Выбрать главу

Alico malfermis la pordon kaj trovis ke ĝi kondukas al malgranda trairejo, ne multe pli granda ol ratotruo: ŝi surgenuiĝis kaj rigardis laŭlonge de la trairejo en la plej belan ĝardenon iam viditan. Kiom ŝi sopiris eliri el tiu obskura koridoro, kaj vagi intertiuj bedoj de brilantaj floroj kaj tiuj malvarmaj fontoj, sed ŝi ne povis puŝi eĉ sian kapon tra la pordejon; "kaj eĉ se mia kapo ja trairus," pensis kompatinda Alico, "apenaŭ utilus sen miaj ŝultroj. Ho, kiom mi volonte fermiĝus kiel teleskopo! Mi kredas ke mi povus, se nur mi sci-povus komenci." Ĉar, komprenu, tiom da kontraŭkutimaj eventoj okazis lastatempe ke Alico komencis kredi ke vere tre malmulto estas malebla.

Ŝajne ne utilis atendi apud la malgranda pordo, do ŝi reiris al la tablo, duone esperante trovi ankoraŭ alian ŝlosilon sur ĝi, aŭ almenaŭ libron de reguloj por fermi homojn kiel teleskopojn: ĉifoje ŝi trovis malgrandan botelon sur ĝi ("kiu certe ne estis tie antaŭe," diris Alico), kaj ligita ĉirkaŭ la kolo de la botelo estis papera etiketo sur kiu la vortoj "TRINKU MIN" estis bele presitaj per grandaj literoj.

Estis tute bone diri "Trinku min", sed saĝa malgranda Alico ne intencis fari tionrapide. "Ne, unue mi rigardos," ŝi diris, "por vidi ĉu diriĝas 'veneno'," ĉar ŝi legis plurajn belajn rakontetojn pri infanoj kiuj bruliĝis, kaj kiujn manĝis sovaĝaj bestoj, kaj aliaj malplaĉaj temoj, nur ĉar ili rifuzis memori la

simplajn regulojn instruitajn al ili de iliaj amikoj; ekzemple, ke ruĝarda fajrostango bruligas se oni tro longe tenas ĝin; kaj ke, se oni tranĉas fingron tre profunde per tranĉilo, kutime ĝi sangas; kaj ŝi neniam forgesis ke, se oni trinkas tro el botelo signita "veneno", preskaŭ certe ĝi montriĝos malsaniga, pli aŭ malpli frue.

Tamen tiu botelo ne estis signita

"veneno", do Alico kuraĝis gustumi ĝin, kaj, trovinte ĝin tre plaĉa (efektive ĝi gustis iom kiel miksaĵo de ĉeriza torto, kustardo, ananaso, rostita meleagraĵo, melasa sukeraĵo, kaj varma buterumita toasto), ŝi

tre rapide plenmanĝis ĝin.

* * * *

* * * * * * *

"Kia kurioza sento!" diris Alico; "certe mi fermiĝas kiel teleskopo!"

Kaj tiel ja estis: ŝi nun estis nur dudek kvin centimetrojn alta, kaj ŝia vizaĝo lumiĝis pro la penso ke nun ŝi estas ĝuste granda por trairi la malgrandan pordon en tiun belan ĝardenon. Unue, tamen, ŝi atendis kelkajn minutojn por trovi ĉu ŝi pli ŝrumpos: ŝi estis iom nervoza pri tio; "ĉar eble," diris Alico al si, "mi fine tute estingiĝos, kiel kandelo. Kia mi estus tiam?" Kaj ŝi penis imagi kia estas la flamo post la estingiĝo de la kandelo, ĉar ŝi ne povis

memori iam vidi ion tian.

Post kelka tempo, trovinte ke nenio plia okazis, ŝi decidis tuj eniri la ĝardenon; sed ve, kompatinda Alico! kiam ŝi atingis la pordon, ŝi trovis ke ŝi forgesis la malgrandan oran ŝlosilon, kaj kiam ŝi reiris al la tablo por preni ĝin, ŝi trovis ke ŝi tute ne povas atingi ĝin: ŝi povis tute klare vidi ĝin tra la vitro, kaj ŝi penegis grimpi unu el la kruroj de la tablo, sed ĝi estis tro glitiga; kaj kiam ŝi lacigis sin per penado, la kompatinda uleto sidiĝis kaj ploris.

"Ĉit! ne utilas plori tiel!" diris Alico al si, iom malafable. "Mi konsilas ke vi ĉesu plori jam tuj!" Ŝi kutime tre bone konsilis sin, (kvankam ŝi tre malofte obeis la konsilon), kaj kelkfoje ŝi tiom severe riproĉis sin ke larmoj estiĝis en ŝiaj okuloj; kaj ŝi memoris ke unufoje ŝi klopodis frapi la proprajn orelojn ĉar ŝi malhoneste ludis dum kroketa konkurso kontraŭ si mem, ĉar tiu kurioza infano tre amis ludi ke ŝi estas du personoj. "Sed ne utilas nun," pensis kompatinda Alico, "ludi ke mi estas du personoj! Ho, apenaŭ restas sufiĉe da mi por konsistigi unu respektindan personon!"

