Выбрать главу

Kaj nun mi devas diri al vi ion tre strangan. Kiel vi scias, mi jam fortondis mian hararon en Londono, kaj metis ĝin en granda volvo ĉe la fundo de mia kofro. Iun vesperon, post kiam mi enlitigis la infanon, mi komencis amuzi min per esplorado de la meblaro en mia ĉambro kaj per la aranĝado de miaj havaĵoj. En la ĉambro estas malnova komodo, la du supraj tirkestoj malplenaj kaj malŝlositaj, la malsupra ŝlosita. Mi jam plenigis la du suprajn per miaj tolaĵoj, por tio ke mi ankoraŭ devis formeti multe da la ceteraj, mi nature ĝeniĝis ke mi ne povas uzi la trian tirkeston. Trafis min ke ĝi estis erare ŝlosita, do mi alprenis mian ŝlosilaron, kaj provis ĝin malŝlosi. La unua mem malŝlosis, kaj mi malfermis la tirkeston. Ĝi enhavis nur unu aferon, sed mi certas ke vi ne povas diveni, kio estas tio. Estis mia harara volvo.

Mi alprenis ĝin kaj kontrol-esploris. Ĝi estis de la sama nekutima koloro, kaj la sama abundo. Sed tiam imponis min ke tio ne estas eble. Kiel mia hararo povis esti forŝlosita en tirkesto? Kun tremantaj manoj mi malfermis mian kofron, kaj eltiris la enhavaĵojn, kaj de la fundo eltiris mian propran hararon. Mi kune kuŝigis la du buklojn, kaj mi certigis vin, ke ili estis identaj. Ĉu tio ne estas eksterordinara? Mi tute ne povas kompreni kion tio signifas. Mi retirkestigis la strangan hararon, kaj diris nenion pri la afero al la geRukasteloj ĉar mi sentis ke mi malĝuste malfermis la ŝlositan tirkeston.

Mi estas observema, kiel vi jam rimarku, s-ro Holmso, kaj baldaŭ mi bone sciis la planon de la tuta domo. Estas unu alo, en kiu oni ŝajne ne loĝis. Pordo kontraŭ tiu, kiu kondukis al la loĝejo de la geToleroj, kondukis al tiu ĉi ĉambraro, sed ĝi estis ĉiam ŝlosita. Iun tagon, tamen, kiam mi supreniris, mi trafis s-ron Rukastelon eliranta ĉi tiun pordon kun ŝlosilaro en mano. Li aspektis malsimila al la dika, gaja viro, kiun mi kutime konas. Liaj vangoj estis ruĝaj, lia brovo estis ĉifita per kolero, kaj la vejnoj estis etenditaj ĉe la tempioj pro pasio. Li malŝlosis la pordon kaj hastis preter min senvorte kaj senrigarde.

Tio kuriozigis min, do kiam mi eliris por promeni en la bieno kun la infano, mi promenis al la flanko de kiu oni povas vidi la fenestrojn de tiu parto de la domo. Tie estis kvar fenestroj laŭvice. Tri estis nur malpuraj, dum la kvara estis ŝutrizita. Ĉiu evidente estis senhoma. Dum mi promenis jen kaj jen, ekrigardante ilin kelkfoje, s-ro Rukastelo eliris al mi aspektante gaja kaj joviala kiel kutime.

― Ha! ―  diris li, ― vi devas taksi min malĝentila, se mi pasis vin senvorte, mia kara junulino. Mi estis antaŭokupita pri aferoj.’

Mi certigis lin, ke mi ne ofendiĝis. ‘Parenteze,’ diris mi, ‘vi ŝajne havas grandan ĉambraron supre, kaj unu ĉambro estas ŝutrizita.

Li aspektis surprizite, ŝajnis al mi, kaj li eksaltetis pro mia rimarko.

― Fotografio estas unu el miaj ŝatokupoj, ― diris li. ― Mi estigis mian mallumĉambron tie. Sed, ho ve! Kian observeman junulinon ni venigis. Kiu kredus tion? ― Li ŝerce parolis, sed liaj okuloj malŝerce rigardis min. Li estis suspekta, kaj ĉagrenita, sed ne ŝercema.

Nu, s-ro Holmso, de post la momento kiam mi komprenis ke estas iu pri tiu ĉambraro, kiun mi ne devas scii, mi estis fervorega iri tie. Ne estis nura scivolemo, kvankam mi havas mian porcion de tiu. Estis plue senso de devo – senso ke oni igu ian bonon, se mi penetrus tiun lokon. Oni parolas pri la virina instinkto; eble ekzistas virina instinkto, kiu donis al mi tiun senson. Ĉiuokaze, mi havas ĝin, kaj mi avide serĉadis iun ajn oportunon eniri la malpermesitan pordon.

Estis nur hieraŭ ke mi havis la oportunon. Mi devas diri al vi, ke krom s-ro Rukastelo, la geToleroj vizitas ĉi tiujn senhomajn ĉambrojn, kaj mi unufoje vidis ke Tolero portis grandan nigran tolsakon tra la pordo. Lastatempe li jam multe drinkis, kaj hieraŭan vesperon li estis tre ebria; kiam mi iris supren, estis ŝlosilo en la seruro. Mi tute ne dubas ke li postlasis ĝin tie. Ge-sroj Rukastelo ambaŭ estis malsupre kun la infano, tiel ke mi havis bonegan oportunon. Mi mallaŭte malŝlosis, malfermis kaj eniris la pordon.

