Eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj[9] la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo[10] antaŭ la pordo. Tie en unu bela mateno de aŭtuno estis aŭdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaĝaj virinoj staris sur ŝtuparoj kaj deŝiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ĝi[11] estis ĉarma, natura vido bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ĝojo tute gaje kaj senĝene.
Se en la mondo neniu volus brili — tio ĉi estas mia opinio, kaj mi pensas, konsentos kun mi — ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomŝirantaj virinoj sur la ŝtuparoj. Estis al ili tre agrable plaĉi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaŭ tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis!
Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel!ne estis kvadrilo,menueto kaj eĉ ne simpla anglezo.nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera moviĝado ŝajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ĉirkaŭaĵo, kiel ĉiam pli grandiĝanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branĉoj, kiuj sin balancadis en la vento de l’ mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ĝoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn — ĉio inter knabinoj kaj sur la malproksima altaĵo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaŭ li starus en la fino de l’ mondo — ŝajne ankaŭ dancadis.
Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaŭ fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deŝiradis pomojn sur la ŝtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.
Eble tial ilia fervoro ankoraŭ pligrandiĝis, ĉar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono — devas scii, keestis la domo kaj ĝardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler — elvenis, por vidi, kio fariĝas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaŭ la manĝo de l’ mateno. Ĉar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.
«Muziko kaj dancado hodiaŭ!» diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. «Mi pensis, ke ili timas la hodiaŭan tagon. Sedestas mondo plena je malaĵoj… Sed Grace, sed Marion!» li aldonis pli laŭte, «ĉu la mondo hodiaŭ matene estas pli freneza ol ordinare?»
«Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera», respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, «ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo».
«Ies tago de naskiĝo, mia kateto?» diris la doktoro. «Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi
«Ne, patro!»
«Kompreneble vi ne; vi estas virino … preskaŭ», diris la doktoro. «Cetere», li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, «mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo».
«Kio! Efektive, mia patro?» ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.
«Jen havu! kaj ankaŭ mian amon», diris la doktoro kaj kisis ŝin; «kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu … kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso», diris la doktoro por si mem, «estas bona! Ha, ha, ha!»
La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l’ batalo, sur kiu li loĝis, kiel baldaŭ sciiĝos.
«Kiel propre venis al la muziko?» demandis la doktoro. «Kompreneble [12] estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?»
«Alfred ilin alsendis», respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis[13] kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.
«Tiel[14] Alfred alsendis la muzikon?» rediris la doktoro.
«Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon.»
«Jes, jes» diris la doktoro, «li ĉiam demandas vian opinion».
«Kaj ĉar mia opinio sin montris favora», gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; «kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis[15].vere, kara Marion?»
«Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun{*}[16] Alfred!»
«Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto!» diris ŝia fratino.
«Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne», diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. «Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto…»
«Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion», ekkriis ŝia fratino — «eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!»
«Ne, ne!»[17] diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado — «eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi… mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis[18] lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi… Sed, kara
[9]
Mistraduko. La angla originalo(kaj ties traduko germana [K1847]) rilatigas la sekvan scenon (kaj la tutan postan rakonton) al la epoko je cent jaroj pli frua ol la tempo de la rakontanto — do, al la mezo de la 18ª jc. Do, legu: «Antaŭ cento da jaroj la ŝanĝo eble nenie estis pli granda ol…».
[10]
[A1846] (malnova ŝtona domo kun perono volvekovrita de lonicero) ial iĝis [K1847]. Ial J. Seybt tradukis per ĝi certe ne estas
[11]
En la moderna lingvo oni preferas uzi la pronomon
[16]
Germaneca misuzo de
[17]
Laŭ la okcidenta tradicio ĉi tiu «Ne, ne!» esprimas konsenton. Kp la rusan tradukon: «„Да… да…“ — проговорила Мэрьон» (t.e. «„Jes… jes…“ eligis M.»).
[18]
Stranga misuzo de la verbo
[19]
Plumeraro de Zamenhofo. Legu: «Sed, kara…». (En B1910 ĉi tiu loko estas miskorektita tiel, ke la frazo «Sed, kara Marion…» aperas kiel repliko de Grace — kontraŭe al la originalo kaj al la germana traduko.)