Baldaŭ ŝia okulo ekvidis malgrandan vitran keston kuŝantan sub la tablo: ŝi malfermis ĝin, kaj trovis en ĝi tre malgrandan kukon, sur kiu la vortoj "MANĜU MIN" estis bele signitaj per riboj. "Nu, mi manĝos ĝin," diris Alico, "kaj se ĝi pligrandigos min, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj se ĝi malpligrandigos min, mi povos rampi sub la pordon; do laŭ ambaŭ manieroj mi povos eniri la ĝardenon, kaj ne gravas al mi kiu el ili okazos!"

Ŝi manĝis iometon, kaj diris maltrankvile al si "Ĉu supren? Ĉu malsupren?" tenante manon sur la supro de sia kapo por senti kiudirekten ŝi kreskas; kaj ŝin tre surprizis trovi ke ŝi restas same granda. Kompreneble, tio kutime okazas kiam oni manĝas kukon;

sed Alico jam kutimiĝis atendi nur strangajn eventojn, kaj ŝajnis tre enuige kaj stulte ke la vivo plu okazas laŭkutime.

Do ŝi ekis pli manĝi, kaj tre baldaŭ

plenmanĝis la kukon.

* * * *

sjs sH *

*

*

*

*

ĈAPITRO II

LA LAGO DE LARMOJ

"Kuriozige kurioziĝa!" kriis Alico (ŝin tiom surprizis, ke dum momento ŝi plene forgesis paroli laŭgramatike; "nun mi malfermiĝas kiel la plej granda teleskopo iam ekzistinta! Adiaŭ, piedoj!" (ĉar kiam ŝi rigardis siajn piedojn, ili aspektis preskaŭ nevideblaj, ĉar ili fariĝis tiom malproksimaj).

"Ho, miaj karaj kompatindaj piedoj. Kiu surmetos viajn ŝuojn kaj ŝtumpojn por vi nun, karuloj? Mi certe ne povos! Mi estos multe tro distanca por ĝeni min pri vi: vi devos prizorgi vin mem laŭeble—sed mi nepre estu afabla al ili," pensis Alico, "ĉar eble ili rifuzos marŝi kien mi volas! Mi pensu: mi donos al ili novan paron da botoj ĉiun Kristnaskon."

Kaj ŝi plu pensis, planante kiel ŝi faros tion. "Mi devos sendi ilin per kuriero," ŝi pensis; "kaj kiom strange estos, sendi donacojn al miaj propraj piedoj! Kaj kiom strange aspektos la adreso!

Al S-ro Dekstra Piedo de Alico, Kamentapiŝo,

apud la Kamenŝirmilo, (kun amo, de Alico). Ho ve, kiajn absurdaĵojn mi diras!"

Ĝuste tiumomente ŝia kapo frapis la tegmenton de la koridoro: efektive ŝi nun estis iom pli ol tri metrojn alta, kaj ŝi tuj prenis la malgrandan oran ŝlosilon kaj rapide iris al

la pordo de la ĝardeno.

Kompatinda Alico! Ŝi nur malfacile sukcesis kuŝiĝi sur unu fllanko kaj rigardi en la ĝardenon per unu okulo; sed trairi, nu tio estis eĉ pli senespera celo ol antaŭe: ŝi sidiĝis kaj rekomencis plori.

"Hontu!" diris Alico, "granda knabino kia vi," (ŝi certe ne mensogis dirante tion!), "ploranta tiel! Ĉesu jam nun, mi diras al vi!" Sed ŝi plu ploradis malgraŭe, plorante litrojn da larmoj, ĝis estis granda lago ĉirkaŭ ŝi, proksimume dek centrimetrojn profunda kaj etendiĝanta tra duono de la koridoro.

Post kelka tempo ŝi aŭdis nelaŭtan paŝadon de piedoj iom distancaj, kaj ŝi rapide sekigis siajn okulojn por vidi kio venas. Estis la Blanka Kuniklo revenanta, elegante vestita, kun paro da blankaj kapridhaŭtaj gantoj en unu mano kaj granda ventumilo en la alia: li trotadis tre rapide, murmurante al si dum li venis, "Ho! la Dukino, la Dukino! Ho! vere ŝi estos furioza ĉar mi atendigis ŝin!" Alico

sentis sin tiom senpova ke ŝi estis preta peti helpon de iu ajn; do, kiam la Kuniklo proksimiĝis, ŝi komencis diri per nelaŭta, timeta voĉo, "Bonvolu, sinjoro—" La Kuniklo ektremis, faligis la blankajn kapridhaŭtajn gantojn kaj la ventumilon, kaj forkuris en la obskuron kiel eble plej rapide.

Alico prenis la ventumilon kaj la gantojn, kaj, ĉar la koridoro estis tre varma, ŝi ventumadis sin dum ŝi paroladis: "Ve, ve! Kiom stranga estas ĉio hodiaŭ! Kaj hieraŭ ĉio estis tute kutima. Ĉu eble mi ŝanĝiĝis dum la nokto? Mi pensu: ĉu mi mem estis la sama persono kiam mi vekiĝis ĉimatene? Mi preskaŭ kredas memori ke mi estis iomete diferenca. Se mi ne estas la sama, la demando estas, Kiu en la mondo mi estas? Ha, jen la granda enigmo!" Kaj ŝi komencis pensi pri ĉiuj infanoj kiujn ŝi konas kiuj estas samaĝaj kiel ŝi, por trovi ĉu eble ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili.