"Nu, mi neniam antaŭe aŭdis ĝin," diris la Falsĥelonio; "sed ĝi sonas nekutima absurdaĵo."
Alico diris nenion: ŝi sidiĝis kun la
vizaĝo en la manoj, demandante al si ĉu iam denove ĉio estos normala.
"Mi volas ke ŝi klarigu ĝin," diris la Falsĥelonio.
"Ŝi ne povas klarigi," diris la Grifo rapide. "Deklamu la duan strofon."
"Sed pri lia zono?" la Falsĥelonio persistis. "Kiel li povus ordigi ĝin per sia nazo?"
"Estas la unua pozicio dum dancado," Alico diris, sed ŝin multe konsternis la tuto, kaj ŝi volegis ke ili diskutu alian temon.
"Deklamu la sekvan strofon," la Grifo ripetis: "ĝi komenciĝas per 'Dum ĝardenon mi pasis'." Alico ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ŝi fuŝos ĝin, kaj ŝi daŭrigis per trema voĉo:—
Dum ĝardenon mi pasis, jen stranga afero
Ĉar pasteĉon manĝadis la Strig' kaj Pantero:
Por Panter' rezerviĝis viando kaj pasto,
Kaj restis la ujo por manĝ' de la gasto.
Post la fino de Г manĝo omaĝis Pantero Al la Strig' per kompleza donac' de kulero, Per tranĉilo kaj forko Panter' kompletigon De Г bankedo estigis manĝante la—
"Kiel utilas ripeti ĉion tian," la Falsĥelonio interrompis, "se vi ne klarigas dum vi rakontas? Mi neniam aŭdis ion pli konfuzan."
"Jes, mi opinias ke plej bone estos ke vi ne plu deklamu," diris la Grifo, kaj Alico tre volonte konsentis.
"Ĉu ni provu alian parton de la Omar- Kvadrilo?" la Grifo daŭrigis. "Aŭ ĉu vi preferas ke la Falsĥelonio kantu por ni?"
"Ho, kanton mi petas, se la Falsĥelonio komplezos," Alico respondis, tiom fervore ke la Grifo diris per tono indikanta ofendiĝon, "Hm! Vere nekredebla gusto! Kantu por ŝi 'Ĥelonia Supo', oldulo!"
La Falsĥelonio ĝemis profunde, kaj komencis, per voĉo preskaŭ sufokita de plorado, kanti ĉi tion:—
Verda kaj riĉa Supo bela Atendas ĝi en ujo hela! Gin trinkus ĝoje eĉ la lupo! Sup' de Г vespero, bela Supo! Sup' de Г vespero, bela Supo! Be—la Su—po! Be—la Su—po! Su—up' de Г ves—pe—ro, Bela, bela Supo!
Bela kaj varma! Vi tre dolus Se vi alian manĝon volus. Kiu ne donus ĉion por du p encoj nur da Bela Sup'? Pencoj nur da Bela Sup'? Be—la Su—po! Be—la Su—po! Su—up' de Г ves—pe—ro, Bela, bela SUPO!
"Denove la refrenon!" kriis la Grifo, kaj la Falsĥelonio ĵus komencis ripeti ĝin, kiam la krio "Komenciĝas la proceso!" aŭdiĝis el for.
"Venu!" kriis la Grifo, kaj, prenante Alicon per la mano, ĝi forrapidis sen atendi la finon de la kanto.
"Kiu proceso?" Alico anhelis dum ŝi kuris; sed la Grifo nur respondis "Venu!" kaj kuris des pli rapide, dum pli kaj pli fade venis, portate de la venteto sekanta ilin, la melankoliaj vortoj:—
Su—up' de Г ves—pe—ro, Bela, bela Supo!
ĈAPITRO XI
KIU ŜTELIS LA TORTETOJN?
La Reĝo kaj Reĝino de Keroj sidis sur sia trono kiam ili alvenis, kaj granda amaso da uloj ĉirkaŭis ilin—ĉiaj malgrandaj birdoj kaj bestoj, kaj ankaŭ la tuta kartaro: la Bubo staris antaŭ ili, ĉenite, kaj ĉiuflanke de li estis soldato gardanta lin; kaj proksime al la Reĝo estis la Blanka Kuniklo, kun trumpeto en unu mano, kaj pergamena rulaĵo en la alia. En la mezo mem de la kortego estis
tablo, sur kiu estis granda telero da tortetoj: ili estis tiom allogaj ke rigardo al ili malsatigis Alicon—"Ili rapidu fini la proceson," ŝi pensis, "kaj disdonu la manĝaĵojn!" Sed ŝajne tio ne okazos; do ŝi komencis ĉirkaŭrigardi ĉion por pasigi la tempon.
