"Al mi tute ne plaĉas ĝia aspekto," diris la Reĝo: "tamen, ĝi rajtas kisi mian manon, se ĝi deziras."
"Mi preferas ne fari tion," la Kato komentis.
"Ne impertinentu," diris la Reĝo, "kaj ne rigardu min tiel!" Li paŝis malantaŭ Alicon dum li parolis.
"Al vizaĝo de l' reĝo rigardas la
о
kato, diris Alico. "Mi legis tion en iu libro, sed mi ne memoras en kiu."
"Nu, ĝi estas forigenda," diris la Reĝo tre decideme, kaj li vokis al la Reĝino, kiu preterpasadis tiumomente, "Kara! Bonvolu forigi ĉi tiun katon!"
La Reĝino konis nur unu metodon solvi ĉian problemon, grandan aŭ malgrandan. "Senkapigu ĝin!" ŝi diris, sen eĉ rigardi.
3 Angla proverbo. = Reguloj ne estas ĉiam aplikendaj.
"Mi mem venigos la ekzekutiston," diris la Reĝo fervore, kaj li forrapidis.
Alico opiniis ke estos bone reiri kaj vidi kiel progresas la ludo, car ŝi aŭdis la foran vocon de la Reĝino, kiu pasie kriadis. Ŝi jam aŭdis ŝin verdikti ke tri ludantoj ekzekutiĝu car ili malatentis siajn vicojn, kaj al ŝi tute ne plaĉis la prospekto, car la ludo estis tiom konfuzita ke ŝi neniam sciis cu aŭ ne estas ŝia vico. Do ŝi foriris serci sian erinacon.
La erinaco batalis kontraŭ alia erinaco, kaj al Alico tio ŝajnis tre bona oportuno kroketi unu el ili per la alia: la sola problemo estis ke ŝia fenikoptero jam transiris al la alia flanko de la ĝardeno, kaj tie Alico povis vidi ke ĝi iom senkapable provas flugi en arbon.
Kiam ŝi fine kaptis la fenikopteron kaj reportis ĝin, la batalo jam cesis kaj ambaŭ erinacoj ne plu estis videblaj: "sed ne multe gravas," pensis Alico, "car ciuj arkoj jam foriris de ĉi tiu flanko de la ludejo." Do ŝi metis la fenikopteron sub sian brakon, por ke ĝi ne denove eskapu, kaj reiris por iom pli konversacii kun sia amiko.
Kiam ŝi reatingis la Ĉeŝiran Katon, ŝin surprizis la trovo ke tre granda amaso da homoj ĉirkaŭis ĝin: disputo okazis inter la ekzekutisto, la Reĝo, kaj la Reĝino, kiuj ĉiuj samtempe parolis, dum ĉiuj aliaj tute silentis kaj aspektis tre nekomfortaj.
Tuj kiam Alico aperis, ŝin alvokis ĉiuj tri ke ŝi solvu la disputon, kaj ili ripetis siajn argumentojn al ŝi, kvankam, ĉar ili ĉiuj parolis samtempe, estis tre malfacile por ŝi kompreni ĝuste kion ili diras.
La argumento de la ekzekutisto estis, ke ne eblas detranĉi kapon se ne estas korpo de kiu oni tranĉu ĝin: ke ĝis nun li neniam devis fari ion tian, kaj li ne komencos nun je lia aĝo.
La argumento de la Reĝo estis, ke ĉio kun kapo estas senkapigebla, kaj oni ne diru absurdaĵojn.
La argumento de la Regino estis, ke se oni ne agos pli rapide ol tuj, ŝi ekzekutigos ĉiujn ĉeestantojn. (Ĉi tiu lasta
komento tre malgajigis la tutan grupon.)
Alico povis elpensi nenion alian ol "Ĝi apartenas al la Dukino: demandu al ŝi pri ĝi."
"Ŝi estas en karcero," la Reĝino diris al la ekzekutisto: "alvenigu ŝin." Kaj la ekzekutisto forrapidis kiel sago.
La kapo de la Kato komencis fadi tuj kiam li estis for, kaj kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis; do la Reĝo kaj la ekzekutisto senkomprene diskuradis sercante ĝin, dum la aliaj grupanoj reiris ludi.
ĈAPITRO IX
LA RAKONTO DE LA FALSĤELONIO
"Vi ne povas koncepti kiom mi ĝojas revidi vin, kara oldulino!" diris la Dukino, dum ŝi ame kunligis sian brakon kun tiu de Alico, kaj ili formarŝis kune.
Alico tre ĝojis trovi ŝin tiom bonhumora, kaj pensis ke eble nur pro la pipro ŝi estis tiom sovaĝa kiam ili renkontiĝis en la kuirejo. "Kiam mi fariĝos Dukino," ŝi diris al si (tamen, ne tre esperoplene), "mi tute ne havos pipron en mia kuirejo.
