"Mi diris porko," respondis Alico; "kaj plaĉus min se vi ne plu tiom subite ekaperus kaj ekmalaperus: tio estas vere kapturna!"
"Konsentite," diris la Kato; kaj ĉifoje ĝi malaperis tre malrapide, komencante per la pinto de la vosto kaj finante per la rideto, kiu restis kelkan tempon post la malapero de la cetera korpo.
"Nu! Mi ofte vidis katon sen rideto," pensis Alico; "sed rideto sen kato! Mi neniam dum mia tuta vivo vidis ion pli strangan!"
Ŝi ne multe pli marŝis antaŭ ol vidi la domon de la Marta Leporo: ŝi kredis ke nepre estas la ĝusta domo, car la kamentuboj havis orelformon kaj la tagmento estis tegita per felo. La domo estis tiom granda ke ŝi ne volis pliproksimiĝi antaŭ ol mordeti iom pli de la maldekstra parto de la agariko, kaj altigi sin al cirkaŭ sesdek centimetroj: ec tiam ŝi marŝis direkte al ĝi iom timide, dirante al si, "Supozu ke ĝi efektive estas plene freneza! Mi preskaŭ preferus viziti anstataŭe la Ĉapeliston!"
ĈAPITRO VII
FRENEZA TEFESTO
Tablo estis aranĝita sub arbo antaŭ la domo, kaj la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto trinkis teon ĉe ĝi: Gliro sidis inter ili, firme dormante, kaj la aliaj du uzis ĝin kiel kusenon, apogante siajn kubutojn per ĝi, kaj parolante trans ĝian kapon. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alico; "sed, ĉar ĝi dormas, mi supozas ke ne ĝenas ĝin."
La tablo estis granda, sed la trio kunpremiĝis ĉe unu angulo. "Mankas spaco! Mankas spaco!" ili kriis kiam ili vidis
Alicon veni. "Estas multa spaco!" diris Alico indigne, kaj ŝi sidiĝis en granda brakseĝo ce unu fino de la tablo.
"Prenu iom da vino," la Marta Leporo diris per kuraĝiga tono.
Alico rigardis la tutan tablon, sed videblis sur ĝi nur teo. "Mi ne vidas vinon," ŝi komentis.
"Neniom estas," diris la Marta Leporo.
"Do ne estis ĝentile proponi ĝin," diris Alico kolere.
"Ne estis ĝentile sidiĝi sen invito," diris la Marta Leporo.
"Mi ne sciis ke la tablo estas via," diris Alico; "ĝi estas aranĝita por multe pli ol tri."
"Via hararo bezonas tondiĝi," diris la Ĉapelisto. Li jam rigardadis Alicon tre demandeme, kaj nun li parolis la unuan fojon.
"Vi bezonas lerni ne fari pripersonajn komentojn," Alico diris iom severe: "estas tre malĝentile."
La Ĉapelisto tre larĝe malfermis siajn okulojn; sed li diris nur, "Kiel korako similas al skribotablo?"
"Nu, ni amuziĝos nun!" pensis Alico. "Min ĝojigas ke ili komencas vortenigmojn— mi kredas ke mi povos diveni tion," ŝi pludiris pervoĉe.
"Ĉu vi celas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Marta Leporo.
"Ekzakte," diris Alico.
"Do vi devus diri kion vi celas diri," la Marta Leporo daŭrigis.
"Tiel estas," Alico rapide respondis; "almenaŭ—almenaŭ, mi celas diri kion mi diras—estas tute same, komprenu."
"Neniel same!" diris la Ĉapelisto. "Vi egalbone povus diri ke 'mi vidas kion mi manĝas' estas sama kiel 'mi manĝas kion mi vidas'!"
"Vi egalbone povus diri," aldonis la Marta Leporo, "ke 'mi ŝatas kion mi ricevas' estas sama kiel 'mi ricevas kion mi ŝatas'!"
"Vi egalbone povus diri," aldonis la Gliro, kiu ŝajne parolis dumdorme, "ke 'mi spiras kiam mi dormas' estas sama kiel 'mi dormas kiam mi spiras'!"
Ja estas same por vi," diris la Ĉapelisto, kaj nun la konversacio cesis, kaj la grupo sidis silenta dum minuto, dum Alico pensis pri cio kion ŝi memoris pri korakoj kaj skribotabloj, kio ne estis multa.
La Ĉapelisto la unua rompis la silenton. "Kiu tago de la monato estas?" li diris, turnante sin al Alico: li prenis sian horloĝeton el sia poŝo, kaj rigardis ĝin maltrankvile, skuante ĝin fojfoje, kaj tenante ĝin al sia orelo.
Alico pensis dum kelka tempo, kaj poste diris: "La kvara."
