Kia estas la rilato de tiu krea Potenco al la kreaĵoj? Ĝi estas kiel tiu de aŭtoro al sia verko, kiel tiu de suno al la planedo, al kiu ĝi donas la lumon, varmon kaj vivon. La suno mem restas en sia loko kaj ne forlasas ĝin, por kontaktiĝi kun la planedo. La varmo kaj lumo emanas de la suno al la planedo, sed la suno mem ne dispartiĝas, por veni sur la teron. Same la skribaĵo emanas de la skribanto kaj kanto emanas de la kantanto, sed la skribanto ne transformiĝas mem en la skribaĵon nek la kantanto en la kanton. Alie okazas, ni diru, en la ekzemplo de arbo, kreskanta el la semo. Tiam okazas ne emanado, sed transformiĝo, ĉar la semo mem transformiĝas en la kreskaĵon, kiu naskiĝas el ĝi kaj je ĝia kosto. La semo mem ŝanĝas sian formon, kaj kiel tiu ĉi semo, ĉesas ekzisti.
La krea Potenco ne transformiĝas en la kreaĵojn. Ĝi restas ĉiam en sia esenco sendependa, neelĉerpebla, nedispartigebla, nedividebla. La rilato inter la krea Potenco kaj la kreitaĵoj estas do la rilato de emanado. Tiu krea Potenco estas absolute sendependa. Sendependa de tempolimoj, ĉar ĝi ekzistis ĉiam kaj daŭros ĉiam. Nenia komenco kaj nenia fino por ĝi ekzistas. La tempo mem, sekve, rilate al ĝi ne ekzistas, ĉar tempo estas mezurata per templimoj, kaj kie la templimoj ne ekzistas, kian signifon havas la tempo?
Tiu krea Potenco estas ankaŭ sendependa en sia Esenco, ĉar ĝia ekzisto ne estas sekvo de iu antaŭa kaŭzo, same kiel neniu kaŭzo povas meti finon al ĝi.
Kaj tiamaniere, sen komenco kaj fino, sen kaŭzo kaj konsumiĝo, ĝi estas la Alfo kaj Omego de la ekzisto.
Krea Potenco, signifas — la Potenco, kiu kreas. La kreado estas ĉiama, kiel la krea Potenco mem. La koncepto mem pri la Krea Potenco sen la kreo estus nelogika, kiel koncepto pri instruanto sen instruato, pri donanto sen ricevanto, pri suno sen radioj. Sed la radioj de la suno, kvankam tiel pratempaj, kiel la suno mem, estas tamen esence dependaj de la suno, ĉar la suno estas ilia kaŭzo kaj kondiĉo. Kaj la kreita universo, kvankam rilate al la tempo senkomenca kaj senfina, en sia esenco, t.e. en sia kaŭzo, dependas de la Krea Potenco, la Unua Kaŭzo. Ĝi estas do absoluta rilate al la tempo, sed ne rilate al la esenco, ĉar en sia esenco ĝi estas emanaĵo de la krea Potenco.
Tamen la ekzisto, kvankam eterna, ne estas eterna en sia formo. Kiel ni diris antaŭe, ĉiu formo konsistas el certa kombino, kaj tio, kio foje estis kombinita, nepre devas iam esti malkombinita. La daŭro de iu formo povas esti kelkaj tagoj, kiel vivo de insekto, aŭ miliardoj da jarmiloj, kiel ekzisto de sun-sistemo, sed eterneco kaj absoluto rilate al la formo neniel ekzistas. Kiel fenikso, la mondo de ekzisto ĉiam renaskiĝas el la propraj cindroj. Kiel pelikano, per la propra sango ĝi nutras siajn idojn.
En la mondo de kreiteco ne ekzistas halto kaj staro. La konstanta movado, la konstanta ŝanĝado estas la leĝo de la naturo. Se birdo ekhaltus en sia flugo, ĝi falus. Same la astroj ne povas ekhalti en sia kurado, nek la organismoj en sia evoluado. Halti, ne iri plu antaŭen, signifas iri malantaŭen. Tiel la homo kreskas kaj maturiĝas, ĝis li atingas sian plej eblan staton de evoluo. Kaj kiam plua evoluo ne estas ebla, komenciĝas la malevoluo, la malprogreso de la korpo t.e. la maljuniĝado, ĝis venas la morto kaj metas finon al tiu ĉi formo de ekzisto, kiu estis la homa korpo.
De kie venas la homo? Ĉu la homa speco dekomence ekzistis kiel speco homa, distingiĝanta de la besta mondo, aŭ ĉu ĝi estas rezulto de longega evoluado, eliranta el la besta regno? El la anatomia konstruo de la homa korpo, el la konstruo de lia vertebra kolonaro oni konkludas, ke iam, en la frua epoko de sia evoluado, la homo havis voston. El tio kaj el similaj premisoj kelkaj deduktas, ke la homo devenas de besto. Sed tiu dedukto estas erara. Ĉar tiuj premisoj montras nur, ke la homo evoluis, ke en iaj pratempoj de sia ekzisto li, homo, havis voston, simile al la besto, sed laŭgrade, kiel la speco evoluis, tiu organo ne estis plu bezona kaj iom post iom malaperis. Nenio tuj venas en la ekziston en sia perfekta formo. Ĉio evoluas, pasante de la originaj primitivaj formoj al formoj ĉiam pli perfektaj. En la komenco de la evoluado la evoluanta estaĵo povas ankoraŭ forte malsimili de la poste atingota formo, tamen la evoluado okazas ĉiam en la kadroj de la speco. Nek ĝi venis el trans la limoj de la speco, nek ĝi iam trapasos tiujn limojn. Tiel la roza arbusto, kovrita de florantaj bonodoraj rozoj, forte malsimilas de la senaspekta semo, el kiu ĝi naskiĝis. Rigardante la semon, la ĝardenisto scias, kion ĝi kaŝas en si kaj kion ĝi aperigos, sed persono nekompetenta pri la ĝardenkulturo povas kredi, ke el tiu semo naskiĝos eble violo, aŭ eble potenca arbo.
