Alico iom dubis ĉu ankaŭ ŝi devus kuŝi survizaĝe kiel la tri ĝardenistoj, sed ŝi ne memoris iun tian regulon pri procesioj; "kaj, krome, kiel utilus procesio," pensis ŝi, "se ĉiuj devus kuŝi survizaĝe kaj tiel ne povus vidi ĝin?" Do ŝi staris kiel ĝis tiam, kaj atendis.
Kiam la procesio atingis la lokon de
Alico, ili ĉiuj haltis kaj rigardis ŝin, kaj la Reĝino diris, severe, "Kiu estas tiu?" Ŝi diris tion al la Bubo de Keroj, kiu nur klinis sin kaj ridetis responde.
"Idioto!" diris la Reĝino, skuante sian kapon sen pacience; kaj, turninte sin al Alico, ŝi daŭrigis, "Kiel vi nomiĝas, infano?"
"Mi nomiĝas Alico, via Moŝto," diris Alico tre ĝentile; sed ŝi pludiris, nur al si, "Ho, ili estas nur ludkartaro. Ne necesas timi ilin!"
"Kaj kiuj estas tiuj?" diris la Reĝino, indikante la tri ĝardenistojn kiuj kuŝis ĉirkaŭ la rozarbo; car, komprenu, ili kuŝis survizaĝe, kaj la ilustraĵo sur iliaj dorsoj estis sama kiel tiu sur la aliaj kartoj, kaj tial ŝi ne povis scii ĉu ili estas ĝardenistoj, aŭ soldatoj, aŭ korteganoj, aŭ tri el ŝiaj propraj infanoj.
"Kiel mi scius?" diris Alico, kaj ŝin surprizis ŝia propra kuraĝo. "Ne koncernas min."
La Reĝino fariĝis karmezina pro furiozo, kaj, kolerege rigardinte ŝin dum momento kiel sovaĝa besto, ŝi komencis krii, "Senkapigu ŝin! Senkap—"
"Absurdaĵo!" diris Alico, tre laŭte kaj decideme, kaj la Reĝino silentiĝis.
La Reĝo tuŝis ŝian brakon kaj timide diris, "Pripensu, kara: ŝi estas nur infano!"
La Reĝino forturniĝis kolere de li, kaj diris al la Bubo: "Turnu ilin!"
La Bubo obeis, tre zorge, per unu piedo.
"Leviĝu!" kriis la Reĝino per akra, laŭta voĉo, kaj la tri ĝardenistoj tuj eksaltis, kaj komencis riverenci al la Reĝo, la Reĝino, la reĝaj infanoj, kaj ĉiu alia.
"Ĉesigu tion!" kriegis la Reĝino, "Vi kapturnas." Kaj, turninte sin al la rozarbo, ŝi pludiris, "Kion vi faradis ĉi tie?"
"Bonvolu, via Moŝto," diris Du, per tre humila tono, surgenuiĝante dum li parolis, "ni penis—"
"Mi vidas!" diris la Reĝino, kiu intertempe ekzamenadis la rozojn. "Senkapigu ilin!" kaj la procesio plu marŝis, sed tri el la soldatoj postrestis por ekzekuti la povrajn ĝardenistojn, kiuj kuris al Alico por protektiĝi.
"Oni ne senkapigos vin!" diris Alico, kaj ŝi metis ilin en grandan florpoton kiu staris apude. La tri soldatoj vagadis dum unu-du minutoj, serĉante ilin, kaj poste trankvile formarŝis por reatingi la aliajn.
"Ĉu vi senkapigis ilin?" kriis la Reĝino.
"Iliaj kapoj estas for, via Moŝto!" la soldatoj kriis responde.
"Bone!" kriis la Reĝino. "Ĉu vi scias ludi kroketon?"
La soldatoj silentis kaj rigardis Alicon, car la demando evidente celis ŝin.
"Jes!" kriis Alico.
"Venu, do!" muĝis la Reĝino, kaj Alico eniris la proesion, demandante al si kio nun okazos.
"Estas—estas tre bela tago!" diris timida voĉo apud ŝi. Ŝi marŝadis apud la Blanka Kuniklo, kiu rigardetis malkviete ŝian vizaĝon.
"Tre," diris Alico. "Kie estas la Dukino?"
"Ĉit! Ĉit!" diris la Kuniklo per mallaŭta, rapidema tono. Li rigardis malkviete trans sian ŝultron dum li parolis, kaj poste li levis sin sur siajn piedpintojn, metis sian buŝon proksime al ŝia orelo, kaj flustris, "Oni verdiktis ŝian ekzekutiĝon."
"Pro kio?" diris Alico.
"Ĉu vi diris 'Domaĝe!'?" la Kuniklo demandis.
"Tute ne," diris Alico. "Mi ne opinias ke estas domaĝe. Mi diris 'Pro kio?'"