"Ĝi eraras je du tagoj!" ĝemis la Ĉapelisto. "Mi diris al vi ke butero ne taŭgas por la mekanismo!" li pludiris, rigardante kolere la Martan Leporon.
"Ĝi estis la plej bona butero," la Marta Leporo humile respondis.
"Jes, sed sendube kelkaj paneroj ankaŭ eniris," la Ĉapelisto grumblis: "ne taŭgis enmeti ĝin per la pantranĉilo."
La Marta Leporo prenis la horloĝeton kaj malfeliĉe rigardis ĝin: post tio li trempis ĝin en sia tason da teo, kaj rerigardis ĝin: sed li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la unua komento, "Ĝi estis la plej bona butero, sciu."
Alico jam rigardadis trans lian ŝultron tre interesate. "Vere stranga horloĝo!" ŝi komentis. "Ĝi diras la tagon de la monato, kaj ne diras la horon!"
"Kial do?" murmuris la Ĉapelisto. "Ĉu via horloĝo diras al vi la jaron?"
"Kompreneble ne," Alico respondis tute senhezite: "sed estas car la jaro estas tiom longedaŭra."
"Estas tute same pri mia," diris la Ĉapelisto.
Alico estis plene konfuzita. La komento de la Ĉapelisto ŝajnis al ŝi tute ne havi sencon, tamen certe ĝi estis laŭgramatika. "Mi ne tute komprenas vin," ŝi diris, laŭeble ĝentile.
"La Gliro denove dormas," diris la Ĉapelisto, kaj li verŝis iom da varmega teo sur ĝian nazon.
La Gliro skuis sian kapon senpacience, kaj diris, sen malfermi siajn okulojn, "Kompreneble, kompreneble; mi mem intencis
diri precize tion."
"Ĉu vi jam divenis la vortenigmon?" la Ĉapelisto diris, turninte sin denove al Alico.
"Ne, mi cedas," Alico respondis. "Kia estas la respondo?"
"Mi tute ne scias," diris la Ĉapelisto.
"Nek mi," diris la Marta Leporo.
Alico ĝemis lace. "Mi opinias ke vi povus pli bone utiligi la tempon," ŝi diris, "ol malŝpari ĝin per vortenigmoj kiuj ne havas solvon."
"Se vi konus Tempon tiom bone kiom mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne parolus pri malŝparo de ĝi. Estas li."
"Mi ne komprenas," diris Alico.
"Kompreneble ne!" la Ĉapelisto diris, skuante sian kapon malestime. "Verŝajne vi neniam parolis al Tempo!"
"Eble ne," Alico singardeme respondis; "sed mi scias ke mi devas bati la tempon kiam mi studas la muzikon."
"Ha! Jen la klarigo," diris la Ĉapelisto.
"Li ne toleras batadon. Nu, se vi nur komplezus lin, li farus preskaŭ kion ajn vi volas rilate al la horloĝo. Ekzemple, supozu ke estus la naŭa matene, ĝustempe por komenci lecionojn: vi bezonus nur flustri sugeston al Tempo, kaj ekĉirkaŭirus la horloĝo! La unua kaj duono, la horo por manĝo!"
("Tion mi volegas," la Marta Leporo diris al si flustre.)
"Estus bonege, certe," diris Alico penseme: "sed tiam—mi ne estus malsata tiam, sciu."
"Unue, ne, eble," diris la Ĉapelisto: "sed vi povus daŭrigi tiun horon laŭdezire."
"Ĉu tiel vi faras?" Alico demandis.
La Ĉapelisto kapneis morne. "Ne mi!" li respondis. "Ni kverelis la pasintan marton—tuj antaŭ ol li freneziĝis, sciu—" (per sia kulero li gestis al la Marta Leporo), "—estis ĉe la granda koncerto okazigita de la Reĝino de Keroj, kaj mi devis kanti,
Brilu, brilu, vespertef! Vi similas al komet7
Ĉu vi eble konas la kanton?"
"Mi aŭdis ion similan," diris Alico. "La daŭrigo, sciu," la Ĉapelisto pludiris, "estas:—
Super Г mondo flugas vi, Kvazaŭ teplet7 en vizi' Brilu, brilu—"
Nun la Gliro skuetis sin, kaj komencis
kanti dormante "Brilu, brilu, brilu, brilu—" kaj ĝi daŭrigis tiom longe ke ili devis pinĉi ĝin por ĉesigi la sonon.
"Nu, mi apenaŭ finkantis la unuan strofon," diris la Ĉapelisto, "kiam la Reĝino kriegis 'Li murdas la tempojn! Dehaku lian kapon!'"
"Terure sovaĝe!" kriis Alico.