― Ŝi neniam estis feliĉe ĉehejme, ne estis f-ino Alica, ek de la edziĝo de la patro. Ŝi estis ŝajnneglektita kaj ne havis voĉon pri io ajn, sed aferoj malboniĝis por ŝi ĝis post ŝi konatiĝis kun s-ro Faŭlero ĉe domo de amiko. Laŭ mia kompreno, f-ino Alica havas propraĵon sian per testamento, sed ŝi estis tiel kvieta kaj pacienca, ŝi estis, ke ŝi neniam diris eĉ unu vorton pri tio, sed lasis ĉion en la mano de s-ro Rukastelo; sed kiam estis eble ke ŝi havos edzon, kiu petos ĉion kion la leĝo rajtigas lin, tiam ŝia patro opiniis ke estas tempo halti tion. Li deziris ke ŝi subskribu paperon, tiel ke ĉu ŝi edziniĝos aŭ ne li povos uzi la monon. Kiam ŝi ne subskribis, li ade ĝenis ŝin ĝis kiam ŝi malsaniĝis per cerbfebro, kaj dum ses semajnoj ŝi estis mortmalsana. Tiam ŝi resaniĝis, ŝi ŝlifiĝis ĝis ombro, kaj kun sia belega hararo fortondita; sed tio igis neniun ŝanĝon en la junulo, kaj li algluiĝis al ŝi kiel iu ajn vera viro.
― Ha, ― diris Holmso, ― mi opinias, ke tio, kion vi bonvole diris al ni, bone klarigas la aferon, kaj mi povas dedukti la ceteran. S-ro Rukastelo do, mi supozas, estigis tiun malliberecon?
― Jes, sinjoro.
― Kaj venigis f-inon Hunteron de Londono por forigi la malagrablan persistadon de s-ro Faŭlero.
― Jes, ja, sinjoro.
― Sed s-ro Faŭlero, persistemulo, kiel iu ajn bona maristo devas esti, blokadis la domon, kaj trafante vin, sukcesis, per argumentoj metalaj kaj aliaj, konvinki vin ke viaj koncernoj estas same kiel la liaj.
― S-ro Faŭlero estas tre ĝentila, bonfarema sinjoro, ― diris s-ino Tolero serene.
― Kaj per tio li sukcesis ke havigas al via bona viro sufiĉe da alkoholaĵo, kaj ke eskalo pretiĝos en tiu momento, kiam la mastro forestos.
― Vi pravas, sinjoro, ĝuste tiele.
― Mi certas ke ni devas pardonpeti al vi, s-ino Tolero, ― diris Holmso, ― ĉar vi certe klarigis ĉiujn enigmojn. Kaj jen la kampara kirurgo kaj s-ino Rukastelo. Mi opinias, Vatsono, ke ni devas prefere eskorti f-inon Hunteron al Vinĉestro, ĉar laŭ mi nia locus standi[10] nun estas dubinda.
Kaj tiele oni solvis la misteron de la minaca domo kun la sangofagoj antaŭ la ĉefpordo. S-ro Rukastelo postvivis, sed li estis de tiam kadukulo, kaj oni vivigis lin per la zorgo de lia dediĉata edzino. Ili ankoraŭ vivas kun siaj maljunaj geservistoj, kiuj eble scias tiom multe pri la antaŭvivo de la geRukasteloj ke Rukastelo hezitus maldungi ilin. S-ro Faŭlero kaj f-ino Rukastelo geedziĝis per speciala licenco en Sudhamptono en la tago post sia forflugo, kaj li nun registrare oficas en Maŭricio. Pri f-ino Viola Huntero, mia amiko Holmso, tute al mia desaponto, ne plu manifestis interesiĝon, kiam ŝi fine ĉesis esti centro de unu el liaj enigmoj, kaj ŝi nun estras privatan lernejon en Valsalo, kie ŝi trafis, mi kredas, konsiderindan sukceson.[11]
11
La patrino de Arthur Conan Doyle sugestis al li rakonton pri junulino kun belegaj orkoloraj haroj, kiun oni forkaptas; kies hararon oni fortondas kaj kiun oni igas enpersonigi alian junulinon samharkoloran. Sub la plumo de Conan Doyle la orkolora hararo iĝis la malpli spektakla kaŝtankoloro kaj la forkaptado iĝis dungado en minaca domego.