Выбрать главу

"Kaj ekde tiam," la Ĉapelisto pludiris per morna tono, "li rifuzas ĉiun mian peton! Estas ĉiam la sesa horo, nun."

Bela ideo ekeniris la kapon de Alico. "Ĉu tial estas tiom da teaĵoj ĉi tie?" ŝi demandis.

"Jes, jen kial," diris la Ĉapelisto, ĝemante: "estas ĉiam la horo por tetrinkado, kaj ne estas sufiĉa tempo por lavi la telerojn inter trinksesioj."

"Do vi konstante moviĝas al nova pozicio, mi supozas?" diris Alico.

"Ĝuste tiel," diris la Ĉapelisto: "kiam la teleroj eluziĝas."

"Sed kio okazas kiam vi reatingas la komencon?" Alico demandis.

"Mi proponas ŝanĝon de temo," la Marta Leporo interrompis oscedante. "Mi enuas pro ĉio ĉi. Laŭ mi, la junulino rakontu al ni."

"Sed mi konas neniun rakonton," diris Alico, kiun iom alarmis la propono.

"Do rakontu la Gliro!" ili ambaŭ kriis. "Vekiĝu, Gliro!" Kaj ili pinĉis ĝin ambaŭflanke, samtempe.

La Gliro malrapide malfermis siajn okulojn. "Mi ne dormis," ĝi diris per raŭka, febla voĉo. "Mi aŭdis ĉiun vorton diritan."

"Rakontu al ni!" diris la Marta Leporo.

"Jes, bonvolu!" petis Alico.

"Kaj rapidu," aldonis la Ĉapelisto, "ĉar se ne, vi reendormiĝos antaŭ ol fini."

"Iam estis tri fratinetoj," la Gliro komencis rapidege; "kaj ili nomiĝis Elsio, Lacio, kaj Tildo; kaj ili loĝis ĉe la fundo de puto—"

"Kion ili manĝis?" diris Alico, kiun ĉiam multe interesis manĝado kaj trinkado.

"Ili manĝis melason," diris la Gliro, pensinte dum unu-du minutoj.

"Ili ne povus, sciu," Alico milde komentis. "Ili malsanus."

"Tiel estis," diris la Gliro; "ili multe malsanis."

Alico provis imagi kia estus tia eksterordinara vivo, sed tro konfuzis ŝin, do ŝi daŭrigis: "Sed kial ili loĝis ĉe la fundo de puto?"

"Prenu pli da teo," la Marta Leporo diris al Alico, tre fervore.

"Mi ankoraŭ prenis neniom," Alico respondis per tono de ofendiĝo, "do mi ne povas preni pli."

"Pli ĝuste, vi ne povas preni malpli," diris la Ĉapelisto: "estas tre facile preni pli ol neniom."

"Neniu demandis pri via opinio," diris Alico.

"Nun kiu faras pripersonajn komentojn?" la Ĉapelisto demandis triumfe.

Alico ne sciis ĝuste kion diri responde al tio: do ŝi prenis por si iom da teo kaj pano-kun-butero, kaj turnis sin al la Gliro, kaj ripetis sian demandon. "Kial ili loĝis ĉe la fundo de puto?"

La Gliro denove pensis dum unu aŭ du minutoj, kaj poste diris, "Ĝi estis melaso-puto."

"Tio ne ekzistas!" Alico komencis diri tre kolere, sed la Ĉapelisto kaj la Marta Leporo diris "Ĉit! Ĉit!" kaj la Gliro paŭte komentis, "Se vi ne povas esti ĝentila, pli bone vi mem finu la rakonton laŭ via bontrovo."

"Ne, bonvolu daŭrigi!" Alico diris tre humile. "Mi ne interrompos vin denove. Verŝajne eble ekzistas unu."

"Unu, ĉu!" diris la Gliro indigne. Tamen li konsentis daŭrigi. "Kaj do tiuj tri fratinetoj—ili studis desegnadon, sciu—"

"Kion ili desegnis?" diris Alico, tute forgesante sian promeson.

"Melason," diris la Gliro, kaj ĉifoje li tute ne pripensadis.

"Mi volas puran tason," interrompis la Ĉapelisto: "ni ĉiuj moviĝu al nova pozicio."

Li movis sin parolante, kaj la Gliro sekvis lin: la Marta Leporo prenis la pozicion de la Gliro, kaj Alico iom nevolonte prenis la pozicion de la Marta Leporo. Nur la Ĉapelisto profitis pro la ŝanĝo: kaj Alico multe malprofitis, car la Marta Leporo ĵus akcidente verŝis la lakton sur sian teleron.

Alico ne volis reofendi la Gliron, do ŝi komencis tre zorgoplene: "Sed mi ne komprenas. Laŭ kio ili desegnis la melason?"

"Oni trinkas akvon el akvoputo," diris la Ĉapelisto; "do mi supozas ke oni desegnas melason el melasoputo—ĉu ne, stultulo?"

"Sed ili estis en la puto," Alico diris al la Gliro, decidinte ne rimarki tiun lastan komenton.

"Certe," diris la Gliro—"entute."

Tiu respondo tiom konfuzis kompatindan Alicon, ke ŝi lasis la Gliron plu rakonti iom longe sen interrompo.

"Ili lernis desegni," la Gliro pludiris, oscedante kaj frotante siajn okulojn, ĉar ĝi fariĝis tre dormema; "kaj ili desegnis ĉiajn aferojn—ĉion komenciĝantan per M—"

"Kial per M?" demandis Alico.

"Kial ne?" diris la Marta Leporo.

Alico silentis.

