Выбрать главу

La Dukino elektis, kaj post malgranda momento jam estis for.

"Ni daŭrigu la ludon," la Reĝino diris al Alico; kaj pro timo Alico ne kuraĝis diri eĉ vorton, sed malrapide sekvis ŝin al la kroketludejo.

La aliaj gastoj utiligis la foreston de la Reĝino kaj ripozis en la ombroj: tamen, tuj kiam ili vidis ŝin, ili rapidis denove ludadi, kaj la Reĝino nur komentis ke eĉ momenta prokrasto signifos ilian morton.

Tutdum la ludado la Reĝino neniam ĉesis kvereli kun la aliaj ludantoj kaj krii "Senkapigu lin!" aŭ "Senkapigu ŝin!" La kondamnitojn arestis la soldatoj, kiuj kompreneble devis ĉesi esti arkoj por fari tion, tiel ke post eble duona horo plene mankis arkoj, kaj ĉiuj ludantoj—escepte de la Reĝo, la Reĝino, kaj Alico, estis arestitaj kaj ekzekutotaj.

La Reĝino ĉesis ĉirkaŭkuradi, tute senspire, kaj diris al Alico, "Ĉu vi jam renkontis la Falsĥelonion?"

"Ne," diris Alico. "Mi eĉ ne scias kio estas Falsĥelonio."

A

"Oni faras Falĥelonian Supon per ĝi," diris la Reĝino.

"Mi neniam vidis tian beston, nek aŭdis pri ĝi," diris Alico.

"Venu, do," diris la Reĝino, "kaj li rakontos al vi sian historion."

Dum ili kune formarŝis, Alico aŭdis la Reĝon diri per nelaŭta voĉo al la tuta grupo, "Vi ĉiuj estas pardonitaj." "Nu, tio estas bona!" ŝi diris al si, ĉar ŝin tre malfeliĉigis la nombro da ekzekutoj ordonitaj de la Reĝino.

Tre baldaŭ ili atingis Grifon kiu kuŝis dormante en la sunlumo. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la bildon.) "Vigligu vin, pigrulo!" diris la Reĝino, "kaj konduku ĉi tiun junulinon por renkonti la Falsĥelonion kaj por aŭdi lian historion. Mi devas reiri por prizorgi ekzekutojn kiujn mi ordonis," kaj ŝi formarŝis, lasante Alicon sola kun la Grifo. AI Alico la besto ne aspektis tute fidinda, sed ĝenerale ŝi opiniis ke estos egale sendanĝere resti kun ĝi

kiel sekvi tiun sovaĝan Reĝinon: do ŝi atendis.

La Grifo sidiĝis kaj frotis siajn okulojn: post tio ĝi rigardis la Reĝinon ĝis ŝi estis ne plu videbla: kaj post tio ĝi ridklukis. "Kia amuzo!" diris la Grifo, duone al si, duone al Alico.

"Kio amuzas?" diris Alico.

"Nu, ŝi," diris la Grifo. "Ŝi nur imagas, ja: oni neniam ekzekutas neniun, komprenu. Venu!"

"Ĉiu diras 'venu!' ĉi tie," pensis Alico, dum ŝi malrapide sekvis ĝin: "Neniam dum mia tuta vivo oni tiom ordonis al mi, neniam!"

Ili ne tre longe marŝis antaŭ ol vidi el for la Falsĥelonion, kiu sidis malfeliĉe kaj sole sur malgranda roka breto, kaj, dum ili proksimiĝis, Alico povis aŭdi lin ĝemadi kvazaŭ lia koro rompiĝas. Ŝi profunde kompatis lin. "Pro kio li malfeliĉas?" ŝi demandis al la Grifo. Kaj la Grifo respondis, per vortoj preskaŭ identaj kun la antaŭaj, "Li nur imagas, ja: li ne havas nenian malfeliĉon,

komprenu. Venu!"

Do ili iris al la Falsĥelonio, kiu rigardis ilin per grandaj okuloj plenaj de larmoj, sed diris nenion.

"Ĉi tiu ci junulino," diris la Grifo, "ŝi volas

n

por koni vian historion, tion ŝi volas."

"Mi rakontos ĝin al ŝi," diris la Falsĥelonio per profunda, kava tono. "Sidiĝu, vi ambaŭ, kaj ec ne unu vorton diru antaŭ ol mi finos."

Do ili sidiĝis, kaj neniu parolis dum pluraj minutoj. Alico pensis, "Mi ne komprenas kiel li povos fini, se li ne komencos." Sed ŝi atendis pacience.

"Iam," diris la Falsĥelonio fine, kun profunda ĝemo, "mi estis vera Ĥelonio."

Tiujn vortojn sekvis tre longa silento, kiun interrompis nur fojfoja krieto "Hjckrrh!" de la Grifo, kaj la konstanta profunda plorado de la Falsĥelonio. Alico preskaŭ leviĝis kaj diris, "Dankon, Sinjoro, pro via tre interesa rakonto," sed ŝi pensis ke neeviteble devas esti pli, do ŝi sidis kviete kaj diris nenion.