Alico neniam antaŭe estis en tribunalejo, sed ŝi legis pri ili en libroj, kaj ŝin plezurigis ke ŝi scias la nomon de preskaŭ ĉio tie. "Jen la juĝisto," ŝi diris al si, "pro lia granda peruko."
Efektive, la juĝisto estis la Reĝo; kaj, car lia krono estis sur lia peruko (rigardu la antaŭbildon se vi volas vidi kiel li faris tion), li aspektis tŭte ne komforta, kaj certe ĝi ne beligis lin.
"Kaj jen la ĵuriejo," pensis Alico, "kaj tiuj dek du uloj," (ŝi devis diri "uloj", komprenu, car kelkaj el ili estis bestoj, kaj kelkaj estis birdoj), "mi supozas ke ili estas la ĵurio. Ŝi diris ĉi tiun vorton al si du- aŭ tri-foje, kaj iom fieris pro ĝi: ĉar ŝi opiniis, tute prave, ke tre malmultaj knabinetoj ŝiaaĝaj scias ĝian signifon. Tamen, "juĝantoj" tute sufiĉus.
La dek du ĵurianoj ĉiuj okupis sin per skribado sur ardezojn. "Kion ili faras?" Alico flustris al la Grifo. "Ankoraŭ estas nenio skribinda, ĉar la proceso ankoraŭ ne komenciĝis."
"Ili skribas siajn nomojn," la Grifo flustris responde, "por ne forgesi ilin antaŭ la fino de la proceso."
"Stultuloj!" Alico komencis per laŭta indigna voĉo, sed ŝi eksilentis haste, ĉar la Blanka Kuniklo kriis, "Silentu en la kortego!" kaj la Reĝo surmetis siajn okulvitrojn kaj maltrankvile ĉirkaŭrigardis por trovi kiu parolas.
Alico povis vidi, egale bone kiel se ŝi transrigardus iliajn ŝultrojn, ke ĉiuj ĵurianoj skribas "Stultuloj!" sur siajn ardezojn, kaj ŝi eĉ povis rimarki ke unu el ili ne scias literumi "stult-", kaj ke li devis peti helpon de sia apudulo. "Bele malordaj estos iliaj ardezoj, ĝis la fino de la proceso!" pensis Alico.
Unu el la ĵurianoj havis krajonon grincantan. Tion, kompreneble, Alico ne povis toleri, kaj ŝi iris ĉirkaŭ la tribunalon kaj ekstaris malantaŭ li, kaj tre baldaŭ ŝi trovis oportunon forpreni ĝin. Ŝi faris tion tiom rapide ke la kompatinda ĵurianeto (Vilĉjo, la Lacerto) tute ne povis kompreni kio okazis; do vane serĉinte ĝin, li devis skribi per fingro dum la resto de la tago; kaj tio malmulte utilis, ĉar ĝi ne lasis signojn sur la ardezo.
"Heroldo, legu la akuzon!" diris la Reĝo.
Je tio la Blanka Kuniklo trifoje sonigis la trumpeton, poste malrulis la pergamenan rulaĵon, kaj legis ĉi tion:—
Reĝino Kera dum tag' somera
Tortaron faris ŝi: Kaj Bubo Kera dum tag7 somera Li ŝtelis tortojn, li7
"Decidu vian verdikton," la Reĝo diris al la ĵurio.
"Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!" la Kuniklo haste interrompis. "Multo devos okazi antaŭ tio!"
"Alvoku la unuan atestanton," diris la Reĝo; kaj la Blanka Kuniklo trifoje sonigis la trumpeton kaj kriis, "Unua atestanto!"
La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis tenante tetason per unu mano kaj iom da pano-kun-butero per la alia. "Pardonu, via Moŝto," li komencis, "ke mi enportis ĉi tion; sed mi ne jam plenfinis mian tepaŭzon kiam oni alvokis min."
"Vi devus esti fininta," diris la Reĝo. "Kiam vi komencis?"
La Ĉapelisto rigardis la Martan Leporon, kiu lin sekvis en la kortegon, brak'-en- brake kun la Gliro. "La dek-kvaran de marto, mi kredas memori," li diris.
"La dek-kvinan," diris la Marta Leporo.
"La dek-sesan," diris la Gliro.
"Notu tion," la Reĝo diris al la ĵurio, kaj la ĵurio fervore skribis ĉiujn tri datojn
sur siajn ardezojn, kaj poste adiciis ilin
kaj konvertis la respondon al ŝilingoj kaj
8
pencoj.
"Deprenu vian ĉapelon," la Reĝo diris al la Ĉapelisto.
"Ĝi ne estas mia," diris la Ĉapelisto. "Ŝtelita!" la Reĝo kriis, turnante sin al la ĵurio, kiuj tuj faris noton pri tiu fakto.
"Mi havas ilin por vendado," la Ĉapelisto aldonis kiel klarigon: "mi mem ne posedas ilin. Mi estas ĉapelisto."