"Kion vi scias pri ĉi tiu afero?" la
Reĝo diris al Alico.
"Nenion," diris Alico.
"Tute nenion?" persistis la Reĝo.
"Tute nenion," diris Alico.
"Tio estas tre grava," la Reĝo diris, turnante sin al la ĵurio. Ili ĵus komencis skribi tion sur siajn ardezojn, kiam la Blanka Kuniklo interrompis: "Malgrava, via Moŝto sendube celis diri," per tre respektoplena tono, sed sulkigante la vizaĝon kaj fimienante al li dum li parolis.
"Malgrava, kompreneble, mi celis diri," la Reĝo haste diris, kaj li pludiris al si per nelaŭta voĉo, "grava—malgrava—mal- grava—grava—" kvazaŭ provante ambaŭ vortojn por trovi kiu el ili plejbele sonas.
Kelkaj ĵurianoj skribis "grava," kaj kelkaj "malgrava". Alico povis vidi tion, ĉar ŝi estis sufiĉe proksima por rigardi la ardezojn; "sed neniel gravas," ŝi pensis.
Tiumomente la Reĝo, kiu dum iom da tempo skribadis en sian notlibron, kriis "Silentu!" kaj li legis el sia libro, "Regulo Kvardek Du. Ĉiuj personoj pli ol unu kilometron altaj foriru el la kortego."
Ĉiuj rigardis Alicon.
"Mi ne estas kilometron alta," diris Alico.
"Jes ja," diris la Reĝo.
"Preskaŭ du kilometrojn alta," aldonis la Reĝino.
"Nu, tamen mi rifuzas foriri," diris Alico; "kaj krome, tiu ne estas normala regulo: vi ĵus inventis ĝin."
"Ĝi estas la plej malnova regulo en la libro," diris la Reĝo.
"Do ĝi devus esti Numero Unu," diris Alico.
La Reĝo paliĝis, kaj rapide fermis sian notlibron. "Decidu vian verdikton," li diris al la ĵurio, per nelaŭta, tremanta voco.
"Ankoraŭ devas aŭdiĝi atesto, bonvolu, via Moŝto," diris la Blanka Kuniklo, ekstarante tre rapideme; "ci tiu folio ĵus troviĝis."
"Kion ĝi diras?" diris la Reĝino.
"Mi ankoraŭ ne malfermis ĝin," diris la Blanka Kuniklo, "sed ŝajne ĝi estas letero, verkita de la akuzito al—al iu."
"Sendube," diris la Reĝo, "krom se ĝi estas verkita al neniu, kaj tio tute ne estas kutima, sciu."
"Al kiu ĝi estas adresita?" diris ĵuriano.
"Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo; "efektive, tute nenio estas skribita sur la eksterajo." Li malfaldis la folion dum li parolis, kaj pludiris, "Efektive ĝi ne estas letero: ĝi estas versoj."
"Ĉu la manskribo estas de la akuzito?" demandis alia ĵuriano.
"Ne, tute ne," diris la Blanka Kuniklo, "kaj tio plej perpleksas." (La ĵurianoj ĉiuj aspektis perpleksaj.)
"Sendube li imitis la skribon de alia persono," diris la Reĝo. (La ĵurianoj ĉiuj reaspektis feliĉaj.)
"Bonvolu, via Moŝto," diris la Bubo, "mi ne verkis ĝin, kaj oni ne povas pruvi ke mi ja verkis ĝin: neniu nomo estas ĉe la fino."
"Ke vi ne skribis vian nomon," diris la Reĝo, "tio nur pli malbonigas la aferon. Nepre vi celis miskonduton, car se ne, vi skribus vian nomon kiel ĉiu honestulo."
Ĝenerala aplaŭdado sekvis tion: ĝi estis la unua vere lerta parolo de la Reĝo dum tiu tago.
"Kompreneble tio pruvas lin kulpa," diris la Reĝino.
"Ĝi neniel pruvas tion!" diris Alico. "Vi eĉ ne scias kion ili diras!"
"Laŭtlegu ilin," diris la Reĝo.
La Blanka Kuniklo surmetis siajn okulvitrojn. "Kie mi komencu, bonvolu, via Moŝto?"
"Komencu ĉe la komenco," la Reĝo diris, tre serioze, "kaj plu legu ĝis la fino: tie ĉesu legi."
La Blanka Kuniklo laŭtlegis ĉi tiujn versojn:—
Ja, vi vizitis ŝin, laŭ dir',
menciis min al li. Si nomis min honesta vir' Sen naĝkapabla sci'.
