Ankaŭ nia spirito dum sia surtera ekzisto maturiĝas je kapabloj, kiuj manifestiĝos nur poste, kiam ĝi ne estos plu ligita al la korpo, same kiel birdido jam en la ova ŝelo ricevas la flugilojn, sed neniel povas flugi antaŭ la elkoviĝo.
Kaj komprenante tiun ĉi veron, la homo ne devas, dum sia surtera ekzistoparto, glui sian animon al la mondo de argilo kaj koto. Li devas zorge flegi la flugilojn de la spirito, por ke li povu flugi, kiam venos la tempo.
Tamen, kiagrade la homo estas libera en sia celado? Ĉu li, kreito, ne dependas entute de la kreinta lin Potenco? Tiu krea Povo, estante absoluta, havas la scion pri ĉiu homa ago, tiuj homaj agoj estas do kvazaŭ enskribitaj en la libro de destino. Ĉu estas do eble kontraŭstari la antaŭdestinitan sorton?
La antaŭscio ne estas kaŭzo de la destino. Ekzemple nun ni ĉiuj scias, ke post kelkaj horoj la suno kaŝos sin sub la horizonto, sed tiu nia antaŭscio ne estas kaŭzo de la fakto, kontraŭe, ĝi mem venas de tiu fakto. La astronomoj scias de antaŭe, kiam okazos la eklipso de la suno, sed ilia scio ne estas kaŭzo de la sun-eklipso.
Same, kvankam en la antaŭscio de la Plej Supera Krea Potenco enskribita estas nia sorto, tiu antaŭscio ne signifas destinon, ĝi estas nur unu el la atributoj de la Krea Potenco.
La sorto estas duspeca: nepra kaj akcidenta. Por klarigi la diferencon, ni uzu ekzemplon. Laŭ sia nepra destino la suno devas brili kaj de la mateno ĝis la vespero lumigi la teron. Sed sorto akcidenta aŭ hazarda povas kaŭzi, ke nubo aperas inter la suno kaj la tero kaj detenas de la tero la sunajn radiojn.
Laŭdestine, kiam oleo en lampo konsumiĝas, la lampo nepre devas estingiĝi. Sed povas okazi, ke eĉ antaŭ la konsumiĝo de la oleo hazarde forta vento estingos la flamon.
Ankaŭ la nepra sorto de la homo estas veni en la mondon, maturiĝi, atinginte la staton de la matureco, komenci maljuniĝadi, kaj fine, kiam plenumiĝos la tempo, redoni sian korpon al la tero — sed povas okazi, ke briko falas sur lian kapon kaj pli frue tranĉas la fadenon de lia korpa vivo. La nepran sorton ni ne povas eviti, sed ni povas eviti tiujn flankajn kaŭzojn, kaj estas saĝe gardi sin kontraŭ ili.
La homo estas responda por tiuj siaj agoj, kiujn li plenumas laŭ sia propra elekto. Se ekzistus nenia libereco de la volo, ekzistus nenia respondeco — nek merito, nek kulpo. Ne estus kulpo de Judaso, se superega fato estus iginta lin perfidi sian Majstron, same kiel ne estus merito de Kristo, se tiu sama superega fato igus lin, por la bono de la homaro, elporti persekutadon kaj morti sur la kruco. Same ŝtono ne estas respondeca, ĉu ĝi estas ĵetita por frakasi ies kranion, aŭ ĉu ĝi estas metita kiel bazo de templo. Konscie, libervole celi al la perfekteco — jen la merito de la homo.
Sur sia vojo li ofte renkontas malfacilaĵojn. Ĉagreno kaj malĝojo akompanas lin ofte tra la vivo. Sed ili ne venas hazarde. Ili estas senditaj al ni desupre, por ke ni lernu kaj perfektiĝadu tra ili. Facile estas veli sur trankvila maro — sed vere brava estas nur tiu maristo, kiu meze de ondegoj kaj uraganoj ne perdas la kapon, sed scias konduki la ŝipon al sekura haveno. Per la malfacilaĵoj ni lernas kaj hardiĝas. Sen ili ni estus neelprovitaj. Ju pli granda estas la sufero, des pli granda estas la rikolto de la spiritaj virtoj, elmontritaj en la homo.
La ĝojo iafoje igas la homon memfida kaj forgesema. Sed kiam venas la malĝojo, la homo rememoras sian malgrandecon kaj senpovecon, kaj turnas sin supren, al la supera Potenco, kiu sola havas la povon savi lin el liaj malfacilaĵoj. Kaj tiel degelas lia memfido kaj kreskas lia spiriteco.
Doloro ne signifas malbonon. Ĥirurgiisto, tranĉanta la malsanan korpon, kaŭzas doloron, sed ne faras malbonon.
