Выбрать главу

«Tio ĉi do estas la fingringo?» diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo[59]. «Kaj kion diras la fingringo?»

«Ĝi diras», respondis Clemency kaj malrapidesilabis la surskribon: «For-ge-su-kaj-par-do-nu».

Snitchey kaj Craggs kore ridis. «Tio ĉi estas bela!» diris Snitchey. «Ne malbone!» diris Craggs. «Montras tiom da konado de homoj»[60], diris Snitchey. «Tiel uzebla por la praktika vivo», diris Craggs.

«Kaj la ?» daŭrigis demandi Snitchey.

«La diras», respondis Clemency: «Ki-on-vi-vo-las-ke-la-ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li».

«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, kredeble pensas?»[61] diris sinjoro Snitchey.

«Mi ne komprenas», respondis Clemency kaj balancis la kapon. «Mi ne estas advokato.»

«Mi timas, ke seestus advokato», diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro,volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, « trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj — kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas — kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiujne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas», diris sinjoro Snitchey, «mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de nia sinjoro Craggs?[62]»

«Sendube», diris Craggs.

«Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko», diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, «ni kiel eblebaldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas».

Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie li estas; ĉar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraŭ la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraŭ la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraŭ la argumentoj de kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj[63]. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio — kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento, ĉar ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj ĉiam estis preta fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo — dume venis kun la inko kaj ankoraŭ plu faris al li utilan servon per tio, ke ŝi per puŝo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis.

Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata ĉe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon — la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero aŭ devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimiĝis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antaŭe trarigardi antaŭ ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribaĵo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io ĥina) kaj turni la folion, por vidi, ĉu sur la dua paĝo ne estas skribita io danĝera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaŭ rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ĝin forlasi. Mi ne rakontos ankaŭ, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido ĉe la penso, ke ŝi estas persono grava, metis sin per siaj ambaŭ kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaŭ ol ŝi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj ŝi bezonis tre multe da inko kaj kiujn ŝi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l’ vivo.

«Britain!» diris la doktoro, «kuru al la pordo de l’ ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred.»

«Jes, sinjoro, jes!»rediris la junulo. «Kara Grace! unu sekundon! Marion — tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo — ne forgesu tion ĉi! Mi metas Marion’on en viajn manojn.»

«Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido», diris Grace.

«Mi kredas ĝin, Grace», respondis Alfred. «Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii? Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon!»

«Tiel vi pensas?» rediris ŝi kun trankvila rideto.

«Kaj tamen, Grace… fratino, mi preskaŭ dirus.»

«Diru ĝin!» ŝi lininterrompis. «Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie.»

«Tiel, fratino», diris Alfred, — «kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ŝin{*}[64] ne pro mi forprenus.»

«La kaleŝo estas sur la altaĵo!» ekkriis Britain.

«La tempo pasas, Alfred», admonis la doktoro.

Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto.

«Mi diris al Grace, kara Marion», li diris, «ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante konfidas al ŝi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaŭ ni staros la bela estonteco de nia [ge]edza vivo, tiam ĝi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace’on feliĉa, antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin.»

La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi tenis ĉirkaŭprenitsian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino,ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.

«Kaj kiam la tempo venos, ĝi iam devas veni», diris Alfred — «mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉi la plej bone, kaj Grace estas ĉiam prava — la tempo, kiam ŝi bezonos koron de amiko, al kiu ŝi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni ĝojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel ŝi meritas!»

la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.

вернуться

[59]

… je ŝia konto.

вернуться

[60]

Iujn povas surprizi ŝajne sensubjekta verbo «montras». Fakte la frazo estas elipsa, la subkomprenata subjekto estas «tio ĉi» ĵus dirita de Snitchey, kiu simple daŭrigas sian komenton: «Tio ĉi estas bela, montras tiom da konado…».

вернуться

[62]

Zamenhofo tradukis laŭ la tro abstrakta (kaj tial malklara) germana traduko. La angla originalo: (Trompu mem, aŭ oni vin trompos).

вернуться

[63]

Ĉi-okaze la germana traduko ĝustas, sed Zamenhofo ne komprenis, pri kiu samnomulo temas (angle his great namesake, germane sein großer Namensvetter): «…resume li rompadis al si la kapon kiel lia granda samnomaĵo [t.e. Britujo] per teorioj kaj sistemoj». Supozeble ĉar Britain kaj Britujo ne formas tiom evidentan kalemburan paron alilingve.

вернуться

[64]

Mistraduko en la germana teksto kiu kaŭzis mistradukon en Esperanto. La senco de ĉi tiu retorikaĵo estas: «por Marion kaj por mi estos pli bone, ke viaj fideleco kaj persistemo restu ĉi tie, zorgante pri niaj feliĉo kaj bono. Eĉ se tio iel eblus, mi ne forprenus ilin kun mi, kvankam al mi ili multe utilus!» Pli detale vidu en la Antaŭparolo.