Li diris, mi foriris jam (Ni scias: jen la ver'): Se pli insistus tiu dam', Ĉu morti pro Г afer'f
Mi donis unu, ili du,
Kaj vi eĉ tri aŭ pli; De li revenis ili—nu jam havis ĉiujn mi.
Se mi aŭ ŝi laŭ la hazard'
Enestus en Г implik', Vi liberigu eĉ dum tardo via nin, amik'.
Sed jen nocio trafis min
(Ĝis ŝia ikto) vi Obstakle venis ĉiam inter li, kaj ni, kaj ĝi.
Ne sciu ŝi ke ja li plej
Preferis ilin: ĉar Sekreto devas resti, ne malkaŝu ĝin klaĉar'.
"Tiu estas la plej grava atesto kiun ni ĝis nun aŭdis," diris la Reĝo, kunfrotante siajn manojn; "do nun la ĵurio—"
"Se iu el ili povas klarigi ĝin," diris Alico, (ŝi tiom kreskis dum la pasintaj kelkaj minutoj ke ŝi tute ne timis interrompi lin), "mi donos al li ses pencojn. Mi ne kredas ke estas atomo da signifo en ĝi."
Ĉiuj ĵurianoj skribis sur siajn ardezojn, "Ŝi ne kredas ke estas atomo da signifo en ĝi", sed neniu el ili provis klarigi la folion.
"Se ne estas signifo en ĝi," diris la Reĝo, "tio ŝparas al ni multegan ĝenon, sciu, car ne necesos serĉi signifon. Tamen, mi ne scias," li pludiris, etendante la versojn sur sian genuon, kaj rigardante ilin per unu okulo; "mi ŝajne trovas ian signifon en ili, malgraŭe. '—Sen naĝkapabla sci'—vi ne kapablas naĝi, ĉu?" li pludiris, turninte sin al la Bubo.
La Bubo malfeliĉe kapneis. "Ĉu mi aspektas kapabla?" li diris. (Li nepre ne aspektis tia, car li konsistis nur el kartono.)
"Estas bone, ĝis nun," diris la Reĝo; kaj li plu murmuris la versojn al si: "'.Ni scias: jen la ver'—' temas pri la ĵurio, kompreneble—'Mi donis unu, ili du—' nu, sendube tion li faris pri la tortetoj, sciu—"
"Sed ĝi ankaŭ diras 'De li revenis ili'," diris Alico.
"Nu, jen ili!" diris la Reĝo triumfe, indikante la tortetojn sur la tablo. "Nenio estus pli klara ol tio. Sed—'Gis ŝia ikto—' vin neniam trafis iktoj, kara, mi kredas?" li diris al la Reĝino.
"Neniam!" diris la Reĝino, furioze,
Л
ĵetante inkujon kontraŭ la Lacerton dum ŝi parolis. (Kompatinda eta Vilĉjo jam ĉesis skribi sur sian ardezon per unu fingro,car li vidis ke ĝi ne lasas signojn; sed li nun rapide rekomencis skribi, per la inko kiu fluadis sur lia vizaĝo, dum ĝi plu fluis.)
"Do la vortoj ne trafe priskribas vin," diris la Reĝo, cirkaŭrigardante la aŭskultantojn ridete. Sekvis plena silento.
"Estas vortludo!" la Reĝo pludiris per kolera tono, kaj ciuj ekridis. "La ĵurio decidu la verdikton," la Reĝo diris, eble jam la dudekan fojon tiutage.
"Ne, ne!" diris la Reĝino. "Unue la kondamno—nur poste la verdikto."
"Vi parolas absurde!" diris Alico laŭte. "Kiel oni povas unue kondamni?"
"Silentu!" diris la Reĝo, purpuriĝante.
"Mi rifuzas!" diris Alico.
"Senkapigu ŝin!" la Reĝino kriegis kiel eble plej laŭte. Neniu moviĝis.
"Kiel vi gravas?" diris Alico (jam ŝi reatingis sian naturan altecon). "Vi estas nur pako da kartoj!"
Je tio la tuta kartaro ekleviĝis en la aeron, kaj iris fluge kontraŭ ŝin; ŝi krietis, parte pro timo kaj parte pro kolero, kaj klopodis forbati ilin, kaj trovis sin kuŝanta sur la bordo, kun la kapo sur la genuoj de ŝia fratino, kiu milde debrosis kelkajn mortajn foliojn kiuj falis de la arboj sur ŝian vizaĝon.
"Vekiĝu, Alico kara!" diris ŝia fratino. "Nu, vi ja longe dormis!"