Estis eta koridoro neornamita, kiu orte turnis ĉe la fora fino. Ĉirkaŭ la angulo estis tri pordoj laŭvice. La unua kaj la tria estis malfermitaj. Ĉiu kondukis en malplenan ĉambron polvan kaj malgajan: du fenestroj en unu kaj unu en la alia tiom malpuraj ke la vespera lumo trabriletis duonhele. La centra pordo estis fermita, kaj oni transligis larĝan trabon de fera lito, pendserurigitan al ringo en la muro, kaj ligitan ĉe alia fino per forta ŝnuro. La pordon mem oni ankaŭ ŝlosis, kaj la ŝlosilo mankis. Ĉi tiu barikadita pordo respondis al la ŝutrizita fenestro ekstere, kaj tamen mi povis vidi pro lumeto sub la pordo ke la ĉambro ne estas malluma. Evidente estis luko, kiu lasis lumon en la ĉambron. Dum mi staris en la koridoro, fiksrigardante la minacan pordon kaj scivolante pri tio, kio estas ties sekreto, subite mi aŭdis paŝsonon ene de la ĉambro kaj vidis ombron pasanta kontraŭ la fendeto sub la pordo. Freneza, senracia teruro kaptis min pro tiu vidaĵo, s-ro Holmso. Miaj streĉitaj nervoj fiaskis al mi subite, kaj mi turnis min kaj kuris kvazaŭ ia fia mano estis malantaŭ mi kaj alkroĉis la randon de mia robo. Mi hastis laŭ la koridoro, tra la pordo, kaj rekte en la brakojn de s-ro Rukastelo, kiu ekstere atendis.

― Do, ― diris li ridetante, ― estis vi. Mi opiniis tiele, kiam mi ekvidis la malfermitan pordon.

― Ho, mi estas tiom terurita! ―  mi anhele diris.

― Mia kara junulino! mia kara junulino! ―  vi ne povas scii kiom tenera kaj trankviliganta estis lia maniero, ― kio teruris vin, mia kara junulino?

― Sed lia voĉo estis ĝuste tro trankviliganta. Li tro trankviligis. Mi gardis min mem kontraŭ li.

― Mi estis sufiĉe sensaĝa eniri la senhoman alon, ―  mi respondis. ― Sed estas tiel soleca kaj mistera en la duonhela lumo, ke mi teruriĝis kaj forkuris. Ho, estas tiom terure senmova tie!

― Ĉu nur tio? ―  li diris rigardante min akre.

― Nu, kion vi pensas? ―  mi demandis.

― Kial vi opinias ke mi ŝlosas ĉi tiun pordon?

― Mi certas, ke mi ne scias.

― Por ke mi ekskludu tiujn, kiuj ne rajtas eniri. Ĉu vi komprenas? ―  li ankoraŭ ridetis plej afable.

― Mi certas ke se mi jam sciis.

― Nu, vi scias nun. Kaj se vi iam ajn transiros tiun sojlon denove’-tuj la rideto iĝis larĝa rideto de kolero, kaj li furioze rigardis min per demona mieno-‘mi forĵetos vin al la dogo.

Mi estis tiel terurita ke mi ne sciis kion mi faris. Mi supozas ke mi hastis preter li al mia ĉambro. Mi memoras nenion ĝis mi trovis min kuŝanta sur lito tremegante. Tiam mi pensas pri vi, s-ro Holmso. Mi ne povis plu resti tie sen ia konsilo. Mi teruriĝis pro la domo, pro la viro, pro la virino, pro la geservistoj, eĉ pro la infano. Ili ĉiuj teruris min. Se mi povus venigi vin, ĉio estos bone. Kompreneble mi eble povis forfuĝi la domon, sed mia scivolemo estis preskaŭ tiel forta kiel mia teruriĝo. Mi baldaŭ decidis ke mi sendos telegramon. Mi surmetis ĉapelon kaj mantelon, kaj iris al la telegrafa kontoro, kiu estas kilometron for de la domo, sentante min ja pli bone. Teruriga dubo venis en mian kapon, kiam mi alproksimiĝis al la ĉefpordo, ke la hundo estas libera, sed mi memoris ke Tolero drinkigis sin senkonscia tiun vesperon, kaj mi sciis ke li estas la sola ulo en la domanaro kiu povas regi tiun sovaĝan beston, aŭ kiu kuraĝas liberigi ĝin. Mi ŝteliris en la domon kaj sendorme kuŝis dum duono de la nokto pro mia ĝojo, ke mi vidos vin. Ne estis malfacile akiri la permeson foriri por veni Vinĉestren ĉi-matene, sed mi devas reveni antaŭ la tria, ĉar ge-sroj Rukastelo foriros por viziti, kaj forestos dum la tuta vespero, do mi ĝojus se vi povas diri al mi la signifon de la eventoj, kaj antaŭ ĉio, kion mi devas fari.