Выбрать главу

"Sufiĉe pri lecionoj," la Grifo interrompis per tre decida tono. "Rakontu al ŝi nun iom pri la ludoj."

ĈAPITRO X

LA OMARA KVADRILO

La Falsĥelonio profunde ĝemis kaj tiris la dorson de unu piedpalmo trans siajn okulojn. Li rigardis Alicon kaj penis paroli, sed, dum unu-du minutoj, larmoj neebligis tion. "Samkiel se li havus oston en sia gorĝo," diris la Grifo; kaj ĝi ekkomencis skui lin kaj bati lian dorson. Fine la Falsĥelonio rekapablis uzi sian voĉon, kaj, kun larmoj fluantaj sur liaj vangoj, li rekomencis:

"Vi eble ne multe loĝis sub la maro—" ("Ne," diris Alico)—"kaj eble oni neniam konatigis al vi omaron—" (Alico komencis diri "Mi iam gustumis—" sed haltigis sin rapide, kaj diris, "Ne, neniam,") "—do vi tute ne povas koncepti kiom plezuriga estas Omara Kvadrilo!"

"Tute ne," diris Alico. "Kia danco ĝi estas?"

"Nu," diris la Grifo, "oni unue enviciĝas laŭlonge de la marbordo—"

"Du vicoj!" kriis la Falsĥelonio. "Fokoj, ĥelonioj, salmoj, kaj la ceteraj: poste, foriginte ĉiujn meduzojn—"

"Tio kutime estas longedaŭra tasko," interrompis la Grifo.

"—oni antaŭenpaŝas dufoje—" "Ĉiu kun omaro kiel partnero!" kriis la Grifo.

"Kompreneble," la Falsĥelonio diris: "antaŭenpaŝu dufoje, turniĝu al partneroj—" "—interŝanĝu omarojn, kaj retreniru samorde," daŭrigis la Grifo.

"Kaj post tio, komprenu," pludiris la

Falsĥelonio, "ĵetu la—"

"La omarojn!" kriis la Grifo, saltante en la aeron.

"—kiel eble plej for en la maron—" "Naĝe sekvu ilin!" kriegis la Grifo. "Transkapen saltu en la maro!" kriis la Falsĥelonio, kapriolante senrezerve.

"Denove interŝanĝu omarojn!" kriis la Grifo plej laŭte.

"Retren al la tero, kaj—jen la tuta unua parto," diris la Falsĥelonio, subite nelaŭtigante sian vocon, kaj la du uloj, kiuj ĝis tiam cirkaŭsaltadis freneze, residiĝis tre malfelice kaj silente, kaj rigardis Alicon.

"Sendube la danco estas tre bela," diris Alico timide.

"Ĉu vi deziras vidi iom el ĝi?" diris la Falsĥelonio.

"Tre fervore," diris Alico. "Jen, ni provu la unuan parton!" diris la Falsĥelonio al la Grifo. "Ni povas danci sen la omaroj, komprenu. Kiu el ni kantu?"

"Ho, vi kantu," diris la Grifo. "Mi jam forgesis la vortojn."

Do ili komencis solene danci ĉirkaŭ Alicon, fojfoje tretante ŝiajn piedfingrojn kiam ili tro proksimiĝis, kaj gestante per siaj antaŭpiedoj por bati la tempojn, dum

la Falsĥelonio kantis ĉi tion, tre malrapide kaj morne:—

"Bonvolu marŝi pli rapide," diris al helik' merlang', "Foceno tretas mian voston kaj elfluas mia sang'. La ĥelonioj kaj omaroj nin sur plaĝ' atendas por Ke ni renkontu ilin kaj ni ĉiuj dancu kun fervor'. Gu ne, ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes vi venos por la danc'? Ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne vi venos por la danc'f

"Gar tre agrable estos kiam oni ĵetos nin en mar- on malproksimen kun la ĝojaj ĥelonioj kaj omar­oj!" sed respondis la heliko ke tro grandas la distanc'. Elkore li lin dankas, sed ne venos al la danc'. Ne volas aŭ ne povas kune veni al la danc'. Ne povas aŭ ne volas kune veni al la danc'.

"Ĉu vere gravas la distanco?" lin demandis la amik\ "De nia bordo al alia povos naĝi ni, Helik'. Ju pli foros ni de Г Angla, des pli malfor de la Franc­a; do vi al la fest', amata best', kunvenu por la danc\ Ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne vi venos por la danc'? Ĉu ne, ĉu jes, ĉu ne, ĉu jes vi venos por la danc'?"

"Dankon, estas tre interese rigardi la dancon," diris Alico, danka car ili finis; "kaj mi ege ŝatas tiun kuriozan kanton pri la merlango!"

"Nu, rilate la merlangojn," diris la Falsĥelonio, "ili—vi jam vidis ilin, kompreneble."

"Jes," diris Alico, "mi ofte vidis ilin ce la tagman-" ŝi eksilentis abrupte.

