Antaŭparolo de la redaktoro
La fontoj
La angla originalo de la verko [A1846] aperis en la jaro 1846ª; la kovrilo de ĉi tiu bitlibro estas farita el la frontispico (fare de ) de la Londona eldono de .
En sia noto «Al la legantoj» Zamenhofo rakontas, ke la Dikensan verkon li tradukis el germana traduko, sen vidi la anglan originalon. Sendube tio estis la traduko fare de (voĉlegu ), kies skanaĵo (en frakturo!) senpage elŝuteblas de:. Mi referencos ĉi tiun eldonon per K1847.
Tion, ke Zamenhofo tradukis ĝuste el la traduko de, atestas ties multaj tradukeraroj kaj devioj, fidele esperantigitaj de Zamenhofo (kaj komentitaj en piednotoj de ĉi tiu bitlibro). Mi ne asertas, ke Zamenhofo uzis nepre la eldonon K1847; ĉi tie en la Novosibirska regiona biblioteko mi trovis tekste identan Lepsikan eldonon el la jaro 1880ª. Tamen ĉar la Gugla teksto estas pli frua kaj pli facile konsultebla por la retanoj, mi uzos la referencilon K1847.
La Editora Antaŭparolo de la dua eldono [B1910] flate asertas, ke «La germana teksto estis bonega traduko»; tio estas malvera, K1847 entenas multe da tradukeraroj. Ĉe Amazono kaj ĉe aĉeteblas pli moderna versio; estkiel tradukisto estas indikita — mi do referencos ĝin per KGM. Fakte tio ne estas sendependa traduko, tio estas literature polurita traduko de Ĉiuj tradukeraroj aŭ devioj de K1847, kiujn mi kontrolis, restas en KGM — sed ili aperas en pli glata kaj moderna germana lingvo. Ekzemplon pri tia glatigo vidu ĉi-sube, en la sekcio pri «Tiraljoroj»
La zamenhofa traduko unue aperis en «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); la skanaĵoj de tiuj numeroj estas elŝuteblaj el la Aŭstria nacia biblioteko; tiun eldonon mi referencos per B1891. Por mia oportuno mi kolektis tiujn skanaĵojn en deĵavuan bitlibron. Ĝi estas fidele tekstigita ĉe la Projekto Gutenberg.
En la jaro 1910ª en Londono aperis la 2ª eldono, pri kies estiĝo rakontas ĝia Antaŭparolo. Ĝin mi referencos per B1910. Tie la teksto de la traduko estas multloke korektita kaj konsiderinde plibonigita. La korektoj koncernas kaj la tradukajn ĝustigojn rilate al la angla originalo, kaj la gramatikajn korektojn de lingvaĵo esperanta. Probable ilin faris ne Zamenhofo, sed la eldonintoj; tamen ili ĝenerale konformas al la stilo zamenhofa de ties matura periodo.
La esperantan tekston mi ekstraktis el la PDF-libro de [INKO]. Mi kontrolis ne la tutan tekston, sed nur la suspektindajn lokojn de la INKO-teksto. Atentindas, ke la INKO-bitlibro entenas kromajn ŝanĝojn kompare kun B1910; ekz‑e «plena kolekto {da [B1891, B1910] ¦ de [INKO]} krispigiloj».
La tiparaj konvencioj
En ĉi tiu bitlibro (kaj en ĉi tiu Antaŭparolo) diversaj tiparoj estas uzataj por indiki apartaĵojn tekstologiajn.[1] Por ne ĝeni la legadon, la apartigo estas kiel eble plej diskreta — kaj tamen rimarkebla por tiu, kiun ĝi interesas. Nome,
• en ĉi tiu Antaŭparolo estas apartigitaj vortoj en la nacilingvoj
• en la ĉefteksta tiparo (do, neniel apartigite) aperas la Zamenhofa traduko B1891 (kvankam iuj malnecesaj vortoj aperas trastrekite,
ekz‑e «
• la korektoj de B1910 aperas «la de muskato» (do, simile al la fremdlingvaĵoj; sed la korektoj aperas ĉirkaŭite de la teksto zamenhofa);
• aspektas la malmultaj kromaj korektoj fare de mi, Sergio Pokrovskij, ekz‑e «Alfred kunia juna edzino» («ia» anstataŭ la misa «lia»).
Tradukaj aferoj
Laŭvortismo
Ŝajnas, ke kiam Zamenhofo tradukis «La batalo»n, li ankoraŭ ne tute liberiĝis je la iluzio el la epoko de la «unuatempaj signetoj» pri esperantigo kiel pri pli-malpli rekta transkodado de la vortoj fontolingvaj. Eble ankaŭ la veto, al kiu ni ŝuldas ĉi tiun tradukon, instigis lin al demonstrado de kvazaŭmeĥanika transkodado.
tian ideologian motivon ne havis, tamen ial ankaŭ lia traduko en multaj okazoj estas meĥanike laŭvorta. Mirindas ke el la kombino de tiuj du laŭvortismoj tamen rezultis io ankoraŭ sufiĉe legebla.
Interpunkcio
Haltostrekoj kaj tripunktoj
En la angla originalo de la «Batalo» tripunkto aperas nenie — ĝian rolon plenumas haltostreko.
K1847 meĥanike imitas la anglan interpunkcion, kaj egale malkonas la tripunkton.
Zamenhofo aŭdace ekuzis 3 tripunktojn en B1891. La anglaj redaktoroj [B1910] pli atentis la esperantan interpunkcion, tiel ke INKO entenas 33 tripunktojn. En ĉi tiu bitlibro mi daŭrigis la esperantigon, kaj nun la teksto entenas 63 tripunktojn.
(KGM uzas 2 tripunktojn — sed en aliaj lokoj ol Zamenhofo; la rusa traduko [R1959] entenas 79 tripunktojn.)
Citiloj
Samkiel la rusa, la Fundamenta Ekzercaro konas du specojn de citiloj: la francecajn citilojn angulajn «–», kaj la germanecajn „–“ (en la programista ĵargono, 99–66). K1847 kaj B1891 uzas nur la germanajn; B1910 uzas la eksterfundamentajn citilojn anglajn: “–” (66–99).
[1]
Ĉi tiujn tiparajn diferencojn vi vidos nur se (1) via bitlibroprezentilo komprenas stilfoliajn difinojn kaj (2) se la sortimento da unukodaj tiparoj instalitaj en via elektronika legilo estas sufiĉe riĉa. Rekomendataj estas (1) la prezentilo kaj (2) iu el la tiparaj familioj . Manke de tiuj rimedoj la teksto restos legebla kiel ordinara teksto beletra, sen la filologia dismarkado de la korektoj.