, meztage morgaŭ,” ĝi tekstis. “Venu! Mi ne scias kion fari.

“HUNTERO.”

―  Ĉu vi venu kun mi? ―  demandis Holmso, ekrigardante supren.

― Mi deziras tion.

― Do serĉu.

― Estas vagonaro je 9:30, ―  mi diris, ekrigardante mian horaron. ― Ĝi estas atendata je 11:30.

― Ĝuste. Eble mi devus prokrasti mian analizon de la acetonoj[7], ĉar ni devas esti plej freŝaj matene.

Je la dekunua morgaŭ ni estis bone survoje al la malnova angla ĉefurbo. Holmso estis enterigita en la matenaj ĵurnaloj dum la tuta vojaĝo, sed post kiam ni pasis la limon de Hampŝiro li flankenĵetis ilin kaj komencis admiri la pejzaĝon. Estis ideala printempa tago, palblua ĉielo, makulita per lanecaj blankaj nuboj transdrivantaj orienten. La suno brilegis kaj tamen la vigligeta aero akrigis la energion de la homo. Ĉie en la kamparo fore en la direkto de la rulantaj montetoj ĉirkaŭ Alderŝoto[8] la etaj ruĝaj kaj grizaj tegmentoj de la farmdomoj ekvatis el la helverda foliaro.

― Ĉu ili ne estas freŝaj kaj belaj? ―  mi kriis entuziasme kiel viro ĵus venanta de la nebuloj ĉe Bakerstrato.

Sed Holmso kapneis grave.

― Ĉu vi scias, Vatsono, ―  diris li, ― ke estas malbeno de tia menso kiel la mia, ke mi devas rigardi ĉion rilate al mia propra fako. Vi rigardis tiujn sporadajn domojn kaj vi imponiĝas per ilia beleco. Mi rigardas ilin, kaj mia nura penso estas pri tio ke estas sento de izolado kaj ke oni povas senpunece krimi tie.

― Je l’ ĉielo! ― mi kriis, ― kiu kunmetus la krimon kun ĉi tiuj karaj malnovaj hejmbienoj?

― Ili ĉiam plenigas min kun certa teruro. Mi kredas, Vatsono, bazite sur mia sperto, ke la plej aĉaj kaj fifamaj stratetoj en Londono ne prezentas pli terurigan registron de la peko ol la ridetanta kaj bela kamparo.

― Vi teruras min!

― Sed la kaŭzo estas tre memklara. La premo de publika opinio povas fari en la urbo tion, kion la leĝo ne povas efektivigi. Estas neniu vojeto tiel abomena ke la kriego de terurita infano aŭ la sono de bato de la ebriulo ne kaŭzas simpation kaj indignon inter la najbaroj, kaj tiam la tuta maŝinaro de justeco estas ĉiam tiom proksima ke vorto de plendo povas efektivigi aferojn, kaj estas nur unu paŝo inter krimaĵo kaj la akuzitejo. Sed rigardu ĉiujn tiujn solecajn domojn- ĉiun el ili en la propra kampo, plenigitan plejparte kun la kompatindaj, sensciaj homoj, kiuj scias nur iomete pri la leĝo. Pensu pri la agoj de infera krueleco, la kaŝita malvirto kiu daŭras jaron post jaro, en tiaj lokoj, kaj neniu pli konscia. Se ĉi tiu petegantino povas iri al Vinĉestro, mi neniam timas pri ŝi. Estas la ok kilometroj da kamparo kiu endanĝeras. Tamen, estas klara ke ŝi ne estas persone endanĝerigita.”

― Ne. Se ŝi povas veni al Vinĉestro por renkonti nin, ŝi povas foriri.

― Jes ja. Ŝi estas libera.

― Do, kio misas? Ĉu vi povas proponi neniun klarigon?

― Mi jam elpensis sep apartajn klarigon, ĉiu el ili klarigas la sciitajn faktojn. Sed kiu el ili estas ĝusta, oni povas nur determini per freŝa informo, kiu sendube atendas nin. Nu, jen la turo de la katedralo, kaj ni lernos ĉion, kion f-ino Huntero diros.

La Nigra Cigno[9] estas konata gastejo en la Altstrato, ne malproksime de la stacidomo, kaj tie ni trovis la junulinon atendanta nin. Ŝi rezervis salonon, kaj la matenmanĝo atendas nin surtable.