Pozitiva malbono, laŭ la bahaa filozofio, ne ekzistas. Se la krea Potenco estus kreinta malbonon, ĝi estus neperfekta. En la kreaĵo ne ekzistas malbono. Ĉio estas bona. Tio, kion ni nomas malbono, estas nur manko aŭ malforta grado de bono. Homo tiel nomata malbona estas homo, kies pli alta naturparto ne estas ankoraŭ disvolvita, dum viglas la malpli alta, besta parto de lia naturo. Kiam disvolviĝos la parto pli alta, la ĝisnuna malbonulo iĝos bonulo. Se li estas memama, la malbono ne konsistas en lia amo al si mem, ĉar ĉia amo, eĉ la propra, estas bona. La malbono konsistas en tio, ke tiu amo estas direktita ekskluzive al li mem, ne al aliaj. La malbono konsistas do en manko de amo al la aliaj. Kiam al la aliaj direktiĝos lia amo, ne ekzistos plu la egoismo. Same avideco en sia esenco ne estas malbona ĉar deziro je io plia estas stimulilo de la progreso. La malbono kuŝas en tio, ke la deziro direktiĝas al celoj materialaj, anstataŭ al la spiritaj. Tie do, kie ni kredas malbonon, estas nur manko de bono, manko de harmonio. Tiel ankaŭ la venena serpento ne estas io malbona: la veneno estas ja ĝia armilo, per kiu ĝi defendas sin. Sed ĉar mankas harmonio inter ĝiaj elementoj kaj la niaj, pro tio, rilate al ni, la venena serpento aperas kiel malbona.
La homo devas peni, ke la besta parto de lia naturo neniel superregu la spiritan parton. La supereco kaj evoluo de la spirita parto devas esti lia celo, la kialo de lia vivo.
Kiel atingi tiun celon? Ĉu forturnante la okulojn de ĉiuj ĝojoj kaj beloj de la vivo kaj lacigante la korpon per la asketismo? Tute ne. La ĝojoj estas kreitaj por ni, por ke ni uzu ilin, kondiĉe nur, ke ni ne donu al ili tro da loko, ke ni ne permesu al ili ekposedi nin. Kaj la korpa malforteco ne estas virto. Paralizito povas neniun frapi, mutulo ne povas mensogi, sed tio ne estas virtoj. La homo devas lerni ne bati, havante fortan brakon kaj ne mensogi, havante sanan langon. Tio ĉi estas la vera mildeco kaj boneco.
Rigardante la homojn, ni vidas, ke ili ĉiuj apartenas al la sama, homa, speco. Ĉiuj ili estas faritaj el la sama argilo, kiel potfaristo el la sama argilo faras ujojn, sed donas al ili diversajn formojn, destinas por diversaj celoj kaj pentras per diversaj koloroj. Simpla, ordinara poto ne rajtas kritiki la potiston kaj riproĉi, ke li ne donis al ĝi subtilan formon kaj luksajn kolorojn — ĉar la potisto plej bone scias, kio estas bezona. Aliflanke eleganta vazo ne rajtas fieri super la ordinara poto, ĉar en la sama fabriko ĝi estas formita, el la sama argilo, de la sama potisto.
Kaj se ni vidas homon simplan, eĉ krudan, egale ni ne rajtas fieri super li, ĉar se ni eĉ superas lin, ĉu per nia inteligenteco, ĉu per aliaj kvalitoj, ni tamen apartenas al la sama, homa speco. Kaj nia supereco — se entute ni rajtas paroli pri supereco — devenas ne de ni mem, sed estas al ni donita de nia Kreinto. Bahá’u’lláh diras: ĉu vi scias, kial Ni faris vin ĉiujn el la sama argilo? Por ke neniu el vi fieru super la alia.
Ĉiun el ni kreis, formis, vokis al ekzisto unu sama Povo — ĉu ni ne estas do fratoj en la plej vera senco de tiu ĉi vorto? Ĉu ni ne estas kiel gutoj en unu maro, folioj sur unu branĉo, floroj de unu ĝardeno?
Kiam ni eniras belan ĝardenon, ni vidas tie florojn kaj arbojn diversajn. Kaj ĝuste tiu diverseco faras, ke la ĝardeno estas bela, ĉar se ĝi konsistus nur el samaj floroj, ni trovus ĝin monotona. Ankaŭ en la ĝardeno de la homaro kreskas diversaj floroj — blankaj, nigraj, flavaj kaj ruĝaj. Tiu diverseco devas esti inter la homoj kaŭzo de harmonio, same kiel en muziko diversaj tonoj formas unu harmonian akordon. Tiu diverseco faras, ke la ĝardeno de la homaro estas tiel bela kaj riĉa.
Same, kiel ni devas esti en harmonio kun niaj alikoloraj, alilingvaj, alinaciaj homfratoj, ni devas ankaŭ esti en harmonio kun tiuj, kies opinioj diferencas de la niaj. Ĉar ĉies pensokapablo venas el la sama fonto, ĉiuj opinioj estas radioj de la sama suno de intelekto, radioj, kiuj, kvazaŭ pasante tra diverskoloraj vitroj, ĵetas diversajn brilojn. Ĉiuj homoj estas ŝerĉantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj, kiuj kondukas al la Vero. Tiuj vojoj povas preni la nomojn de plej diversaj religiaj, sciencaj, sociaj, filozofiaj sistemoj, sed sur kaj tra ĉiuj vojoj, ĉie kaj ĉiam, al la sama celo, al la progreso kaj perfekteco iras la homoj. Ni do respektu ĉiun homon kaj ĉiun opinion. Ni penu kompreni ĉiun nian homfraton, ni amu lin tiel, kiel unu frato amas alian, ni vivu en paco kun ĉiuj homoj kaj en harmonio kun tiuj superegaj leĝoj, kiuj kondukas la stelojn sur iliaj orbitoj kaj la homojn en ilia celado supren, al la perfekteco.