La Gliro jam fermis siajn okulojn, kaj komencis endormiĝi; sed, pinĉite de la Ĉapelisto, ĝi revekiĝis kun krieto, kaj daŭrigis: "—komenciĝantan per M, ekzemple muskaptilojn, kaj la maron, kaj memoron, kaj multon—vi scias ke oni diras 'multe multa'—ĉu iam vi vidis desegnon de multo?"

"Vere, ĉar vi demandas al mi," diris

Alico, tre konfuzite, "ne, mi pensas—" "Do ne parolu," diris la Ĉapelisto. Tiu malĝentileco estis pli ol povis toleri Alico: ŝi levis sin naŭzite kaj formarŝis; la Gliro tuj endormiĝis, kaj neniu el la

aliaj eĉ atentetis ŝian foriron, kvankam ŝi unu-du-foje rerigardis, duone esperante ke ili vokos al ŝi: kiam ŝi lastafoje vidis ilin, ili provadis puŝi la Gliron en la tepoton.

"Nu, certe mi neniam reiros tien!" diris

Alico, dum ŝi pene marŝis tra la arbaro. "Mi neniam ĉeestis pli stultan tefeston dum mia tuta vivo!"

Ĝuste kiam ŝi diris tion, ŝi rimarkis ke unu el la arboj havas pordon kiu kondukas rekte en la arbon. "Tre kurioze!" ŝi pensis. "Sed cio estas kurioza hodiaŭ. Kial ne tuj eniri?" Kaj enen ŝi iris.

Denove ŝi trovis sin en la longa koridoro, kaj proksima al la malgranda vitra tablo. "Nu, ĉifoje mi pli bone sukcesos," ŝi diris al si, kaj ŝi komencis elprenante la malgrandan oran ŝlosilon, kaj malŝlosante la pordon kiu kondukas en la ĝardenon. Post tio ŝi ekkomencis mordeti la agarikon (ŝi gardis pecon de ĝi en sia poŝo) ĝis ŝi fariĝis ĉirkau tridek centimetrojn alta: post tio ŝi marŝis laŭ la malgranda koridoro: kaj post tio—ŝi finfine trovis sin en la bela ĝardeno, inter la brilantaj florbedoj kaj la malvarmaj fontoj.

ĈAPITRO VIII

LA KROKETLUDEJO DE LA REĜINO

Granda rozarbo staris apud la enirejo de la ĝardeno: la rozoj kreskantaj sur ĝi estis blankaj, sed tri ĝardenistoj rapide kolorigadis ilin ruĝaj. Alico opiniis tion tre kurioza, kaj ŝi proksimiĝis por rigardi, kaj, ĝuste kiam ŝi estis apud ili, ŝi aŭdis unu el ili diri, "Atentu, do, Kvin! Ne verŝu farbon sur min tiel!"

"Ne mi kulpas," diris Kvin, per paŭta tono; "Sep frapis mian kubuton."

Je tio Sep suprenrigardis kaj diris, "Jes, ja, Kvin! Ĉiam akuzu aliajn!"

"Vi ne parolu!" diris Kvin. "Jam hieraŭ mi aŭdis la Reĝinon diri ke vi indas senkapiĝon."

"Pro kio?" diris la unue- parolinto.

"Tute ne koncernas vin, Du!" diris Sep.

"Jes, ja koncernas lin!" diris Kvin. "Kaj mi informos lin— estis car vi portis al la kuiristino tul ipradikojn anstataŭ cepojn."

Sep forĵetis sian broson, kaj ĵus komencis diri, "Nu, el ĉiaj maljustaj—" kiam lia okulo ekvidis Alicon, dum ŝi staris rigardante ilin, kaj li subite ĉesigis sian parolon: laaliaj ankaŭ turnis sin por rigardi, kaj ĉiuj profunde klinis sin.

"Bonvolu diri al mi, mi petas," diris Alico, iom timide, "kial vi farbas tiujn rozojn?"

Kvin kaj Sep diris nenion, ili nur rigardis Dun. Du komencis diri, per nelaŭta voĉo, "Nu, la fakto estas, komprenu, Fraŭlino, ĉi tiu arbo ĉi devis esti ruĝa rozarbo, kaj ni erare enmetis blankan, kaj se la Reĝino ekscius, ni trovus niajn kapojn dehakitaj, komprenu. Do komprenu, Fraŭlino, ni laŭeble strebas, antaŭ ŝia reveno—" Tiumomente Kvin, kiu maltrankvile transrigardis la ĝardenon, elkriis "La Reĝino! La Reĝino!" kaj la tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin sur la teron vizaĝsube. Sonis multaj piedpaŝoj, kaj Alico turnis sin, fervora vidi la Reĝinon.

Unue venis dek soldatoj portantaj bastonojn: ĉiuj estis laŭforme similaj al la tri ĝardenistoj, oblongaj kaj plataj, kun la manoj kaj piedoj ĉe la anguloj: sekvis la dek korteganoj; ili estis ornamitaj tute per karooj, kaj marŝis duope, same kiel la soldatoj. Post ili sekvis la reĝaj infanoj; ili estis dek, kaj la karuletoj venis gaje saltetante, man'-en-mane: ili estis ornamitaj per keroj. Sekvis la gastoj, plejparte Reĝoj kaj Reĝinoj, kaj inter ili Alico rekonis la Blankan Kuniklon: ĝi paroladis rapide kaj nervoze, ridetis pro ĉio dirita, kaj preterpasis sen rimarki ŝin. Sekvis la Bubo de Keroj, portante la kronon de la Reĝo sur karmezina velura kuseno; kaj, lasta en la granda procesio, venis LA REĜO KAJ LA REĜINO DE KEROJ.