Выбрать главу

«Hodiaŭ!» ekkriis la doktoro. «Aŭskultu, aŭskultu! ha, ha, ha! Hodiaŭ pli ol en ĉiuj tagoj en la malsaĝa jaro. Hodiaŭ, kiam tie ĉi havis lokon[46] la granda batalo? Sur tiu ĉi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie ĉi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraŭ en mia juneco, post multaj generacioj, tie ĉi estis elfosita tuta mortintaro da ostaĵoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen eĉ cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batals; eĉ cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion ĉi faris! Eĉ kvindek homoj ne fariĝis pli feliĉaj per la gajno kaj perdo. Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo!» diris la doktoro ridante. «Tia mondo!»

«Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza», diris Alfred.

«Serioza!» ekkriis la doktoro. «Se tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, devas freneziĝi, aŭ iri sur altan monton kaj fariĝi ermito.»

«Kaj al tio ĉi estas jam tiel longe de tiu tempo»[47], diris Alfred.

«Longe!» rediris la doktoro. «Ĉu scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ĝis hodiaŭ? Mine scias!»

«Ĝi iom procesadis», rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon.

«Kvankam oni ĝin faradis al la homoj ĉiam tro facila», diris lia kompaniano.

«Kaj permesos al mi diri, doktoro», daŭrigis sinjoro Snitchey, «kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ĝi procesas, kaj entute en la sistemo de ĝia juĝofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon…»

Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo , ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.

«Nu, kio estas?» ekkriis la doktoro.

«La malbenita paperujo», diris Clemency, «kiu ĉiam venas inter la piedoj

«Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris», komencis denove Snitchey, «kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la juĝofarado?»

La doktoro ridis kaj rigardis Alfred’on.

«Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo», diris Snitchey. «En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon» — li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon — «kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj — ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l’ lando[48] — kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝ, tute ridind! oni devas levi la ŝultrojn[49] pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni», diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, «ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon; — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas», diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, «ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?»

Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo.

«Mi ne volas defendi la vivon entute», li aldonis kaj frotis al si, interne ridante, la manojn; «ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kianili havas. Sed ne devas ridi je la vivo; bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ , kaj ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho,estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se gajnas; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe», ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon,li volus aldoni: «sed tion ĉi povas fari!»

«Nu, Alfred», ekkriis la doktoro, «kion diros al tio ĉi?»

«Mi diros nur», respondis Alfred, «ke la plej granda komplezo, kiun povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al mem, estus, se iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l’ batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l’ batalo de l’ ivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon.»

«Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred», diris Snitchey. «La batalantoj en tiu ĉi batalo de l’ ivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ĝi estas malbona historio.»

«Mi pensas, sinjoro Snitchey», diris Alfred, «ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco — eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj — faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, — faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo kaj instrui lin konfidi al ĝi kaj esperi, se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio ĉi jam multe signifas.»

fratinoj aŭskultis kun streĉita atento.

«Bone, bone!» diris la doktoro, «mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l’ batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio[50] scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi».

вернуться

[46]

havis lokon = okazis.

вернуться

[47]

Konfuza, nenecese malsimpla vortumo (angle: germane:). La germanan frazon mi tradukus per «Kaj tio okazis antaŭ tiel longa tempo» — B.Moon

вернуться

[48]

Tiel Z tradukis la germanan konforman al la epika enkonduko. Sed ĉe Dikenso s-ro Snitchey juriste banaligas la aferon, prezentante ĝin kiel aron da deliktoj:(ĉiu aparte kulpa je senrajta penetro en terposedaĵon).

вернуться

[49]

En la nuna lingvo oni tion esprimus u‑mode: «oni levu la ŝultrojn…». Traduko pli proksima al la originalo: «oni ridas pri sia proksimulo, kiam…»

вернуться

[50]

Kontraŭ la ĝenerala regulo sed laŭ la tradicio de la okcidentaj lingvoj la vorto Dio en Esperanto kutime ne estas artikolata. Tamen kelkfoje Z malatentis ĉi tiun escepton.