"Ŝi frapis la orelojn de la Reĝino—" la Kuniklo komencis. Alico ekridis. "Ho, ĉit!" la Kuniklo flustris per timoplena tono. "La Reĝino aŭdos vin! Komprenu, ŝi venis iom malfrue, kaj la Reĝino diris—"
"Al viaj lokoj!" kriis la Reĝino per tondra voĉo, kaj oni komencis diskuradi ĉiudirekten, falpuŝante unu la alian: tamen, ili kvietiĝis post unu-du minutoj, kaj la ludo komenciĝis.
Alico opiniis ke ĝis tiam neniam ŝi vidis tiom kuriozan kriketludejon: ĝi konsistis tute el krestetoj kaj sulkoj; la kroketkugloj konsistis el vivantaj erinacoj, kaj la maleoj
el vivantaj feni- kopteroj, kaj la soldatoj fleksis sin kaj staris sur siaj manoj kaj piedoj por fariĝi arkoj.
La ĉefa ma- facilaĵo kiun trovis unue Alico estis manipuli sian fenikopteron: ŝi sukcesis sufiĉe komforte aranĝi
ĝian korpon sub sian brakon, kun la kruroj pendantaj, sed plejofte, ĝuste kiam ŝi sukcesis bone rektigi la kolon kaj pretis bati la erinacon per ĝia korpo, ĝi insiste torde turnis sin kaj rigardis ŝian vizaĝonkun tia esprimo de senkompreno ke ŝi ne povis ne ekridi: kaj, kiam ŝi sukcesis subenigi ĝian kapon, kaj estis preta rekomenci, tre provokis ŝin trovi ke la erinaco jam malruliĝis kaj komencis forrampi: krome, kutime kresteto aŭ sulko blokis ŝin kien ajn ŝi volis bati la erinacon, kaj, car la fleksitaj soldatoj konstante rektigis sin kaj marŝis al aliaj partoj de la ludejo, Alico baldaŭ konkludis ke vere la ludo estas tre malfacila.
La ludantoj ĉiuj ludis samtempe, sen atendi siajn vicojn, tutdume kverelante, kaj sencede postulante la erinacojn; kaj post tre nelonge la Reĝino furiozis, kaj ĉirkaŭstampfadis kriante, "Senkapigu lin!" aŭ "Senkapigu ŝin!" proksimume ĉiu- minute.
Alico komencis tre malkvietiĝi: estas vere ke ankoraŭ neniu disputo estiĝis inter ŝi kaj la Reĝino, sed ŝi sciis ke tio povus okazi je iu minuto, "kaj tiam," pensis ŝi, "kio okazus al mi? Oni amegas senkapigi, ĉi tie: plej mirige estas ke plu vivas iu!"
Ŝi serĉis ian metodon eskapi, kaj demandis al si kiel foriri sen rimarkiĝi, tiam ŝi ekrimarkis kuriozan aperaĵon en la aero: ĝi multe perpleksis ŝin unue, sed rigardinte ĝin dum unu-du minutoj ŝi rekonis ke ĝi estas rideto, kaj ŝi diris al si, "Jen la Ĉeŝira Kato: nun mi povos konversacii."
"Kiel estas?" diris la Kato, tuj kiam estis sufiĉa buŝo por paroli.
Alico atendis ĝis aperis la okuloj, kaj tiam kapjesis. "Ne utilos paroli al ĝi," ŝi pensis, "antaŭ ol aperos ĝiaj oreloj, aŭ almenaŭ unu el ili." Post plia minuto la tuta kapo aperis, kaj tiam Alico demetis sian fenikopteron, kaj komencis raporti pri la ludo, estante tre ĝoja ĉar iu aŭskultas ŝin. La Kato ŝajne opiniis ke sufiĉe da ĝi nun videblas, kaj pliaj partoj ne aperis.
"Mi opinias ke ili tute ne honeste ludas," Alico komencis, iom plende, "kaj ĉiuj kverelas tiom ke oni ne povas aŭdi sin paroli—kaj ŝajnas ke tute ne estas reguloj; se reguloj ja ekzistas, neniu atentas ilin—kaj estas konfuzege ke ĉio vivas; ekzemple, tie estas la arko tra kiun mi devos bati erinacon, ĝi promenas ĉe la alia finaĵo de la ĝardeno—kaj mi ĵus devis kroketi la erinacon de la Reĝino, sed ĝi forkuris kiam ĝi vidis mian erinacon veni!"
"Kaj kiom plaĉas al vi la Reĝino?" diris la Kato per mallaŭta voĉo.
"Neniom," diris Alico: "ŝi tute—" Ĝuste tiam ŝi rimarkis ke la Reĝino staras proksime malantaŭ ŝi, aŭskultante: do ŝi pludiris "—sendube venkos, tiel ke apenaŭ utilas fini la ludon."
La Reĝino ridetis kaj forpaŝis.
"Al kiu vi parolas?" diris la Reĝo, venante al Alico, kaj rigardante la kapon de la Kato tre dube.
"Amiko mia—Ĉeŝira Kato," diris Alico: "permesu ke mi konigu vin."