"Ho, mi havis tre kuriozan sonĝon!" diris Alico, kaj ŝi rakontis al sia fratino, kiom permesis ŝia memoro, ĉiujn strangajn Aventurojn kiujn vi ĵus legis; kaj, kiam ŝi finis, ŝia fratino kisis ŝin kaj diris, "Vere estis kurioza sonĝo, kara: sed nun kuru en la domon por manĝi; malfruiĝas." Do Alico stariĝis kaj forkuris, pensante dum la kuro, laŭeble, pri kia mirinda sonĝo ĝi estis.
Sed ŝia fratino plu sidis ĝuste kiel ŝi lasis ŝin, kun la kapo apogata de la mano, rigardante la malleviĝantan sunon, kaj pensante pri malgranda Alico kaj ciuj ŝiaj mirindaj Aventuroj, ĝis ankaŭ ŝi komencis kvazaŭ sonĝi, kaj jen ŝia sonĝo:— Unue ŝi sonĝis pri malgranda Alico mem: denove la manetoj estis kunmetitaj cirkaŭ la genuo, kaj la brilantaj fervoraj okuloj rigardis ŝiajn—ŝi povis aŭdi la tonojn mem de ŝia voco, kaj vidi tiun kuriozan kapskueton por reteni la vagantajn harojn kiuj insiste eniris ŝiajn okulojn—kaj dum ŝi aŭskultis, aŭ ŝajnis aŭskulti, la tuta cirkaŭa loko ekvivis per la strangaj uloj de la sonĝo de ŝia malgranda fratino.
La longa herbo susuris ĉe ŝiaj piedoj dum la Blanka Kuniklo preterkuris—la timoplena Muso plaŭdis tra la apuda lageto—ŝi povis aŭdi la bruon de la tetasoj dum la Marta Leporo kaj liaj amikoj partoprenis sian neniamĉesantan manĝeton, kaj la akra voĉo de la Reĝino ordonis ke ŝiaj povraj gastoj ekzekutiĝu—denove la porko-bebo ternadis sur la genuo de la Dukino, dum pladoj kaj teleroj disrompiĝis ĉirkaŭe—denove la krio de la Grifo, la grincado de la ardezkrajono de la Lacerto, kaj la malfacila spirado de la subpremitaj kobajoj, plenigis la aeron, konfuzite kun la fora plorado de la mizera Falsĥelonio.
Tiel ŝi plusidis, kun fermitaj okuloj, kaj duone kredis sin en Mirlando, kvankam ŝi sciis ke per malfermiĝo de la okuloj ĉio refariĝus la senekscita realo—la herbo estus nur la susurado de la vento, kaj la plaŭda lageto estus la balancado de la kanoj—la bruetantaj tetasoj fariĝus la tintantaj sonoriletoj sur la safoj, kaj la akraj krioj de la Reĝino fariĝus la voco de la ŝafgardista knabo—kaj la terno de la bebo, la kriaco de la Grifo, kaj ciuj aliaj strangaj bruoj, ŝanĝiĝus (ŝi sciis tion) en la konfuzitan bruon de la multokupa brutokampo—kaj la muĝado de la foraj brutoj anstataŭigus la pezajn plorĝemojn de la Falsĥelonio.
Laste, ŝi bildigis al si ke tiu sama fratineto ŝia, poste, mem estos kreskinta virino; kaj ke ŝi gardos, dum ciuj siaj maturaj jaroj, la simplan kaj amantan koron de ŝia infanaĝo: kaj ke ŝi grupigos cirkaŭ sin aliajn malgrandajn infanojn, kaj briligos kaj fervorigos iliajn okulojn per multaj strangaj rakontoj, eble ec per tiu sonĝo pri Mirlando de longe antaŭa tempo: kaj ke ŝi kunsentos kun ciuj iliaj simplaj malfelicoj, kaj plezuriĝos pro ciuj iliaj simplaj ĝojoj, kaj memoros sian propran infanaĝon, kaj la felicajn somertagojn.
6 Supo el bovidaĵo, imitanta la guston de supo el verdĥeloniaĵo.
[1] Vilhelmo I, alnomata Vilhelmo la Konkerinto, estis reganto de Normandio kiu konkeris Anglion en la jaro 1066.
[2]
[3] Parodio de Angla proverbo "Prizorgu la pencojn kaj la pundoj prizorgos sin mem".
[4] Angla proverbo. = Similaĵoj havas komunan karakteron.