7 La Grifo parolas Grifan dialekton, tial liaj stangaj esprimoj.

"Kiam ni estis junaj," la Falsĥelonio fine daŭrigis, pli trankvile, kvankam li ankoraŭ fojfoje ploris, "ni lernis en lernejo en la maro. La mastro estis maljuna Ĥelonio—ni kutime nomis lin Testudo—"

"Kial vi nomis lin Testudo, se li ne estis tio?" Alico demandis.

"Ni nomis lin Testudo ĉar li testis nin," diris la Falsĥelonio kolere; "vere vi estas stulta!"

"Vi devus honti farante tiom simplan demandon," aldonis la Grifo; kaj ili ambaŭ sidis silente kaj rigardis kompatindan Alicon, kiu sentis sin preta subiĝi en la teron. Fine la Grifo diris al la Falsĥelonio, "Plu rakontu, oldulo! Ne perdu la tutan tagon!" kaj li daŭrigis per ĉi tiuj vortoj:—

"Jes, ni studis en lernejo en la maro, kvankam eble vi ne kredas tion—"

"Mi neniam diris ke mi ne kredas!" interrompis Alico.

"Jes ja," diris la Falsĥelonio. "Ĉit!" aldonis la Grifo, antaŭ ol Alico povis denove paroli. La Falsĥelonio daŭrigis. "Ni ricevis la plej bonan edukon—efektive, ni vizitis la lernejon ciutage—"

"Ankaŭ mi studis en taglernejo," diris Alico. "Ne necesas tiom fieri."

"Kun ekstraĵoj?" demandis la Falsĥelonio, iom malkviete.

"Jes," diris Alico, "ni studis la Francan kaj muzikon."

"Kaj lavadon?" diris la Falsĥelonio.

"Certe ne!" diris Alico indigne.

"Ha! Do via ne estis vere bona lernejo," diris la Falsĥelonio per tono de granda kvietiĝo. "Nu, en nia oni aldonis, fine de la listo, 'Franca, muziko, kaj lavado—ekstraj.'"

"Vi tamen ne multe bezonis ĝin," diris Alico; "car vi loĝis sur la fundo de la maro."

"Mi ne estis sufice rica por studi ĝin," diris la Falsĥelonio ĝemante. "Mi studis nur la norman kurson."

"El kio ĝi konsistis?" demandis Alico.

"Regado kaj Kribrado, kompreneble, estis la unuaj," la Falsĥelonio respondis; "kaj sekvis la diversaj fakoj de Aritmetiko—

Ambicio, Subbrakado, Multplikado kaj Sinvido."

"Mi neniam aŭdis pri 'Multplikado'," Alico kuraĝis diri. "Kio ĝi estas?"

La Grifo levis ambaŭ antaŭpiedojn surprizite. "Neniam aŭdis pri multplikado!" ĝi krietis. "Vi scias kion signifas multe efepliki, supozeble."

"Jes," diris Alico dubeme: "ĝi signifas— fari—ian—longan—klarigon."

"Do," la Grifo daŭrigis, "se vi ne komprenas kio estas mult-pliki, vi vere estas stultulo."

Alico ne sentis kuraĝon pli demandi pri tio, do ŝi turnis sin al la Falsĥelonio, kaj diris, "Kion alian vi studis?"

"Nu, Misterion," la Falsĥelonio respondis, kalkulante la temojn per siaj piedpalmoj,— "Misterion, antikvan kaj modernan, kun Marografio: sekvis Dissegado—la Distren- instruisto estis maljuna kongra angilo, kiu venis unufoje dum ĉiu semajno: li instruis al ni Dissegadon, Prizadon, suran kaj suban,

kaj Olean Penetradon."

"Kia estis tio?" diris Alico.

"Nu, mi mem ne povas montri al vi," la Falsĥelonio diris: "mi estas tro rigida. Kaj la Grifo neniam lernis ĝin."

"Malsufice da tempo," diris la Grifo: "sed mi lernis de la Instruisto de Klasikoj. Li estis olda krabo, li."

"Mi neniam lernis de li," la Falsĥelonio diris ĝemante. "Li instruadis pri La Ino kaj Bleko, laŭdire."

"Tiel estis, tiel estis," diris la Grifo, siavice ĝemante, kaj ambaŭ bestoj kaŝis sian vizaĝon per siaj piedoj.

"Kaj kiom da horoj ciutage vi studis?" diris Alico, rapidante ŝanĝi la temon.

"Dek horojn dum la unua tago," diris la Falsĥelonio: "naŭ dum la sekva, kaj tiel plu."

"Kia kurioza aranĝo!" krietis Alico.

"Tial oni nomas la klasojn lecionoj," la Grifo komentis: "car ciutage oni studas nur onon."

Tio estis tute nova ideo por Alico, kaj ŝi pensis pri ĝi iom antaŭ ol denove paroli. "Do la dek-unua tago devis esti feritago." "Kompreneble," diris la Falsĥelonio. "Kaj kio okazis dum la dek-dua tago?" Alico daŭrigis fervore.