Krom la individua evoluado ekzistas speca evoluado — tiel la rozo povas evolui de la kvinpetala modesta floro ĝis la reĝino de niaj ĝardenoj, dank’ al la saĝa flegado de la kulturisto. Sed ĉiam ĝi estos rozo. Kiel ajn ĝi povus evolui, neniam ĝi iĝos lilio aŭ kverko. Kaj kiam ni vidas rozon, ni scias, ke ĉe ĝia komenco estis roza semo, dotita potenciale per ĉiuj kvalitoj de la roz-speco. Ne estas eble imagi, ke la roza speco evoluis, ni diru, el tritiko.
Kaj ankaŭ ĉe la komenco de sia pratempa evoluado la homa gento estis ĉiam homa gento, aparta de ĉia besta speco. Vere, laŭ sia aspekto, vivmaniero, lingvo ĝi povis simili la beston. Sed simileco ne signifas identecon. Kiel en la ekzemplo de la rozo, en la pratempo de la homa gento ekzistis jam la poste aperontaj kvalitoj, kiuj markos la diferencon inter homo kaj besto. Kiel en la ekzemplo de la rozo, tiuj kvalitoj ne tuj elmontriĝis, sed kvankam ne elmontritaj, ili ekzistis potenciale kaj ekfloris, kiam venis la tempo. La evoluado de la homa gento similas la evoluadon de la homa individuo. Komence la embrio neniel similas la maturan homon. En certa stadio de la evoluo ĝi eĉ similas fiŝon. Kaj tamen de la komenco ĝi estas homa embrio, dotita per ĉiuj homaj kvalitoj kaj perfektecoj, kiuj elmontriĝos en la posta grado de la evoluo de la individuo.
Ne el la besta regno devenas la homo. La homa speco estis ĉiam speco aparta, speco supera al la regnoj minerala, vegetaĵa kaj besta.
Krom la korpo, kiu prezentas la fizikan, videblan parton de la homa estaĵo, la bahaa filozofio distingas en homo animon, menson kaj spiriton. Per la animo oni komprenas la movantan forton de la korpo. Se la animo kroĉas sin al la mondo materiala, ĝi restos malluma, ĉar ĝi transprenos ĉiujn malperfektecojn de la materiala mondo, kiel avidecon, voluptamon, egoismon.
La menso estas tiu kapablo, per kiu la homo malkovras la sekretojn de la ekzisto kaj ekkonas ilian esencon.
La animo, lumigita per la lumo de la intelekto, levas sin super la bestan, materialan mondon. Kaj la esprimo «la homa spirito» signifas ĝuste tiun animon, dotitan per intelekto.
Tiu intelekta animo, estante abstrakta, ne dependas de loko. Ĝi ne enkorpiĝas en la homan korpon kaj en sia ekzisto ĝi ne dependas de la korpo, sed estas kun ĝi ligita, kiel lumo, respegulanta sin en spegulo, estas ligita kun la spegulo. La lumo ne dependas de la spegulo. Kiam rompiĝas la spegulo, la lumo plie brilas. Plie eĉ, se en la mondo ekzistus nenia lumo, ĉu la spegulo entute estus imagebla kaj uzebla? Ankaŭ rilate al la korpo kaj spirito — esenca estas la spirito, ĉar sen ĝi la korpo ne havus signifon. Kaj kiel la lumo ne pereas malgraŭ la rompo de la spegulo, ankaŭ la spirito ne pereas malgraŭ la detruo de la korpo.
La korpo en sia esenco estas mortema, ĉar estante kombinita, ĝi devas malkombiniĝi. Sed la spirito ne konsistas el atomoj, ĝi ne estas kombinita, ĝi ne malkombiniĝas, ĝi ne pereas. Malligita de la korpo, ĝi plue vivos en la propra sfero, en la regno de spirito, kie ĝi eterne evoluos, celante la perfektecon.
Nia surtera vivo estas por nia spirito kvazaŭ la vivo de embrio en la patrina sino. En la stato de embrieco la homa estaĵo kapablas nek kompreni, nek eĉ imagi la mondon, en kiun ĝi venos poste. Vere, ĝi havas jam la okulojn, sed ili ankoraŭ ne vidas. Ĝi havas orelojn, sed la aŭdopovo manifestiĝos nur post la veno en la mondon. La ekstera mondo atendas ĝin, plena de beleco, sed vane la embrio en la patrina sino demandus, ekzemple, kio estas la «ĉielarko»? Ne, tia demando mem estas neimagebla! Kaj vane ĝi demandus, por kio servas la okuloj. La patrino mem scias tion, sed klarigi al la ido ne estas eble. Ĉio, kion ŝi povus respondi, estus: atendu, ĝis vi venos en la mondon.