Lidja Zamenhof
La Bahaa filozofio
En ĉiuj tempoj la homa menso levadis sin super la aferojn de la ĉiutaga vivo, por serĉi la verojn kaj leĝojn, regantajn la homojn kaj la universon. Grandaj filozofoj postlasadis sistemojn; tiuj sistemoj ofte bildis la pensmanieron de la epoko, kaj kune estis ofte por la membroj de tiu epoko fundamento, sur kiu ili bazis siajn konceptojn.
La pasinta jarcento vidis naskiĝon de nova granda penso, kiu aperis en Persujo sub la nomo «Bahaismo», kaj el sia orienta naskiĝloko disvastiĝas tra la mondo. La filozofiaj principoj de tiu movado estas konataj al la okcidentanoj ĉefe el la verkoj kaj paroloj de ‘Abdu’l-Bahá, la filo de la fondinto de la Bahaa Movado, Bahá’u’lláh. Ofte li respondadis al diversaj prezentitaj al li demandoj, kaj la ĉefaj principoj de la Bahaa filozofio klare elaperas en liaj respondoj. Esplorante la ĉefajn trajtojn de la Bahaa filozofio ni turnu nin unue al tio, kio nin ĉirkaŭas, al la naturo, kaj ni vidu, kio ĝi estas kaj kia ĝi estas.
La naturo, laŭ ‘Abdu’l-Bahá, estas tiu stato, tiu realaĵo, kiu konsistas, unuavide, el vivo kaj morto, aŭ, dirante pli precize, el kombiniĝado kaj malkombiniĝado. Ĉiuj formoj de la kreitaĵaro estas rezulto de kombinado. Certaj atomoj, kunligitaj per la forto de altirado, kreas delikatan kaj aroman floron, aliaj kreas la homan korpon, aliaj amasiĝas, por doni formon al giganta suno. Neniu el la formoj estas eterna. Kiam la povo de altirado, kiu cementis la tuton, ĉesas efiki, la kombinaĵo malkombiniĝas kaj venas tio, kion, rilate al la vivaj estaĵoj, ni nomas morto. La morto ne estas tamen por la materio neniiĝo, nur transformiĝo. La atomoj ne pereas. Kiam denove ekagos je ili altira forto, ili formos novajn formojn, ĝis kiam ankaŭ tiuj novaj formoj, subiĝante al la sorto de ĉio kombinita, iam malkombiniĝos. Tiun ĉi principon la moderna scienco konas sub la nomo «konserviĝo de la materio».
La naturon, t.e. stataron de la ekzisto, oni povas dividi en kelkajn klasojn, el kiuj ĉiu malpli alta estas ŝtupo kaj grado, tra kiu evoluas la supera klaso. Tiel sur la plej malalta ŝtupo troviĝas la regno de mineraloj. Ili havas nek inteligentecon, nek instinkton, nek movkapablon. Ilia sola atributo estas ekzisto. Tamen la mineralo, solvita en la tero, donas vivon al klaso pli alta, al la vegetaĵa regno. La regno de vegetaĵoj, bazita sur tiu de mineraloj, posedas kune kun ili la atributon de ekzisto, sed ĝi superas la mineralan regnon per speciala kapablo, la kreskokapablo, kiu estas fremda al la mineralo. La vegetaĵa regno, siavice, prezentas ŝtupon, tra kiu evoluas la besta regno. Tiu ĉi regno, krom la ecoj de la minerala kaj vegetaĵa regnoj, sur kiuj ĝi apogas sin, posedas atributojn fremdajn al la antaŭaj klasoj, t.e. movokapablon, instinktojn kaj sentojn.
Kaj super tiuj ĉi klasoj, kiel ilia krono, trovas sin kreitaĵo la plej perfekta, la homo.
Li heredis de la antaŭaj regnoj iliajn atributojn — la ekziston, kreskopovon, movkapablon kaj sentojn. Per la atributoj de sia fizika ekzisto li ne multe diferencas de la besta regno. Same kiel la besto, la homo estas dependa, por sia fizika bonstato, de aero, akvo, nutraĵo, de certa minimumo kaj maksimumo de temperaturo. Ofte eĉ la kapabloj de lia korpo malsuperas tiujn de la bestoj. Li ne povas kompari sian flaron kun la flaro de hundo, sian vidon kun la vido de aglo, sian lertecon kun la lerteco de simio, sian forton kun la forto de leono.
Kaj la grandegan diferencon inter la besto kaj la homo oni devas serĉi ne en la ecoj kaj kapabloj de lia fizika korpo. La distingaĵo, kiu levas la homon super ĉiujn antaŭajn regnojn, estas lia intelekto, tiu forto abstrakta sed potenca, kiu permesas al la homo, apartenanta fizike al la mondo de naturo, altiĝi super tiun ĉi mondon kaj grandparte sklavigi ĝin al si.