― Ĝojigas min ke vi venas, ―  ŝi serioze diris. ― Vi ambaŭ estas tiel afablaj; sed mi ja ne scias kion fari. Via konsilo estos entute netaksebla al mi.

― Bonvolu diri al ni, kio okazis.

― Mi diros tiele, kaj mi devas rapide, ĉar mi promesis al s-ro Rukastelo ke mi revenos je la tria. Mi akiris lian permeson veni en la urbeton ĉi-matene, kvankam li ne sciis mian celon.

― Ni aŭdu pri ĉiuj laŭorde. ―  Holmso ŝovis siajn longajn maldikajn krurojn en la direkto de la fajro kaj kvietigis sin por aŭskulti.

― Unuavice, mi devas diri ke mi spertis, ĝenerale, neniun mistraktadon de ges-roj Rukastelo. Estas nur justa tion diri pri ili. Sed mi ne povas kompreni ilin, kaj mi ne estas trankvila pri tio.

― Kion vi ne povas kompreni?

― La kialojn por ilia konduto. Sed mi diras ĉion al vi kiel ĝi okazis. Kiam mi alvenis, s-ro Rukastelo veturigis min per sia ĉaro al La Sangofagoj. Ĝi estas, kiel li diris, bele lokita, sed la domo mem ne estas bela, ĉar ĝi estas granda kvadrata domo kalkolakta, sed ĉie makuligita kaj striita per humideco kaj aĉa vetero. Ĉe tri flankoj estas arbaroj, kaj ĉe la kvara estas kampo, kiu deklivis suben al la Sudhamptona ŝoseo, kiu kurbas proksimume cent metrojn preter la ĉefpordo. La tereno antaŭa apartenas al la domo, sed la arbaroj apartenas al la ĉasbesta konservejo de Lordo Sudertono. Amaso de sangofagoj tuj antaŭ la ĉefpordo donis la nomon al la domo.

― Min veturigis mia ĉiam afabla dunganto, kaj li prezentis min tiuvespere al sia edzino kaj la infano. Ne estas vera tio, kion ni konjektis en viaj ĉambroj en Bakerstrato, s-ro Holmso. S-ino Rukastelo ne estas freneza. Mi trovis ke ŝi estas silentema, palvizaĝa virino, pli multe juna al sia edzo, ne pli ol tridekjaraĝa, mi opinias, dum li estas almenaŭ malpli ol kvardekkvinjaraĝa. De ilia interparolo mi konkludis ke ili jam geedziĝas proksimume sep jarojn, ke li estis vidvo, kaj ke lia sola infano de la unua edzino estas filino, kiu iris Filadelfion. S-ro Rukastelo private diris al mi ke la kialo por ŝia foriro estas neracia antipatio al ŝia duonpatrino. Ĉar la filino ne povas esti malpli ol dudekjaraĝa, mi certe povas imagi ke ŝia rilato al la edzino de ŝia patro devas esti ne komforta.

вернуться

5

“Mi ne povas fari brikojn sen argilo” sugestas Eliro 5:7 “Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.” Ĉar oni faras brikojn de argilo, Holmso nur asertis fakton.

вернуться

6

“…la horaron” – Angle Holmso diris, “Bradshaw’s Guide” [Vagonara gvidlibro de Bradshaw]. Tiutempe ĝi estis konata gvidilo pri vagonaroj en Britio.

вернуться

7

“…mian analizon de la acetonoj” – pro tio ke acetono estas nur unu kemiaĵo (CH3COCH3), Holmso kompreneble analizis iun alian. S-ro D. A. Redmond en “Some Chemical Problems in the Canon” [Iuj kemiaj problemoj en la rakontaro] sugestis ke Holmso fakte estis analizonta la “acetonajn korpojn” de la sango. Tiuj kemiaĵoj indikas ion pri la metabola stato de la korpo.

вернуться

8

Alderŝoto – [Angle, Aldershot] poste Holmso kaj Vatsono vizitis ĉi tiun urbeton en “The Adventure of the Crooked Man” [La aventuro de la kriplulo]. Ĉi tiu urbo estas longtempe milita deponejo.

вернуться

9

“La Nigra Cigno” – En “Baedeker’s Guide to Britain” [La Baedekera gvidlibro pri Britio] (1897) oni rekomendis ke la Nigra Cigno estas bona gastejo por la vizitanto en historika Vinĉestro.