Выбрать главу

Editora antaŭparolo de la 1910ª jaro

Ĉi tiu verko estas represo el la Unua Esperanta Monata gazeto «La Esperantisto», kiu estis eldonata (en Nurnbergo) de l’ Doktoro L. Zamenhof en la jaro 1891.

La nomita gazeto ne estas nun havebla; nur tre malmulte da personoj ĝin legis, kaj multaj eĉ ne aŭdis pri ĝi.

Estas certe ke «La Batalo de l’ Vivo» havos grandan intereson, unue por la Esperantistoj, kiuj deziras legi ĉian verkon el la plumo de la majstro, due por tiuj, kiuj admiras nian mondkonatan verkinton Charles Dickens. Koncerne la lingvon ĉi tiu verko pruvas sen ia dubo ke la lingva fundamento en la jaro 1891 estis sama kiel la lingva fundamento de l’ nuna jaro 1910; la verko skribita antaŭ 20 jaroj faras impreson, kvazaŭ ĝi estus skribita nun; kaj tio estas la plej bona pruvo, ke nia lingvo estas tute konstanta kaj fortika, ke ĝi ne timas kaj neniam timos la influon de la tempo aŭ de iaj ne antaŭviditaj cirkonstancoj.

Tiun rakonton la Doktoro tradukis simple laŭ peto de amiko kaj tiu amiko donis al li la tekston en germana lingvo!

La germana teksto estis bonega traduko sed tamen ĝi ne estis la originala verko; kaj ĉar la Doktoro loĝis en tiu tempo en malgranda urbo, li tute ne povis ricevi la anglan originalan verkon. Oni trovas kelkfoje vorton aŭ esprimon, kiu ŝajne ne troviĝas en nia angla eldono.

Tio estas tute komprenebla, ĉar en la germana traduko unu vorto estas eble ellasita, aŭ male, alia klariga vorto estas aldonita laŭ la bontrovo de l’ tradukinto.

Tamen tio nur malofte okazas kaj tute ne estas sentebla; la bela Dickens’a atmosfero ĉiam restas.

Apartan dankon ni ŝuldas al Sº H.T. Bailey, fervora Esperantisto, kiu permane kopiis la tekston el sia «La Esperantisto», tre valora kaj nun preskaŭ nehavebla libro.

Ad. Ŝefer.
E. A. Lawrence.

Al la legantoj

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof [7]

Parto unua

Antaŭ longa, longa tempo — tute egale kiam kaj kie en Anglujo — estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove koloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝan akvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie en malpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.

La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitan de suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis. La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis pri la laboroj de tiu ĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofte ankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l’ batalo, ofte la steloj malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj de ĉiu flanko de l’ mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.

La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj, ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l’ batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampo estis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kaj ĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaŭe estis ruĝe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj[8] gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l’ arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.

Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo plilokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l’ mortintoj; kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝirataj, tie nun staris ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l’ batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l’ muelejo, plenigus la ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.

вернуться

[7]

Ĉi tiun noton Zamenhofo aperigis en la komenco de la libra eldono (1910). En la presaĵo mankas la apostrofo de la subskribo «Zamenhof», bone videbla sur la faksimilo de la manskriba originalo.

вернуться

[8]

Angle; laŭ protestanta esprimmaniero, temas pri ĝeneraligita ŝabato, la sankta semajntago; do, sabato por la judoj, kaj dimanĉo por la kristanoj. Ĉi-okaze do, «dimanĉaj sonoriloj».