Observante la naturon, ni devas rimarki, ke ĝi estas blinda sklavo de la leĝoj, kiuj ĝin regas. Vere, tiuj leĝoj trapenetras ĝin kun tiel mirinda precizeco kaj harmonio, ke ŝajnas, kvazaŭ ili venus de la naturo mem. Sed la naturo ne havas leĝokrean povon. La tiel nomataj leĝoj de la naturo ne estas leĝoj, per kiuj ĝi regas; kontraŭe — ili estas la leĝoj, kiuj regas la naturon. Elrompi sin el sub ili la naturo ne kapablas. Ĝi posedas nek la intelekton nek la volon por tion fari. La grandega suno vole aŭ nevole, sen la propra iniciativo kaj kompreno, devas brili, ĝis konsumiĝos ĝia varmo, sed antaŭ tiu konsumiĝo ĝi ne kapablas, laŭ sia plaĉo, favori per sia brilo unu planedon kaj deteni la radiojn de la alia. Akvo de meza temperaturo devas flui, kaj ne povas, laŭ sia plaĉo kaj fantazio, transformiĝi en solidan korpon. Tiu giganta universo, kies senlima grandeco imponas al nia limhava, homa menso, estas nur sklavo en la manoj de la Potenco, kiu ĝin kreis, konservas kaj regas.
Kiamaniere ekestis la naturo? Ĝenerale, oni povas distingi 3 manierojn de kreo aŭ kombino: 1. akcidentan kreon, 2. senvolan kreon, 3. volan kreon.
Se ni volus deklari, ke la naturo ekestis akcidente, ni estus mallogikaj, ĉar tio signifus akcepti efikon sen kaŭzo — ĉar kreo akcidenta nepre supozigas antaŭekziston de cirkonstancoj, al kiuj ĝi estas ŝuldata. Nek unu el la sennombraj atomoj de la universo povus kreiĝi akcidente el la granda «nenio», kiu devus esti ekzistinta antaŭe.
La dua konstrukoncepto, la koncepto pri la senvola konstruo, supozigas, ke la elementoj havas kvazaŭ denaskan emon al kombiniĝado, unu kun la alia. Tiu ĉi koncepto ne klarigus la ekekziston de la elementoj mem; kaj plie, la kombinaĵoj vole kreiĝintaj, devus esti tiel daŭraj, kiel la elementoj mem, kaj dume plej firma roko, plej potenca suno iam devas malkombiniĝi, kaj la elementoj, ĝin konstruintaj, devas disfali.
Restas do la tria konstrukoncepto — la koncepto pri la vola kreo. Tio signifas ekziston de iu supera Volo, de kiu devenas la elementoj kaj kiu puŝas ilin unujn al la aliaj.
La Bahaa filozofio akceptas ekziston de Superega Volo, kiu regas la Universon kaj estas ĝia leĝodonanto. Tiu Superega Potenco estas nomata Dio.
Multaj homoj neas la ekziston de tiu Supera Potenco. Ili argumentas, ke ili povas ĝin nek percepti, nek koncepti. Sed tiu argumento pruvas nur, ke nia homa menso estas limigita kaj super la destinitan al si kompren-sferon ne povas leviĝi. Por kompreni ion aŭ iun necesas, ke la komprenanto estu almenaŭ egalgrada kun la komprenato. Plej potenca roko, plej pura diamanto neniel povas koncepti la misteron de la ĝermanta semo, ĉar la ĝermokapablo estas fremda al mineralo kaj estas super ĝia sfero. Same plej potenca kverko ne povas kompreni birdon, kiu nestas en ĝia foliaro, saltas de branĉo al branĉo kaj kantas melodie, turnante la kapeton por aŭdi kanton de alia birdo — ĉar la movopovo de la besta mondo, ĝiaj instinktoj kaj kapabloj estas fremdaj eĉ al plej perfekta vegetaĵo.
Kaj siaflanke besto, ĉu formiko, ĉu elefanto, neniel povas koncepti tion, kio estas konceptebla por la homa intelekto — ĝi ne komprenas la leĝojn, kiuj regas la naturon kaj kiujn la homo grandaparte fleksis al sia volo — ĝi vidas kaj aŭdas fulmotondron, sed ĝi ne komprenas la elektron kaj ne scias apliki ĝian forton al siaj bezonoj. Ĝi vidas briletojn sur la nokta ĉielo, sed ne komprenas, ke tiuj briloj estas mondoj, nestantaj en la senlima spaco de la universo.
Tiel do, ĉar nenio, staranta sur unu grado de ekzisto, povas kompreni tion, kio estas sur pli alta grado, ankaŭ la homo, kvankam li estas plej alta el la kreitoj, sed tamen nur kreito, neniel povas kompreni la senkompare superantan lin Krean Potencon. Por povi kompreni Dion, li devus esti egala al Dio. Se li prezentus al si ion egalan al si mem, tio ne estus Dio. La homo povas kompreni nur tion, kion li povas imagi, kaj povas imagi nur tion, kion li povas kompreni. Dion li povas nek imagi, nek kompreni. Tio, kion li kapablus imagi kaj kompreni, ne estas Dio.
La mineralo ne povas imagi kaj kompreni la kreskokapablon de la floro — malgraŭ tio la floro kreskas, burĝonas kaj floras. La besto ne povas kompreni la eltrovaĵojn de la homa intelekto, malgraŭ tio la homo sklavigas la elektron en telegrafan fadenon kaj transportas sin de lando al lando per potenco de la vaporo. Kaj same, la homo ne povas kompreni la Superegan Potencon, sed tiu supera Potenco ekzistas malgraŭ kaj super lia kompreno, kaj tenas lin en sia povo.