Выбрать главу

«Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj», diris Alfred, «tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata — precipe tiu ĉi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaŭ.[65]»

«La kaleŝo veturas tra l’ arbao», ekkriis Britain.

«Jes! Mi estas preta — kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis; tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados kiel triobla tago de naskiĝo. Ne vere, mia kara?»[66]

«Jes!» diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. «Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ. Kaj Dio vin gardu!»

Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis, ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.

«Adiaŭ, Alfred!» diris la doktoro. «Paroli pri serioza korespondado[67] aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco[68] kaj tiel plu en tiu ĉi… ha, ha, ha! — Vi scias, kion mi volas diri — pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu ĉi sama malsaĝa stato de l’ animo, mi kontraŭ kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.»

«Sur la ponto!» ekkriis Britain.

«Ĝi venu!» diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. «Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel nur povos! Adiaŭ, sinjoro Snitchey! Adiaŭ, sinjoro Craggs!»

«Ĝi venas jam!» ekkriis Britain.

«Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco — vian manon, Britain — Marion, mia plej kara koro, adiaŭ! Fratino Grace, ne forgesu!»

La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.

La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.

«Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara», diris Grace. «Via fianĉo, mia koro. Rigardu!»

La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.

«Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povasrigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron.»

Parto dua

Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan [69] sur la malnova kampo de l’ batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj{*} — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio[70], kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la azeto[71] estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri la plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.

La de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti.[72] Siajn interparolojn ili havadis en posta ĉambro sur la unua etaĝo, kun malaltaplafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo[73] de sia granda hararo[74] faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste[75], dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.

Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs.

«Kun via Snitchey»[76], iafoje diradis la last dirita sinjorino al sinjoro Craggs, «mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi.[77]»

Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon,estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ilitamen entute estis tre bonaj amikoj[78]; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la , kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.

Kaj tamen de tiu ĉi Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro deia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis[79] sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis[80], la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l’ matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.

вернуться

[65]

La lastan subfrazon Z fidele tradukis el K1847, sed ĉi tiu ne tute adekvate esprimas la originalon. Pli ĝuste: «kaj kiel neelteneble estis al ni nin adiaŭi…»

вернуться

[66]

La senbezone konfuza negativa demando kaj la perpleksiga respondo estas ŝuldataj al la germana traduko Kp la anglan:, kion eblas senprobleme esperantigi per «Ĉu, mia kara?» (aŭ «Ĉu vere, mia kara?»)

вернуться

[67]

La anglaen K1847 iĝis(leterinterŝanĝo), tamen ĉi-okaze ĝi signifas interrilatoj.

вернуться

[68]

T.e. korinklinoj kaj sindevigoj (angle).

вернуться

[69]

Angle kio germane iĝis kion Z tradukis per «ekspedejo» (ĉi tie kaj plurfoje poste).

вернуться

[70]

Laŭ la originalo: «jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon» (), kio en la germana traduko iĝis

вернуться

[71]

Oficiala bulteno publikiganta dekretojn, leĝojn, informojn pri bankrotoj ktp. Cetere, la plia aŭ malplia gloro en la originalo rilatas ne al la homoj, sed al la batalkampoj; la Dikensa — germane iĝis.

вернуться

[72]

Angle:, kio germane iĝis. Z ne rimarkis la humuraĵon (proksimume: «tiel ke kolera farmanto, ema trafi embarason, facile povis trafi tien»).

вернуться

[73]

per ĉiu buklo (Zamenhofa mistraduko de curl → Locke).

вернуться

[74]

peruko (hararo tiusence estas evitinda arkaikaĵo).

вернуться

[75]

t.e. «de maldekstre dekstren kaj de dekstre maldekstren».

вернуться

[76]

La germana tradukisto (kaj sekve ankaŭ Z) ŝanĝis la nombron: «Pri viaj Snitchey’oj», [diradis s-ino Craggs], senĝene uzante la plurnombron, kvazaŭ pri maltaŭgaj okulvitroj aŭ alia aĵo ne posedanta ununombron» (). Tiu peco mankas en K1847, eble ĉar la tradukanto ne trovis germanan ekvivalenton de tia nurplurnombra vorto.

вернуться

[77]

Fidela traduko de K1847, kiu tamen ne klare respondas al la angla(kaj mi deziras, ke vi neniam spertu, kiel mi pravas).

вернуться

[78]

.

вернуться

[79]

Nun ni diras «la fenestro … kiu rigardis malnovan kampon de batalo».

вернуться

[80]

T.e. dum asiza sesio (angle); aŭ, pli proksime al la Zamenhofa traduko, «kiam la ĵurio kunsidis».