Supo estas sufiĉe bona sen ĝi—eble pipro ĉiam estas la kaŭzo de mishumoro," ŝi pludiris, kun granda plezuro pro sia trovo de novspeca regulo, "kaj vinagro akrigas—kaj kamomilo amarigas—kaj—kaj hordekando kaj tiaĵoj dolĉhumorigas infanojn. Se oni ja scius tion: oni ne agus tiom avare rilate al ĝi, sciu—"
Ŝi jam plene forgesis la Dukinon, kaj iomete alarmis ŝin aŭdi ŝian voĉon proksime al sia orelo. "Vi pensas pri io, kara, kaj pro tio vi forgesas paroli. Mi ne povas diri al vi ĝuste nun la moralaĵon de tio, sed baldaŭ mi memoros ĝin."
"Eble ĝi ne havas," Alico kuraĝis komenti.
"Tt, tt, infano!" diris la Dukino. "Ĉio havas moralaĵon, se oni povas trovi ĝin." Kaj ŝi premegis sin al la flanko de Alico dum ŝi parolis.
Al Alico ne multe plaĉis ŝia proksimegeco:unue, car la Dukino estis tre malbela, kaj due, ĉar ŝi estis ĝuste sufiĉe alta por
apogi sian mentonon per la ŝultro de Alico, kaj ĝi estis mal- komforte akra mentono. Tamen, ŝi ne volis esti mal- ĝentila: do ŝi toleris ĝin laŭeble.
"La ludo progresas iom pli bone nun," ŝi diris, por iomete plivigligi la konversacion.
stas vere," diris la Dukino: "kaj la moralaĵo de tio estas—'Ho, pro amo, pro amo, ĉirkaŭiras la mondo!'"
"Iu diris," Alico flustris, "ke tio okazas
car ciu atentas la proprajn aferojn!"
"Ha, nu! La signifo estas sama," diris la Dukino, premante sian akran mentoneton en la ŝultron de Alico dum ŝi pludiris, "kaj la moralaĵo de tio estas—prizorgu la penson, kaj l' abundo prizorgos sin mem.[3]" "Kiom ŝi amas trovi moralaĵon en cio!" Alico pensis.
"Verŝajne vi demandas al vi kial mi ne cirkaŭbrakumas vin," la Dukino diris, post paŭzo: "estas car mi estas necerta pri la humoro de via fenikoptero. Ĉu mi provu?"
"Ĝi eble mordos," Alico zorgeme respondis, car ŝi tute ne deziris ke la Dukino faru tian provon.
"Tute vere," diris la Dukino: "kaj fenikopteroj kaj mustardo mordas. Kaj la moralaĵo de tio estas—'Birdoj samplumaj flugas kunaj.'[4]"
"Sed mustardo ne estas birdo," Alico komentis.
"Vi pravas, kiel kutime," diris la Dukino:
"kiom klare vi esprimas la aferojn!"
"Ĝi estas mineralo, mi kredas," diris Alico.
"Kompreneble," diris la Dukino, kiu ŝajne estis preta konsenti al ĉio dirita de Alico; "troviĝas granda mustardomin' proksime de ĉi tie. Kaj la moralaĵo de tio estas—'Ju pli oni riĉigas min, des malpli oni riĉigas vin'."
"Ho, mi scias!" kriis Alico, kiu ne atentis tiun lastan komenton, "ĝi estas legomo. Ĝi ne aspektas legomo, sed ĝi ja estas."
"Mi plene konsentas kun vi," diris la Dukino; "kaj la moralaĵo de tio estas—'Estu kia vi volas ŝajni'—aŭ, se vi volas ke mi parolu pli simple—'Neniam imagu vin ne esti alia ol kiel ŝajnas al aliaj ke kio vi estis aŭ eble estus ne estis alia ol kia vi estus alie al ili ŝajninta.'"
"Mi kredas ke mi pli bone komprenus tion," Alico diris tre ĝentile, "se mi povus vidi ĝin skribita: sed mi ne povas plene kompreni la sencon dum vi parolas ĝin."
"Tio estas nenio, kompare kun kion mi povus diri se mi volus," la Dukino respondis, laŭtone tre placite.
"Bonvolu ne ĝeni vin per pli detala parolo," diris Alico.
"Ho, ne menciu ĝenon!" diris la Dukino. "Mi donacas al vi cion diritan."
"Avarema donaco!" pensis Alico. "Felice, oni ne donas naskiĝtagajn donacojn tiajn!" Sed ŝi ne kuraĝis diri tion pervoce.
"Ĉu denove pensanta?" la Dukino demandis, denove premante per sia akra mentoneto.
"Mi rajtas pensi," diris Alico akre, car ŝi komencis maltrankviliĝi.
"Proksimume tiom rajtas," diris la Dukino, "kiom porkoj rajtas flugi: kaj la m—"
Sed nun, tre surprize al Alico, la voco de la Dukino fadis, ec en la mezo de ŝia amata vorto 'moralaĵo', kaj la brako ligita kun ŝia komencis tremi. Alico suprenrigardis kaj jen la Reĝino staras antaŭ ili, kun la brakoj kunfalditaj, kaj sulkigante la frunton
kiel tondroŝtormo.
"Bela tago, via Moŝto!" la Dukino komencis per nelaŭta, febla voĉo.
"Nu, mi honeste avertas vin," kriis la Reĝino, stampfante dum ŝi parolis; "aŭ via aŭ via kapo estu for, kaj jam pli rapide ol tuj! Elektu!"