Выбрать главу

ĈAPITRO III

VOLONTKONKURSO KAJ LONGA VOSTO

La grupo kiu kuniĝis sur la bordo vere estis kuriozaspekta—la birdoj kun kotkovritaj plumoj, la bestoj kies felo premiĝis plate sur la haŭto, kaj ĉiuj gutis pro malsekeco, kaj estis malafablaj, kaj malkomfortaj.

La unua temo, kompreneble, estis kiel resekiĝi: ili interparolis pri tio, kaj post kelkaj minutoj ŝajnis tre nature ke Alico trovas sin familiare konversacianta kun ili, kvazaŭ koninte ilin dum sia tuta vivo. Efektive, ŝi tre longe kverelis kun la Lorio, kiu fine komencis paŭti, kaj diris nur, "Mi estas pli aĝa ol vi, do mi pli multon scias," kaj tion Alico ne akceptis, ĉar ŝi ne sciis kiom aĝa ĝi estas; kaj, car la Lorio persiste rifuzis informi pri sia aĝo, nenio pli estis direbla.

Fine la Muso, kiu ŝajnis persono tre aŭtoritata inter ili, vokis, "Sidiĝu, ĉiuj, kaj aŭskultu min! Mi baldaŭ sufiĉe sekigos vin!" Ĉiuj tuj sidiĝis, en granda cirklo, kun la Muso en la centro. Alico fikse rigardis ĝin, ĉar ŝi estis certa ke ŝi baldaŭ malvarmumos se ŝi ne rapide sekiĝos.

"Ahem!" diris la Muso tre aplombe; "ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej seka historio kiun mi konas. Silentu ĉiuj, bonvole! 'Vilhelmo la Konkerinto, kies celon favoris la papo, baldaŭ trovis subtenon de la Angloj, kiuj volis gvidistojn, kaj kiuj lastatempe multe kutimiĝis al uzurpado kaj konkerado. Edvino kaj Morkaro, la grafoj de Mercio kaj Nortumbrio—' "

"Uf!" diris la Lorio, tremante pro malvarmo.

"Pardonu!" diris la Muso, sulkigante la frunton sed tre ĝentile. "Ĉu vi parolis?"

"Ne mi!" diris la Lorio, rapide.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Mi daŭrigas. 'Edvino kaj Morkaro, la grafoj de Mercio kaj Nortumbrio, deklaris sin por li; kaj eĉ Stigando, la patriota ĉefepiskopo de Kanterburio, trovis konsilinde—'"

"Trovis kion?" diris la Anaso.

"Trovis," la Muso respondis iom kolere: "certe vi scias kion signifas 'trovi'."

"Mi scias kion ĝi signifas, kiam mi trovas ion," diris la Anaso: "kutime ranon aŭ vermon. Mia demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?"

La Muso ne rimarkis tiun demandon, sed rapidis daŭrigi, "'—trovis konsilinde akompani Edgaron Atelingon por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. La konduto de Vilhelmo unue estis modera. Sed la insolenteco de liaj Normandoj—' Kiel estas nun, kara?" ĝi daŭrigis, turnante sin al Alico dum ĝi parolis.

"Ankoraŭ plene malseka," diris Alico melankolie: "via rakonto ŝajne tute ne sekigas min."

"Tiuokaze," diris la Dido solene, surpiediĝante, "mi proponas ke la kunveno provizore prokrastiĝu, por la tuja adopto de pli energiaj rimedoj—"

"Parolu klare!" diris la Agleto. "Mi ne komprenas kion signifas duono de tiuj grandaj vortoj, kaj, krome, mi ne kredas ke vi mem komprenas ilin!" Kaj la Agleto klinis sian kapon por kaŝi rideton: kelkaj el la aliaj birdoj pepis aŭdeble.

"Mi intencis diri," diris la Dido per ofendita tono, "ke la plej bona metodo sekiĝi estus Volontvetkuro."

"Kio estas Volontvetkuro?" diris Alico; ŝi ne vere volis scii, sed la Dido paŭzis kvazaŭ kredante ke iu devas paroli, kaj neniu alia ŝajne inklinis ion diri.

"Nu," diris la Dido, "la plej bona klarigo estas ago." (Kaj, car vi mem eble volos provi ĝin, dum iu vintra tago, mi rakontos al vi pri kiel la Dido okazigis ĝin.)

Unue ĝi markis vetkurovojon, pli-malpli cirklan ("la preciza formo ne gravas," ĝi diris), kaj starigis ĉiujn grupanojn diversloke sur la kurejo, tie kaj tie. Ne aŭdiĝis ia "Unu, du, tri, kuru!" sed ili komencis kuri laŭvole, kaj ĉesis kuri laŭvole, tiel ke estis malfacile scii ĝuste kiam la kurkonkurso finiĝis. Tamen, post ĉirkaŭ duonhoro da kurado, kiam ili estis tute sekaj, la Dido subite vokis, "La konkurso finiĝis!" kaj ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ lin, anhelante, kaj demandante, "Sed kiu venkis?"