"Mi ne scias kie estas la Tagman," diris la Falsĥelonio, "sed, car vi tiom ofte vidis ilin, kompreneble vi scias kiel ili aspektas?"

"Mi kredas ke jes," Alico respondis

penseme. "Ili tenas la voston en la buŝo—kaj estas kovritaj per paneroj."

"Vi eraras pri la paneroj," diris la Falsĥelonio: "paneroj forlaviĝus en la maro. Sed ili ja tenas la voston en la buŝo; kaj la kialo estas—" nun la Falsĥelonio oscedis kaj fermis siajn okulojn—"Diru al ŝi la kialon kaj ĉion tian," li diris al la Grifo.

"La kialo estas," diris la Grifo, "ke ili insistis iri kun la omaroj al la danco. Do ili ĵetiĝis malproksimen en la maron. Do ili devis longe fali. Do iliaj vostoj fiksiĝis en iliaj buŝoj. Do ili ne povis elpreni ilin. Jen ĉio."

"Dankon," diris Alico, "estas tre interese. Mi neniam antaŭe sciis tiom pri merlangoj."

"Mi povas diri al vi ankaŭ ion pri helikoj, se vi deziras," diris la Grifo. "Ĉu vi scias kial ili nomiĝas helikoj?"

"Mi neniam pripensis tion," diris Alico. "Kial?"

"Ili poluras la botojn kaj ŝuojn," la Grifo respondis solene.

Alico plene perpleksiĝis. "Poluras la botojn kaj ŝuojn?" ŝi ripetis per senkomprena tono.

"Nu, kiel oni poluras viajn ŝuojn?" diris la Grifo. "Kiel oni nomas la arton nigrigi ilin?"

Alico rigardis siajn ŝuojn kaj pensis iom antaŭ ol respondi. "Nigriko, mi supozas."

"Botojn kaj ŝuojn sub la maro," la Grifo daŭrigis per basa voĉo, "oni heligas per heliko. Nun vi scias."

"Kaj el kio ili konsistas?" Alico demandis tre scivole.

"Plendoj kaj kalkuloj, kompreneble," la Falsĥelonio diris, iom senpacience: "ĉiu salikoko povus respondi tion." Kaj la Grifo aldonis, "Nun ni aŭskultu kelkajn viajn aventurojn."

"Mi povus rakonti miajn aventurojn—de la komenco de la hodiaŭa mateno," diris Alico, iom timide: "sed ne utilus paroli pri hieraŭ, ĉar mi estis alia persono tiam."

"Klarigu tion," diris la Falsĥelonio.

"Ne, ne! Unue la aventuroj," diris la Grifo per senpacienca tono: "klarigoj bezonas multegan tempon."

Do Alico komencis rakonti al ili siajn aventurojn, ekde kiam ŝi unue vidis la Blankan Kuniklon. Unue ŝi estis iomete nervoza, car la du bestoj tre proksimiĝis al ŝi, po unu ĉiuflanke, kaj malfermis siajn okulojn kaj buŝon tre larĝe; sed ŝi plikuraĝiĝis dum ŝi rakontis. Ŝiaj aŭskultantoj tute silentis ĝis ŝi atingis la parton pri la deklamado de 'Vi estas maljuna, Patro Vilhelmo' al la Raŭpo, kiam la vortoj fariĝis tute malĝustaj, kaj la Falsĥelonio forte enspiris kaj diris, "Tre kurioze!"

"Preskaŭ laŭeble plej kurioze," diris la Grifo.

"Tute malĝustaj!" la Falsĥelonio ripetis penseme. "Mi deziras aŭdi ŝin provi deklamon nun. Ordonu ke ŝi komencu." Li rigardis la Grifon kvazaŭ kredante ke ĝi iel estas aŭtoritatulo por Alico.

"Stariĝu kaj deklamu 'Jen la Voĉ de Г Pigrulo,'" diris la Grifo.

"Kiom la bestoj ordonas kaj devigas deklami!" pensis Alico. "Estus egale bone esti en la lernejo." Tamen ŝi leviĝis kaj komencis deklami ĝin, sed ŝia kapo estis plena de la Omar-Kvadrilo, kaj ŝi apenaŭ sciis kion ŝi diras; kaj la vortoj ja fariĝis tre kuriozaj:—

Jen la voĉ' de Г Omaro: mi aŭdis lin diri "Vi min bakis tro longe, mi devos min ŝmiri." Kiel ganso per brovo do li per la nazo Pli ordigas la zonon; post tiu emfazo Li staras ĉeborde kaj svingas pafarkon: Tie! gaje kaj ŝerce li mokas la Ŝarkon: Sed se venas la tajdo kaj ŝarkoj alnaĝas, Lia voĉo timidas kaj li malkuraĝas.

"La vortoj estis tre diferencaj kiam mi deklamadis ĝin en mia infanaĝo," diris la Grifo.