Выбрать главу

«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi[34], kaj poste ŝi diru kun tiu franco[35]: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»

«La franco», diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, «estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj filozofio estas ankaŭ tute malprava, povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel nomas proceson?»

«Ŝerco», respondis la doktoro.

«Ĉu havis iam proceson?» demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.

«Neniam», respondis la doktoro.

«Se iam venos al proceso», diris sinjoro Snitchey, « eble lernos alie pensi»[36].

Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian «mi» nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.

«La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj», diris Craggs.

«La procesoj?» demandis la doktoro.

«Jes», diris sinjoro Craggs, «kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eblestreĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn[37] de la pordoj de l’ vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj,[38] sinjoro».

Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo[39] havis, reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo[40], kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon[41].

Kiam en la pordo de l’ ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj[42], aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo[43], kaj ĉiuj tri lin salutis.

«Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn, Alf», diris la doktoro.

«Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield», diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.

«Ĝi multajn fojojn revenadu!» ripetis Craggs per profunda saluto.

«Kia pafaro!» ekkriis Alfred kaj haltis. «Kaj… unu — du — tri… sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l’ vivo. Mi ĝojas, ke ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenuspor malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua — mia kara, bona Grace — tial mi eltenos kontraŭ ĉiuj!»

«Permesu, sinjoro, mi estis la unua», diris Clemency Newcome. «Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l’ mateno. Mi estis interne en la domo.»

«Estas vere! Clemency estis la unua», diris Alfred. «Tiel mi kontraŭmetos al Clemency’on.»

«Ha, ha, ha! — por „ kaj Craggs“», diris Snitchey. «Kia kontraŭmeto!»

« eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi», diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. «Kie estas la … mia Dio!»

Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris lafratinoj, kaj … Sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li farasal si tro facila.

Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred’on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto.

«Viandon?» diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon.

«Jes», respondis la advokato.

« volas viandon?» diris Britain al Craggs.

«Malgrasan kaj brunan[44]», respondis ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiu ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: «Mi pensis, ke li sufokiĝos!»

«Nun, Alfred», diris la doktoro, «kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo».

«Dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo», diris Snitchey kaj Craggs, kiuj ŝajne tute ne pensis ankoraŭ pri ĉesado.

Kvankam Alfred ne matenmanĝis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis:

«Kiel ordonos, sinjoro!»

«Se povus esti io serioza», komencis la doktoro, «en tiu ĉi…»

«…farso, sinjoro», plenigis Alfred.

«…en tiu ĉi farso», daŭrigis la doktoro, «ĝi estus tiu ĉi kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu ĉiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien ĉi.»

«Ho jes[45], doktoro Jeddler», diris la junulo. «Ĝi bone apartenas tien ĉi, tion diras al mi mia koro tiun ĉi matenon, kaj ankaŭ la tion al dirus, se volus ĝin aŭskulti. Mi forlasas hodiaŭ domon; mi ĉesas hodiaŭ esti zorgato; ni disiĝas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco», — li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj Marion’on, kiu sidis apud li — «ligiloj tiel riĉaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion ĉi esprimi. Vi vidas», li aldonis gaje, « vidas, doktoro, estas ankoraŭ greno da seriozaĵo en tiu ĉi granda malsaĝa amaso da polvo. Hodiaŭ almenaŭ ni konfesu, ke ekzistas ankoraŭ greneto da seriozaĵo».

вернуться

[34]

Paŭsaĵo de germanaEn matura Esperanto devus esti «tiel longe kiel» — kio paralelas al angla

вернуться

[35]

Rablezo, al kiu oni ofte atribuas tiun diron, probable neniam ĝin diris, kaj precipe ne sur sia mortolito.

вернуться

[36]

Tia germaneca uzo de la verbo lerni (laŭ) estas evitinda. Pli klara traduko: «Se vi iam havos proceson, tiam vi probable ŝanĝos vian opinion.» (Tio, cetere, pli proksimus la anglan originalon:).

вернуться

[37]

T.e. ĉarnirojn.

вернуться

[38]

Pli kompreneble: «ili devus grinci sur siaj ĉarniroj» – kaj en posta linio efektive staras «sur». — B.Moon

вернуться

[39]

Temas pri la «regnoj» minerala, animala kaj vegetala, laŭ la naturscienca klasifiko de Karolo Lineo.

вернуться

[40]

Angle germane — kultivovario de pomoj, malfrue maturiĝantaj kaj taŭgaj por vintra konservado.

вернуться

[41]

Angle germane — do, temas pri tigo (de la metafora pomo).

вернуться

[42]

Por eviti konfuzon kun la fundamenta parko PIV uzas la vorton Parco: «☼ 1. Nomo de ĉiu el la tri diinoj, kiuj ŝpinas, bobenas kaj tranĉas la fadenon de la homa vivo».

вернуться

[43]

La angla, t.e. «kiel la tri sorĉaj profet[in]oj de la erikejo» (probable, aludo al la sorĉistinoj el la Ŝekspira «Makbeto») germane iĝis.

вернуться

[44]

bruna: t.e. «bone trarostita» (germane, originale).

вернуться

[45]

Laŭ la angla dirmaniero, ĉi tiu «jes» esprimas malkonsenton. Kp la tradukon rusan: «Ах, нет, нет, доктор Джедлер!» (La germana traduko ĉi tie imitas la anglan:; sed kp la noton [96].)