Tiun demandon la Dido ne povis respondi sen multa pensado, kaj ĝi staris longatempe kun unu fingro premita al lia frunto, (la pozicio de Ŝekspiro en liaj bildoj), dum la aliaj atendis silente. Fine la Dido diris, "Ĉiuj venkis, kaj ĉiuj ricevu premiojn."

"Sed kiu donos la premiojn?" granda ĥoro da voĉoj demandis.

"Nu, ŝi, kompreneble," diris la Dido, indikante Alicon per unu fingro; kaj la tuta grupo tuj ĉirkaŭis ŝin, vokante, konfuzite, "Premiojn! Premiojn!"

Alico tute ne sciis kion fari, kaj senespere ŝi metis manon en sian poŝon, kaj eltiris skatoleton da kandaj fruktopecoj (bonŝance la salakvo ne eniris ĝin), kaj disdonis ilin kiel premiojn. Estis sufiĉe por precize unu peco por ĉiu.

"Sed ŝi mem devas ricevi premion, sciu," diris la Muso.

"Kompreneble," la Dido respondis tre solene. "Kion alian vi havas en via poŝo?" ĝi pludiris, turninte sin al Alico.

"Nur fingringon," diris Alico malfeliĉe.

"Transdonu ĝin," diris la Dido.

Ili ĉiuj regrupiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dido solene prezentis la fingringon, dirante, "Ni petas ke vi akceptu ĉi tiun elegantan fingringon," kaj, kiam ĝi finis tiun mallongan prezentoparolon, ĉiuj hurais.

Alico opiniis la tutan aferon tre absurda, sed ĉiuj aspektis tiom solenaj ke ŝi ne kuraĝis ridi; kaj, ĉar ŝi ne povis elpensi kion diri, ŝi nur klinis sin kaj prenis la fingringon, aspektante laŭeble plej solena.

La sekva tasko estis manĝi la kandajn fruktopecojn: tio kaŭzis iom da bruo kaj konfuzo, ĉar la pli grandaj birdoj plendis ke ili ne povas trovi guston en siaj, kaj la malgrandaj sufoketis kaj necesis frapi iliajn dorsojn. Tamen, tio finiĝis post iom, kaj ili residiĝis cirkle, kaj petis ke la Muso plu rakontu al ili.

"Vi promesis diri al mi vian historion, sciu," diris Alico, "kaj kial vi malamas—K kaj H," ŝi aldonis flustre, iom timante ke ĝi denove ofendiĝos.

"Mia estas longa kaj malfeliĉa!" diris la Muso, turnante sin al Alico, kaj ĝemante.

Sed Alico ekrimarkis la voston de la Muso miroplene, kaj gapis al ĝi: "Longa, certe, sed kial vi nomas ĝin malfeliĉa?" Kaj ŝi plu cerbumis dum la Muso parolis, tiel ke ŝia

koncepto pri la rakonto estis ĉi tia:—

"Furio diris al

muso, Renkontita en buso, "Vi kuniru al juĝo: Mi akuzos vin tie.— Kaj ne diru rifuzon; Mi bezonas amuzon: Do ne

agu defie."

Diris Mus' al la hundo, "Vi ne venus al fundo, Sen juĝist' kaj нurio, Kara stulta Furio." "Mi

'stos ĵurio, juĝisto;

ludos mefisto, Kiel profeto de l' sorto. Mi vin kondam- nos al mor­to."

"Vi ne atentas!" diris la Muso al Alico severe. "Pri kio vi pensas?"

"Bonvolu pardoni," diris Alico tre humile; "vi atingis la kvinan kurbiĝon, mi kredas?"

"Vi ne aŭskultas mian odon!" kriis la Muso, akre kaj tre kolere.

"Nodon!" diris Alico, fervora esti utila, kaj ĉirkaŭrigardante malkviete. "Ho, lasu min helpi malligi ĝin!"

"Mi faros tute nenion tian," diris la Muso, leviĝante kaj formarŝante. "Vi insultas min, parolante tiajn absurdaĵojn!"

"Mi ne intencis insulti!" pledis kompatinda Alico. "Sed vi ege facile ofendiĝas, sciu."

La Muso nur grumblis responde.

"Bonvolu reveni kaj fini vian rakonton!" Alico vokis; kaj la aliaj ĉiuj diris ĥore, "Jes, bonvolu!" sed la Muso nur rifuze skuis sian kapon senpacience, kaj marŝis iom pli rapide.

"Ja domaĝe ke ĝi rifuzis resti!" ĝemis la Lorio, tuj kiam ĝi estis plene ne plu videbla; kaj maljuna krabo uzis la oportunon por diri al sia filino, "Ha, kara! Tio instruu al vi ke vi neniam trokoleriĝu!" "Ĉit, Panjo!" diris la juna krabo, iom mordeme. "Vi eĉ eltrivus la paciencon de ostro!"

"Mi volontege havus Dinan ĉi tie, mi scias tion!" diris Alico pervoĉe, parolante al neniu specifa. "Ŝi baldaŭ reportus ĝin!"