Выбрать главу

Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.

«Ne je !» diris Britain.

«Je kiu do?»

«Je la homaro», diris Britain. «Jen estas la amuzaĵo.»

«En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!» ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. «Ĉu scias, kie estas? Ĉu volas esti forpelita?»

«Mi nenion scias», diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. «Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion.»

Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand- (Great Britain)[51], kiel oni diras[52] Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon{*} — prezentis sian efektivan staton de l’ animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar[53] aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la ero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero[54]. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l’ animo kaj forte ilin malestimis.

«Sed kun[55] tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred», diris la doktoro. «Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povisinstrui la latina lernejo tie ĉi kaj lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, nun eniras en la mondon. La unua parto de tempo de provado, kiun difinis mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭfiniĝos trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!»

«Se mifaros … Sed sciaspli bone; kial mi bezonas disputi kun ?» diris Alfred ridante.

«Mi scias nenion de tia speco», respondis la doktoro. «Kion pensas pri tio ĉi, Marion?»

Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri — sed ŝi ĝin ne diris — ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.

«Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi», parolis plu la doktoro; «sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni.»

«Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas», diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; «kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun , doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu scias legi, sinjorino Newcome?»

«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», diris Clemency.

«Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas», diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. «Vi scias legi?»

«Iom», respondis Clemency.

«La formulon edzigan[56] matene kaj vespere,?» diris la advokato ŝercante.

«Ne», diris Clemency. «Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon.»

«La fingringon!» ripetis Snitchey. «Kion ĝi signifas?»

Clemency jesis per la kapo kaj diris: «kaj la de muskato»[57].

«Ŝi estas freneza! por la lordo kanceliero!»[58] diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.

«Se ŝi havas ian propraĵon», aldonis Craggs.

Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur [pri]parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiulibroj ne multe sin okupas.

«Ha, tiel, fraŭlino Grace!» diris Snitchey. «Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel», li diris por si mem, balancante la kapon. «Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?»

«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», rimarkis Clemency.

« Newcome. Ĉu tiel estos bone?» diris la advokato. «Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?»

Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto da krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain — tio ĉi nin malmulte interesas.

Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.

вернуться

[51]

Netradukebla kalemburo: la familinomo (nemalofta en Britujo) anglalingve signifas ankaŭ Britujo.

вернуться

[52]

Grave fuŝis ĉi tie K1847: temas ne pri tio, kion oni efektive diras, sed pri tio, kion oni povus diriDo,estas nur hipoteza diraĵo. — B.Moon

вернуться

[53]

Ĉi tie la germana traduko preterlasas tro anglecan komparon: «Ĉar por la doktoro li estis proksimume tio, kio Miles estis por la monaĥo Bacon, kaj aŭskultante ĉiun tagon…» ().

вернуться

[54]

La malklare vortumita metaforo fine de ĉi tiu frazo signifas: «…la malfeliĉa Britain iom post iom sinkis en tian abismon da konfuzaj kaj kontraŭdiraj ideoj, ke la Vero, onidire kuŝanta sur la fundo de sia puto, ŝajnis flosi sur la supraĵo kompare kun Britain, profundiĝinta en siajn perpleksaĵojn». — Kp la aforismon de Demokrito: «la vero troviĝas en abismo (en senfunda puto)».

вернуться

[55]

Germaneca uzo de «kun» en la signifo de «pri». Eble pli trafa situacia traduko estus «Sed ne pri tio temas.»

вернуться

[56]

Pli konvenus diri «formulon geedzigan». En la originalo temas pri la geedziĝa rito legebla en la eklezia ritlibro ( [K1847] → [KGM]).

вернуться

[57]

En la originalo temas pri raspilo (), kiu en la germana (kaj sekve, ankaŭ en la zamenhofa) traduko iĝis kribrilo (). Korektite ĉi-tekste kaj en B1910.

вернуться

[58]

La aferoj pri posedaĵoj de personoj mense malsanaj apartenis al la juĝkompetento de la Kanceliero.